reveno al cxefa pagxo


retposxta versio de GXISDATIGO n-ro 3 SEPTEMBRO 1995
Kvaronjara internacia bulteno de anarki-sindikatismo. RESUMITA ENHAVO DE NIA DUMONATA GAZETO "DIREKTE AKTION" (rekta agado), eldonkvanto: 6.000 ekzemplerojn. N-ro 111 (julio-auxgusto 1995) - Pri la por-ekologia bojkoto kontraux la koncerno SHELL kaj la neceso aplikadi tian taktikon pli largxskale ankaux en ekonomiaj kaj sociaj bataloj; - "Kial ni devas lerni havi tempon": nura altigo de la salajroj ne felicxigos la homojn kaj ne endangxerigas la kapitalismon, do gxi ne povas esti la nura celo de revolucia laborista movado. La trolaboremo disvastigxinta en Germanio estas senbezona, cxar kaze de senlaboreco tiuj laboruloj rapide malorientigxas kaj ruinigxas. Ni postulu rektan desuban demokration kaj pretu cxiam pli kontribui al gxia evoluo kaj plifortigo. Jen nia alternativo! - Pri la kerna signifo de la konstruo-industrio kiel "motoro de la konjunkturo". La konstruo-brancxon karakterizas relative malalta nivelo de sindikata organizo kaj malabundo de eblecoj por igxi metilernanto. Konstruaj entreprenoj ne deziras akcepti metilernantojn pro la nuna abundo de jam profesiigxintaj "laborfortoj" (kia kapitalisma jargono, fi!). En tiu-cxi brancxo troveblas plej diversaj labor-kondicxoj: bone salajritaj fiks-dungitaj (plejparte germanaj) konstruistoj laboras apud tacxmentoj de malbone salajritaj kaj ofte trompotaj mallongtempuloj (ofte migrantoj). Pro la neagemeco kaj malefikeco de la oficiala (socialdemokrata) sindikato la laboristoj devas organizi sin mem! Sukcesa striko okazis la 1-an de junio 1995 cxe konstruejo en Schwannewitz (sxvánevic), orienta Germanio. Gxi devigis la mastrojn pagi jam de longe pagendajn salajrojn. - "Studento kiel provizor-laboristo". Malgraux la malfacila situacio en kiu trovigxas la plej multaj studentoj, kiuj devas vivteni sin dum la studado, tamen ekzistas eblecoj por sindikata aktiveco baze de memorganizado kaj rekta agado. - La trompo de municipa dungado de senlaboruloj (laux ekzemplo en Frankfurto cxe Majno). "Mujeres Libres" (liberaj virinoj): pri la rolo de virinoj en la hispana revolucio 1936-39. - Kritiko pri sajne internaciisma tendenco en la germania maldekstrularo, kiu nomas sin »anational« (=sennacieca). Kun sloganoj kontraux-germanaj tiuj "sennaciistoj" postokaze festas la britan bombardadon de Dresdeno dum la dua mondmilito: "Ecx ne unu larmon por Dresdeno!" kaj "Bombardisto Harris - refoje!" (Harris estis nomo de la respondeca generalo de la brita aerarmo). - Recenzo pri la vidpunkte iom stalinisma germanlingva romano "Radek" de la verkisto Stefan Heym (sxtefan hajm). Heym estas nuntempe parlamentano por la PDS (la reformigxinta posteulo de la reganta Partio en GDR - SED). - "Nazia teroro en Goeppingen": pri agado kaj organizoj de la fasxistoj en Germanio laux ekzemplo de la malgranda urbo Goeppingen. - "Liberigu Mumia' Abu-Gamal": artikolo kontraux la minaca mortpuno al la nigra aktivisto en Usono, por lia liberigo. - Internaciajxoj: mallongaj informoj el orienta Euxropo kaj Latina Ameriko. - Argumentoj por bojkoto de la kafo-marko Finca Irlanda, kiun en Meksiko posedas grandekspluatisto german-devena. - 10-a leciono de seria Esperanto-kurso. - Artikolo pri la "Situaciistaj tagoj" en Frankfurto. - Rakonto pri la sentoj kiuj ree levigxas dum la tuta vivo cxe persono sekse perfortita. N-ro 112 (septembro-oktobro 1995) - "Cxu vi deziras totalan pacon?": pri la hipokriteco de la registaroj, la profitoj de la armil-produktantoj kaj la (gxisnuna) senpovo de la ordinaraj homoj rilate la militon en eksa Jugoslavio. - Pri anarkiista somera tendaro apud Hamburgo, julio 1995. - Pri la t.n. "Kaosaj tagoj" en Hanovro, auxgusto 1995. - La laborkondicxoj de prostitutinoj en Germanio kaj spertoj je memorganizado. - La malavara per-registara disdonado de malnovaj fabrikoj kaj logiloj al investado en orienta Germanio al la usona kemiajxo-produktanta firmaego "Dow Chemical". - Pri la tutmonde aplikataj "raciigado"-strategioj de la mastroj, la t.n. "magra produktado" (anglalingve: Lean Production). - "Fino de la tutgermaniaj salajrotarifoj?": pri la tendenco ke la germaniaj mastroj malrespektas la tutlandajn salajrotarifojn, kiuj dum jardekoj estis konsistiga parto de la socialdemokratia labor-rilataro. Vidu ankaux priskribon sube. - Pri policaj kontroloj de negermanaj laboristoj, trasercxoj de ties laborejoj, deportadoj el la lando. Kontrauxstaro al tiu subpremado. - Superrigardo pri la verkoj de kaj pri la anarkiista aktivisto kaj teoriisto Mihxail Bakunin (1814-1876). - Pri tri memmortigoj de junaj maldekstruloj en la urbo Passau kaj la etoso en la anarkiista/liberecana kaj auxtonomula movado. - Recenzoj pri tri "politikaj" pri-krimaj romanoj. - Intervjuo kun gekamaradoj de la meksika anarkiista grupo "Amor y Rabia" ("Amo kaj furiozo") kiuj vizitis Germanion kaj aliajn euxropajn landojn meze de la jaro 1995. - Superrigardo pri la plej gravaj sindikat(ar)oj en Rusio. - Intervjuo kun Kurt Wafner, maljuna anarki-sindikatisto kiu estis membro de la antauxulo de FAU (FAUD) en la 30-aj jaroj. - Alvoko al solidaro kun la auxtonomula revuo "Radikal" kiun malpermesis la auxtoritatoj. - Kvarpagxa aldonajxo akompananta la aktualan bojkoto-kampanjon kontraux la germania kafo-marko Finca Irlanda (priskribita ankaux en la n-ro 111). Eldonkvanto: 20.000 ekzempleroj. - Pro teknikaj kialoj en la n-ro 112 ne aperis Esperanto-kontribuajxo. SVENAS SINDIKATEGOJ Tradicie la germania laboristaro estas altgrade sindikatema. Sed tio sxangxigxas. Jen listo pri la respektiva malkresko de membroj je la et-reformemaj sindikategoj unuigxintaj en "Deutscher Gewerkschaftsbund" (DGB) = Germania Sindikata Unuigxo (dominata de socialdemokratoj). Estas donitaj la procentaj malkreskoj por la jaroj, 1991/92, 1992/93 kaj 1993/94. Ec ne trovigxas unu pluso! Konstruista sindikato (IG Bau-Steine-Erden): -10,4%, -4,1%, -2,0% Minista sindikato (IG Bergbau): -9,8%, -11,8%, -3,3% Kemiista sindikato (IG Chemie): -6,6%, -4,9%, -4,6% Bankista kaj asekurista sindikato (HBV): , -14,6%, -7,3%, -6,3% Lignajxista kaj plastista sindikato (Gewerkschaft Holz und Kunststoff): -14, 5%, -5,8%, -7,5% Agrokulturista kaj forstista sindikato (GGLF) : -11,0%, -13,9%, -10,0% Ledista sindikato (Gewerkschaft Leder): -23,6%, -14,0%, -7,9% Amaskomunikilista sindikato (IG Medien): -3,5%, -5,4%, -4,0% Fervojista sindikato (Gewerkschaft der Eisenbahner): -10,0%, -5,1%, -5,9% Metalista sindikato (IG Metall - la plej granda sindikato de la mondo): -6,3%, -7,3%, -4,8% Nutrajxista kaj gastejista sindikato (NGG): -8,5%, -9,8%, -5,9% Sindikato de sxtatoficistoj kaj municipaj dungitoj (OeTV): -1,1%, -5,6%, -5,9% Teksista kaj vestajxista sindikato (Gewerkschaft Textil-Bekleidung): -17,2%, -11,3%, -8,4% ----------------------------- DGB entute: -6,7%, -6,6%, -5,0% Ankaux en la jaro 1994/95 la DGB-sindikatoj perdis laux propraj informoj pli ol 5% de siaj membroj. La absoluta nombro estas entute 515.489 eksmembroj, 118.720 el kiuj eksigxis de OeTV kaj 150.699 de la metalista sindikato IGM. Al ni la malkreskoj ne es tas cxagrenajxo. La koncernaj sindikatoj estas gxismedole porkapitalismaj, ili neniam bone defendis niajn rajtojn. Ili montrigxis nereformeblaj al klasbatala orientigxo, kiun celas ni (FAU). Gravas ke la eksmembroj lauxeble unuigxu en sendependaj kaj ve re klasbatalemaj sindikatoj. Jen fotografajxo (retposxte ne videbla!) de gekamaradoj Igor kaj Tamara Hérgenreter (germanlingve: Hergenroether) kun filino Nelli. Ili estas anarki-sindikatistoj el Moldavio kiuj suferis subpremadon far la tieaj auxtoritatoj kaj povis forlasi la landon en 1994 post sukcesa internacia solidareckampanjo. Depost julio 1994 ili logxas en Berlino kaj partoprenas en la tiea anarkiista vivo. Ilia laboro aparte plifortigxas ligojn inter la anarkiistaroj germania kaj eks-Sovetia. ORIENTA GERMANIO FARIGXAS REGIONO PRESKAUX "SENTARIFA" En novembro 1989 la stalinismaj auxtoritatoj en orienta Germanio faris la fifaman Berlinan Muregon kaj la inter-germaniajn landlimojn trapaseblaj. En la monatoj kiuj sekvis la Federacia Respubliko de Germanio ("Okcidenta Germanio") glutis la Germanan Demokratian Respublikon, detruante ties ekonomion. La glutoakto finigxis per sxtatkunigxo la 3-an de oktobro 1990. Tiun periodon oni euxfemisme nomas "la turnigxo" (die Wende). La digestado de GDR en la stomako de FRG-a kapitalismo ne estas sendolora por la GDR-anoj. 80-90% de la antaux-"turnigxa" laboristaro perdis siajn postenojn. Multaj eks-GDR-anoj restas senlaboraj gxis hodiaux. Li pli junaj devis lerni alian metion aux formigris al okcidenta Germanio por sercxi laboron. La pli agxaj (precipe la pli-ol-40-jaruloj) estis devige emeritigitaj. La virinoj de cxiuj agxoj plej multe suferis pro la sxangoj. Ecx por la felicxuloj en orienta Germanio kiuj ne perdis laborpostenon, la tarifa salajro-nivelo estas nur 80% de la okcident-germana nivelo POR TUTSAMA LABORO. Generala egaligo de la tarif-salajroj estas planita por cirkaux 1997, la sindikategoj ne kontrauxas tro. La mastroj cxiam trovas novajn eblecojn prokrasti la egaligon. Sed ecx la malpli altaj tarifoj en oriento apenaux estas aplikataj. Dume la produktivo de la entreprenoj en orienta Germanio pasxon post pasxo alproksimigxas al la nivelo de okc idento. Pro specifaj faktoroj la produktivo de laboristo en la orient-germania agrokulturo estas ecx duone pli alta ol en okcidento! Gxenerale, oni povas diri ke la grado de sindikata organizo en orienta Germanio estas ege malalta. Cetera radikaleco ankaux mankas aktuale. Multaj maldekstruloj parolas pri stagna tempo. Eblaj kialoj de tiu-cxi pasiveco estas la jam kvinjara post-sovetia krizo de la germania kaj cxiea maldekstrularo, la satigaj konsumad-plezuroj de alte evoluinta kapitalismo, kaj germane-naciisma ideologio kiu radikas en multaj kapoj. Cxio-cxi malvigligas la klasbatalon, kvankam estas multo por pribatali! La prognozoj por orienta Germanio en la sekvonta tempo antauxvidas drastan malbonigxon de la laborkondicxoj pro la priskribita malviglo de la laboristaro. Ekzemple dum la lastaj jaroj 70% de la mastroj en la metalo-prilabora brancxo forlasis la respektivan mastran asocion por esti liberaj altrudi al la laboristoj pli mastro-favorajn dungo-kontraktojn. Tiel la mastroj ne estos devigataj respekti tarifojn. Cxu tio indignigos niajn samklasanojn kaj kondukos al plivigligxo de la klasbatalo? Ni laboras por tiu celo! POR-ESPERANTAJ REZOLUCIOJ CXE F.A.U.-KONGRESO, JUNIO 1995 La cxi-jara kongreso de FAU okazis la 3an gxis la 5a de junio proksime de Kolonjo. La delegitoj vocxdonis interalie pri tri rezolucioj kiuj rilatas al Esperanto. (1) "Pro la malefikeco de komunikado en ILA, kiu plejparte rezultas el la lingva neinterkomprenigxo, FAU kulturu Esperanton kaj pli ofte uzu gxin por la internacia agado. Tiu-cxi sinteno estu enkadrigita en la FAU-Statutoj." La delegitaro aprobis la rezolucion per 27 por-vocxoj, 7 kontraux-vocxoj kaj 6 sindetenoj. (2) Per la dua rezolucio FAU decidis mandatigi sian delegitaron al la sekvonta ILA-kongreso (supozeble 1996) proponi la cxi-sekvan rezolucion: "Oni rekomendas al la ILA-sekcioj ke ili kulturu Esperanton kaj pli ofte uzu gxin por la internacia agado. Tiu-cxi sinteno estu enkadrigita en la ILA-Statutoj." La delegitaro aprobis la rezolucion per 27 por-vocxoj, 7 kontraux-vocxoj kaj 7 sindetenoj. (3) Tiun-cxi proponon la delegitaro malaprobis, sed tio ne estis surprizo. Ja la rezolucio proponis ke Esperanto anstatauxu la "oficialajn" laborlingvojn (la anglan kaj hispanan) plej malfrue en la jaro 2000. Komisio pri la Transiro elektota cxe la sekvonta kongreso (1996) faru preparojn por la enkonduko de Esperanto, disvastigante la ILA-Statutojn en Esperanto, vortaretojn kaj ceterajn helpilojn, kunordigante E-kursojn ktp. Por la rezolucio vocxdonis 13 delegitoj, kontraux gxi 26, sindetenis 4. La rezultoj de la vocxdonado estas mezurilo de la membrara akceptemo de la poresperanta propagando, kiu estas plenumata en FAU jam dum du jaroj. Konsiderante la radikalecon de la tria rezolucio-propono ecx la 13 por-vocxoj estas atingajxo! En la reala vivo, kompreneble, nuraj rezolucioj ne validas. La praktika tasko estas instigi la interesigxintojn lerni kaj apliki la internacian lingvon. Ili jam vidas sencon en Esperanto, nun ili devas ekhavi utilon de gxi. Helpu al ni ke ni realigu tio n! Ek al la trarompo!! Anarkio povas progresi je tutmonda skalo nur per Esperanto!!! FIA FESTOTAGO La 3an de oktobro 1990 la t.n. Germanan Demokratan Respublikon ("Orientan Germanion") glutis la Federacia Respubliko de Germanio ("Okcidenta Germanio"). Tiu-cxi deklaris la "Tagon de germania unueco" la nova nacia festotago. Depost tiam, la 3an de oktob ro la regantoj fanfaronas naciisme pri sia kara "maturigxinta" Germanio, postulante ke gxi "finfine ekprenu sian parton de respondecoj en la mondo" kaj ceterajn stultajxojn. Tradukite el lingvo politikista al lingvo ordinara, tio signifas ke Germanio de nove estu superpotenco, ke aliajn landojn ree surmarsxu germaniaj militistoj. Kompreneble ili protektu la pacon, demokration kaj liber-merkatajn kondicxojn tutmonde. Kompreneble. Leginte tion-cxi, karaj kamaradoj, vi povas kompreni la gxisoste reakcian etoson de la nuntempo en Germanio. En 1995 la oficiala festajxo estos en la urbo Duesseldorf. Maldekstra kaj anarkiista komitatoj kunvenadas por arangxi "malhelpan" manifestacion. SOCIALAJ ELSPEZOJ Jen lauxjara listo de la mezumaj kontribuajxoj en Germanio al pensia, malsaneca kaj senlaborula kasoj (ek de 1995 ankaux al invalido-prizorga kaso) kiel procentoj de la neta salajro. Kutime la mastroj pagas la saman sumon kiel la laboristo. 1950: 19,2% 1960: 22,4% 1970: 26,5% 1980: 32,4% 1990: 35,6% 1995: 39,3% Estas evidente ke kreskas la elspezoj por socialaj servoj. La kvalitnivelo de tiuj servoj en Germanio estas alta laux tutmonda komparo kaj multaj bazaj servoj estas plimalpli inkluzivitaj (ekz. dentistaj servoj, prizorgo per okulbriloj, ktp). Sed la alt egaj kostoj de tiuj servoj rezultas ankaux pro malsxparema kaj parte nenecesa administrado. Krome altegajn honorariojn prenas la kuracistoj kaj dentistoj, kiuj estas la plej alte pagataj "regulaj" profesiuloj en Germanio. NIA STRATEGIO En pli grandaj entreprenoj en Germanio kutime ekzistas "entreprenkonsilio" (germane: Betriebsrat) kiu konsistas el reprezentantoj de la laboristaro. Ofte en grandentreprenoj la entreprenkonsilianoj estas (almenaux parte) liberigataj de siaj labordevoj kiel dungitoj kaj povas dedicxi sin al sindikataj aferoj, tamen ricevante salajron de la entrepreno. Cxu malavareco de la entreprenoj? Tute ne! La alia flanko de la afero estas ke la entreprenkonsilianoj ne rajtas alvoki al striko. Koncernaj legoj deviga s la entreprenkonsilianojn agadi por la bonfarto de la entrepreno. Plurjardeka sperto en Germanio montras ke la entreprenkonsilianoj ofte ekforgesas siajn klasajn interesojn, ekpensas direktorece kaj facile estas subacxeteblaj. Institucioj similaj al la entreprenkonsilio ekzistas en aliaj euxropaj landoj.Kutime socialismaj partioj strebas al radikaligo kaj socialismigo de la ekzistantaj sindikatoj el ties interno, al balotado por pli progresemaj aux ecx radikalaj entreprenkonsilianoj. Male FAU. Ni opinias ke ne gravas tiom la ecoj de la kamaradoj-entreprenkonsilianoj. Gravas la rolo, en kiu ili trovigxas. Pro la klare klas-kunlabora kaj repaciga karaktero de entreprenkonsilioj FAU ne subtenas ilin. Ili ne povas esti rimedo de liberecana kontrauxkapitalisma batalo. Ni alstrebas rektan demokration: memmastrumantaj sindikatoj intertraktadu kun la mastroj rekte. Nia iom pli fora celo estas la laboristara memmastrumado de la entreprenoj kadre de tutmonda socia revolucio. Estus interese ekscii pri la praktiko kaj sinteno de aliaj soci-revoluciaj sindikatoj rilate al cxi-specaj entreprenkonsilioj. "MEZKLASULOJ?" Lauxstatute SAT estas kleriga asocio por antauxenigi la klasajn celojn de la laboristaro. Pri la difino de "laboristo" kaj "klaso" oni debatas: multaj SAT-anoj, precipe tiuj en la alte evoluintaj kapitalismaj statoj, havas enkape rigidan bildon de sxvitanta lukranto en malpura labor-vestoj. Ili sentas bezonon disdividi tiuspecajn "laboristojn" kaj "mezklasulojn" (vidu la DEKLARACION de la 68-a SAT-Kongreso en Maribor). Supozeble la lastaj estas oficistoj, teknikistoj, instruistoj kaj aliaj kiuj ne tio m malpurigxas aux sxvitas cxe la laboro. Cxu la kvantoj de sxvito, polvo aux aliaj malpurajxoj estas kriterio por mezuri klasan apartenon? Cxu tia aparteneco entute estas mezurebla?! Laux nia starpunkto cxiuj, kiuj devas labori por vivteni sin, kaj mem ne dungas aliajn homojn, devus havi intereson je la forigo de kapitalismo kaj ties anstatauxigo per libera, memmastruma komunismo. Devus. Sed la uso estas unu afero, la realo estas alia. Markso jam skribis pri fremdigxinta konscio, pri tio ke ni peonoj de kapitalismo ofte ignoras la viv-pozicion, kiun altrudas al ni tiu sistemo. Ni povraj peonoj forfugxas el la malagrablajxoj de la vivo en egoismon kaj pasivecon. Ni faras malamikeca jn distingojn inter ni kiuj malhelpas kolektivan fortigxon (cxu pro sekso, raso, etno, lingvo, kredo, profesio, ktp). Tiusence la nocio "mezklasulo" estas inventajxo de por-kapitalismaj sociosciencistoj. Unuigxu en liberaj klasbatalaj organizoj laboristoj en kampo, fabriko kaj oficejo. Rifuzu la malsolidarigon de ideologiaj difinoj! ANARKI-SINDIKATISTA RENKONTIGXO EN HUNGARIO Inter la 31-a de auxgusto kaj 4-a de septembro 1995 okazis la kvara anarki-sindikatista renkontigxo "orienta-okcidenta" en la malgranda orienthungaria loko Fuezesgyarmat c. 200 km-ojn de Budapesxto. La renkontigxon arangas la "Tombistoj (de kapitalismo)", klasbatalema organizo anarkiista. La regiono estis ebena kaj kampara. Cxe la tendumejo estis dometoj kun 40 litoj. Estis ankaux 33-metra nagxejo kaj varmakva fonto kiu montrigxis tre agrabla. La renkontigxon cxeestis cxirkaux 70 homoj el pli ol 13 landoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio, Litovio, Cxehxio, Hungario, Serbio, Germanio, Auxstrio, Svedio, Britio, Hispanio, Nederlando kaj ...). Antaux cxio la renkontigxo servis por interkonatigxado. Estis donataj pluraj raportoj pri unuopaj landoj, krome oni diskutis pri klasbatalo en diversaj landoj, pri la situacio en eksa Jugoslavio ktp. Estis akceptita rezolucio subtene al maldungitaj kaj arestitaj strikintoj en Belorusio. Gxenis nin la lingva kaoso: sen perado de profesiaj tradukistoj estis parolataj la lingvoj hungara, germana, rusa, angla, foje ecx la hispana, serbokroata kaj Esperanto. Cxeestis entute tri Esperantistoj: el Ukrainio, Germanio kaj Hispanio. Pli ol unu foje ne-Esperantistoj diris: "Ho, kiaj malfacilajxoj! Cxiuj devus eklerni komunan lingvon por ke ni interkomprenigxu pli facile". Jen jam ekzistas Esperantaj semoj en anarki-sindikatista medio. Ni kreskigu ilin!Por pluaj informoj vi povas alskribi la "Tombistojn" en Esperanto - ili jam interesigxas pri nia lingvo kaj unu membro jam eklernis gxin. Jen lia adreso: Konok Péter, Oenodi koez 15, H-1105 Budapesxto. ALVOKO AL LA LANDAJ PERANTOJ DE S.A.T. KIUJ RICEVAS TIUN-CXI BULTENON "Gxisdatigo" apartenas al kreskanta aro de klasbatalemaj (aux almenaux maldekstrulaj) bultenoj, kiuj aperas en Esperanto: ekz. "Fronte" (Japanio), "Mondsindikatisto" (Belgio) kaj LEA-aj eldonajxoj de SLEA (Svedio), HALE (Hispanio), k.s. Ni arangxu reciprokajn abonojn por ekscii pli multe unu pri la aliaj, por cxerpi informojn! DISAUXDIGU NIAN KLASAN VOCXARON! Mankas la spaco por pluaj tekstoj, sed estas menciinde ke en la lastaj monatoj aperis du tre interesaj Esperanto-tekstoj en anarki-sindikatista medio. Unuflanke "LA INTERNACIA PROGRAMO DE S.A.C." (svediaj sindikatistoj) kaj plurlingva cirkulajxo eldonita far frakcio de la CNT-F (franciaj anarki-sindikatistoj) en la franca, hispana, angla kaj Esperanto. Jen la adreso de la kunordiga komitato de FAU gxis junio 1996: FAU-IAA GeKo, c/o ZENTRALKULTUR, z.Hd. Hr. Hoepker, Pfarrgasse 7, Hinterhof, 70182 Stuttgart. Telefono kaj telekopiilo: +49-7933-1339. Lauxdire unu membro de la tiea loka grupo lernas Esperanton, do vi povas alskribi FAU-on en Esperanto pri fakaj (t.e. sindikataj/politikaj) aferoj. Jen la adreso de cxi-tiu bulteno: Will ("Volo") Firth, Lychener Str. 73, D-10437 Berlin. Telefono kaj telekopiilo: +49-30-4448398. Retposxte: faub1@anarch.ping.de ## CrossPoint v3.02 ##