reveno al cxefa pagxo


AVENO 15 Oktobro 1996
Karaj amikaj verduloj, mi, kiel sekretario de AVE, salutas vin cxiujn nome de la partoprenintoj de la AVE-renkontigxo en Prago (1996-07-22) kaj deziras sukceson en via laboro kaj bonfarton. Tiu cxi saluto unue celas al la AVE-anoj, kiuj ne povis cxeesti kaj krome al la politikistoj de verdaj partioj. Kompreneble gxi validas ankaux por tiuj, kiuj laboras ekster la verdaj partioj favore al ekologio (daux- rigebla evoluo) kaj socio (paca kunvivado inter homoj kaj nacioj). Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE): Membraro > 180 membroj, el tiuj > 40 virinoj; en Afriko (3 membroj / el 3 landoj), Ameriko (10/ 4), Azio (7/ 4), Auxstralio (3), Euxropo (159/ 24). Partneraj kontaktoj (en Esperanto) al UEA (Faka Asocio), SAT, Vegetara- noj, Nefumantoj. En aliaj lingvoj al diversaj NRO-oj (pri Bering-Maro, Malarmado) kaj politikaj kontaktoj: Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj, Frakcio de Verduloj en la Euxropa Parlamento, Verdaj Partioj en diversaj landoj. Financoj de AVE: Elkoran dankon por kelkaj mondonacoj al nia UEA-konto avex-z aux rekte kaj por jxurnaloj SATEB kaj Asistilo (pri cxiuj reli- gioj). La statuso de faka asocio cxe UEA kaj la salono (2 h) kostis 97 kaj 120 nlg; produkti kaj dissendi AVENO-n kostas simile. Sendi AVENO-n al AVE-anoj kiuj havas aliron al la elektronika reto estas senkoste. Eble vi ricevos tiun cxi AVENO-n el Krakovo, de nia elsendejo. Regulan kotizon mi ne volas enkonduki tiom longe kiom eblas. Do, se vi iam transpagos monon al UEA, ne forgesu donaci 10 nlg (aux pli) por AVE; se vi ne estas membro de UEA mi akceptos ankaux monbiletojn aux irk-ojn. Mi antauxdankas elkore. Se iam venos pli da mono ol bezonata ni povos decidi la uzon je AVE-renkontigxo. Estontaj renkontigxoj de AVE-anoj: Euxropa AVE'97, 97-05-17, okaze de la Euxrop-Unia Kongreso de Esperanti- stoj en Stuttgart. Tutmonda AVE'97, cx. 97-07-26, okaze de la UK en Adelajde - mi (sekr.) ne partoprenos tie - mi petas AVEanojn kiuj intencas partopreni en Adelajde kontakti min. AVE mendos salonon (2 horojn) se iu pretas gvidi la sesion, kaj se eblas almenaux unufoje pretas dejxori en la faka budo por montri AVE-n al la publiko. Euxro-Azia Kongreso, 97-08-09/17, en Ekaterinburg (Rusio, Uralo); mi intencas partopreni. Bonvolu kontakti min, se vi ankaux partoprenos. Tutmonda AVE'98, cx. 98-07-26, okaze de la UK en Montpellier; okazos Verda Seminario de AVE supozeble antaux la UK en la apuda pejzagxo (Larsac). ----- 81-a UK en Prago: Unue ni uzis la novan eblecon, kion disponigis la fakdelegito de UEA, Amri Wandel, nome senpagan budon por informi la esperantistan publikon pri AVE. Tio montrigxis tre utila kaj kelkfoje ni ecx estis triope (tri diversaj fakoj) en la budo. Raporto de la AVE-renkontigxo en Prago '96 29 partoprenantoj el Ameriko kaj Euxropo cxeestis je la renkontigxo de AVE, kio okazis lunde posttagmeze (1996-07-22). Komencis per raporto de la sekretario, pri la agado enkadre de Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) kun kiu AVE havas bonan kontakton. Tamen montrigxis je interparoladoj en Vieno, okaze de la 1-a kongreso de la EFVP (bv-u vidi sube) kie AVE havis inform-standon, ke la scio pri Esperanto ne estas suficxe ampleksa. La AVE-anoj intencas plidauxrigi la sistemon de salutleteroj al verdaj politikistoj en iliaj gepatraj lingvoj. La interkonatigxo de la AVE-anoj bone montris la diversecon kaj same la unuecon de la verda movado ene de la esperantistoj. Informo estis pri la dauxra katastrofo, kiu regas en la regiono cxirkaux la Aral-maro pro la neracia depreno de akvo el la du alfluantaj riveroj por akvumi koton-kampojn kaj same neracia uzado de agrikulturaj kemi- ajxoj. Murodkul Rozikov, kiu cxijare ne povis cxeesti, sendis valorajn informilojn pri la nuna agadplano de UN-evoluprogramo (UNDP). Alia kriza regiono estas la rusaj insuloj de la Aleutoj. Tri virinoj fondis AMIQ-instituton por helpi al dauxrigebla evoluo en tiu cxi regio- no. Alimaniere estus perdo de la biodiverseco, ne nur sur la insuloj sed pli grave en la cxirkauxanta Bering-maro pro tro-fisxado kaj cxasado de mar-mamuloj. Agadpunkto de AVE estis la besto-rajto, kiun prezentis Anita Altherr. Gxi ampleksas de loka iniciativo gxis euxropa nivelo, ekz-e kontraux tauxro-- batalo, cxasado de migrantaj birdoj kaj plurtaga transporto de bucxotaj bestoj. Norina Cijan petis nin protesti kontraux la birdokaptado (i.a. kantantaj birdoj) je la Konsilaro de la Regione Friuli Venezia Giulia, Piazza Oberdan 6, It-34100 Trieste (Italio). (Bv. skribi tien kaj noti ankaux la alvokon de Ute Haas - kiu celas pli gxenerale al la enkonduko de Bestaj Rajtoj en la Mastrihxtaj Traktatoj (je la fino). La subskribojn de partoprenantoj de la 80-a UK en Tampere por mondvasta malpermeso de grund-minoj (eksplodiloj kontraux homoj kaj bestoj) estis senditaj al koncerna adreso de UN-oficejo en Genevo. Bedauxrinde la sxtatestroj nur malpermesis la senmetalajn minojn. Nun necesas nova strategio. Ekz-e interparoloj de akci-posedantoj je Daim- ler-Benz, kiu krom auxtomobiloj (Mercedes) ankaux produktas minojn kontraux tankoj. AVE subtenas tiun cxi agadon de RIB (Armad-oficejo, Germanio) kaj de pluraj aliaj iniciativoj. (bv. vidi sube) Pri tute alia afero temis rilate la konkurenco por AVE pere de la nova asocio TADEN (nefumantoj esperantistaj). Ni ricevis bultenon de tiu cxi nova organizo "Puraj Pulmoj", kiu enhavas sciencajn kaj privatajn inform- ojn kaj alternativojn (ekz-e konversio de tabak-kultivado al oleosemoj, ktp.). Kontakto: Georgo RADA, Rybalkova 1029, BL.645, CZ-43401 MOST. Kompreneble AVE ankaux estas kontraux la poluo de la aero. Mi ecx ne miras, ke tiu cxi TADEN devenas de norda bohemio, kie la poluo de la aero pro bruligo de bruna karbo ne nur kauzis pulmo-malsanon sed ankaux arbar- mortadon en la Erc-montaro (norda limo inter Cxehxio kaj Germanio). Tie trovigxas resto de arbaro konsistanta el trunkoj. Se oni devas bruligi tiun cxi karbon, tiam necesas uzi pli bonaj filtriloj kaj lavado de la fumgasoj. Pluraj AVE-anoj dubis, cxu tiu cxi nova asocio vere necesas, cxar tiamaniere niaj fortoj estas dividataj. Tamen, cxiu havas la rajton fondi asocion. Do, la AVE-anoj sentis la neceson plifortigi la varbadon por plibonigo de la aero. Nuntempe estas aktuala temo en pluraj landoj, kie fumantoj rajtas fumi. Memrespondeco estis plurfoje admonita; ne nur suficxas respondece agi mem - ankaux en la politikan sferon ni devas enmeti niajn proponojn. Post vigla diskuto de tiuj temoj sekvis diversaj informoj: Lev Medvedev pri sia projekto Etno kaj Kulturo (pr. Mira 196-44, RUS- 129128 Moskvo; e-posxto: soceco@glas.apc.org Tatjana Auderskaja el Odesso invitis 1-e por internacia (E-o) infan-- junulara naturprotekta tendaro kaj 2-e pri ekologiaj ekskursoj al la natura rezervejo "Delto de la Dnestro". Sxia adreso: ul. Korolenko 5-B, kv.26, UA-270100 Odessa (Ukrainio); e-posxto: loz@loz.intes.odessa.ua August Kilk pri sia internacia Spirita Centro Amo (cxefajn valorojn de homa vivo, unueco de la religioj, naturproksima vivmaniero kaj perfektigo de tuthoma personeco) enkadre de feria seminario: Str. MERE 83-3, EE-2126 VOSU (Estonio), tel.: 232-99114 Planita estis AVE-seminario pri verda politiko kaj sperto de naturo ('98). Bedauxrinde la inviton de H.Marinov al Bulgario ne estis akcepti- ta, anstataux tio ni nun planas je Larzac, apud Montpellier, kie estos la 83-a UK ('98). Ges-oj Sion pretis organizi la lokon. Cxu AVE-anoj renkontigxos oficiale en Adelajde (UK '97) ankoraux estas necerta; cxar neniu de la cxeestantoj povis diri, ke li/sxi cxeestos tie. Mi petas AVE-anojn, kiuj intencas veturi tien, kontakti min, la AVE-- sekretarion, pri tio. Dankon al Terry Manley, 67 Cobran Rd., Cheltenham, NSW 2119 (Australio); li pretas helpi surloke, kvankam li certe ne havos multe da tempo. La AVE-renkontigxo '97 estis planata okazigxi enkadre de la Euxropa Kongreso de Esperantistoj en Stuttgart, pentekoste. ---------- Politiko / Balotoj (nekompleta): Eks-Jugoslavio: Dank' al la penoj de UN kaj Usono kaj espereble ankaux de euxropaj politikistoj finfine la disdivido de la tereno estas haltigi- ta. La kontrakto de Dayton nur povis fiksi la frakciigon - almenaux preventis pliajn kruelajxojn. Nun komencas la rekonstruado de domoj kaj de fidoj. Montrigxis, ke EU kaj OSKE bezonos plurajn jarojn por ludi gravan kaj pacigan rolon almenaux en Euxropo mem. Ni jam estas felicxaj ke militoj inter la membroj de EU ne plu okazis. Slovakio: nun komencas malvastigi la politikan liberon . Temas pri tre strikta kontrolo de financoj, kion NeRegistaraj Organizoj (NRO) povus ricevi - ekz-e de Open Society Funds (Fonduso por malferma socio) de Georgo Soros. Se vi havas personajn kontaktojn en Slovakio bv. pridemandi pri tio. Necesas publikeco. Belarusio: NRO-oj ankaux ne havas suficxajn civilajn rajtojn tie. En Malalt-Saksujo en Germanio la Verduloj ricevis 9 % averagxe je balota- do por lokaj kaj regionaj konsilioj. Publika opinio pri Slovakaj Verduloj: 5.1% (komence de 1996). "Ralph Nader for President": La Kaliforniaj Verduloj helpas al Ralph Nader kandidatigxi por la prezidenteco de Usono. Li ne estas membro de la Verda Partio, sed jam dudek jarojn agas por la rajtoj de kosumantoj; kaj pro tio li estas konata tutmonde. --- Raporto el la Verdaj Partioj: Renkontigxo de komunumaj verdaj konsilistoj, 21-a de junio 1996 en Vieno La renkontigxo okazis en la urbodomo de Vieno. Estis ekspozicio de verdaj projektoj, rilate al uzado de akvo kaj informajxoj de la Vienaj Verduloj, ekz-e projekto de civitana oficejo, por inform-intersxangxo kun la urba administracio pere de la elektronika reto; krome komputor- programo pri simulado kiel efikos eko-impostoj al la ekonomio de Aux- strio. Paroladoj estis de Susi Jerusalem kaj Peter Pilz, la cxefaj kandidatoj de la Vienaj Verduloj. Gravaj punktoj estis la efikoj de la Maastricht- kontrakto: - Malmola krado rilate al la sxtataj sxuldoj, inkluzive de la landaj kaj komunumaj institucioj. Auxstrio rajtas havi 3,0% pli da novaj sxuldoj, sed de tiuj jam 2,7% bezonos la sxtato mem; tio signifas, ke por la fede- raciaj landoj kaj la urboj kaj komunumoj restos nur 0,3%. - Simile kiel en aliaj grandurboj ankaux en Vieno ekzistas granda procen- tajxo de senlaboreco, ekz-e 25% el la gejunuloj. Laux la Verduloj devus esti investoj en ekologie pozitivaj teknikoj. - Administracioj devas igxi pli svelta; decidoj devus esti farotaj malpli centralaj; tio gvidus al pli bona uzado de la homa resurso kaj pli da gxojo je la laboro. - Komuna regiona politiko devus stabiligi la komunumojn; ankaux rilate al internaciaj regionoj; ekz-e Vieno, Brno kaj Bratislavo. - Uzado de Internet aux APC-reto (Alternativa kaj Progresiva Komunikado) por intersxangxi novajn projektojn kaj spertojn. Leolucca Orlando, urbestro de Palermo, parolis pri la fonoj de mafio. Ma- fieco devenas el malgxusta kompreno de la bazaj kategorioj: familio, ami- keco kaj honoro. Mafieco sxangxis tiujn valorojn en la negativon. Li volas denove pozitivigi tiujn valorojn kaj kongrua evoluo de la "ambaux radoj" en la urbo (administracio same kiel ekonomio kaj kulturo). En Sicilio oni demandas kamparane "al kiu vi apartenas ?". Devus esti pli komuna sento al la tuta komunumo kaj urbo. Kontrauxe al "normala" krime- co, kiu cxiam laboras kontraux la sxtato kaj jurisdikcio, mafieco cxiam pendigxas je sxtato kaj jurisdikcio. Cxefan rolon ludas la anonimeco de la bankoj; kiuj funkcias kiel helpanto de la mafio je "lavado" de "malpu- ra" mono. La devizo de Leolucca estas la normaleco; li uzas la bildon de "La vivoplenaj okuloj de viva fisxo". Li ne promesas miraklojn; lia politiko funkcias pere de "malgrandaj pasxoj". La uzadon de lernejoj fare de du diversaj klasoj antauxtagmeze kaj posttagmeze li sxtopis. La urbodomo estas malfermita por la popolo - li ecx malfermis dum sabata nokto - kiel manifestacio de la komunuma sento: "La urbo estas de Ni kaj ne de la Cosa Nostra" (venis pli ol 30.000 civitanoj por subteni tion). Aliaj celoj estas la integrado de eksterlandanoj - en Palermo jam bona tradicio, cxar unu el la urbaj sanktuloj estas el Afriko; kaj cxefe la redukto de la diferenco inter malricxuloj kaj ricxuloj. Por subteni tian civitanan politikon Palermo ricevis monon de la Euxropa Unio. Grava sukceso estas la partopreno de la Verduloj en la registaro enkadre de la balot-ligo "Olivujo". Poste diskutis svedo kaj sviso (Lucius Teiler) - li opiniis, ke ankaux la Verduloj ne estas cxiopovaj; kaj la flankefiko de la malpli centralizata administracio signifus malpli da demokrata influo. Ni akcep- tis per aklamado la peton de Sam Jordan el Washington D.C., la cxefurbo de Usono, subteni la penon por ekhavi la normalajn civitanajn rajtojn kaj demokrata urba administracio. Posttagmeze estis kvar laborstagxoj: La rolo de la urboj en Euxropo. Maastricht kaj la financa krizo de la urboj. Verdaj konsilistoj en malgrandaj urboj kaj vilagxoj. Verda reto de euxropaj urboj. ------ 1-a Kongreso de Europa Federacio de Verduloj 21a/23a de junio en Vieno en UN-centro. Komenco de la kongreso estis Merkato de Verdaj Eblecoj je la rando de kafejo. Estis budoj de diversaj verdaj partioj, de la Verda Frakcio de la Euxropa Parlamento, de la Federacio de la Junaj Verduloj kaj la Asocio de Verduloj Esperantistaj. La unua renkontigxo de euxropaj verduloj okazis jam 1984 - kaj samtempe AVE estis fondita. Tiaj kongresoj donas eblecon ne nur por fari rezoluciojn, sed same grava estas la persona renkontigxo kun verduloj el aliaj landoj. La kongres-lingvo estis la angla; interpretado por la plena kunsido estis en la angla, franca, germana, itala kaj rusa. Plejmulto de la parolantoj uzis sian nacian lingvon; kaj en la laborgrupoj kaj en la kafejo kelkfoje estis problemoj, cxar ne cxiuj parolis la anglan. Kom- preneble plejmulto havas aliajn patrinajn lingvojn. Felicxe la afrikanaj gastoj parolis aux la francan aux la anglan. Nun estas 28 verdaj partioj el 25 europaj landoj membroj de la federacio. En kromaj 7 landoj estas aligxopartioj, dum 4 aliaj ankoraux ne havas statuson. Bedauxrinde en Pollando ne ekzistas verda partio; almenaux ekzistas verda movado. Mi kiel sekretario de AVE gxojis, ke observanto de hungara asocio AERA, Andrasz Lukacs, parolis Esperanton kaj ni do povis montri la tauxgecon de E-o. Du aliaj kongresanoj iam lernis E-on. Estis paroloj de prominentuloj: Claudia Roth (germana MEP), Johannes Voggenhuber (auxstria MEP), Joschka Fischer (germana MB), Nino Chkobadze (georgia medio-ministrino) kaj Edo Ronchi (itala medio-ministro). Claudia tre bone esprimis niajn internaciajn sukcesojn: "Kiu estus pensinte antaux tri jaroj, okaze de la Konsilo de la EFGP, ke parolos al ni verdulino kiel medio-ministrino kaj ecx en la rusa." Sxi bone priskribis nian vojon de partio de protestuloj pere de reforma al konstrua partio kaj diris: "Cxernobyl kaj BSE (bovina spongiforma encefalito) apartenas al la sama erar-vojo." Johannes Voggenhuber admonis nin pli flegi la euxropan spiriton ene de la verda movado; ne venku la interesoj super la ideoj. El svedio venis juna verdulino Yvonne Ruwaida (german-palestin-devena); sxi montris al ni, ke la humanaj organizoj faras iel humanismo-koloniis- mon. Aliaj el Kamerun, Zairio, Sudafriko kaj Palestino parolis pri iliaj spertoj. Gast-donaco el Zairio estis tre aludema: afrikanino kiu balancas surkape korbon plenplene de civilajxoj: auxtomobilo, fridujo ktp. . El Usono venis verduloj, kiuj nun subtenas kandidatecon de Ralph Nader por prezidenteco; Sam Jordan petis subtenon por ke lia urbo Washington D.C., registara urbo de Usono, ricevu la plenajn civilajn kaj demokratajn rajtojn. Salut-vortoj ecx venis de la verduloj el Tajwan. Pliaj prominen- tuloj alparolis nin: Pekka Sauri kaj Nikki Kortvelyessy (geparolantoj de EFGP); Heidi Hautala (Finnlando, MEP), F-O Wolf ,Elisabeth Schroed- ter(germanio, MEP), Gila Altmann, Albert Statz kaj Christian Sterzing (germanio, MB) krome Juergen Trittin (parolanto de germanaj verduloj). Pliaj temoj estis la eko-impostoj; ekz-e Anglio prenas imposton de la privata uzado de energio de 17,5 procentoj; belgoj pensas pri imposto al la fluo de informoj. Mochovce estis alparolita kiel pordo-malfermanto por pliaj atomcentraloj. Batalo kontraux la senarbarigo; la IGC (Interregistara Konferenco de EU = Maastricht II); Nordo-sudo; malhelpo al NRO-oj en landoj kiel Estonio kaj Slovakio.; eksporto de venenajxoj al Georgio; betono kiel problemo por la kulturo de konstruado. 15 temoj estis rezoluciitaj. Finfine ni spertis alternativan urbo-rigar- don, kio montris al ni la historion de la evoluo de Vieno. Entute estis bona sperto. Bedauxrinde la oficialaj verduloj ankoraux ne tro sxatas Esperanton, kvankam la kolekto de Germain Pirlot montras, ke inter la EU-parlamentanoj la verduloj havas la plej altan procentajxon da "Espe- ranto-simpatiantoj". ----- Okaze de la laborsesio de la Verda Frakcio en la Euxropa Parlamento en Freiburg (1996-09-12) mi havis la eblecon denove montri AVE kaj Esperan- ton enkadre de "Merkato de la Verdaj Eblecoj" kun 10 aliaj pli regionaj NRO-j . Dank al helpo de pluraj membroj de la Freiburg-a Esperanto-grupo kaj Frank Stocker, prezidento de GEA, ni povis bone diskuti en diversaj lingvoj kaj disdoni informilojn al multaj vizitantoj. Tre interesa estis la diskuto kun la interpretistoj. Ni povis montri la literaturon de E-o; bone akceptita de la anglaj interpretistoj estis la recitado de poemo "La Tigro" de William Blake el la Angla Antologio. Bedauxrinde venis nur 2 MEP-anoj al la stando: Inger Schoerling el Svedio (sxi estas iomete favora al E-o, kaj pensis pri uzebleco je sxia vizito en Estonio) kaj Frieder-Otto Wolff el Germanio (li konas E-on jam de sia junagxo, sed ne kredas ke E-o havos sukceson). Bedauxrinde la alirvojo ne gvidis la partoprenantojn de la seminario rekte al la merkato. Alitage mi mem havis eblecon de pluraj interparoloj al MEP-oj kaj iliaj kunlaborantoj: Nuala Ahern el Irlando kaj Wilfried Telkaemper el Germanio (ili kontrauxas E- on). Wolfgang Kreissl-Doerfler (MEP), laux informo de Frank Stocker, subtenas E-on. Mi opinias, ke estas jam sukceso prezenti sin - kaj diskuti kun kontrauxuloj. La lingva problemo en la Euxropa Unio certe kreskos gxis neeltenebla grando, kiam membrigxas la mez- kaj orient-euxropaj landoj. Tiam ne plu eblas laux la nuna maniero; simple pro la eksplodo de la nombro de interpretistoj. Mi vidas du vojojn: - uzi la anglan kiel cxefan lingvon (same kiel en la Euxropa Konsilio, kie la franca ankaux validas - pro la gastiganta lando); tiam la "native speakers" havus grandajn avantagxojn aux - uzi Esperanton kiel pontolingvon - cxiu EU-parlamentano kaj kunlaboran- to devas havi pasivan scion de Esperanto - kaj la EU-organizo organizas la tradukon el cxiuj naciaj lingvoj en Esperanton. Jam nun okazas, se en komitato sen interpretistoj plejmulto komprenas la anglan, oni plitradu- kas ekz-e por la latinidaj lingvoj en la francan. Do, por ni restas la revo, ke Esperanto, kiu estis kreita jxus por la internacia interkomprenigxo, iam ludos tiun cxi rolon. ------ Malarmado: Grundminoj / Eurofighter Ecx en renomaj sciencaj jxurnaloj, kiel "Spektrum der Wissenschaft" estis kondamnita la sentauxga decido de la rezulto de UN-konferenco pri grund- minoj. Plidauxras la helpado de vunditoj, la sercxado kaj detruado de grund-minoj kie milito jam delonge forestas; kaj plidauxras la konstrua- do, produktado kaj dismetado de grundminoj kaj aliaj tipoj de minoj. Unu de tiuj aliaj nomigxas PARM (Panzer-Abwehr-Richt-Mine, t.e. auxtomata armilo kontraux tankoj) kiun produktas Daimler-Benz (DB). La germanaj pacemaj grupoj nun faras kampanjon kontraux DB, kiu ja estas konata kiel produktanto de luksaj auxtomobiloj. PARM estas auxtomata armilo, kiu ne distingas inter paca aux malpaca veturlio; krome gxi estas sekurigita per cxirkauxantaj minoj kontraux homoj (kiujn la produktantoj nomigxas: Molaj Celoj !). Wilfried Telkämper, MEP de Verduloj, kaj Otfried Nassauer (Informocentro por Transatlantika Sekureco, Berlino) postulas kompletan malpermeson de cxiaj minoj; alimaniere la lobio subfosos la kontraktojn kun rezulto de senvaloreco. Alia kampanjo estas kontraux la "Eurofighter" (EF) - nun planata euxropa militaviadilo. Kunlaboras pliaj euxropaj sxtatoj por produkti gxin. La germana NRO, Armil-Informa Oficejo (AIO, germane RIB), eldonis 8-punktan informilon: 1-e: EF sekvas el la Malvarma Milito en Euxropo - do kontraux sovetunio. 2-e: EF servos por agresema ekstera politiko. Gxi malhelpas nemilitan preventadon de militoj. La eksporto en regionojn kie regas malpaco, ne gvidos al paco. 3-e: La povo de la EF egalas al MIG-29; el kiuj en Germanio restis 24. Ili suficxus por defendi germanion. Kaj oni ecx povus acxeti ilin en rusio. 4-e: La argumentado, ke inventoj el la produktado de militaviadiloj ankaux servos por civila uzado, estas malforta. 5-e: La antauxdiritaj kostoj (14 mrd-oj da gmk-oj) ne validas; gxi kostos pli (versxajne 30 mrd-ojn). 6-e: Investado de la postulita sumo en novajn civilajn produktojn - kiel logistiko de la (publika) trafiko, uzado de regajneblaj energi-fontoj, socialaj kampoj) - provizus pli da laborlokoj kaj gvidus al plia stabile- co. 7-e: Konstruado de EF malhelpus la konversion al civilaj produktoj el tiu cxi industrioj. 8-e: La kostoj de la haltigo de la EF-projekto ne kostus multe da mono, cxar ne ekzistas cxirilataj kontraktoj. Kvankam unue temas pri euxropa projekto, tamen gxi afliktus la tutan mondon - pro la eksporto kaj pro la foruzado de resursoj (metaloj kaj energio) gxi malhelpus la civilan evoluadon sur la tero. Se vi logxas en okcidenta Euxropo, bonvolu demandi pacemajn grupojn en via lando pri tiu gxi projekto. ------ Agado de AVE: Aleutaj Insuloj / Bering-maro: En la WWF-jxurnalo "Arctic Bulletin" N-o 3,(1996) estis ampleksa artikolo pri la endangxerigata biodiverseco. WWF signifas Fonduso por Tutmondaj Sovagx-bestoj. Bestaj Rajtoj: BSE: Alan Gould, Britio, verkis artikolon pri la fono de BSE (bovina spongiforma encefalito); do, pri la uzado de kadavroj kiel nutrajxo por bovoj - kiuj estas vegetaranoj; (Sennaciulo 1996, N-o. 7) Alvoko: Karaj geamikoj, en tiu cxi jaro okazos la tielnomata InterRegistara Konferenco de Euxropa Unio, IRK (angle: IGC = InterGovernmental Conference) sur euxropa nivelo - pli precize Mastrihxto II. La IRK devos adapti la Traktatojn de Ma- strihxt al la sxangxigxita situacio post la aligxo de Auxstrio, Finlando kaj Svedio. Tio cxi estas sxanco enkonduki la temon de best-protektado sur euxropa nivelo. Rilate al EU devus temi ekz-e pri: - tenado de brutoj, cxar pro ekonomiaj kauzoj bruto ofte estas tenata en kruelaj, ne konvenaj, do maldignaj, cirkonstancoj (kokoj, bovidoj,..); - transportado de vivantaj bestoj dum pluraj tagoj sen nutrado kaj en nekonvenaj ejoj (ekz-e bucxotaj bovoj de euxropaj landoj al arabaj landoj, simple pro tio, cxar ili volas bucxi la bestojn laux kosxera metodo (sxakti ?). Ute Haas, kiu kunlaboras en la bestrajta grupo de AVE petas vin: bonvolu sin direkti plej baldaux al la kompetenta ofico en via lando (Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj) kaj apelacii, ke ili pledu por la enkonduko de la best-protektado kaj de la bestaj rajtoj en la Traktatojn de Mastrihxt. Ute Haas, Chamisso Str. 7, DE-40237 DÜsseldorf ----- Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE; UEA-konto (por donacoj): avex-z; Sekretario: Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN; e-posxto: M.Westermayer@3Landbox.comlink.apc.org hejma-pagxo: http://www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm ----- Bv-u provi la hejman pagxon. Mi ankoraux ne uzas LATIN_3 - tamen interesigxas, cxu vi jam havas kaj uzas. Por AVE hejm-pagxo entute eblas 100 kB, por tio mi pagis fiksan sumon, do multaj bildoj ne estas konvenaj. Mi volonte akceptos kritikojn aux proponojn - sed ne povas garantii reagon. Manfred Westermayer Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Sekretario Kandelstr. 62 D-79194 Gundelfingen M.WESTERMAYER@3LANDBOX.COMLINK.APC.ORG