reveno al cxefa pagxo


GXISDATIGO n-ro 5, OKTOBRO 1996
For baffled English-speakers: this bulletin contains news and views from the FAU-IWA in ESPERANTO. "Gxisdatigo" means "update". Jen nova retposxta versio de "Gxisdatigo", sinprezenta bulteno de "Libera Laborista Unuigxo" (F.A.U.). Tio estas la anarki-sindikatista organizo en Germanio. "Gxisdatigo" aperas plurfoje en jaro kaj estas sendata al cx. 110 adresoj, el kiuj la plej mult aj estas en Euxropo. La ricevantoj parte estas SAT-perantoj, -anoj kaj ceteraj "maldekstraj" Esperantistoj; aliparte ili estas kontaktuloj de anarkiistaj kaj anarki-sindikatistaj grupoj, kiuj Esperanton ankoraux ne regas. Do "Gxisdatigo" celas plenumi k aj komunikan kaj propagandan celojn. Gxin redaktas kaj ekspedas FAU-ano en Berlino. Mon-donacaj kaj aliaj kontribuajxoj al "Gxisdatigo" (ekz. internaciaj respondkuponoj) estas bonvenaj, sed ne ekzistas abonoj en kutima senco. Kelkaj kamaradoj demandis kion signifas "Gxisdatigo"? Laux Plena Ilustrita Vortaro "gxisdata" signifas "dauxrigita, kontrolita, kompletigita gxis la plej fresxa dato". De tiu adjektivo estas fareblaj verbo "gxisdatigi" kaj de-verba substantivo "gxisdati go". Similaj vortoj ekzistas en diversaj naciaj lingvoj, ekz. Aktualisierung (germane), mise à jour (france), update (angle). Do espereble tiu-cxi bulteno helpos gxisdatigi vian bildon pri Germanio. KIO NOVAS EN GERMANIO? La mondon cxirkauxiris amaskomunikilaj raportoj kaj bildoj pri sindikata manifestacio la 15-an de junio en Bonno, Germanio. Tiun manifestacion cxeestis 350.000 sindikatanoj el cxiuj regionoj de Germanio por protesti kontraux nuligado de socialaj atingaj xoj. Trion-miliono da homoj cxe manifestacio estas suficxe impona afero, cxu ne? Cxeestis ankaux FAU-anoj kaj membroj de aliaj radikalaj laboristo-unuigxoj, sed la cxefoj de la etreformemaj sindikategoj gvidis la eventon kvazaux teatrajxon. Temis pri afero tute simbola - en la praktiko la paralizo de la sindikategoj dauxras post la evento. La sindikata gvidantaro kaj burokratia strukturo malkuragxigas memstaran protestemon kaj aktivecon de la laboristaro. AKTUALAJ TENDENCOJ EN GERMANIO Malgraux rekord-nivelaj profitoj la kapitalistoj provas malaltigi la vivnivelon de la logxantaro kaj nuligi plurajn sociajn monasignojn (ekz. pluricevo de salajro cxe malsanigxo, rajto ekricevi pension jam je la 63-a vivjaro por viroj, je la 60-a por vi rinoj). Kelkbrancxe la entreprenistoj nuligas la tutlandajn salajrotarifojn kaj alstrebas laux-entreprenajn aux ecx individuajn dungo-kontraktojn. La ideologian pravigilon por tiu-cxi atako donas registara/entreprenista kampanjo kiu asertas ke "necesas" malaltigi la salajrojn kaj vivnivelon por fari Germanion pli konkurencipova. Pluraj grandaj entreprenoj fermigxas, ekz. la sxipkonstruejo "Vulkan" cxe la Norda Maro, kie perdigxas 22.500 laborlokoj. Sed la sindikategoj restas pli-malpli pasivaj. La konstruoindustria sindikatego IG Bau, por nomi nur unu ekzemplon, exc dum 30 jaro j ne strikis! Tia sinteno kondukas al rapida malkresko de la membraro, kion ni dokumentis en pli frua n-ro de "Gxisdatigo". La mondon cxirkauxiris raportoj kaj bildoj ankaux pri parte sukcesa kontrauxstaro kontraux transportoj de nukleaj rubajxoj tra Germanio. Pro forta popola kontrauxstarado la sxtato devis uzi grandegan perforton por sekurigi kaj kompletigi la celitan tran sportadon. Ne temas pri labor-rilata batalo, sed la "sekreto" de la parta sukceso estis uzado de rekta agado. KION FARAS F.A.U.? FAU klopodas rekte agadi en sia sindikata laboro. Gxi jam evoluigis viglan batalemon, almenaux je malgranda skalo, ekzemple cxe la sukcesa propagando kaj bojkoto kontraux la kafo-importanta firmao "Lebensbaum". Tiu kampanjo jam perdigis al la firmao kva ronon de gxiaj kutimaj enspezoj, instigante gxin plibonigi la salajrojn kaj laborkondicxojn de "siaj" dungitoj (precipe kafo-rikoltistoj en Meksiko). FAU jxus komencis similan kampanjon rilate al "Wiesengrill", entrepreno en norda Germanio, kiu okupigxa s pri apudvoja vendado de rostitaj kokajxoj. Tiu entrepreno altrudas acxajn laborkondicxojn al polaj kaj hispanaj laboristoj. Tria ekzemplo rilatas konflikton cxe la gazeto "Die Tageszeitung", kiu ne pagis honorarion al tradukisto, FAU-ano. Plurfoja oku pacio de la cxefredaktorejo kaj alvokoj al bojkoto devigis la cxefredaktoron proponi kompromison - ioman pagon de la honorario. Tiun-cxi akceptis la koncerna k-do. Malgraux nevenko, la rekt-agaj rimedoj helpis atingi tiun-cxi rezulton. Ekzistas tauxga g ermanlingva dirmaniero (cxu jam internacia?): "Kiu batalas, tiu povas malvenki. Kiu ne batalas, tiu malvenkas". FAU ankaux subtenas laboristojn en kelkaj aktualaj konfliktoj, ekz. en la sxuo- kaj sandalofabriko "Birkenstock", kie FAU-anoj havas kontakton al la batalantaj laboristoj. FAU aktive apogas diversajn luktojn en aliaj landoj, ekz. en Bangladesxo kaj Meks iko. Alstrebante socian revolucion, la FAU-anoj ne kontentigas sin per nura "sindikata" laboro. Ili okupigxas pri diversaj sociaj kaj kulturaj temoj, ekologio, feminismo, liberaj radioj, retposxta komunikado ktp. En septembro okazis kvintaga intensiva Espera nto-kurso gvidata far la landa peranto de SAT, k-do Jiri Prosxkovec, kiun cxeestis 9 homoj. Nia dumonata gazeto "Direkte Aktion" (= rekta agado) ne aperis en julio-auxgusto pro antauxviditaj teknikaj sxangxoj al la produktado, ekz. pro sxangxo de la presejo. Intertempe fondigxis propra gazeta asocio kadre de FAU. Gxisnun la gazeto estis produk tata laux malformalaj interkonsentoj inter la farantoj. Laux FAU tiu estis en ordo, sed la monrezervoj de la gazeto ekakumuligxis je privata konto kaj vekis suspektemon de impostaj kontrolistoj. Tial estis prudente fondi asocion kiu povas pli libere dis poni pri la mono. Interalie pro tiuj sxangxoj la eldonkvanto de la gazeto malaltigxis de 6.000 al 5.000 ekzempleroj. LA BATALO POR LA PANO En GXISDATIGO n-ro 2 (majo 1995) sub rubriko "Kiel vivas niaj samklasanoj en Germanio?" ni citis koncizan statistikon pri la mezuma salajro, la vivtenaj kostoj, ktp. Por fari komparon je mez- kaj orient-euxropa skalo ni sendis demandilon al SAT-perantoj kaj kontaktuloj en 15 eks-"socialismaj" landoj. Respondoj venis de la SAT-perantoj en Cxehxio, Estonio, Jugoslavio, Latvio, Litovio, Slovakio, Slovenio kaj Ukrainio. Krome respondis la hungaria klasbatalema grupo "Tombistoj de kapitalismo" en kiu almen aux unu membro scipovas Esperanton. La komparo limigas sin al kelkaj bazaj indikiloj. Estus interese ekhavi kompareblajn informojn rilate la mezuman luprezon de logxejo, la aldonvaloran imposton, kaj aliajn aspektojn de la respektivaj landoj. Sed la respondoj tro malsamis laux la uzitaj k riterioj por ke oni faru seriozan komparon. La komparo prezentita cxi-tie ne rilatas al cxiuj mez- kaj orienteuxropaj landoj. (En la surpapera versio de "Gxisdatigo" estas map-eltirajxo kiu montas la landojn inkluditajn en tiu-cxi statistikaro). Krome, la donitajxoj devenas de malformala enketo, pro tio ili ne estas science prilaboritaj kaj kontrolitaj. Aliflanke temas gxuste pri auxtentikaj donitajxoj far "niaj homoj" en la koncernaj landoj - ne estas trompaj valoroj de iuj sxtataj statistiko-servoj aux negocistaj agentejoj, kiuj klopodas pruv i la lauxdirajn avantagxojn de la kapitalismo. Do la donitajxoj ofertas subjektivan bildon de la materia vivnivelo de la homoj en la koncernaj landoj komence de 1996. Cxiuj valoroj estas konvertitaj al germanaj markoj laux la kurzoj proksimume en majo 1 996. SXTATOJ EST LV LT UA CZ SK SLO H YU D _________ gxenerala monata salajro (neta) 125 285 100 12 550 110 785 150 200 2.000 _________ 1 kg de pano 0,65 1,20 0,40 0,45 0,55 0,80 1,50 0,60 1,00 2,00 1 kg de faruno 1,00 1,90 0,55 0,50 0,55 0,50 1,00 0,40 1,00 1,00 1 kg de terpomoj 0,45 0,50 0,40 0,55 0,67 0,60 0,60 0,50 0,60 1,00 1 kg de viando 3,20+ 5,40+ 3,70+ 3,00+ 5,60+ 6,00+ 10,00+ 4,80+ 7,00+ 7,00+ 1 litro de lakto 0,75 0,55 0,40 0,35 0,65 0,55 0,80 ? 0,80 1,20 duonlitro de biero 1,00 0,95 - 0,40 0,30 0,50 0,80 0,45 0,60 1,00 1 litro de benzino 0,58 0,55 0,55 0,50 1,10 1,00 0,85 1,07 ? 1,50 1 paro de ledaj suoj 40+ 95+ 35+ 25+ 45+ 25+ 60+ 30+ 40+ 50+ _________ KOMPARO Pano (kg) acxetebla 192 237 250 27 1.000 137 523 250 200 1.000 per la gxenerala salajro _________ (Sxlosilo pri la mallongigoj: EST = Estonio, LV = Latvio, LT = Litovio, UA = Ukrainio, CZ = Cxehxio, SK = Slovakio, SLO = Slovenio, H = Hungario, YU = Jugoslavio, D = Germanio). La respektivaj valutoj estas: estona krono, latva lato, litova lido, ukraina kupono, cxehxa krono, slovaka krono, slovena tolaro, hungara forinto, jugoslava nova dinaro, germana marko. Oni povas diskuti, kiuj indikiloj plej tauxgas por fari komparon. Ni opinias ke la rilato de salajro al pano estas suficxe klara montrilo. Sur la bazo de la donitajxoj la legantoj povas mem fari komparojn kaj konkludojn, do cxi-tie ni ne malsxparu vorto jn pri tio. Jen nur unu rimarko pri okulfrapa malkongruo: inter la tri baltaj sxtatoj la donitajxoj por Latvio ege diferencas de tiuj por Litovio kaj Estonio. Krom benzino, kiu ja devenas de la tutmonda merkato kaj cxie havas pli-malpli egalan prezon, e n Latvio cxio sxajnas estie pli kosta kompare kun la baltaj najbarosxtatoj Estonio kaj Litovio. Sed ankaux la gxenerala salajro estas proporcie alta, tiel ke la rilato de salajro al pano en Latvio respondas al la rilato de la du najbaraj sxtatoj. Ecx gravaj sxtataj statistiko-servoj kaj ministerio (ekz. la germania "Ministerio pri Ekonomio") konfesas ke internacia komparo de acxetopovo kaj materia vivnivelo ege malfacilas. Koran dankon al la respektivaj landaj perantoj/korespondintoj Vlada Hasala (Cehio), Fred Neeme (Estonio), La "Tombistoj de kapitalismo" (Hungario), Ivan Mocxilnik (Jugoslavio), Janis Dzelme (Latvio), Viktoras Baniulaitis (Litovio), Miroslav Zavodsky (Sl ovakio), Slavko Sxirec (Slovenio) kaj Dmitrij Cibulevskij (Ukrainio). ESPERANTO KAJ ANARKI-SINDIKATISMO? La lasta kongreso de la anarki-sindikatista internacio "Internacia Laborista Asocio" okazis en aprilo 1992 en Kolonjo, Germanio. Denove kunvenos strikte mandatigitaj delegacioj cxe la 20-a kongreso de ILA inter la 6-a kaj 8-a de decembro 1996 en Madrido . Al tiu kongreso FAU proponos poresperantan rezolucion, kiu jam estas sciigita al cxiuj sekcioj. La rezolucio tekstas jene: "La sekcioj de ILA kulturu Esperanton kaj pli ofte uzu gxin por la internacia agado. Tiu-cxi sinteno estu enkadrigita en la Stat utoj de ILA." Tiu-cxi decidpropono kaj simila rilate al FAU mem estis aprobitaj far granda plimulto da delegitoj cxe la kongreso de FAU en 1995. Bedauxrinde la FAU-anoj ne aprobis pli radikalan proponon: ke Esperanto anstatauxu la anglan kaj hispanan ki el laborlingvojn. Kadre de tiu malakceptita propono estis rekomendite ke la ILA-kongreso elektu Komisionon pri Esperantistigo. En la transira periodo (ekz. gxis la jaro 2000) tiu komisiono faru preparojn, disvastigu vortaretojn, ceterajn helpilojn kaj l a ILA-Statutojn en Esperanto, kunordigu E-kursojn ktp. La malakcepto de tiu propono far la FAU-anoj montras ke ankoraux ne maturigxis la tempo por akceptigi tian proponon al FAU. Fakte tio ne estas surprizo - en la reala vivo ja ne tauxgas nuraj rezoluc ioj. La praktika tasko estas instigi la interesigxintojn lerni kaj apliki la internacian lingvon. Ili jam vidas sencon en Esperanto, nun ili devas ekhavi utilon de gxi. Eble post tio akcepteblos propono. MONTRI LA UTILON DE ESPERANTO Cxe la ILA-kongreso en Madrido la diverslandaj Esperantistoj intencas okazigi informan arangon cxe kiu ili informos pri la anarki-sindikatismo kaj la aktualaj aferoj en siaj landoj. Eble cxe la kongreso ekmembrigxos en ILA 3 orienteuxropajn sekciojn (bulgaria, cxehxi-slovakia kaj eks-sovetunia). Supozeble tiuj malfacile alkutimigxos al la reganta angla-hispana lingva medio kaj etoso. Tio pliigos la neceson trovi iun solvon. KION VOLAS F.A.U.? "Ni, anarki-sindikatistoj, celas senauxtoritatan socion konstruatan surbaze de laboristara memmastrumado. La fundamenta ideo de la anarki-sindikatismo estas la memdeterminado de homoj en cxiuj vivkampoj. Por efektivigado de niaj interesoj ni malakceptas centralizajn organizojn, car tiaj organizoj neeviteble pliigos la centralizon kaj hierarkiojn. Por atingi niajn celojn ne utilas la reprezentuma politiko de etreformemaj sindikatoj, partioj kaj religiaj unuigxoj. Ni estas simplaj homoj, kiuj vivas de s ia laboro. Ni unuigxas en auxtonomaj grupoj laux ekonomiaj brancxoj, logx- kaj laborlokoj. Tiuj grupoj unuigxas sur nacia nivelo en FAU kaj internacie en kadro de ILA." "Por efektivigi niajn celojn kaj postulojn ni utiligas cxiujn rimedojn de rekta agado. Al tiaj batalrimedoj apartenas strikoj, bojkotoj, ekokupo de entreprenoj ktp. Ni malakceptas cxian formon de parlamenta politiko, cxar gxi estas la malo de rekta agad o. Unuigxinte en memmastrumantaj organizoj, ni vidas eblecon forigi la solecon kaj senperspektivecon, batali por revoluciaj sxangoj sur liberecama bazo." "La fundamenta povo de la kapitalisma sistemo radikas en la disponado pri produktiloj far privatuloj kaj sxtatoj, en la rezultanta cxiutaga ekspluatado de la laborista klaso. Tial la ekonomio estas la plej grava kampo de revolucia batalo." "Porrevolucia agado en la entreprenoj trafas la kapitalismon ne nur eksterajxe, sed ankaux medole. Tiu agado estos efektiva nur se revolucia laboro okazas samtempe en cxiuj vivsferoj, cxar estas rilato inter cxiuj progresemaj bataloj." "Ni bonvenigas cxiun, kiu sxatas kunlabori kun ni tiusence." ********* Specialan dankon al la kanadia SAT-peranto Jürgen Kuhl pro la malavara mondonaco (100 germanaj markoj). Koran dankon al la legantoj kiuj sendis respondo-kuponojn. ********** Jen la adreso de la kunordiga komitato de FAU gxis junio 1997. Tie estas Esperantistoj: FAU-GeKo, c/o Linke, PF 730321, D-06047 Halle/Saale. Telefono: +49-345-7764928, telekopiilo: +49-345-5500348, retposxto: fau-geko@ anarch.free.de Jen la adreso de cxi-tiu bulteno: Will Firth, Lychener Str. 73, D-10437 Berlin. Telefono/telekopiilo: +49-30-4448398, retposxto: faub1@ anarch.free.de ## CrossPoint v3.02 ##