reveno al cxefa pagxo


F.A.U.-GXISDATIGO n-ro 8, julio 1998
For baffled English speakers: this bulletin contains news and views from the FAU-IWA in ESPERANTO. "Gxisdatigo" means "update". -------------------------------------------------------------------------------- "Gxisdatigo" estas sinprezenta bulteno de Libera Laborista Unuigxo (Freie Arbeiter-Innen-Union, F.A.U.), anarki-sindikatista organizo en Germanio. F.A.U. estas la germania sekcio de la Internacia Laborista Asocio (I.L.A.). La bulteno, kiu aperas sporade, estas sendata al pli ol 100 adresoj en 45 landoj, krome al pli ol dudeko da retposxtaj adresoj. La ricevantoj parte estas SAT-anoj kaj ceteraj "maldekstraj" esperantistoj; aliparte ili estas kontaktuloj de anarkiistaj kaj anarki-sindikatistaj grupoj, kiuj Esperanton ankoraux ne regas. Do "Gxisdatigo" plenumas kaj komunikan kaj propagandan celojn. Gxin redaktas kaj ekspedas FAU-ano en Berlino. Mondonacoj kaj aliaj kontribuoj al "Gxisdatigo" (ekz. internaciaj respondkuponoj) estas bon-venaj, sed ne ekzistas abonoj en kutima senco. Se iu enhavajxo estas interesa por vi, vi povas libere transpreni gxin por alia publikajxo. Lauxeble menciu "Gxisdatigon". Se vi havas proponojn por plibonigi la bultenon bonvolu alsendi ilin! >>>>> Bv. noti la adresosxangxon indikitan cxe la fino de la bulteno. <<<<< * * * * * * * * * * En tiu cxi n-ro legu pri: AKTUALAJXOJ EN GERMANIO: Ekpulsas senlaborula movado Studentoj strikis Kontrauxmilitarismaj protestoj Privatigado de sxtat-konzernoj Fasxistaro marsxas en Germanio Malbongustaj "brasikajxoj" Debato pri situigo de produktejoj "Ni parolu pri klasbatalo!" KROME: Memfida decido rilate al CNT/F-AIT Kion volas F.A.U.? Renkontigxo "Oriento-Okcidento" 1998 Sobraj konsideroj pri la esperantistigado * * * * * * * * * * AKTUALAJXOJ EN GERMANIO Ekpulsas senlaborula movado Germanio havas cx. 81 milionojn da logxantoj, kaj laux oficiala statistiko iom malpli ol 5 milionoj da homoj estas senlaboruloj. Sed la vera nombro estas multe pri alta, cxar ne cxiuj senlaboruloj registras sin cxe la respondeca Ministrejo de Laboro. Nuntempe la registaro pasxopostpasxe enkondukas devigajn laborojn por longtempaj senlaboruloj. Se iu senlaborulo rifuzas tian devigan servadon aux ofte forestas de gxi, li aux sxi riskas perdi sian jam malaltan socialan monasignajxon. Farante la devigajn kaj plejparte monotonajn laborojn, sxi aux li ricevas pluan (sed hontige malaltan!) salajreton de cx. 2 germanaj markoj je horo, t.e. iomete pli ol unu usona dolaro. En diversaj kampoj entreprenistoj jam kunlaboras kun la Ministrejo de Laboro, laborigante senlaborulojn kaj samtempe malaltigante la nombron de konstantaj dungitoj (kiuj ricevus pli altan salajron). Por kontrauxbatali tiun cxi tendencon sed gxenerale por protesti kontraux la politika kaj morala skandalego de amasa senlaboreco, senlaboruloj en Germanio ekaktivis grandskale en la vintro de 1997/98. Gxis nun ili protestas cxiumonate, cxiam la saman tagon kiam la Ministrejo de Laboro publikigas la aktualan statistikon pri senlaboreco. Ekzemple, la 9-an de junio 1998 la protestoj arigis cx. 50.000 homojn en 300 lokoj. En la plej multaj lokoj la homoj staris antaux urbdomo aux urba filio de la Ministrejo de Laboro kaj kriis sloganojn, kolektis subskribojn por petskriboj, k.s. Do la protestoj nek laux nombro de partoprenantoj nek laux radikaleco atingis la skalon de la analogaj protestoj en Francio en 1997. Ankoraux ne... Ni esperu, ke la senlaborula movado kresku kaj plifortigxu ankaux en Germanio. Studentoj strikis Dum la vintro de 1997-98 furiozis studentaj protestoj en multaj urboj de Germanio, precipe en tiuj, kie estas universitatoj. La studentoj protestis pro plenplenaj prelegejoj kaj malaltaj (aux nericeveblaj) stipendioj. Krome ilin kolerigas malfondo aux malkreskigo de universitataj fakoj, kiuj ne respondas al la malvastaj aktualaj "bezonoj" de la entreprenoj kaj la sxtato. Alia aktuala problemo estas manko de metilernejoj, sed la protestoj okazis precipe cxe la universitatoj. En multaj urboj la protestoj alprenis formon de striko, t.e. la studentoj konsekvence bojkotis cxiujn prelegojn kaj ceterajn seminariojn. "Strikpostenoj" fermis la enirejojn de la plej gravaj universitataj konstruajxoj kontraux cxiuj malnepraj eniroj. Cxe kelkaj duagradaj lernejoj la gelernantoj solidarigxis kun la striko. Cxe la vasta publiko, en la amaskomunikiloj kaj cxe la plej potencaj politikaj partioj la reago al la protestoj estis suficxe pozitiva. Almenaux dum temis pri nura financado de la altlernejoj. Sed kiam parto de la studentaro radikale ektaksis la strukturon kaj rolon de altlernejoj en la ekzistanta socio, estis malpli da subteno en la menciitaj medioj. La decidan rolon en la studentaj parlamentoj gxenerale ludas kritikemaj mal-dekstruloj. La kristandemokratia studenta organizo, kiu sin sentas proksima al la reganta partio CDU, ecx ekprocesis kontraux certaj studentaj parlamentoj, pretekstante rilate al cxi tiuj la "politikumadon sen rilato al studentaj aferoj" kaj "tranpasxadon de iliaj statutaj rajtoj"! Post intensa plurmonata protestado la studenta movado iompostiome kvietigxis. Malgraux verva agado de la studentoj, iliaj postuloj apenaux estis plenumitaj. Certe unu kialo estas la fakto ke en la praktiko la studentaro plejparte restis izolita de la profesoroj kaj universitataj dungitoj, de metilernantoj kaj lernejanoj, de la sindikatoj. En la lastaj monatoj kadre de FAU fondigxis eduka sindikat-iniciativo kiu kunigas studentojn, metilernantojn, lernantojn, profesorojn kaj ceterajn dungitojn cxe altlernejoj. Gxi havas jam membrajn grupojn en la urboj Berlin, Bremen kaj Münster. Ekzistas aro da kontaktoj en aliaj lokoj. Gxi celas dauxrigi la spiriton de la studenta striko kaj prilabori la debatojn kaj argumentojn kiuj estigxis dum gxi. Aparte grave: gxi klopodas fari tion sur bazo koncepte pli largxa - interprofesia kaj revoluciema. Kontrauxmilitarismaj protestoj Post la falo de la Berlina Murego en 1989 kaj la fino de la plurjardeka interbloka alfrontigxo ("malvarma milito") la kontraux-militarisma movado en Germanio stagnis. Sed je Pasko (cxi-jare de la 10-a gxis la 13-a de aprilo) porpacaj manifestacioj okazis en pluraj urboj de Germanio. La plej granda cxi-jara manifestacio estis ne en urbo, sed en la kamparo: proksime al la urbo Wittstock en nord-orienta Germanio cx. 3.000 homoj protestis kontraux la planata uzado de 142 km2-granda areo kiel bombofaligejo por militaviadiloj de la tuta NATO-alianco, al kiu apartenas Germanio. Gxis cx. 1992 la areon por ekzercaj celoj uzis trupoj de la Sovetia Armeo dislokitaj en Germanio. La kampanjo por malebligi novan ekuzon de la bombofaligejo dauxras jam kelkajn jarojn. En gxi aktive partoprenas anarkiistaj kontraux-militaristoj. Privatigado de sxtat-konzernoj Nuntempe la germana sxtato klopodas malgrandigi sian bugxetan deficiton per "vendo" respektive privatigado de gxis nun sxtataj entreprenoj. En la lastaj jaroj estas privatigitaj interalie la grandentreprenoj "Telekom" (telekomunikado), "Lufthansa" (flugkompanio), kaj "Deutsche Bahn" (fer-vojoj). La sxtato devigas sin sxpari miliardojn da markoj kaj draste malgrandigas siajn elspezojn interalie por socialaj servoj. Samtempe diversaj bankoj, asekur-kompan-ioj kaj masxinkonstruadaj konzernoj (ekz. Siemens) faras rekordajn profitojn. "Ni devas sxpari! Ni devas sxpari!" sonadas el radioj, televidiloj kaj cxiuj por-kapitalismaj gazetoj, kaj ecx multaj maldekstruloj vole nevole ekkredas la babilajxon ke "necesas sxpari". Sed oni devas konsciigxi kaj ekkoni ke ne temas pri iu ajn "devo" aux neceso. Temas pri lerte propagandata ideologia ofensivo, kiu konformas al la tradicia kapitalisma programo maksimume "privatigi la gajnon" kaj "publikigi la elspezojn" (ja la plej malprofitaj socialaj kaj infrastrukturaj elspezoj restas sxtata respondeco). Fasxistaro marsxas en Germanio Jam dum pli ol 100 jaroj la 1-a de majo estas agado- kaj festotago de la laboristaro tutmonda. Gxi servas kiel okazo por festi atingajxojn kaj prezenti postulojn pri plibonigo de la laborkondicxoj , plialtigo de salajroj kaj - depende de la tendenco - ankaux pri revoluciaj sociaj sxangxoj. Lauxkaraktere gxi estas afero socialisma, ecx liberecana. Do estas des pli konsterne kiam, la 1-an de majo, fasxistoj kaptas la okazon por manifestacii meze de granda urbo: en 1998 tion faris la Naci-demokrata Partio de Germanio (NPD) en Lepsiko (orienta Germanio). La uloj prezentis sin en la rolo de "naciaj socialistoj", postulante labor-lokojn por germanoj. Tie, tamen, finigxas la iometa socialismeco - fakte la fasxistoj malaprezas sindikatojn kaj gxenerale subordigas cxiujn sociajn demandojn al naciaj celoj. Por eviti tiun skandalon la urba konsilanatro de Lepsiko malpermesis la antauxanoncitan fasxisman demonstracion - trifoje! Kaj cxiufoje, post plendo de NPD-a juristo, la Konstitucia Kortumo de la federacia lando Saksio (en kiu trovigxas Lepsiko) nuligis la malpermeson de la urba konsilantaro. Finfine okazis en Lepsiko kaj la fasxisma demonstracio (kun cx. 5.000 partoprenantoj) kaj kontraux-demonstracio maldekstrula (ankaux cx. 5.000 partoprenantoj). La polico nek volis disigi la fasxisman manifestacion nek rajtis tion fari (pro la Kortuma decido), tamen gxi suficxe aktive cxikanis la arajn maldekstrulojn, kiuj veturis Lepsikon el tuta Germanio. La polico strebis malebligi kunpusxigxojn inter fasxistoj kaj maldekstruloj. Sed tio estas alia temo. En majo en la "najbara" federacia lando Saksio-Anhalt la fasxisma partio Germana Popola Unio (DVU) gajnis 13% de la vocxoj en balotoj al la landa parlamento. Sxoko trakuris la landon. Kiel taksi tiun balotan sukceson de la ekstrem-dekstruloj kaj kiel reagi al gxi? Tio estas nun grava demando por kontrauxfasxismaj grupoj. Ecx sxtataj instancoj ekokupigxas pri tiuj cxi temoj, ekz. en la federacia lando de Brandenburgio estas fondita speciala land-registara komisiono por malhelpi al maltoleremo kaj perforto. Plua problemo estas dauxra dekstrula agado en la armeo: evidentigxas cxiam pli novaj fasxistaj ekscesoj de armeanoj kaj dum la servohoroj mem kaj en civila libertempo. Tio etendigxas de la montrado de fasxistaj insignoj, kriado de tiuspecaj sloganoj ("Heil Hitler" k.s.) kaj salutado en fasxista maniero gxis brutalaj fizikaj atakoj kontraux maldekstruloj, eksterlandanoj, senhejmuloj, handikapuloj, ktp., do kontraux cxiuj, kiuj laux stulta fasxisma trosimpligo ne estas fortike "germanecaj". Malbongustaj "brasikajxoj" En Germanio la 27-an de septembro 1998 okazos balotado pri la tutlanda parlamento. (La lasta estis en oktobro 1994). Jam dum 16 jaroj Germanion regadas registaro de la Kristandemokratia Unio CDU kun du malpli grandaj koaliciaj partioj CSU kaj FDP. Kaj jam dum 16 jaroj la registaron gvidas cxefministro (kanceliero) Helmut Kohl [prononcu: kol], kies nomo en germana lingvo signifas "brasiko". Enketistoj de la publika opiniaro atendas, ke en septembro 1998 la registaro de Kohl aux tute perdos la povon aux devos dividi gxin kun la socialdemokratia partio (SPD) kadre de nova registaro, t.n. "granda koalicio" de CDU kaj SPD. Laux statistika vidpunkto la plej versxajna kandidato por la posteno de germania cxefministro estas la pintulo de la SPD, Gerhard Schröder [prononcu: sxreder]. Sed la SPD versxajne ne ricevos suficxe da vocxoj por regadi sole - pro tio gxi devus ricevi subtenon aux de la antauxe menciita FDP aux de la verdula partio ("Bündnis 90/Die Grünen"). En la pasintaj jaroj kreskis la senlaboreco, la registaro enkondukis devigajn laborojn por longtempaj senlaboruloj kaj malbonigis la situacion de rifugxintoj en Germanio (ekz. el Bosnio aux Kurdio). Krome kreskas la radikala dekstrularo. CDU rekte respond-ecas pro multaj malbonoj, do estus bone se gxi perdus la registaran povon. Sed oni ne rajtas atendi gravajn sxangxojn de SPD-gvidota "rugx(et)a" registaro. La germana SPD estas partio por-kapitalisma kiu deziras enkonduki suprajxajn reformojn por ke la kapitalismo estu iom pli milda por germanoj. La SPD havas longan historion de kontrauxbatalo aux nuligo de memstaraj laboristaj luktoj kaj aliaj progresemaj strebadoj. S-ro Schröder, cxefministro de la federacia lando Malalta Saksio, tre favore rilatas al entreprenistoj. Li mem havas enspezigan lokon en la kontrolkomisiono de la konzernego "Preussen-Elektra", grand-produktanto de nuklea energio. Li subtenas la ekonomian tutmondigxon kaj la "modernigon" de germania socio kaj ekonomio. Tio ne auxguras bonon por ni ordinaraj homoj - certe ne estos ia grava diferenco se la "brasikulon" Kohl anstatauxos "(rugx)brasikulo" Schröder. Tial en septembro 1998 la plimulto da FAU-anoj ne vocxdonos. Sed, alie ol cxe aliaj balotoj, cxi-foje ni ne faros aparte aktivan bojkoton. Cxi-jare ni preferas koncentrigxi je aliaj pri "pozitivaj" specoj de kontrauxstaro al la reganta sistemo, ekz. kreado kaj plifortigo de sindikataj grupoj, de divers-specaj rektaj agoj en konkretaj konfliktoj. Debato pri situigo de produktejoj En Germanio la entreprenistoj kaj sxtatistoj argumentas jam dum kelkaj jaroj ke tro altas la salajroj de laboristoj en Germanio kaj antaux cxio la socialaj krompagoj, ekz. por sanprotekta kaj pensia asekuroj. (En Germanio la entrepreno kutime pagas la duonon de la cxiumonata kontribuajxo, la laboristo ankaux duonon.) Por ke kapitalo kaj industrio restu en Germanio por krei laborpostenojn, la povohavuloj rekomendas ke la laboristoj sin detenu je salajropostuloj kaj gxenerale agadu tiel ke industriaj situoj en Germanio konkurencu sukcese kun aliaj landoj. Kaze de sukceso, parto de la tuta profito lauxdire disponigxos al la laboristaro. Jen la argumentado per kiu la povohavuloj provas blindigi la laboristaron en multaj landoj de la Tero. Almenaux en la kazo de Germanio gxi estas malgxusta argumentado, nura propaganda vehiklo, cxar la alteco aux malalteco de salajroj estas nur unu faktoro kiu logas aux mallogas entreprenistojn investi aux malinvesti kapitalon en certa loko. Aliaj faktoroj estas ekzemple la transportiloj, komunikiloj, kaj la eduknivelo de la laboristaro en la koncerna lando/regiono, kiu ja kondicxas teknologian novigadon. Pro tiuj pluraj "plusoj" en Germanio ne estas serioza "dangxero" ke kapitalo grandskale forfluas kaj pereigas multajn laborlokojn, kiel sxajn-argumentas diversaj entreprenistoj. Ecx s-ro Tyll Necker [prononcu: til neker], antauxa cxefo de influhava negocista asocio, konfesis ke cx. 90-95 % de la kapitalo, kiu nuntempe trovigxas en Germanio, ne povas forlasi la landon, skribis du maldekstraj analizistoj (Thomas Ebermann kaj Rainer Trampert, "Die Offenbarung der Propheten", eldonejo Konkret, 1996). Ligo de transnacie aganta kapitalo al nacisxtato (lauxeble militar-politika kaj diplomate forta) estas fundamenta faktoro por mondskala sukceso. Do je certa nivelo kapitalismo kaj la moderna sxtato bezonas unu la alian. Plue ni povas diri, ke tiuj maldekstretuloj (ekz. la socialdemokrat-aro), kiuj strebas al kapitalisma prospero en unu sxtato sen konsidero pri niaj samklasanoj en aliaj landoj dangxere proksimigxas al pozicio de fasxistoj, kiuj postulas kreadon de laborlokoj nur por germanoj. Se ni, male, alstrebu mondon pli justan kaj pli egalece prosperan ol la nuntempan, ni nepre devas agadi kontraux la disiga naciismo, cxu gxi estas malkasxe malamoplena, cxu inside kapitalisma kaj propagandata per sxajne pripensita debato pri situigo de produktejoj. Ni devas kunligi progresemajn luktojn trans la landlimoj kaj kontinentoj. Kiel iam diris nia prakamarado Lanti: "(SAT-anoj) kutimigxu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo!" "Ni parolu pri klasbatalo!" Gxuste la konservativa germana jxurnalo "Frankfurter Allgemeine Zeitung" surprizis sian legantaron antauxnelonge, prezentante la rezultojn de interesa enketo de la Allensbach-Instituto por Studado de la Publika Opinio. Tiu instituto petis 1.001 enketatojn en Germanio respondi la frazon: "Klasbatalo apartenas al la pasinteco, labordonantoj kaj -prenantoj devas akordigxi partnerece." Kun tiu aserto konsentis 41% de la enketatoj. Poste estas starigita la mala tezo: "Estas gxuste paroli pri klasbatalo, cxar labordonantoj kaj -prenantoj esence havas tute neakordigeblajn interesojn". Surprize, 44% de la enketatoj opiniis ke la tezo estas gxusta. Tiu cxi rezulto estas des pli interesa kiam oni komparas gxin kun tiu de la jaro 1982. Tiam ecx 58% opiniis klasbatalon malaktuala historiajxo, nur 25% opiniis, ke la laboranta kaj la ekspluatanta klasoj havas neakordigeblajn interesojn. Do inter 1982 kaj 1997 tiu proporcio preskaux duobligxis. Kompreneble, oni ne donu tro da kredo al tia abstrakta divenado pri publikaj opinioj, tamen la rezulto estas rimarkinda. Denove ni povas diri: "Antauxen en la klasbatalo!", cxu ne? Restas nur la demando tute ne malgrava: kiel evoluigi tiun ekkomprenon al konkreta agado? Artikolo en "DIREKTE AKTION" n-ro 127 (majo-junio 1998). Pluaj inform-fontoj La gxeneralan situacion en Germanio priskribas ankaux artikoloj en "Sennaciulo" (n-roj de aprilo 1998, p. 40, kaj junio 1998, p. 64). Alia fonto de novajxoj en Esperanto pri Germanio, kiujn la legantoj de "Gxisdatigo" eble sxatus legi, estas "MAGAZINO" - kvaronjara revuo eldonata far la Libera Esperanto-Asocio/Germanio (LEA/G). Informoj haveblas cxe la redakcio de "Gxisdatigo". ********** KROMAJXOJ: ********** Memfida decido rilate al CNT/F-ILA La cxi-jara kongreso de FAU okazis de la 30-a de majo gxis la 1-a de junio 1998 en la orientgermania urbo Dessau. Partoprenis cx. 65 homoj, inkluzive gastojn de la ILA-Sekretariato el Granada (Hispanio), la fratorganizo CNT-Hispanio kaj la anarki-sindikatista CAT (Belgio). Estis diskutataj plej diversaj aspektoj de nia laboro. Por kutima dujara periodo estis elektita nova Kunordiga Komitato kies membroj logxas cxefe en la landoj Brandenburgio kaj Berlino. Anstataux unu Internacia Sekretariino ni nun havas sep-membran Internacian Sekretariaton. La kongreso, post lauxstatutaj preparoj, faris gravan decidon, kiu tusxas la aliajn ILA-sekciojn: ni decidis malagnoski la eksigon de la franca frakcio CNT-F/Vignoles [prononcu: vinjól] okazintan cxe la lasta (20-a) ILA-kongreso en 1996. (Oni memoru, ke cxiu sekcio havas la rajton malagnoski kongresdecidojn laux alineo 6 / frazo 3 de la ILA-Statutoj.) De la 47 delegitaj vocxoj 37 subtenis la decid-proponon. Kaj ecx 40 de la 47 delegitoj vocxdonis por parenca propono: alstrebi referendumon en ILA kun la celo nuligi tiun decidon de la ILA-kongreso en 1996. Laux nia opinio la cirkonstancoj de la eksigo de la CNT-F/Vignoles kontrauxas al la ILA-statuto kaj ankaux al la spirito de la anarki-sindikatismo, cxar estis respektataj nek la principoj de federaciismo nek la strebo al unuanimeco, kiuj estas karaj al ni. Jen niaj motivoj: 1) Kiel ni jam avertis kaj plendis cxe la koncerna kongreso, la decid-propono pri eksigo de CNT-F/Vignoles estis sendita al la ILA-sekcioj post la limdato por ke gxi estu valida. 2) Krome, oni motivis la eksigon per akuzo pri partopreno en balotoj al entrepren-konsilantaro, sed je la tempo de la eksigo tio ne estis kialo por eksigo - ja tiu klauxzo estis akceptita nur cxe la sama kongreso! 3) Plia kialo por malagnoski la eksigon estas tiu, ke en la intertempo ne estas realigita la decido krei komisionon por klarigi la konflikton en Francio. En la diskutado en ILA nek je la nepre koncernitaj sekcioj nek cxe la aliaj sekcioj rekoneblis strebado al objektiva klarigo kaj unuanima decido. Ekzemple, la koncernitaj sekcioj ne klarigis en kiaj balotoj al kia entrepren-konsilantaro CNT-F/Vignoles fakte partoprenis, kaj sub kiuj cirkonstancoj tio okazis. (Estas gravaj diferencoj inter la entrepren-konsilantaro ecx en la okcidenteuxropaj sxtatoj.) La gxusta signifo de la nocioj uzitaj ne estis ekzamenitaj kaj aliaj asertoj ne estis pruvitaj. Pro la seriozeco de la problemoj FAU do decidis, ke ne suficxas simbolece protesti kontraux la decidon de la ILA-kongreso. Male, necesas rekte malakcepti gxin, uzante la lauxstatutajn rimedojn. Ni insistas, ke estu respektataj la statuta proceduro kaj la anarki-sindikatistaj principoj. Ni alstrebas referundumon en ILA, do por realigi tion FAU devas interesigi 2 pliajn sekciojn. Se okazos referendumo kaj se gxi sukcesos nuligi la decidon de la lasta kongreso pri eksigo de CNT-F/Vignoles, la jam decidita esplor-komisiono povos komenci sian laboron por konstati la verajn okazintajxojn en Francio. Nur la raporto de tia memstara komisiono povos esti bazo por gxuste pripensita decido de ILA. Kion volas F.A.U.? "Ni, anarki-sindikatistoj, celas senauxtori-tatan socion konstruatan surbaze de labor-istara memmastrumado. La fundamenta ideo de la anarki-sindikatismo estas la memdeterminado de homoj en cxiuj viv-kampoj. Por efektivigado de niaj interesoj ni malakceptas centralizajn organizojn, cxar tiaj organizoj neeviteble pliigos la centralizon kaj hierarkiojn. Por atingi niajn celojn ne utilas la reprezentuma politiko de etreformemaj sindikatoj, partioj kaj religiaj unuigxoj. Ni estas simplaj homoj, kiuj vivas de sia laboro. Ni unuigxas en auxtonomaj grupoj laux ekonomiaj brancxoj, logx- kaj laborlokoj. Tiuj grupoj unuigxas sur nacia nivelo en FAU kaj internacie en kadro de ILA." "Por efektivigi niajn celojn kaj postulojn ni utiligas cxiujn rimedojn de rekta agado. Al tiaj batalrimedoj apartenas strikoj, bojkotoj, okupacio de entreprenoj ktp. Ni malakceptas cxian formon de parlamenta politiko, cxar gxi estas la malo de rekta agado. Unuigxinte en memmastrumantaj organizoj, ni vidas eblecon forigi la solecon kaj senperspektivecon, batali por revoluciaj sxangxoj sur liberecama bazo." "La fundamenta povo de la kapitalisma sistemo radikas en la disponado pri produktiloj far privatuloj kaj sxtatoj, en la rezultanta cxiutaga ekspluatado de la laborista klaso. Tial la ekonomio estas la plej grava kampo de revolucia batalo." "Porrevolucia agado en la entreprenoj trafas la kapitalismon ne nur eksterajxe, sed ankaux medole. Tiu agado estos efika nur se revolucia laboro okazas samtempe en cxiuj vivsferoj, cxar estas rilato inter cxiuj progresemaj bataloj." "Ni bonvenigas cxiun, kiu sxatas kunlabori kun ni tiusence." Renkontigxo "Oriento-Okcidento" 1998 La unua anarkiista kaj anarki-sindikatista renkontigxo "oriento-okcidento" okazis en 1992 en orienta Berlino. Intertempe gxi farigxis tradicio cxiujara. La renkontigxo en 1997 en Lvivo (Ukrainio) pro malcxeesto de "okcidentuloj" farigxis afero "oriento-orienta", do espereble la cxi-jara renkontigxo estos afero vere "oriento-okcidenta". Gxi okazos fine de auxgusto en Cxehxio, lando atingebla relative senprobleme por preskaux cxiuj en Euxropo. Por ricevi pliajn informojn anoncu vin kiel eble plej frue al: Federace sociálních anarchistu (FSA-MAP), Posxtkesto 5, 15006 Prago 56, Cxehxio, tel. +420-2-90006917 kaj +420-602224747, retposxto: fsa-praha@usa.net. Interreta pagxo: http://www.geocities.com/CapitolHill/Lobby/1211. Laux nia sperto la kamaradoj tie estas suficxe malakurataj rilate respondon al alskribajxoj. Plia problemo estas ke bedauxrinde mankas esperantistoj en FSA, do interkomprenigxi necesas aux cxehxalingve (aux, depende de la komunikpartnero, helplingve per la angla, germana aux rusa). Sobraj konsideroj pri la esperantistigado En pli fruaj n-roj de "Gxisdatigo" ni raportis pri modestaj sukcesoj en la por-esperanta laboro en FAU. De la preskaux 200 membroj cx. 30 eklernis Esperanton. Cxiuj aliaj supozeble scias kio estas Esperanto kaj - kaze de ekinteresigxo - scias kiel atingi la kamaradojn-esperantistojn. Tamen, el tiuj cx. 30 komencantoj neniu entuziasmigxis gxistiomgrade ke li aux sxi rapide progresus en la lingvo aux ecx dedicxus sin al laboro por aux per Esperanto. Estas sobrige rekoni ke la kerna grupo de esperantistoj en FAU restas triopo, samkiel antaux kvin jaroj. La eldonado de tiu cxi bulteno kaj la redaktado de Esperanto-rubriko en nia gazeto DIREKTE AKTION restas tasko de unuopulo. Do en FAU Esperanto certasence atingis "stabilan margxenecon". Nun ni devas klopodi por ke la kamaradoj-komecintoj ricevu pli da progresiga subtenado - ili ja trovigxas mez-voje inter eklerno kaj facilparolo, inter ek-interesigxo kaj konvinkigxo. Estus domagxe, se iuj opinius Esperanton tro malfacila aux sen-utila kaj rezignus, farigxante kontrauxuloj de la lingvo. Cetere: mankas la kutima Esperanto-rubriko en la maja-junia n-ro de DIREKTE AKTION pro simpla datuma fusxo. REDAKCIE La ege malfruan aperon de tiu cxi numero de "Gxisdatigo" (11 monatoj) kauxzis simpla trookupiteco de la respondeculo. La pluraj kamaradoj en FAU, kiuj eklernis Esperanton, ankoraux ne ekmotivigxis tiomgrade por ke ili aktive subtenu la projekton. (Vidu ankaux la alineon "Sobraj konsideroj pri la esperantistigado".) Posxto de legantoj Pro la subtenaj mondonacoj de k-doj Jürgen Kuhl (100 GM) kaj Pelle Persson (15 GM) ni kore dankas. Dankon al gek-doj Janusz (PL) kaj Neeme (EE) pro la afablaj salutkartoj. K-do Prevost en Francio esprimis deziron vidi Esperantan tradukajxon de la vid-bendo pri la historio de FAU(D), kiu estis menciita en la lasta n-ro. Bedauxrinde ni ne povos realigi tiun bonan ideon dum la venontaj jaroj. Mallonga versio estas iom pli farebla. Evitu la bombo-jxetantajn kaosulojn! Ni ricevis leteron de konsternita s-ro Albert Stephan (prononcu: sxtefan) kun sxajna "kritiko" pri "Gxisdatigo" speciale kaj pri la anarkiismo gxenerale. En gxi abundas antauxjugxoj pri "dangxeraj" kaj "perfortemaj" anarkiistoj. Tiel ridinda estas la kritiko, ke ne indas represi la leteron cxi tie. Sed resume: laux s-ro Stephan la sociordo, al kiu strebas la anarkiistoj, estas tute nerealigebla. Anarkiismaj ideoj lauxdire estas fremdaj al ordinaraj homoj. Nun la leganto eksciu ke s-ro Stephan estas Prezidanto de la Libera Esperanto-Asocio/Germanio (LEA/G). Cxefoficulo de lauxdevene laborista asocio devus iom pli pri bone scii pri la profundaj historiaj radikoj de la anarkiismo en la laborista movado, ekz. pri tio, ke fortis anarki-sindikatista movado en la rejn-rura industria regiono de Germanio en la 1920-aj jaroj. Ankaux en la hodiauxa mondo sobraj anarki-sindikatismaj movadoj refortigxas en diversaj landoj. Se s-ro Stephan iom pli atentis pri tiuj historiaj faktoj, eble li malpli emus papage ripeti amaskomunikilan kalumnion pri la anarkiistoj. "Dangxeraj" kaj "perfortemaj" en iu rekta senco ni ne estas - sed diversaj amaskomunikiloj sxatas dauxrigi tiun miton. Sed, se s-ro Stephan celas diri, ke ni strebas subfosi la socialdemokratian fipacemon kiu lulas grandan parton de la laborista movado en Germanio kaj aliaj landoj, li pravas. >>>>>Adresosxangxo!<<<<< La aktuala redakcia adreso de tiu cxi bulteno jenas: FAU-Esperanto, c/o FVBBB, Schliemannstr. 22, 10437 Berlino, GERMANIO (do ne plu tiel: Lychener Str. 73, 10437 Berlin). La telekopiila (=faksa) n-ro restas: +49-30-444 8398. Ankaux sxangxis la retposxta adreso: la gxusta nun estas GraueMaus@compuserve.com (ne plu faub1@anarch.free.de).