reveno al cxefa pagxo


Manfred Westermayer Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Kandelstr. 62 (sekretario) D-79194 Gundelfingen e-posxto: M.Westermayer@3Landbox.comlink.apc.org AVENO 16 (malneta versio 1) Aprilo 1997 karaj gesamideanoj, aktualaj informoj: AVE kreskas - intertempe ni estas ^c. 200 membroj. fiksdatoj: Mi mendis/mendos salonojn por AVE. Kompreneble mi ne atendas, ke ^ciuj AVE-anoj partoprenu je ^ciuj renkonti^goj. Tamen mi ^gojas, se Vi venas al unu de tiuj renkonti^goj. E~uropa AVE '97: 97-05-19 (lundo) 9.00 - 10.30 en Stuttgart (Germanio), okaze de E~urop-Unia Eo Kongreso kongresejo: Haus der Wirtschaft (ekonomista domo) E~uro-Azia AVE'97: 97-08-09/17 en Jekaterinburgo (Ruslando), okaze de E~uro-Azia Kongreso'97 Tutmonda AVE'97: 97-02-26/.. en Adelajde (A~ustralio) okaze de Universala Kongreso de UEA. >> La sekretario petas se iu de vi partoprenos en Adelajde, bv. kontakti min. Mi mendos salonon por 2 horoj. Sed ne partoprenos. Mi petas, ke Vi (?) povas organizi la renkonti^gon: meti informilojn (mi sendos al vi foliojn por kopii surloke) kaj kelkajn VERDire por disdoni. Int-a Junulara Kongreso (TEJO): 97-07-24/30 en Assisi (Italio) Mi ne mendis salonon ^gis nun. Se estas intereso, fari AVE-renkonti^gon anka~u tie, mi pretas mendi salonon. Mi povas same doni informilojn (kopi-eblajn) kaj VERDire. Eble Daithi ^satas fari tion ? --- Pri la VErdaj Partioj: Mi partoprenos la kongreson de la EFGP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj) 97-05-02/04 en Berlino (Germanio). Renkonti^go de E~uro-Afrikaj Verduloj 97-10-31/11-02 en Niamey (Niger). Estas ebleco por AVE-membro(j) partopreni tie kiel observanta gasto, kondi^ce ili mem pagas la voja^g-kostojn. AVE pretas doni ^gis 300 nlg al unu partoprenanto. Pli da informoj (balotoj, tutmondaj verduloj) sekvos. ------ Se vi havas informojn, kiuj povus interesi la aliajn AVE-anojn, bv. skribi al mi. Se en via regiono de la mondo estos Verdaj renkoti^goj kaj vi havas la eblecon partopreni tie; mi ^gojus se vi povus tie informi pri Esperanto. Mi pretas sendi informilojn. Nia origina informilo: Kial Esperanto por Verduloj nun ekzistas en 6 lingvoj. ---- La ur^gaj problemoj en la mondo estas ligitaj al nia politiko: Ni ne povas solvi ilin - sed ni povas agnoski, pridiskuti kaj helpi por trovi la vojon al da~uripova solvo. Mi nur skizas; ne estas kompleta - se vi havas malsaman opinion a~u scion, bv. informi min. Malagnosko de la Homaj Rajtoj en pluraj landoj pro diversaj ka~uzoj: ^Cinio: Tibeto, Ujgur-lando (kulturo kaj religio, alstrebo de a~utonomio) Zairio: (batalo por la potenco) Belarusio: (opini-rajto kaj demokratio) Al^gerio: (demokratio - malpermeso de religia partio (kiu nun teroras)) Irano: (religio) "Civilizo:" (televido, lavango da filmoj kiuj glorigas krimojn kontra~u la H.R. kaj subtenas kontra~usocialajn kondutojn, perdo (ekstermigo) de kulturoj kaj lingvoj) Malagnosko de Bestaj Rajtoj: Mondo: ankora~u mankas ^generala traktato E~uropo: (Plurtaga transporto de vivantaj bu^cotaj bestoj, tenado de bestoj en nekonformaj ka^goj, ..) Azio: (Mortigo de tigroj kaj aliaj pro seks-helpaj drogoj) La Maroj: (Trofi^sado, mortigo de delfenoj (kaj simile) en ret-egoj) Milito: Grund-minoj (eksplodenzoj) estas produktataj en multaj landoj, sed malpermeso ^gis nun ne estas. ^Ciutage estas kripligataj kaj mortigataj homoj (civitanoj - ne soldatoj), pere de minoj. Necesas haltigo de la produktado kaj intensa detruo de la milionoj de ku^santaj minoj ! Necesas fortigo de UN kaj OSKE (kaj simile) por redukti la milito-dan^geron. Resursoj: Atmosfero kaj klimato: (troa uzado de fosiliaj brula^joj) Ozon-tavolo: uzado de ozon-detruenzoj (FCKW, k.s.) Industrio-landoj: raboforma depreno de resursoj el aliaj partoj de la tero Akvo: (Aral-maro suferas pro depreno kaj neracia uzado de la riveroj; industria kaj agrikultur-kemia malpurigo de riveroj, lagoj kaj maroj endan^gerigas la vivanta^jon) Biodiverseco (ekstermigo de specoj de fla~uro kaj fa~uno) Gen-te^hniko: (miksado de genetika informo inter la klasoj da vivanta^joj, Nuklea Te^hniko kaj Armiloj: (endan^gerigo de regionoj kaj de la tuta mondo) Tempo: Mi devas fini la liston - kvankam certe ne kompleta. AVE - la ligilo inter Verduloj kaj Esperantistoj Ni pensas tutglobe - Ni agas surloke kaj regione. Manfred Westermayer [M.WESTERMAYER@3LANDBOX.COMLINK.APC.ORG] ## CrossPoint v3.11 R ##