reveno al cxefa pagxo


EKOLOGIO KAJ POLITIKO
Multaj sciencistoj de la mondo konstatas, ke se ni reale pensas pri protektado de la medio de homa vivo, ni devas kontraux-stari tutan gxisnunan modelon de la civilizacia disvolvogxo, kiel tiel nomatan industri-teknikan civilizacion. Oni ne povas esti tiel, ke la nura celo de sxtatoj kaj nacioj estas konstruado de pli kaj pli cxiupova kaj pli granda ricxeco, produktado kaj militpovo. Oni ne povas plue esti tiel, ke la nura celo de la individuo kaj mezuro de lia felicxo estas akirado de pli kaj pli granda nombro de materiaj posedajxoj. Nia civilizacio, se gxi volas transdauxri, devas esence sxangxi sian modelon de disvolvigxo.Tiu estonta modelo nomata "ekodisvolvigxo" aux "ekvilibrata disvolvigxo", ne povas esti komprenata tiel, ke gxi estas modelo, kiun atingis jam landoj tiel nomataj altgrade disvolvigitaj. Modelo, kiu estas persiste altrudata al aliaj malpli ricxaj landoj. Guste landoj altgrade disvolvigxitaj enpelis multajn aliajn landojn en seneliran situacion. Ili tentas per mono, versxajne facila por pruntepreni, sed en momento, kiam iu lando prunteprenas la monon, perdas sian memstarecon kaj devas realigi altruditan modelon de disvolvigxo. La landoj altgrade disvolvigxitaj obstine altrudas sian manieron de la vivo, tute ne konsiderante kulturon, religion kaj historiajn kondicxojn de aliaj landoj. Ili mem neglektas siajn civilizaciajn deformigxojn, kiel: senlaboreco, terorismo, drogoj.
Tiuj landoj opinias, ke malricxaj landoj al kiuj ni ankaux apartenas, disvolvigxas regule, se:
- multe prunteprenas kaj kompreneble redonas sxuldojn,
- multe importas, precipe tiujn varojn, kiuj supertfluas sur merkatoj- nutrajxo kaj teknikajxoj,
- malmulte eksportas, kaj se ili jam devas eksporti - cxar kiel ili pagu sxuldojn, estas plej bone, se tio estu naturaj krudajxoj, cxar tiamaniere la natura medio de la disvolvigxitaj landoj estas pli bone protektata,
- konstruas auxtovojojn, hotelojn kaj cxiujn servojn, kiuj ne necese tauxgas al propra socio, sed faciligas ekspluatigon de iu lando pere de disvolvigxitaj landoj...
Regas cxe ni granda entuziasmo pro tio, ke aligrade disvolvigxitaj landoj parte pagas konstruadon de auxtovojoj en nia lando. Tamen, cxu ni konscias, kio postsekvos en la natura medio? Ne temas nur pri tereno sur kiu oni konstruas auxtovojojn kune kun sia teknika strukturo - kvankam tio estas granda teritorio, sed pri tio, kiom multe da minejoj de gruzo, sablo, sxtono oni devas malfermi kaj kiom da cemento oni produktis por ila konstruado? Do, mi demandas, cxu altgradeux disvolvigxitaj landoj deziras ankaux parte pagi kostojn de renovigo de terenoj detruitaj sekve de konstruado de auxtovojoj? Oni tute ne auxdas pri tio! Guste cxi-tiu afero devus esti tusxita pere de politikistoj kaj registaro dum interparolladoj pri konstruado de auxtovojoj. Oni povas multobligi ekzemplojn de eldevigo de direktitu eluzo de prunteprenoj, precipe ekologiaj. Tre ofte tiuj prunteprenoj ne estas destinitaj por ni, sed por cxiuspecaj ekspertoj, en tio ankaux "pseuxdoekspertoj", kiuj konsilas al ni, kiel ni agu kaj kiuj tute ne konas niajn historiajn kaj evoluajn kondicxojn...

Waclaw Janusz
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" 9/94
tradukis de la pola lingvo Dorota Szczygiel
retajpis Marek Warmuz