reveno al cxefa pagxo


AVENO 16
Manfred Westermayer Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Kandelstr. 62 D-79194 Gundelfingen Karaj AVE-anoj havantaj e-po^stan adreson, 1-e Mi dankas, ^car ni ^sparas multe da mono. 2-e Se por vi estas nekonvena, bv. informi min. ^Cion bonan por vi, Manfred ----- AVENO 16 - Julio 1997 Karaj amikaj verduloj, mi, kiel sekretario de AVE, salutas vin ^ciujn nome de la partoprenintoj de la AVE-renkonti^go en Stuttgarto kaj deziras sukceson en via laboro kaj bonfarton. AVE estas reto por tiuj, kiuj laboras en kaj ekster la verdaj partioj favore al ekologio kaj socio. Nia filozofio (ekde la fondi^go de AVE en 1984): Realigo de pensado kaj agado la~u la principo, ke la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ^ciu evoluo sur tiu ^ci planedo. Esperanto kiel internacia komunikilo per siaj ecoj lingva ne~utraleco, mondvasta aplikebla facileco adekvatas al la ekologia principo "Eta estas bela". Niaj konkretaj programeroj paralelas al la "Programaj Gvidlinioj" (Masala ^ce Helsinki, 1993) de la EFGP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj). Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE): 208 individuaj membroj, el tiuj 49 virinoj; en Afriko 3, Ameriko 11, Azio 9, A~ustralio 3, E~uropo 182. La sekretario elkore dankas por pluraj malgrandaj kaj grandaj donacoj, ili estas uzataj por kotizoj kaj salonoj por renkonti^gi. Se Vi havas informojn, kiuj povus interesi la aliajn AVE-anojn, bv. skribi al mi; longaj artikoloj estu por VERDire - la ekologiisma ^jurnalo en Esperanto. Se en via regiono de la mondo estos renkonti^goj la Verda Partio kaj vi havus la eblecon partopreni tie - mi ^gojus se vi povus tie informi pri Esperanto. Mi pretas sendi informilojn. Nia origina informilo "Kial Esperanto por Verduloj ?" nun ekzistas en 6 e~uropaj lingvoj: ^Cu iu povas printi ^gin en la rusa - la tekston mi havas. Fiksdatoj: Kompreneble ne ^ciu AVE-ano povas partopreni je niaj renkonti^goj. ^Ciuj estas publikaj. Tamen mi ^gojas, se Vi venas al unu de tiuj AVE-renkon- ti^goj. E~uro-Azia AVE'97: 97-08-09/17 (2 h) en Jekaterinburgo (Ruslando) okaze de EA'97. Asocio de Uralaj Esperantistoj, p.k. 67, 620077 Ekaterinburg, e-po^sto: hrgo@sbank.e-burg.su . Mi veturos per trajno kaj poste da~urigos al Samarkand por viziti la Aral-Maran regionon. Krom la ^generalaj informoj pri AVE kaj la Verdaj Partioj ni havos la temojn: Ekologiaj Problemoj, Da~uripova Evoluo, Biodiverseco kaj Resursoj - en Siberio, Aral-Mara regiono, Bering-Maro. Tutmonda AVE'97: 97-02-26/.. en Adelajde (A~ustralio), okaze de la UK de UEA. Aldo Foa organizos tie ^ci AVE-kunsidon. Kiel provizora temo mi menciis titolon "Ekologio kaj Homaj Rajtoj", vi certe a~udis, ke en A~ustralio la civilizita socio volas civilizigi la infanojn de indi^genoj pere de ekster-familia edukado. Tio certe malkongruas kun la Homoj Rajtoj. Int-a Junulara Kongreso (TEJO): 97-07-24/30 en Assisi (Italio) "La homo. ^Cu super a~u parto de la naturo". Mi mendis salonon; Krayg organizos publikan AVE-kunsidon. Renkonti^go de E~uro-Afrikaj Verduloj 97-10-31/11-02 en Niamey (Niger). Ni rajtas sendi reprezentanton kiel observanto. De Hans Bakker kaj Elisabeth Schwarzer mi ricevis adresojn de esperantistoj en Niamey kaj proksime kiuj povus reprezenti Esperanton tie. El tiuj Semedo respondis jese - do, Esperanto ver^sajne estos reprezentata tie. Tutmonda AVE'98: 1998-08-01/08 (2 h) en Montpellier (suda Francio), okaze de la 83-a UK de Esperanto; tie ni havos publikan AVE-renkonti^gon. Tuj poste: AVE-seminario pri Verda Politiko '98: 1998-08-08/11 en la regiono Larzak-o (proksime de Montpellier): dank al Marie Pierre kaj Victor Sion. Diversaj tranoktadaj niveloj kaj vegetara man^gajo estas anoncita. La kostoj estos relative malaltaj (redukto eblos). Ni planis seminarion kun diversaj temoj, invitos EU-kandidaton por informi nin kaj diskuti kun li/^si la lingvajn problemojn en la EP; ekologia ekskurso diman^ce ne mankos. Vi povas provizore ali^gi jam nun por ricevi la detalan programon. Ges-oj Sion, Chemin de Fontinettes, F-59522, Lambres-Les-Douai. E-po^sto: mpsion@nordnet.fr Raporto Okazis AVE renkonti^go enkadre de la EU-Esperanto kongreso pentekoste '97 ((1997-05-19) en Stuttgart. Krom la memprezentado de la 15 ^ceestantoj estis raportoj: - du prezentadoj de AVE en Freiburg: okaze de IJK jarfine, prelego pri "mediaj Problemoj en la Triangula- Lando (CH/DE/FR)", traduko el bro^suro de germana mediprotekta ligo BUND, inkluzive de ekspozicio de rilataj bildoj (informilo en Esperanto haveblas); kaj prezentado de Esperanto / AVE ^ce konferenco de la Junaj E~uropaj Ekologistoj; . - informstando ^ce EFGP (v.s.); - ^cu AVE partoprenu je interligo de NRO-oj organizita de la UN-oj (ni observos la aferon); - ni parolis pri la neceso de bestoprotekton je e~uropa nivelo; - agado (Aral-Mara informado; AVE-seminario; traduk-plano de tema faldfolio "Por Ekologiigo de la E~uropa Ekonomio" de la Verduloj; - vigla diskuto pri ekologio konkurence al ekonomio, kion instigis s-ro Cwik. Okaze de venonta UK en suda francio ni apelaciis al UEA kaj la~utlegis en la plena kunsido de EEU-kongreso: Ni, membroj de AVE, ^gojas, ke UEA ne enmetis ta~urobatalon en la programon de la Valenci-a UK inter la lokajn vidinda^jojn. Dum nia kunsido okaze de la EEU en Stuttgart ni konsente akceptas la saman sintenon por la UK en Montpellier. Tia decido kongruas kun nia gvidlinio: "la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ^ciu evoluo sur tiu ^ci planedo". La spektaklo de ta~urobatalo humiligas fortajn junajn bestojn por plezuri homan ludemon. LLK-ano de Montpellier diris al mi poste, ke unue ta~urobatalo en suda francio estus ludo kune kun la bestoj kaj ne humiligo (^cu prave ?), kaj due, ke tian spektaklon ili ne enmetos en la programon. Pri la Verdaj Partioj: Por granda sukceso ni gratulas la francajn verdulojn "Les Verts". Ili gajnis 7 se^gojn en la nacia baloto kaj krome ilia prezidantino, Domini- que Voynet, i^gis ministrino pri medioprotekto. La~u miaj informoj ili jam sukcesis haltigi la konstruadon de la granda kanalo de Rheno al Rhodano, kiu detruos i.a. la naturan pejza^gon la~u la rivero Doubs. Mi raportis pri tio en AVENO-j 13 kaj 12. Same la nukleaj centraloj, speciale la Superphenix kaj La Hague estos pridiskutendaj. Krome ekologisto de la partio Convergences Ecologie Solidarite, Noel Mamere, Bordeaux, ricevis sidon - (mi petas informojn pri li). En Meksikio la Verduloj "Partido Verde Ecologista de Mexico" havas urbestrojn en tri urboj, kiuj estas indi^genoj. Krome la Verduloj esperas eniri la parlamenton - anka~u kun pluraj indi^genoj. En Tajlando fondi^go de Verda Partio estas en diskuto. AVE alstrebas statuson de observanto je la EFGP. Mi partoprenis la kongreson de la EFGP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj) 97-05-02/04 en Berlino (Germanio). Intertempe estas 28 partioj kunligitaj. 16 el tiuj havas delegitojn en naciaj parlamentoj. En tri [kune kun Francio nun kvar] naciaj registaroj, estas Verduloj koalicie kaj disponas pri ministroj pri medioprotekto (Finnlando: Pekka Haavisto, Georgio: Nino Chkobadze, Italio: Edo Ronchi, Francio: Dominique Voynet); krome en pliaj federaciaj registaroj, kiel ekz-e Nordrheno-Vestfalio (FRG). Okazis la pluda~uro de la Oriento-Okcidenta Dialogo de la Verduloj: Unu de la temoj estis la trafiko kaj la Trans-E~uropa Reto kaj la etendo de la E~uropa Unio (kaj Schengen-^Statoj). La Verduloj preferus plifor- tigi la fervojon kiel ^cefa transportilo. Unu de la obstakloj estas la diferenca lar^go de la reloj. Por persona trafiko la~u mia sperto plej simple estus la solvo, kion trovis Pollando kaj Litovio, kie la uzantoj de la Balti-Express (Tallinn - Warsovio) simple ^san^gas la vagonaron, kio da~uras 20 minutojn; kontraste al preska~u 2 horoj je la aliaj lokoj (Grodno, Jagodin, Chop, ..). Pro tio alia malavanta^go sekvas, ke povas rezulti diferenco je la alteco de la pufroj; okazis plurfoje ke la ger- mana fervojo ne toleris tian diferencon kaj elprenis 3 vagonojn el la vagonaro (propra sperto, prokrasto de plia horo). Mi faris enketon pri la lingva egaleco en estonta E~uropa Unio. Mi sendis simila^jon jam delonge al la EP-oficejo, sed ^sajne necesis persona kontakto. La rezulto: - ^Ciuj komprenis, ke simple pro teknikaj kialoj ne plu eblas la egalraj- teco por pli ol 10 lingvoj (nun estas jam 11 laborlingvoj) en la EU- parlamento kaj en la multaj laborkunsidoj. - Plejmulto celas redukti la nombron de laborlingvoj al 3 a~u 4. - Kelkaj vidas eblecon por Esperanto kiel (kroma) ne~utrala pontolingvo. El la EU-Parlamentanoj estis malmultaj en Berlino, kaj plejparte nur por unu tago; tial mi ne povis enketi ilin. Mi parolis kun Hiltrud Breyer kaj Magda Aelvoet, kiuj montris simpation por Esperanto. Hiltrud intertempe skribe konfirmis sian pozitivan opinion pri Esperanto al Germain Pirlot, kiu ^generale gvidas la Por-Esperanto-agadon por la membroj de la E~uropa Parlamento. La konsilio de la EFGP akceptis komunan tekston pri la enkonduko de eko- impostoj kaj kelkajn rezoluciojn pri: EU-transitvojo tra Svisio; Maastricht II; Albanio; eksporto de toksa rubo al Hungario; la Gab^cikovo akvobara^jo de la Danubo, je kio necesas ekologia esploro; konvencio por la Alpoj. Alia ronda tablo pritraktis la publika^jojn de la Verdaj Partioj; kaj la spertojn kun la gazetaro (k.s.). Hiltrud Breyer, MEP, estas bona ekzemplo de spertigo sur la kampo de gentekniko kaj anticipa informagado ^cirilate. Verda Politiko por la Estonteco Nia verda politiko celas agnoski problemojn kaj trovi da~uripovajn solvojn por ili. Mi nur listigas skize kelkajn ur^gajn problemojn en la mondo; la listo ne estas kompleta - se vi havas malsamajn opiniojn a~u e^c aliajn sciojn, bv. informi min. Se vi volas, ke mi publikigu vian opinion, bv. skribi koncizan tekston Malagnosko de la Homaj Rajtoj en pluraj landoj pro diversaj ka~uzoj. Plejparto de la informoj venas de Amnesty International (AI) kaj la ^jurnalo "La Monde Diplomatique". La postuloj paralelas al la Programaj Gvidlinioj de EFGP kaj parte estas miaj personaj opinioj. ^Cinio: Mi gratulas ^Cinion por la regajno de Hong Kong; kiu estis unu el la lastaj kolonioj. Mi havas la esperon, ke ne nur la ekonomia forto de HK helpas la evoluon de ^Cinio, sed ke anka~u la tiea demokratio helpas al plia demokratia evoluo de la lando. Krome mi esperas, ke paralele la ^cinaj A~utonomaj Regionoj Tibeto kaj ^Sin^gjang-Ujgur-lando (nomoj el la mapo de la Kartografia Eldonejo en Pekino) ricevos veran a~utonomion. En Tibeto kaj Ujgur-lando temas pri kulturo kaj religio, perforta subpremo de la alstrebo al a~utonomio. Temas anka~u pri resursoj kiujn ^satas posedi kaj eluzi ^Cinio (oleo en la Ujgur-lando; ligno, metaloj kaj setlebla grundo en Tibeto). Aliaj aspektoj estas la teknika kaj socia evoluoj de tiuj landoj. Multaj el la indi^genaj enlo^gantoj ne volas la socialan ^san^gon en popol-^cinan socion - sekve la plej aktivaj estas en malliberejo a~u en ekzilo. Mi provis publikigi tekston ^cirilatan en "El Popola ^Cinio" - ^gis nun ne eblis. Se iu de vi anka~u estas abonanto, bv. sendi vian kritikon al la redakcio (se vi tute ne havas ion por kritiki - mi pretas sendi miajn informojn). Kompreneble la redakcio ne kulpas - sed ili devus informi pli objektive. Zairio / Kongo : la nova prezidento el^saltis la demokratajn partiojn - mi dubas ^cu nur por la momento por ekkonstrui la landon - krome temas pri grandaj komercoj rilate la metalajn resursojn. Belarusio: La prezidento Luka^senko subpremas la liberecon de opini-esprimo kaj demokratian agadon. Al^gerio: Eble la bildo ^san^gi^gis post la baloto kiam eblis elekti Islam-favoran partion. Mi esperas, ke la terorigo de la popolo fare de la fundamentalistoj nun fini^gos. La lando devas trovi vojon inter religia ^stato, kiu ne allasas liberecon de kredo kaj de moroj, kaj senreligia ^stato (laikeca) kiu malagnoskas religiajn sentojn. Irano: Interpretado de la Nobla Korano kaj la islamaj religiaj le^goj la~u vira vidpunkto. Ekzemple la ordono, ke virinoj vestu sin per longa mantelo kaj ne montru ilajn viza^gojn. "^Cador" estas ne praktika kaj e^c ne detale postulita de la Korano. Tiamaniere ekz-e ne eblas veturi per biciklo. Fanatikuloj e^c atakas biciklantajn virinojn, ^car ili opinias ke bicikli ne decas por virinoj. Krome temas pri vivdan^gera subpremo de homoj (Baha'i) kiuj deturnis sin de la Islamo kaj sekvis la religion de Baha Ullah (kiu vivis pli ol 100 jaroj anta~ue). Ni esperas, ke la nova prezidento redonos iom da Homaj Rajtoj al la popolo. Alia ekzemplo estas la ^jurnalisto kaj eldonanto de ^jurnalo Adineh. Li nun estas tenata sub misteraj kondi^coj pro politikaj ka~uzoj - pro kritiko. La akuzo estas nekredebla por homoj kiuj konas lin. La~u la Homaj Rajtoj necesas almena~u publika proceso kaj honesta ebleco havi defend-advokaton kun la necesaj rajtoj. AI opinias, ke temas pri atako kontra~u la ^jurnalisma libereco. La AVE-sekretario (v.s.) petis la justicministron liberigi F.S. kaj atentigi la Homajn Rajtojn. ^Cu ne eblas, ke la revolucio kontra~u la fe~udala ^Sah finfine gvidu al demok- rata socio, kie la religioj helpas balanci inter la diversajn interesojn. El la okcidente~uropa historio oni povas lerni, ke eklezio kaj religio devas esti independa de la registaro. Tiam la papismo (re^gimo de la ek- lezianoj) dum longa tempo ka~uzis malbonajn sekvojn. Indi^genoj en pluraj landoj estas subpremataj, ilia mediokonvena vivstilo malhelpas la ekspluatadon de la resursoj; la kompleksa sistemo de in- dustrio, militistaro kaj registaro simple malagnoskas ilian ekziston kiel samrajtaj homoj kaj tial provas ekstermi la indi^genojn pere de diversaj metodoj: En Kanado a~u Alasko milit-jetoj terorigas la brutaron pere de malaltaj flugoj. En Siberio senzorga oleoproduktado detruas grand-aree la vivbazon de la boacoj. En Orienta Timoro, kiu politike apartenas al Indonezio, la indi^genoj estas subpremataj - pro la ligno kaj aliaj resursoj. "Civilizo:" - televido, soligas la homojn, kio aparte gravas ^ce infanoj; - lavango da filmoj kiuj glorigas krimojn kontra~u la H.R. kaj subtenas kontra~usocialajn kondutojn; - ekstermado de kulturoj kaj lingvoj. Religioj ofte estas ka~uzoj por konfliktoj kaj interhoma malamikeco. Menciinde estas la interreligia dialogo, kion iniciis profesoro Kueng sub la titolo "Monda Etoso". La komuna koncepto jam povis redukti la ^jaluzon inter la religioj. Konferenco de la eminentuloj de la plejmulto de la religioj akceptis komunan tekston (trovebla en "Homekologio", okaze de la Tago de Paco (1996-07-26): L. Fiala, Fuegnerova 18, CZ-29001, Podebrady). Nun necesas anka~u konvinki la fanatikulojn, ke ili laboru je sia propra pliperfekti^go; kaj ili misiu per bonaj ekzemploj kontra~ue al la perforto de alikredantoj. Malagnosko de Bestaj Rajtoj: UN / Mondskale: ankora~u mankas ^generala traktato por la Rajto de Bestoj. E~uropo: Tenado de bestoj en nekonformaj ka^goj aux stabloj; nutroal- dona^joj (ekz-e hormonoj) por rapidigi la kreskon a~u altigi la lak- toproduktadon; plurtaga transporto de vivantaj bu^cotaj bestoj, ^car eksporto en islamajn landojn nur eblas je vivantaj bestoj pro la speciala metodo de bu^cado. Azio: Mortigo de tigroj kaj aliaj sova^gaj bestoj pro seks-helpaj drogoj - kio rezultas kvaza~u el praa supersti^co - sed sen tiu da~uripova praa koncepto, ke la homo estas parto de la naturo same kiel la bestoj kaj plantoj. Ameriko: ekzercoj en Alasko malalte flugi en fuzaviadiloj terorigas la boacojn (certe ne nur tiujn); uzi hidrargon kaj cianidon por ekspluati oron venenigas riverojn en la sudo; forhaki praajn (pluv)arbarojn ekster- mas bestojn kaj plantojn; kome ^san^gigas la klimaton. La Maroj: Trofi^sado; mortigo de delfenoj (kaj simile) en ret-egoj por fi^soj (tinuso); ^san^go de la ekosistemoj pere de enmeto de kemia^joj (pesticidoj, ellasa^joj el la industrio, ekz-e paperproduktado); for^jetitaj plastika^joj kiuj latente mortigas grandajn maresta^jojn. Militoj: Grund-minoj estas produktataj en multaj landoj, sed malpermeso enkadre de la UN ^gis nun ne eblis. Kelkaj landoj nun subskribis traktaton malpermesi anti-personajn minojn, sed la plej grandaj produktolandoj ^Cinio kaj Indonezio (^cu mi pravas ?) e^c ne partoprenis la konferencon. ^Ciutage estas kripligataj kaj mortigataj bestoj kaj homoj (civitanoj - ne nur soldatoj), pere de minoj. Necesas haltigo de la produktado kaj intensa detruo de la milionoj de ku^santaj kaj aliaj minoj ! Ekz-e anka~u tiujn "PARM" (Panzer-Abwehr- Richt-Mine), a~utomata granda mino kiu mem trovas tankojn (^cu eble anka~u busojn a~u civilajn veturilojn ?), kiujn produktas Daimler-Benz. Necesas fortigo de UN kaj OSKE (Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en E~uropo) (kaj similaj) por redukti la milito-dan^geron. Unu el la multaj pacemaj organizoj estas la RIB (Armil-Informa Oficejo, Umkircherstr. 37, D-79112 Freiburg). Ili kreis novan koncepton: 5 procentoj por la Paco. Tio signifas, ke ^ciuj landoj povas redukti siajn elspezojn por la militista sfero je 5 procentoj jare; kaj tiu ^ci monon ili investu en la sekvaj kampoj: Alitrejnado de soldatoj; konversio de armilfabrikoj al civilaj produktoj; konversio de militar-areoj; trejnado de homoj por solvado de konfliktoj; investi en la evoluon de justa (internacia) socio por redukti la socialajn problemojn el kiuj kreskas konfliktoj. RIB ser^cas internaciajn kulaborantajn grupojn - AVE subtenas la koncepton morale kaj informe. La Inter-Registara Konferenco ene de la E~uropa Unui^go, Maastricht II, pli kaj pli montras la visa^gon de militar-industria komplekso: Ili evitas socialajn normojn kaj plu da~urigas la nedemokratian sistemon de la EU. Ekzistas ja la E~uropa Parlamento, sed ^gi ne havas sufi^can forton kompare al la registaroj, kio estas la bazo de demokratio (la~u Wilfried Telkaemper, MEP). Resursoj: Atmosfero kaj klimato: troa uzado de fosiliaj brula^joj, kio ka~uzas ^san^gon de la monda klimato; dezertigo pere de forhakado de arbaroj. Ozon-tavolo: ankora~u da~ura uzado de gasoj (FKKH (fluor-klor-karbon- hidridoj), k.s.) detruas la ozon-tavolon en la stratosfero, kiu protektas la vivantaron kontra~u la vivdan^geraj kosmaj UV-radioj. Industrio-landoj: raboforma depreno de resursoj el aliaj partoj de la mondo. Rapida evoluo kutime ne estas da~uripova. Akvo: La Aral-Maro en Centra Azio suferas pro depreno kaj neracia uzado de la riveroj. Industria kaj agrikultur-kemia malpurigo de la riveroj, lagoj kaj maroj endan^gerigas la vivanta^jon tutmonde. Venenigo de la akvo estas reala ofte, nur la graveco diferas. Mi donas kelkajn ekzemplojn: - Produktado de oro helpe de hidrargo kaj cianido. - Paperfabrikoj sen pritraktado de la elfluanta ruba^jo endan^gerigas la plej grandan resurson de dol^ca akvo, la Baikal-Maron; sed anka~u en Usono (^stato Florida) oni uzas malkonvenan kaj neda~uripovan metodon kaj tiamaniere poluas la akvojn. - Uzado de herbicidoj en landoj kun intensa agrikulturo. - For^jeto de sterko en la akvon de riveroj a~u en la maron (en Hongkon- go kie nur duono de la mastrumaj elflu-akvoj estas traktataj kaj e^c plejmulto de sterko de porkoj kaj kokinoj estas ^sutataj en la akvon ("Trends in Analytical Chemistry" vol. 16, pp. 180ff (1997)). Multaj NeRegistaraj Organizoj (NRO) batalas por la protekto de la akvo. Plej konata estas Greenpeace, kiu agas mondskale je la plej gravaj ekzemploj; tamen necesas agado sur landa kaj loka nivelo por savi la medion kaj plejmulto de AVE-anoj faras tian laboron. Tia ekzemplo estas "La Israela Unio por Medio-Protekto" kies membroj batalis sukcese kontra~u la poluado de Kishon-rivero fare de Haifa Chemicals. Ilia adreso: Adam Teva V'Din, 21 Shneyour Street, IL-63326 Tel Aviv; e-posxto: iued@netvision.net.il Biodiverseco: ekstermigo de specoj de fla~uro kaj fa~uno. Gen-te^hniko: miksado de genetika informo inter la klasoj da vivanta^joj - kelkaj riskoj estas jam konataj. Ekzistas nordgermana fabelo: Malri^ca fi^sisto kaptas miraklan fi^son, lasas ^gin vivanta. La fi^so permesas deziroj al li. La edzino havas ^ciam pli altajn dezirojn. En la sekva tempo ili jam posedas kastelon. Finfine ^si deziras ke ili estu same kiel Dio. La fabelo fini^gas, ke la geedza paro denove sidas malri^cece anta~u sia kabano. Nuklea Te^hniko kaj Armiloj: kiuj endan^gerigas rekte grandajn regionojn kiel efektive la tutan mondon; jam dekomence pere de nuklea rubo: Ruslan- do (plurloke), ^Cinio (Lop Nor), Sellafield (Britio), La Hague (Francio), Pacifiko, Usono (Hanford). Politikaj Solvoj (ne nur por EU): Kelkajn ekzemplojn mi jam menciis supre. Eko-impostoj: Nun la komisiono de la E~uropa Komunumo decidis, ke ekologiaj impostoj estus eblaj. Do, impostoj por la uzado de energio (precipe fosilia) havus la efikon ke krei^gus pli da laborlokoj por konstrui la rimedojn; kaj ke la fosiliaj resursoj estos uzeblaj pli longe. Mi opinias, ke ekz-e necesas mondskala impo^sto favore al la UN-oj je aviadila keroseno. Maastri^ht II kaj la Alternativa Pinto en Amsterdam finigxis. Pluraj grupoj ekz-e la GAJB (Verd-alternativa Junularo de FRG) biciklis tien kaj postulis ke la sekvaj punktoj anka~u estu kriterioj por bona politiko en la EU: - kreado de sociala unui^go kun baza sekuro por ^ciuj e~uropanoj; - kvoto de senlaboruloj devas aparteni al la konver^g-kriterioj; - ekologia-sociala reformo de la impostoj por redukti la ^sar^gon de la laborantoj, tio inkluzivas redukton de la labortempo por ke redukti la senlaborecon. _______ Bv. informi, se vi ne plu volas esti membro de AVE. Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) UEA-konto (por donacoj): avex-z Sekretario: Manfred Westermayer Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN e-po·to: M.Westermayer@3Landbox.comlink.apc.org hejma pa·o: http://www.comlink.apc.org/ave AVE-membroj - la liguloj inter Verduloj kaj Esperantistoj Ni pensas tutglobe - Ni agas surloke kaj regione. Manfred Westermayer [M.WESTERMAYER@3LANDBOX.COMLINK.APC.ORG] ## CrossPoint v3.11 R ## ------ Forwarded message ends here ------ Andrzej Zwawa Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio tel.48/12/222147,222264 int.33,28, fakso:222147,222264 int.22,26 retpos'to:zielbryg@gn.apc.org http://akson.sgh.waw.pl/~ada/ZB,ftp://ftp.sgh.waw.pl/pub/doc/ZB ftp://main.tuniv.szczecin.pl/pub/amiga/scena/ziny/ZB konto:FWIE nr 15401115-105428-27005-00 BOS SA O/Krakow