reveno al cxefa pagxo


AVENO 13 provizora eldono Julio 1995
Cxi tiu ankoraux estas provizora eldono. Nia renkontigxo okaze de la 2a EU-Esperanto Kongreso estis bone; parto- prenis 29 membroj kaj interesuloj el Francio (15), Germanio (9), Britio (4) kaj Italio-Svisio (1); inter ili minimume 10 virinoj. Intertempe la AVE-kunveno en Tampere ankaux okazis kun 30 partoprenantoj. AVE: 74 membroj kaj 46 novaj membroj/interesuloj el Parizo / Tampereo. Krom la sinprezento de cxiuj kaj raporto de la sekretario ni parolis pri agadeblecoj, francaj Verduloj/Ekologistoj, informado de Verdaj politi- kistoj pri Esperanto. Ni subtenis la rezolucion de "medico international" kaj aliaj internaciaj organizoj (vidu je la fino), kiuj volas tutmondan malpermeson de produk- tado, vendado kaj apliko de teraj minoj ! Male ni postulas, ke cxiuj nacioj kiuj metis aux disdonis terajn minoj, klopodu forigi kaj detrui ilin ! Kaj ni verkis leteron al la verdaj politikistoj, por ke ili pli bone sciu pri la neceso uzi ne-etnan lingvon por internacia komunikado, anstataux malsxpari monon kaj resursojn je multobligitaj traduk-servoj kiel ekz-e en la EU. Cxi tiu letero estos tradukita en la respektivajn etnajn/- naciajn lingvojn, kaj sendota al verdaj politikistoj. Grave protestas AVE-anoj: Estu neniam plu atomaj eksplodoj, ecx ne en regionoj kiuj "apartenas" al Francio aux Cxinio ! ---- Mi dankas por donacoj, kiujn mi ricevis por AVE. Laux opinio de la kunvenintoj, anoncado de la nomoj de la donacintoj ne necesas. Rilate al la kaso de AVE - membreco ne kostas regulan monon, tamen donacoj estas bonvenaj (por lupagi kongrescxambron kaj fakasocio-kotizon cxe UEA - kaj eble poste cxe SAT. Sed pli grave estas informoj el viaj landoj pri sociaj-ekologiaj gravaj aferoj. Intertempe la notoj de la UEA-Konto "avex-z" servos kiel "kasa raporto". Se mono alvenas letere al la sekretario - do al mi - mi uzos la monon por afranki - kaj pro tio mi havas libreton por enskribi la plej gravajn afranko-kostojn kaj nun ankaux la donacojn. Same pri Internaciaj Respond- Kuponoj kiujn mi plidonas, se AVE demandas iu ajn. Agadeblecoj: - Gxenerale dependas de agademuloj kio temo estos prilaborata; ni rezignis je starigo de fakgrupoj, cxar necesas libervolaj responde- culoj. - Aral-maro: Estis disdonita la 3-pagxa informilo pri la nuna situacio de la Aral-maro kaj eblecoj helpi pere de reto de Esperantistoj en la okcidento kaj en Centra Azio. Kompreneble por legi kaj decidi necesas tempo, do ni ne diskutis pri cxi tiu. (M.W.) - Besto-rajtoj: Cxefe ni parolis pri la transporto de bucxotaj bestoj; (s-ino Anita ALTHERR, Via Degli Olmi 23, I-34135 Triesto; s-ino Ute HAAS, Chamissostr. 7, D-40237 D|sseldorf) ili jam praktike aktivis en tiu agado. - Informo de Euxrop-Uniaj politikistoj pri la avantagxoj de nia Inter- nacia Lingvo. Kompreneble ankaux la Verduloj el landoj kiuj ne apar- tenas al la EU ni devus informi. Ni diskutis uzi resumon de la prelego de Claude Piron kiel bazo; Anita sendis la tutan prelegon (10 p-oj) intertempe al mi; por trovi tauxgan resumon; mi nun provos verki gxin. (Havebla espereble en Tampereo) Se iu de Vi havas kritikojn je tiu cxi, bonvolu skribi al mi (la tutajxo estas havebla kontraux 2 irk-oj je la sekretario). Krome mi sercxas traduk-emulojn, por traduki la re- sumon kaj la kromajn vortojn en plurajn lingvojn (ne al la angla, germana, franca kaj itala). Euxropaj Verduloj en la EU-Parlamento: ---- Ni funebras pri Alexander Langer (kiu de si mem eliris el la vivo), parlamentano el Italio - li laboris ege multe por la italaj kaj Euxropaj Verduloj (Eksteraj Aferoj kaj Malarmado, krome lingvaj malplimultoj). Li iam skribis honore al Petra Kelly kaj Gert Bastian (okaze de ilia morto), tamen ne estas klara sia fina motivo: "Versxajne estas tro malfacile por unuopulo igxi portanto de espero: tro multaj ekspektoj, kiujn oni sentas kusxi sur si, tro multnombraj la pliigxantaj nesuficxecoj kaj disrevigxoj, tro senteblaj envio kaj jxalu- zo, tro granda la sxargxo de amo al homeco, sen solvebligi ion vere..." ----- Laux noveldonita "Greenfax" ekzistas kelkaj aktualajxoj: - Por la Maastricht-Reviziokonferenco la Verduloj povis enmeti tri proponojn: 1 Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) kiu postulas ke kiel unua pasxo cele al konflikt-preventado EU starigu Civilan Euxropan Pacokorpuson (CEPo), en kiu ecx militservo-rifuzantoj povus servi; komence necesus trejni rigardantojn, perantojn kaj specialistojn por fini konfliktojn. 2 Aldono de "garantii" kaj "laux-legxa" al la postulo por protekto je diskriminacio. 3 La komuna agrarpolitiko havu kiel celojn: ekologie kaj sociale sustenebla (dauxrigebla) agrikulturo same kiel dauxrigebla evoluo de la regionoj. - Aleksander Langer parolis por civila euxropa civitaneco surbaze de referendumo pri "Euxropa Granda Cxarto" kiun devus verki konstitucia kunveno (vidu supre). - Trans-Euxropaj Retoj (TER): : La Verduloj uzas la koncepton de "Malakcelo", tio signifas, ke la plirapidigo de la trafiko havis la sekvon de kreskanta trafiko kun diversaj sekvoj: Ampleksigo de la surfaco de stratoj kaj de konsumo de benzino (fuelo) kaj de resursoj; perdigxo de laborlokoj, cxar je la periferioj laboro kostas malpli. La ekologiaj kaj sociaj kostoj de la trafiko oni neniam kalkulis kaj la uzantoj ne pagas la bezonatan prezon. Vi ja scias, ke la prezo por benzino ne havas en si ekvivalenton por la produktado de gxi - je regajneblaj energioj tiuj prezoj estas pli "veraj". : Rilate al energi-reto la Verduloj (Paul Lannoye kaj Undine von Blottniz) postulis pli bone evolui energi-produktadon laux regiona bazo; la transporto de energio sekvas al granda energi-perdo kaj malhelpas energi-sxparajn instalajxojn. : Rilate al trafiko la Verduloj sukcesis en la parlamento je rilato inter fervojo (ekologie malpli dangxeraj rimedoj) kaj strato de 40% kaj 25%, respektive. Krome oni planas ek de 1998 revizion de la TER-sistemo surbaze de ekologiaj datumoj. Almenaux la rekonstruo de la fervojo-ponto super la Reno ce Breisach, kiu gravas por la regiona evoluo. : Bedauxrinde la Verduloj ne sukcesis sxtopi la grandegajn projektojn kiel la auxtostrato laux la Somport-valo trans la Pireneoj, kiu endangxerigos la ursojn kaj aliajn sovagxajn bestojn same kiel la kanaligo de naturecaj riveroj. Pri la kanaligoj (Rodano - Rejno (Francio), Elbo - Saalo (Germanio)) kiuj detruos flauron kaj fauxnon mi ne legis en la raporto (?). - Agrarpolitiko: La kamparanoj ricevu iomete pli altaj prezoj (je 1%) por la produktoj kun la celo, krome por subteno de la sxangxo al ekologie dauxripova agrikulturo. La prezoj por la produktoj montru la social-ekologiajn kostojn de la produktado. La koncerna mono estas je dispono, cxar kelkaj merkataj prezoj plial- tigxis. - Virina Mond-Konferenco: Nel van Dijk protestis kontraux la sxovo de la NRO-konferenco al ne- tauxga loko. La EU-parlamento akceptis la proponon de la Verduloj, ke la partopreno kaj la parolrajto estu garantiata por cxiuj virinoj sen diskriminacio. - Maraj aferoj: : La kaptado de grandaj kaj malgrandaj balenoj estu malpermesata, cxar tiuj estas jam endangxerigataj pro flosretoj, kemia kaj radio- aktiva poluo. : Dank' al VerdPaco, de pluraj politikistoj kaj la bojkoto la oleo- tankego "Brent Spar" ne estos simple submergigata; Shell finfine akceptis, ke tiom da dangera rubo kaj tiom da sxtalo oni devas pritrakti je la tero, por sen-dangxerigi la rub-sxlimojn kaj reci- kladi la sxtalon. - Ekster-EU-a Politiko: : Rilate al Eks-Jugoslavio la Verduloj parte sukcesis rilate al re- stado de la help-trupoj; la rabitaj areoj oni lasu al la antauxaj posedantoj kaj helpon por rekonstruo la EU nur donu al unroj kiuj akceptas kaj subtenas plur-etnismon (tion ankaux substrekis la ur- bestro de Tuzla, Selim Beslagic). : Wilfried Telkaemper (W.T.) kondamnis, ke la Tamilaj Tigroj en Sri- Lanko denove batalis kaj tiel malhelpis la pacon por la tamiloj. - Homaj Rajtoj: : La dekstra plimulto de la EP malakceptis la raporton pri homaj rajtoj en la EU de Edward Newman (Labour). Clauxdia Roth deklaris, ke ne eblas kondamni malrespekton de homaj rajtoj en diversaj land- oj, se en EU problemoj kiel rasismo, malricxeco kaj aliaj diskrimi- nacioj ne estus pritraktataj en akordo kun la Homaj Rajtoj de UN. : Sklaveca laboro de infanoj en Pakistano diskutis W.T. - varmarko por tapisxoj kiuj ne estas produktitaj de infanoj kaj justa ekono- mia politiko necesus por protekti la infanojn. : En Euxropa Lernejo I en Bruselo handikapita infano estis diskrimi- naciita - la Verduloj postulas, ke lernejoj havu la eblecojn teni handikaptitajn infanojn. : Ekvatora Gvineo ((W.T.) subpremo de opoziciuloj) kaj Algerio ((E. Mueller) endangxerigataj virinoj ricevu asilon; postulo por homaj rajtoj en Algerio). - Diversaj aferoj: : EU subtenu la pacon en la Proksima Oriento (el vidpunkto de Euxro- po); kino-produktado en EU; MERCOSUR (kelkaj punktoj (merkatigo de virinoj kaj infanoj, drogoj kaj homaj organoj) estis akceptitaj, tamen mankas substreko de bazaj sociaj kaj ekologiaj standardoj); Plutonia-kontrabandado; nesekuraj vojoj de sxipoj devus esti mal- permesataj kaj oni ne malhelpu la sxipveturigistojn por ke ili ne "elflagigu" la sxipojn. Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj: - Leo Cox, gxenerala sekretario ek de la komenco (?) forlasis la belgajn Verdulojn al la kristdemokratojn - Anne de Boer nun estas la gxenerala sekretariino. - Auxskultado pri la Registara Konferenco '96 estis en Bruselo kune kun la Verda EP-frakcio. Rezulto anglalingva de la "Hearing" (Auskultado) estas havebla je Koordination Europapolitik der Bundestagsfraktion, Bundeshaus HT 212, DE-53113 BONN, Tel.: +228-1648918. - Konsilio okazis meze de Junio en Budapesto, oni diskutis pri la sama temo kaj produktis plian diskut-"paperon". Teraj Minoj En oktobro estos UN-konferenco kiu pritraktos ankaux la terajn minojn - tiuj estas la eksplodiloj kiujn oni metas amase en la grundon por mal- helpi al la malamiko. Nun en pluraj landoj ekzistas iniciativoj, kiuj volas malpermesi la produktadon kaj vendadon de teraj minoj. Kontrauxe necesas cx. miliardo por maldangxerigi la jam metitajn terajn minojn. Mi almetas tekston, kiun mi prenis de subskrib-papero de "medico inter- national". *** Mi petas vin, kolekti plurajn subskribojn kaj aux resendi al mi aux sendi al grupo en via lando, jen sekvas kelkajn internaciajn adresojn: Jody Williams, Coordinator Vietnam Veterans of America Foundation, 1347 Upper Dummerston Rd., BRATTLEBORO, VT 05301 (USA), Tel: +(802) 254-8807, e-mail: jwlandmines@igc.apc.org Handicap International, ERAC 14 Ave. Berthelot, F-69361 LYON Cedex 07, Tel: +(33) 78697979 Mines Advisory Group, 54A Main Street, COCKERMOUTHM, Cumbr. CA13 9LU,(UK) Tel: +(44) 900 828580 Medico International, Obermainanlage 7, DE-60314 FRANKFURT, +(49) 69 244 380 ADEMO Rua dos Pioneiros 415 / A, Bairro do Aeroporto, MAPUTO, Mozambique, Tel: +258-46 53 69 UNHCR Landmines Advisor, Case Postale 2500, CH-1211 GENEVA 2 Depot, Tel: +(41) 22 739 8658 ___________ Asocio de Verduloj Esperantistaj, Sekretario: Manfred Westermayer, Kan- delstr. 62, DE 79194 GUNDELFINGEN e-posxto: Till_Westermayer@fr.maus.de ## CrossPoint v3.0 ##