reveno al cxefa pagxo


AVENO 13 provizora eldono
Materialoj Cxi tiu provizora eldono nur servas por informi la cxeestantojn de la AVE-renkontigxo en Tampereo, okaze de la Universala Kongreso de UEA. Mi dankas por donacoj, kiujn mi ricevis por AVE. Do, mi devas iomete zorgi, ke la AVE-kaso estos travidebla. Gxis nun (ek de 1993) AVE ne havas gxustan kason - do, intertempe la notoj de la UEA-Konto "avex-z" servos kiel "kasa raporto". Se mono alvenas letere al la sekretario, do mi mem, mi uzos la monon por afranki - kaj pro tio mi havas libreton por enskribi la plej gravajn afranko- kostojn kaj nun anka~ la donacojn. Mi ricevis (por AVE) kelkajn Inter- naciajn Respond-Kuponojn, kiujn mi plidonis, se AVE demandis iu ajn. Mi kunmetas kiel aparta folio la "kas-raporton" kun niaj "Celoj". Nia renkonti~o okaze de la 2a EU-Esperanto Kongreso estis bone; partopre- nis 29 membroj kaj interesuloj el Francio (15), Germanio (9), Britio (4) kaj Italio-Svisio (1); inter ili minimume 10 virinoj. Krom la sinprezento de ~iuj kaj raporto de la sekretario ni parolis pri agadeblecoj, francaj Verduloj/Ekologistoj kaj informado de Verdaj politi- kistoj pri Esperanto. Agadeblecoj: - ~enerale dependas de agademuloj kio temo estos prilaborata; ni rezignis je starigo de fakgrupoj, ~ar necesas libervolaj responde- culoj (kies adresojn mi notas). - Aral-maro: Estis disdonita la 3-pa~a informilo pri la nuna situacio de la Aral-maro kaj eblecoj helpi pere de reto de Esperantistoj en la okcidento kaj en Centra Azio. Kompreneble por legi kaj decidi necesas tempo, do ni ne diskutis pri ~i tiu. (M. Westermayer) - Besto-rajtoj: ~efe ni parolis pri la transporto de bu~otaj bestoj; (s-ino Anita ALTHERR, Via Degli Olmi 23, I-34135 Triesto; s-ino Ute HAAS, Chamissostr. 7, D-40237 D|sseldorf) ili jam praktike aktivis en tiu agado. - Informo de E~rop-Uniaj politikistoj pri la avanta~oj de nia Inter- nacia Lingvo. Kompreneble anka~ la Verduloj el landoj kiuj ne apar- tenas al la EU ni devus informi. Ni diskutis uzi resumon de la prelego de Claude Piron kiel bazo; Anita sendis la tutan prelegon (10 p-oj) intertempe al mi; por trovi ta~gan resumon. Je aparta folio mi kunsendas mian resum-provon. Se iu de Vi havas kritikojn je tiu ~i, bonvolu skribi al mi (la tuta~o estas havebla kontra~ 2 irk-oj je la sekretario). Krome mi ser~as traduk-emulojn, por tra- duki la resumon kaj la kromajn vortojn en plurajn lingvojn (ne al la angla, germana, franca kaj itala). Euxropaj Verduloj en la EU-Parlamento: Laux noveldonita "Greenfax" ests kelkaj aktualajxoj: - Por la Maastricht-Reviziokonferenco la Verduloj povis enmeti tri proponojn: 1 Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) kiu postulas ke kiel unua pasxo cele al konflikt-preventado EU starigu Civilan Euxropan Pacokorpuson (CEPo), en kiu ecx militservo-rifuzantoj povus servi; komence necesus trejni rigardantojn, perantojn kaj specialistojn por fini konfliktojn. 2 Aldono de "garantii" kaj "laux-legxa" al la postulo por pro- tekto je diskriminacio. 3 La komuna agrarpolitiko havu kiel celojn: ekologie kaj sociale sustenebla (dauxrigebla) agrikulturo same kiel dauxrigebla evoluo de la regionoj. - Aleksander Langer parolis por civila euxropa civitaneco surbaze de referendumo pri "Euxropa Granda Cxarto" kiun devus verki konstitu- cia kunveno. - Trans-Euxropaj Retoj (TER): : La Verduloj uzas la koncepton de "Malakcelo", tio signifas, ke la plirapidigo de la trafiko havis la sekvon de kreskanta trafiko kun diversaj sekvoj: Ampleksigo de la surfaco de stratoj kaj de konsumo de benzino (fuelo) kaj de resursoj; perdigxo de laborlokoj, cxar je la periferioj laboro kostas malpli. La ekologiaj kaj sociaj kost- oj de la trafiko oni neniam kalkulis kaj la uzantoj ne pagas la bezonatan prezon. Vi ja scias, ke la prezo por benzino ne havas en si ekvivalenton por la produktado de gxi - je re- gajneblaj energioj tiuj prezoj estas pli "veraj". : Rilate al energi-reto la Verduloj (Paul Lannoye kaj Undine von Blottniz) postulis pli bone evolui energi-produktadon laux regiona bazo; la transporto de energio sekvas al granda ener- gi-perdo kaj malhelpas energi-sxparajn instalajxojn. : Rilate al trafiko la Verduloj sukcesis en la parlamento je rilato inter fervojo (ekologie malpli dangxeraj rimedoj) kaj strato de 40% kaj 25%, respektive. Krome oni planas ek de 1998 revizion de la TER-sistemo surbaze de ekologiaj datumoj. Almenaux la rekonstruo de la fervojo-ponto super la Reno ce Breisach, kiu gravas por la regiona evoluo. : Bedauxrinde la Verduloj ne sukcesis sxtopi la grandegajn pro- jektojn kiel la auxtostrato laux la Somport-valo trans la Pireneoj, kiu endangxerigos la ursojn kaj aliajn sovagxajn bestojn same kiel la kanaligo de naturecaj riveroj. Pri la kanaligoj (Rodano - Rejno (Francio), Elbo - Saalo (Ger- manio)) kiuj detruos flauron kaj fauxnon mi ne legis en la raporto (?). - Agrarpolitiko: La kamparanoj ricevu iomete pli altaj prezoj (je 1%) por la produktoj kun la celo, krome por subteno de la sxangxo al ekologie dauxripova agrikulturo. La prezoj por la produktoj montru la social-ekologiajn kostojn de la produktado. La koncerna mono estas je dispono, cxar kelkaj merkataj prezoj plialtigxis. - Virina Mond-Konferenco: Nel van Dijk protestis kontraux la sxovo de la NRO-konferenco al netauxga loko. La EU-parlamento akceptis la proponon de la Verduloj, ke la partopreno kaj la parolrajto estu garantiata por cxiuj virinoj sen diskriminacio. - Maraj aferoj: : La kaptado de grandaj kaj malgrandaj balenoj estu malpermesa- ta, caxr tiujestas jam endangxerigataj pro flosretoj, kemia kaj radioaktiva poluo. : Dank' al VerdPaco, de pluraj politikistoj kaj la bojkoto la oleo-tankego "Brent Spar" ne estos simple submergigata; Shell finfine akceptis, ke tiom da dangera rubo kaj tiom da sxtalo oni devas pritrakti je la tero, por sen-dangxerigi la rub- sxlimojn kaj recikladi la sxtalon. - Ekster-EU-a Politiko: : Rilate al Eks-Jugoslavio la Verduloj parte sukcesis rilate al restado de la help-trupoj; la rabitaj areoj oni lasu al la antauxaj posedantoj kaj helpon por rekonstruo la EU nur donu al unroj kiuj akceptas kaj subtenas plur-etnismon (tion ankaux substrekis la urbestro de Tuzla, Selim Beslagic). : Wilfried Telkaemper (W.T.) kondamnis, ke la Tamilaj Tigroj en Sri- Lanko denove batalis kaj tiel malhelpis la pacon por la tamiloj. - Homaj Rajtoj: : La dekstra plimulto de la EP malakceptis la raporton pri homaj rajtoj en la EU de Edward Newman (Labour). Clauxdia Roth de- klaris, ke ne eblas kondamni malrespekton de homaj rajtoj en diversaj landoj, se en EU problemoj kiel rasismo, malricxeco kaj aliaj diskriminacioj ne estus pritraktataj en akordo kun la Homaj Rajtoj de UN. : Sklaveca laboro de infanoj en Pakistano diskutis W.T. - var- marko por tapisxoj kiuj ne estas produktitaj de infanoj kaj justa ekonomia politiko necesus por protekti la infanojn. : En Euxropa Lernejo I en Bruselo handikapita infano estis dis- kriminaciita - la Verduloj postulas, ke lernejoj havu la eble- cojn teni handikaptitajn infanojn. : Ekvatora Gvineo ((W.T.) subpremo de opoziciuloj) kaj Algerio ((Edith Mueller) endangxerigataj virinoj ricevu asilon en Euxropo, kaj postulo por homaj rajtoj en Algerio). - Diversaj aferoj: : EU subtenu la pacon en la Proksima Oriento (el vidpunkto de Euxropo); kino-produktado en EU; MERCOSUR (kelkaj punktoj (merkatigo de virinoj kaj infanoj, drogoj kaj homaj organoj) estis akceptitaj, tamen mankas substreko de bazaj sociaj kaj ekologiaj standardoj); Plutonia-kontrabandado; nesekuraj vojoj de sxipoj devus esti malpermesataj kaj oni ne malhelpu la sxipveturigistojn por ke ili ne "elflagigu" la sxipojn. Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj: - Leo Cox, kiu funkciis ek de la komenco (1984 ?) kiel gxenerala sekretario forlasis la belgajn Verdulojn kaj sxangxis al la krist- demokratoj - Anne de Boer intertempe estas gxo-so. - Auxskultado pri la Registara Konferenco '96 estis en Bruselo kune kun la Verda EP-frakcio. Rezulto anglalingva de la "Hearing" estas havebla je Koordination Europapolitik der Bundestagsfraktion, Bun- deshaus HT 212, DE-53113 BONN, Tel.: +228-1648918. - Konsilio okazis meze de Junio en Budapesto, oni diskutis pri la sama temo kaj produktis plian diskut-"paperon". Teraj Minoj En oktobro estos UN-konferenco kiu pritraktos ankaux la terajn minojn - tiuj estas la eksplodiloj kiujn oni metas amase en la grundon por malhelpi al la malamiko. Nun en pluraj landoj ekzistas iniciativoj, kiuj volas malpermesi la produktadon kaj vendadon de teraj minoj. Kontrauxe necesas cx. miliardo por maldangxerigi la jam metitajn terajn minojn. Mi almetas tekston, kiun mi prenis de subskrib-papero de "medico international". *** Mi petas vin, kolekti plurajn subskribojn kaj aux resendi al mi aux sendi al grupo en via lando, je malantauxo mi donas la koncernajn adresojn de pluraj landoj. *** ---- sekretario... mi baldaux skribos al li - bv. pardonpeti mian prokraston pro la malsanigxo. Cxion Bonan elkore salutas :-) Manfred ## CrossPoint v3.0 ##