reveno al cxefa pagxo


Manfred Westermayer Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Kandelstr. 62 79194 Gundelfingen AVENO 14 aprilo 1996 Amikajn salutojn, -> speciala informo al AVE-anoj, havante ret-adreson: Mi nun sendas al vi AVENOn 14 per reto; mi volas unue rapidigi la inform- on al vi kaj krome sxpari monon. Sed vi ne sxatas AVENOn per ret-posxto, bonvolu informi min kun indiko de la kialo. ---- mi deziras al vi Cxion Bonan por la resto de la jaro 1996. Cxar mi volas inviti vin al niaj sekvaj renkontigxoj mi sendas nun nur malmultajn informojn (pri detaloj vidu pli sube): >> Vieno (21-23a de junio): AVE-informstando kaj renkontigxo, je EFGP- konferenco. por la papera elsendo mi kunmetis informilon (en la angla), por vi mi simple tradukis: vian aligxilon bv. sendi al: --------------------- Die Gruenen Peter Altendorfer Lindengasse 40, 2. / 1070 A-1070 Wien Austria NOMO kaj ADRESO kun TEL/FAX Arrival/ Alveno: tago, horo, kie (trajno, ..) Departure / Forveturo: ... I want lodging in / Mi sxatas logxi en Hotelo, 1-cxambra 700 asx (austriaj sxilingoj) Hotelo, 2-cxambra 480 asx (kun kiu persono ?) privata cxe Verduloj Junulara Hotelo, gxi 8 litoj, 150 - 250 asx Camping, skoltejo I need visa for Austria / Mi bezonas vizon por Auxstrio please send me an invitation / bv. sendi al mi invitilon : no. pasporto, loko, dato de eldono, validas gxis Food / Mangxajxo Vegetarian aux Carnivore / Vegetarano aux viando-mangxanto Aligxkostoj: 700 asx. (pliaj informoj vidu sube je Vieno) -------------------------- >> Prago: (inter 20-27a de julio): AVE renkontigxo, 2 hora, okaze de 81a UK de UEA. Intertempe AVE havas pli ol 140 membroj, inter tiuj 20 kun ret-adreso, cx. 20 estas membro de sialanda verda partio. Mi/AVE nun havas adreson en la APC-reto (alternativa kaj progresema komunikado). Malgraux mia forta deziro ne eblos viziti la SAT-kongreson '95 en St.Pe- terburgo. Nukleaj Testoj: Ni esperas, ke kun la fino de la francaj nukleaj provoj venos la tutgloba fino de tiaj nukleaj eksperimentoj. Jam Grandbritio, Francio kaj Usono rezignas pri nukleaj-provoj en la pacifiko. Cxernobil: La 26a de aprilo ja estas dek-jarigxo de la nekontrolebla nuklea cxen- reakcio en Cxernobil; ankoraux nun - ecx en nia regiono (je la rivero Reno - 2000 km for de Cxernobil) fungoj enhavas plialtigitan radioaktive- con. Kaj pli dangxere estas, ke la rompita reaktoro denove povus elimini radioaktivan materion en la biosferon. Estos multaj memor-okazajxoj: Kiev: La Verda Orient-Okcidenta Dialogo okazos je 20-22a de aprilo en Kiev, Ukranio, proksime de Cxernobil. La temaro rilatos pri riskoj de nukleaj centraloj kaj pri alternativoj. -> Green East-West Dialoge (H. Spenkelink/A. de Boer), FAX(Bruselo): +31 20 625 18 49 En Gomel (proksime de Cxernobil) estas planata konferenco kun akcepto de kontribuoj en Esperanto: Aleksandr Koval, p.o.box 99, Belarus-246050 GOMEL; ret-adreso: user@biar.gomel.by Inter Freiburg (D) kaj Kolmar (F), sur la Reno-ponto inter Germanio kaj Francio, proksime de la nuklea centralo de Fessenhejm, estos memor- manifestacio je la 28a de aprilo. En la elektronika reto trovigxas multaj aliaj fiksdatoj: ... --- Baloto- kaj aliaj rezultoj de la Verduloj: =B0Gxemeligxo: propono de Nic Best, de la angla Verda Partio, estus bone ke unue la Verduloj uzu la ekzistantajn partnerecojn inter siaj urboj por batali kune, ekz-e kontraux troigo je auxtosxoseo-konstruado. Gravas ankaux, ke studentoj agos en tia gxemeligxo. =B0Euxro-Mediteranea Konferenco por dauxrigeble evoluo en tiu cxi regiono= ; partoprenis Verduloj kaj specialistoj el la EU-landoj kaj el aliaj mediteraneaj landoj. Temoj estis medio, akvo kaj laborgrupo pri "Migrado kaj Kultura Intersxangxo". =B0Euxropa Civila Pac-Korpuso: (ideo de Alexander Langer +) Partoprenis "Auxstria Stud-Centro por Paco kaj Konflikt-Solvado" kaj Tampere Paco- Esplora Instituto. Kontakto por informi pri venontaj seminarioj al Ernst Guelcher, Verda Grupo en la Euxropa Parlamento, REM 209, rue Belliard 97, B-1047 Bruselo; aux e-posxte: flemunpeace@gn.apc.org . =B0Eko-Impostoj: Je AVE-renkontigxoj (kaj en VERDire) mi sxatus prezenti la diversajn modelojn por ekologi-rilatajn impostojn en diversaj landoj, kiuj rilatas al foruzo de resursoj (oleo, karbo, tergaso, metaloj), uzo de akvo-forto. Krome interesas subteno de alternativaj rimedoj (sun- energio, bio-gaso, resursaj plantoj). Viaj kontribuoj estos bonvenaj. * Albanio: Verda Partio partoprenos la balotojn. * Auxstrio: Verda Partio gajnis 4.8% (antauxe 7.3%), tamen suficxas por 9 sidoj. * Bulgario: sur komunala nivelo estis elektitaj 35 verduloj kaj 5 urbe- stroj. * Ciprio: ekigxis Verda Partio - elektoj estos en majo. * Germanio: Landaj balotoj (Ligo 90 / La Verduloj): Nordrejn-Vestfalio (nord-okcidente): 10 % rugx-verda koalicio; Sxlesvig-Holstejn (norde): 7.5% - igxos rugx-verda koalicio; Rejnland-Pfalco (okcidente): 6.8%; kaj Baden-Virtembergo (sudokcidente): 11.6%. * Georgio: ili kune elektigxis sur listo de Civitana Unio, kiu gajnis la elektojn kaj subtenas la registaron de E. Sxevardnadze ( 5 segxoj kaj ministrino pri medio). * Hispanio: Verduloj (Los Verdes Europeos) malgajnis de 0.7 al 0.24%; Izquierda Unida ricevis 10.5%. (Cxu hispana membro de AVE povus klarigi la diferencon ?). * Norvegio: Claude Rouget, redaktoro de VERDire elektigxis por la Ver- duloj en la urban registaron de Tromsoe; despli grava, cxar li estas franco. Krom li 7 aliaj gajnis sidojn kaj unu sidon en regiona parlamen- to. Verduloj nun agas je ekonomia kampo kaj por Agenda 21 (de Rio '92). Ekigxis nun pluraj lokaj grupoj. * Pollando: pluraj homoj kaj asocioj laboras (pli aux malpli) kune - ekz- e ili eldonas Green Brigades (en la pola kaj angla) kie kolektigxas artikoloj el la tutlanda movado. * Rusio: Green Party volis partopreni la elektojn (1995) kun la Sendepen- daj Komercisto-kolektivoj, sed ne ricevis la necesajn subskribojn (200.000). Ekologia partio "Kedr" (=3Dcedro) gajnis 1% (1991 estis 0.7%); membroj de Kedr estas (i.a.) establitaj homoj, oficistoj kaj komercistoj. * Svedio: Ili ricevis 17.2% en lastjaraj svedaj balotoj al la EP, tial nun estas 4 svedaj Euxro-Parlamentanoj (vidu la adresaron de EFGP), kiun mi kunsendis. * Taiwan: nova Verda Partio nun eklaboras por la nunaj balotoj; ili petis helpon de EFGP por ke Cxinio respektu la memdecid-rajton de la popolo de Taiwan. * Usono: Ralph Nader, konata pro protekto de rajto de uzantoj, estas kandidato de la Verduloj por prezidento de Usono. ----- Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP; angle: EFGP) (vidu la kunmeti- tan aligxilon !!): La 1a kongreso (antauxaj kongresoj ne nombras, cxar sxangxis la formo) okazos 21-23a de junio en Vieno(Austrio). Mi kunmetas mendilon en la angla (la prezoj rilatas al auxstraj sxilingoj). Bonvolu sendi vian mendon antaux la 1a de majo al "Die Gruenen, Peter Altendorfer, Linden- gasse 40 / 2, A-1070 Wien (vidu supre !) Mi mendis eblecon por renkontigxi enkadre de AVE kaj por havi inform- standon pri Esperanto kaj AVE. Do, mi gxojus renkontigxi kun pluraj de vi. La lingvo de la konferenco estos la angla. Interpretado estos (ple- jofte) en la anglan, germanan, francan kaj rusan lingvon. La horario (mallonge): Vendredo 21a de junio: 14.00 Merkato de Verdaj Eblecoj - do, informstandoj ktp. - AVE-informo- tablo. 16.00-18.00 Registrado; 18.30 Malfermo; 19.00 Verdaj vizioj por Euxropo, gvidota de Yvonne Ruwaida, MP (S): Claudia Roth, MEP (D); Johannes Voggenhuber, MEP (A); Pekko Haavisto, verdulo, ministro pri medio (SF); Josxka Fisxer, MP (D); Nino Hxkobadze (verdulino, ministro pri medio (Georgio). 20.30 Bufedo; 22.00 Filmo "Lillies in the Bank" Sabato 22a de junio: 9.30-10.30 Plena kunsido pri Verdaj Vizioj: Ralph Nader (kandidato de Verduloj por Usona presidento) 10.30-13.00 Forumoj pri specialaj temoj. Tagmangxo. 15.00-18.30 Prezentado de malneto de Verdaj Vizioj por la 21a Jarcento. Laborgrupoj pri: Ekologia evoluo. Komuna sekureco. Nova Civitaneco. Nordo-Sudo rilatoj. Cxiu grupo ellaboros prioritatojn por EFVP kun atingendaj celoj gxis 1999 (2a-kongreso). 19.00 Plena kunsido. Reportado de la laborgrupoj. 20.00 Vespermangxo. Muziko kaj dancado. Dimancxo 23a de junio: 9.30 Ratifiko de la IGC-dokumento de EFVP (IGC =3D Inter-Registara Kon- ferenco), koncize: " Por la Maastricht-Reviziokonferenco 1996 la Verduloj en Euxropo propo- nis siajn konceptojn rilate al demokratio kaj kondicxoj por estontaj membroj de EU kaj kunlaboro por paca, ekonomia, sociala kaj ekologia evoluo. Same virinaj kvotoj je oficaj postenoj en EU. Grava celo devus esti la ekologie dauxrigebla evoluo (angle: "sustainabi- lity"). Komuna euxropa valuto enkondukendas, tamen sen urgxo. Homaj rajtoj kaj euxropa civitaneco, inkluzive de duobla civitaneco por cxiuj legalaj enlogxantoj necesas. Nemilitista politiko estos evoluenda por ke anstatauxi la NATO kaj WEU fortojn; kun la celo de paco-orientita rolo. " Mi petas helpanton por traduki la nunan tekston, poste certe necesos aktualigo. 10.00 Prezentado de la dokumento Verdaj Vizioj (Viena Deklaro) - eble ankaux tradukinda en E-on. 12.00 Ronda tablo de prezidantoj aux "parolantoj" de Verdaj Partioj: Juergen Trittin (D), Madeleine Petrovicx (A), Dominique Voynet (F), Heidi Hautala (SF), Zurab Zhvania (Georgio), Ripa de Meana (I), Gyorgy Droppa (HU). 13.30 Ferma Parolado. -------(fino Vieno) Arbaroj: Post la ekvatoraj pluv-arbaroj kiuj jam estis tre reduktitaj nun sekvas la arbaroj de frosta klimato-zono (borealaj arbaroj) en Kanado, Alaskao, Nordeuxropo kaj Siberio. La ekspluatantaj firmaoj sxajne sentas sin senkulpaj - cxar ja la registaroj permesas. Ambaux kune detruos la diversecon de plantoj kaj bestoj en tiuj vastegaj regionoj. Same kiel en la ekvatoraj arbaroj la regajno de la natura stato dauxros pli longe ol en la moderaj zonoj - se oni finfine lasos la regionojn al si mem. Tio ne estas cxio, ankaux en Tibeto la okupanta cxina registaro lasas forhaki tutajn arbarojn; nur nun ilikomencis planti forstojn - certe malpli ekologia ol la antauxa situacio. Balenoj: En Jutlandio (dana duoninsulo) mortis granda baleno; oni analizis gxin kaj trovis ege altan procentajxon de pezaj metaloj kiel Hidrargo kaj Kadmio en gxi. Perversa efiko - oni devas trakti gxin same kiel speciala rubo ! Ozon-tavolo: Nun ankaux super Norda Euxropo montrigxis pli granda redukto de la ozon- tavolo, ol oni antauxkalkulis. Same kiel en Auxstralio homoj riskas kanceron de la hauxto, se ni estas tro longe sub influo de la suno. Kaj ankoraux konstante vaporigxas la kauxzantoj de tiu ozon-detruo el multaj fridujoj kaj aliaj instalajxoj. Necesas surtera kolekto kaj kemia sxangxo de tiuj FCKW (Fluor-klor-hidrokarbonidoj) al nedangxeraj kombinajxoj. Euxropa Unio: - Maastricht II (financa harmonizo kaj Euro-mono), mi auxdis, ke Francio reduktis la interezon por normala sxpar-mono je de 4.5 al 3.5 (aux simile). Kaj aliaj landoj kiel Germanio premas al sociala reto, por ke superi la financan "truon" de la sxtato (bv. vidi je "Vieno"). - BSE-epidemio: Cerbo malsanigxo de bovoj (kaj aliaj bestoj) kauxzata de malgranda proteino (priono) kiu detruas la cerban strukturon. - pro timo, ke tiu BSE-substanco, povus endangxerigi la bestokulturon kaj ankaux la homojn de tuta Euxropo, oni decidis bucxi kaj forbruligi je alta tempera- turo milionojn da bovoj. Plejmulto de ili tutversxajne estas sanaj. Kauxzis tiun problemon la malnatura nutrado de bovoj per viando-farino el bovoj aux ne uzeblaj partoj de bovoj Oni devigis la bovojn al kaniba- lismo ! Estus pli inda pripensi la tutan sistemon de nutrado en nia "civilizita" Euxropo - vi certe scias, ke ekzistas aliaj kulturoj rilate al uzado de bucxitaj bestoj, ekz-e cxe nordmaraj popoloj. Unue oni pardonpetas al la animo de la besto, kaj due oni uzas cxiujn partojn de la korpo. Eble iu de vi scias pli pri la laux-natura konduto. Aral agado: Bedauxrinde mi ne ricevis novan informon de Murodkul Rozikov - almenaux esperas, ke li bonorde alvenis hejmen. De prof-ino Bahro mi ricevis oficialan informilon pri la nuna situacio; je registara nivelo oni devas pritrakti la malpligrandigo de elpreno de akvo el la riveroj Syr-Darja kaj Amu-Darja, cxar cxiuj kvin sxtatoj de Centra Azio estas koncernataj. Fine de majo estos konferenco en Tasxkent de NRO'oj (NeRegistaraj Organi- zoj). Mi demandis, cxu unu el niaj amikoj de Samarkand povos partopreni. Brest (Belarusio) - Balta hidro-regiono: Mi estas en kontakto kun Medio kaj Mi, loka neregistara grupo, plejparte de fakuloj el fakaltlernejo. La plej urgxaj celoj estas plibonigo de la instalajxo por trakti komunumajn malpurigitajn akvojn (abakvo ?) kaj de la rilataj kanal-duktoj; necesas aliro al financaj rimedoj de la Euxropa Banko por Rekonstruo. Krome temas gxenerale pri media pedagogio. Forumo Etnoj kaj Naturo: Okazis 1995 en Poprad, surpiede de Altaj Tatroj. Cxefe pri etnoj de meza Euxropo. Momente mankas tempo kaj spaco por pliaj detaloj. Se vi inter- esigxas, bonvolu mendi la bultenon kun tema informo aux la libro pri prelegoj rekte de Lev Medvedev: Akademio de Nova Pensado, Pjatnickaja 7, RUS-113035 Moskvo; aux e-posxte: soceco@glas.apc.org . Tibeto kaj aliaj landoj cxirkaux Cxinio: Dauxras subpremo de movadoj por sendependeco de tibetaj kaj uiguraj popoloj. Krome multaj cxinoj estas allogataj de la cxina registaro al tiuj terenoj, kiuj cxinio traktas kiel provincoj. En APC-reto mi legis i.a. pri terura suferado de nomadoj pro negxa ventego kaj ke plejmulto de iliaj bestoj mortis - mi ne scias, cxu la premo de cxina setlado respondecas, ke la nomadoj suferis en tiu kata- strofo aux cxu temas pri "normala" troigo de la klimato ? Teraj Minoj: Post la kongreso en Tampereo mi ricevis plenan liston de subskriboj por halti la produktadon de teraj minoj (sur- aux subteraj eksplodiloj). Kaj sendis al la UNHCR respondeculo pri teraj minoj en Genevo. Kiel vi eble legis, gxis nun la respondecaj registaroj ne akceptis halton. Pozitiva informo: Auxstalio demetas terajn minoj el siaj arsenaloj kaj ili petos de UN malpermesi ilin tutglobe. De tempo al tempo ecx euxropaj pac-tenantoj (angle: peace-keeper) estas vundataj de teraj minoj en eksa jugoslavio. Cxu ne estus inda preni cxiujn fortojn por ke sendangxerigi la metitajn minojn en la tuta mondo ? Por ke rezoni laux-sisteme: se iu acxetas minojn li (sxi ?) almenaux devus tuj pagi en internacian kason la miloblan prezon por la post-milita sendangxerigo kaj por la rehabilitado de la suferintoj ! Mi petas pardo- non, se mi aspektas cinika - kaj petas pri viaj opinioj. Nova ret-adreso: M.Westermayer@3Landbox.bawue.cl.sub.de 3Landbox estas sub-reto de APC kaj loke atingebla de mi. APC-reto ne celas al transportado de multkoloraj bildoj kaj TTT-surfado, por ke la uzantoj ne devas uzi cxiam plej novan teknikon, suficxas simpla komputoro kaj modemo; ne necesas Windows. APC uzas "biciklan vojon por datenoj" kontraue al la "Data Highway" (do, auxtostrato por datenoj). La aliro kaj uzado kostas 20 gmk-ojn monate - por privata adreso (por grupo 30). La ordiganto de la reto tamen scias, ke mi uzas la adreson ankaux por AVE- komunikado kaj skribos en Esperanto. Tiamaniere mi/ni povas cxerpi el la rivero de informoj en la sfero de ekologio, socio, homaj rajtoj kaj politiko kaj meti niajn informojn en cxi tiun fluon. APC same kiel aliaj retoj havas "bretan" strukturon, tema ordigo kaj eblas elekti kaj male- lekti bretojn. Suficxas mallonga alvoko (2-4 minutoj suficxas) je kiu programo Xpoint intersxangxas informojn al kaj el la reto. Kompreneble post tiu intersxango necesas enrigardi al alvenintaj informoj kaj eble tuj respondi al iu demando aux peto. Mi povas adresi la respondon al la "breto" aux al individua adreso. Asocio de Verduloj Esperantistaj, UEA-konto (por donacoj): avex-z; Sekretario: Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN; e-posxto: M.Westermayer@3Landbox.bawue.cl.sub.de (APC-subreto) Manfred Westermayer [M.WESTERMAYER@3LANDBOX.BAWUE.CL.SUB.DE] ## CrossPoint v3.02 ##