reveno al cxefa pagxo


GRASSHOPPER NR 2: KARPATA ESPERANTA LIGO
Formigxas diversaj euxroregionaj iniciatoj, kiuj intencas disvastigi la kunlaboron kaj kunagadon, ekz. en t.n. Karpata Euxroregiono. Tamen same kiel en Slovakio, Hungario aux Ukrainio, la grandegan admiron vekas la anglaj nomoj de la oficejoj de cxi tiuj iniciatoj:
"Carpathian Co-operate"
Kial ne slovake!? Kial ne hungare? Kial ne ukraine? Tial kunagadon, kiu rezultas el politika, ekologia kaj ekonomia situacio en la regiono, ekkomencis ankaux la homoj, kiuj volas utiligi por tiu celo la internacian lingvon - Esperanto; ne necese sciante gxin mem, sed sciante la lingvojn de karpataj nacioj.
Cxi tiu iniciato ampleksas: Moravio (Cxeha Respubliko), sudorienta parto de Pollando, parto de okcidenta Ukrainio, nordaj kaj orientaj Hungario, Rumanio kaj Slovakio. Laux iniciato de Slovakoj kaj Hungaroj formigxas Prepar-Komitaton kun celo krei la Karpatan Esperantan Ligon. Laste al gxia konsisto eniris ankaux reprezentanto de Pollando, persone cxefestro de Pola Asocio TUTMONDE, kiu estas la parto de internacia movado uzanta precipe esperanton. Baldaux la esperantistoj el Ukrainio kaj Rumanio delegos siajn reprezentantojn. Tiam oni kunvokos kaj okazos oficialan kunvenon de Prepar-Komitato. La kunagado koncernos precipe sferojn de kulturo, turismo, komerco kaj intersxango de informoj inter diversaj eksteregistaraj movadoj havantaj socian karakteron (NGO-j).
Simile oni entreprenos la agadojn laux la linio de pribaltikaj sxtatoj kaj ankaux laux la linio Oriento-Okcidento ("pordego" pol-germana).

Marek Warmuz
Komandosow 7/83
30-334 Krakow
tel. 48-12-665059

GRASSHOPPER NR 2: THE CARPATHIAN ESPERANTO LEAGUE
Various initiatives are arising in the Carpathian Euroregion to spread the idea of cooperation. However, in Slovakia, Hungary, and Ukraine a lot of surprise is generated by the English slogan:
"Carpathian Co-operate"
over the offices of these initiatives. Why not Slovakian? Why not Hungarian? Why not Ukrainian? In response, cooperation regarding the political, environmental, and economic situation in the region has been started by people who want to use the international language Esperanto.
This initiative covers Morawy in the Czech Republic, the southeastern part of Poland, the western part of Ukraine, northern and eastern Hungary, Romania, and Slovakia. On the initiative of Slovakians and Hungarians, a preparatory committee is being organized to form a Carpathian Esperanto League. Lately, Poland - represented by the chief of the Polish delegation of the Transnational Movement TUTMONDE (part of an international movement which uses mainly Esperanto) - has also joined this initiative. Soon, esperantists from Ukraine and Romania will choose representatives to the league. At this time a meeting of the preparatory committee will be organized. Cooperation will cover the areas of culture, tourism, trade, and information exchange among NGOs.
Similar activities will be held in the Baltic countries and between the East and the West (the Polish-German "curtain").

Marek Warmuz
Komandosow 7/83
30-334 Krakow
tel. 48-12-665059

GRASSHOPPER NR 3: EUXROREGIONOJ POR AUX KONTRAUX LA INICIATO
interparolo, adapt. Andrzej Pettyn
Redaktoro: La tiel nomatajn euxroregionojn elpensis sxtatoj de la okcidenta Euxropo jam en la 60-aj jaroj. De tiu tempo ili agas kun bonaj rezultoj, kvankam ili ne estas ia mirakla medikamento kontraux cxiuj mal-facilajxoj. Pollando en la pasinta jaro ratifis la Madridan Konvencion pri la translima kunlaboro. La disvolvado de cxi tiu kunlaboro estas tasko de la auxtoritatoj de memestraroj kaj de teritoriaj estraroj, tamen - kion la Konvencio klare precizigas - kadre de la kompetentoj, kiujn ili disponas en la koncerna sxtato.
Pri apudlima kunlaboro de polaj vojevodioj kun la plej proksimaj najbaroj, kun la estro de la Fako pri Translima Kunlaboro en la Ministrerio por Eksterlandaj Aferoj, Bogdan Uxrzochalski, interparolas Barbara Olszeuxska:
Ni havas nuntempe en Pollando du strukturojn inter-regionajn, kiuj uzas la nomon "euxroregionoj". Krome ekzistas asocio de komunumoj de la Supra Silezio kaj Norda Moravio, kiu baldaux estas tranformigxonta en la Silezia- Moravian Euxroregionon. Cxu ili kreos sxancon por super-venko de diversspecaj antauxjugxoj rezultintaj el la historia pasinteco kaj efike eliminos la ekonimiajn dividojn, aux cxu eble ili farigxos ekzemple dangxera ponto por politika unuecigo de Euxropo?
Eldiro: Antaux ol mi provos respondi al la demando, permesu, sinjorino, prezenti mian personan pripenson. Mi havis la eblecon interparoli kun niaj partneroj, niaj najbaroj, interparoli pri euxroregionaj aferoj. Prezentante nian politikan filozofion pri la translima kaj interregiona kunlaboro gxenerale, mi diris, ke gxustadire malfacile estas imagi la koncepton de euxroregiono, same teorie, kiel ankaux praktike, sen la ideo de legxobea sxtato kaj demokratio. El tio cxi sekvas la konkludo, ke cxi-speca koncepto povis kreigxi post la 1989 jaro. Tio cxi, kompreneble, estas karakteriza same por Pollando, kiel ankaux por niaj najbaroj. Sed la ideo de euxroregionoj ne estas ideo tipa por la komunismaj sxtatoj, cxar diversaj filozofoj okcidenteuxropaj montris la rolon, la funkcion de euxroregiona kunlaboro, survoje al la unuigxanta Euxropo. Por ni tio estis ideo grandparte spontana, cxar temis pri la loka administracio, tamen tiu spontaneco devis esti interkonsentata kun la centraj auxtoritatoj.
Ne estas afero indiferenta, kian politikon gvidas la lokaj auxtoritatoj rilate siajn eksterlandajn partnerojn. Ni prezentu la ekzemplon de la Karpata Euxroregiono, kiu estas gxuste tia ligo interregiona de kelkaj partneroj, cxar apud Pollando trovigxas en gxi regionoj apartenantaj al Slovakio, Ukrainio kaj Hungario. Tio estas karakteriza ekzemplo, kiu farigxis kauxzo por treege tempesteca diskuto politika kaj kiu kondukis rekte al la konstato, ke la demando de euxroregiono estas unu el la divido-linioj inter la maldekstruloj kaj dekstruloj. Tio estas kelka miskompreno pro tio, ke ja same adepto de dekstrulaj opinioj, kiel ankaux de la maldekstrulaj, povas konsideri la naciajn volorojn kaj vidi la sencon de la euxropa ideo, de praktikaj avantagxoj, de alia euxropa ordo.
Redaktoro: La Karpata Regiono ne estas la unusola, ekzistas ankaux aliaj. Kiu kreas ilin? Eldiro: Kreas ilin la administraj auxtoritatoj kaj tiuj de memestraroj. Ekzemple en la kazo de la Regiono "Pro Europa Viadrina" kreis gxin polaj komunumoj kaj respondaj administraj unuoj germanaj. Ekzistas ankaux regiono "Niso", ne nur kun la partopreno de la apudlima germana partnero, sed krome ankaux de la cxeÂa parnero. Kompreneble oni povas demandi, kiel praktike aspektas cxi tiu kunlaboro.
Mia respondo jam ne estas tiom optimismoplena, se oni konsideras la eblecojn. Tio estas suficxe komplika problemo.
Redaktoro: La translima kunlaboro, tio estas la euxroregiona, elvokas multe da kontrauxdiroj. Kia estas la diferenco inter la kunlaboro kadre de euxroregiono, kaj la kunlaboro gxenerale inter sxtatoj?
Eldiro: La bazo de la ideo de euxroregiono estas la premiso, ke oni kreas ligon, kiu estas difinita teritorie. Oni kutimas difini kelkajn principojn de kunlaboro, kiuj rezultas ekzemple el tio, ke ekzistas agadsferoj, kiuj povas aparte interesi la koncernan euxroregionon. Kaj cxi-koncerne plej bone povas orientigxi la lokaj auxtoritatoj, kiuj plej bone scias, kion ili pleje bezonas. Fakte, gxis nun oni ne faris cxi tion, cxar oni ne prenis en konsideron la lokajn bezonojn.
Redaktoro: Ni havas euxroregionojn cxe la okcidenta limo de Pollando, cxe la suda limo ankaux. Kiel estas cxe la orienta limo?
Eldiro: Pollando subskribis kelkajn internaciajn kontraktojn kun respublikoj de la eksa Soveta Unio. Ali-flanke ne malalta grado oni povas paroli pri la euxroregiona kunlaboro.
Ekzistas koncepto de la euxroregiono "Bug", kiu koncernas la kunlaboron de apudlimaj vojevodioj polaj kun la apudlimaj regionoj de Bjelorusio kaj Ukrainio. Oni devas tamen koncedi, ke cxi tiu kunlaboro ne estas tiom spektakleca, kiel cxe la pola-slovaka limo aux pola-germana. Cxi-koncerne estas ankoraux multo farenda.
Redaktoro: Se estas tiom da avantagxoj pro cxi-speca kunlaboro, do kial gxi tiom malrapide divolvigxas?
Eldiro: Mi pensas, ke la atendoj de la partneroj estas diversaj. Kaj cxi tio estas komprenebla. Krome, se temas pri la kunlaboro cxe la suda limo, ekzistas tie kelkaj naciecaj problemoj cxe niaj najbaraj sxtatoj, kaj cxi tiuj sxtatoj, kompreneble, havas la kauxzon por iom singarde trakti la aferojn, kaj ili ne volas tro abrupte disvolvi kelkajn kunlabor-formojn. Ni devas cxi tion respekti kaj kompreni.
Felicxe tiajn problemojn ni ne havas, kvankam tie aux tie - ekzemple en la vojevodio de Przemjxsxl (sud-orienta Pollando) oni povas paroli pri la ukraina nacia malplimulto. Sed cxi tiuj problemoj ne funkcias, kiel timoj de polaj euxroregionaj auxtoritatoj, kiuj povus malhelpi la kunlaboron.
Redaktoro: Kompreneble parolante pri la euxroregiona kunlaboro oni cxiam devas memori pri la grandaj eblecoj de esperantistaj kontaktoj kaj euxroregiona kunlaboro per Esperanto. Cxi tiuj eblecoj estas aparte rimarkindaj, kaj nepre oni devus utiligi ilin pli vaste. Ni do volonte pritraktos la demandon en niaj leterkesxtoj, se niaj auxskultantoj sendos al ni siajn cxi-koncernajn spertojn, proponojn, sugestojn; cxar per niaj elsendoj kaj i.a. per perado de bonaj ideoj al esperantista kunlaboro en Euxropo - ni volas kontribui al la 35-jarigxo de niaj elsendoj, kiu pasos la 4-an de aprilo 1994. Se temas pri la regiona kunlaboro, tiamaniere i.a. kunlaboras finnoj kaj rusoj en Karelio, finnoj kaj estonoj, finnoj kaj svedoj, svedoj kaj danoj, germanoj kaj nederlandanoj; nederlandanoj, belgoj kaj francoj; versxajne italoj kaj hispanoj, kvankam ni ne havas informojn pri tio; italoj kaj francoj, kaj ekzistas ja krome tiu fama Alp-Adria kunlaborado, do ni esperas, ke jam baldaux ni povos tre vaste kaj interese pritrakti tiun demandon kaj formojn de la jam ekzistanta kunlaborado kaj eblecojn por estonto. Do, ne hezitu, sed priskribu viajn spertojn kaj sendu al:

POLA RADIO,
Esperanto-Redakcio,
posxtkesto 46,
PL-00-950 Varsovio, Pollando,
fakso: +48-22/444-123
(27.1.94, represo el "Esperanto el Pollando" n-ro 6/94,Andersa 37/59a, Warszawa, Polio,tel.+48-22/314095)

POLA RADIO EN ESPERANTO AUXSKULTU CXIUTAGE:
14.30-1455 11815 9540 9525 7145 6135 kHz
25.39 31.45 31.50 41.99 48.90 m ultramallongaj ondoj
2130(2155 6135 5995 1503 kHz
48.90 49.22 199.60 m mezlongaj ondoj
(Horoj estas indikitaj laux UNIVERSALA TEMPO - UTC, por mezeuropa vintra tempo aldonu unu horon).

GRASSHOPPER NR 3: EURO-REGIONS: FOR OR AGAINST THE INITIATIVE
interview, adapt. Andrzej Pettyn, translated from Esperanto by Marco P. Maertens
Interviewer: In the 1960's, Western European states were already thinking up so-called "Euro- regions". Since then, the results of these endeavours have been favourable, although they have not proved to be a miracle cure against all ills. Last year, Poland ratified the Madrid Convention on cross-border co-operation. The development of such co-operation is the responsibility of local authorities and territorial executives, exercising the competencies granted them by their relevant state as the Convention clearly stipulates.
On the topic of cross-border co-operation between Poland and its closest neighbours, Barbara Olszewska spoke with the head of the Department for Cross-Border Co-operation in the Ministry of Foreign Affairs, Bogdan Wrzochalski:
In Poland there are currently two inter-regional structures which use the name "Euro-regions". In addition, there is an association of local communities in Upper Silesia and Northern Moravia which will soon be transformed into the Silesia-Moravian Euro-region. Will this possibly bring about an overcoming of the prejudice which results from past history, as well as eliminate economic divisions, or will they perhaps become a dangerous bridge for the political unification of Europe?
Bogdan Wrzochalski: Before I try to answer the question, let me present my personal thoughts on the matter. I had the opportunity to speak with our partners, our neighbours, about Euro-region affairs. In generally presenting our political philosophy about cross- border and inter-regional co-operation, I said that it is rather difficult to imagine the concept of a Euro-region, both theoretically and practically, without the idea of a law-abiding state and democracy. From this follows the conclusion that this kind of concept could come about only after 1989. This, of course, holds true as much for Poland as for our neighbours. But the idea of Euro-regions is not specific to communist states, since various Western European philosophers have shown the role and the function of Euro-region co-operation, towards a united Europe. On our part, it was a largely spontaneous idea, because it was about local administration. That spontaneity, however, had to be approved by the central authorities. The kind of policies local authorities adopt with regard to their foreign partners is not a trivial matter. Take for example the Carpathian Euro-region, which was just such an inter-regional association of several partners, including not only Poland, but also Slovakia, Ukraine, and Hungary. This is a very typical example, which became a source of extremely tumultuous political discussion revealing that the question of Euro-regions is one of the cleavages separating the Left from the Right. This is something of a misunderstanding, though, because a partisan, whether of the Left or the Right, can take national values into consideration and at the same time see the wisdom of the European idea, of practical advantages, and of another European Order.
Interviewer: The Carpathian Region is not the only one; others also exist. Who created those?
BW: Administrative and local authorities created them. For example, the "Pro Europa Viadrina" Region was set up by Polish local communities and the relevant German administrative units. There is also a "Nisa" region, which includes not only the bordering German partner, but also the Czech one. Of course, one can ask how this co-operation manifests itself on a practical level. My answer is still not so enthusiastic, considering the possibilities. This is quite a complex problem.
Interviewer: Cross-border, that is to say Euro-region, co-operation brings about many contradictions. What kinds of differences exist between co-operation within the realm of Euro-regions, and co-operation in general amongst states?
BW: The basis of the idea of Euro-regions is the premise that territorially-defined links are created. Usually, certain principles of co-operation are defined, which are the result of particular interests of the relevant Euro-regions. And in this respect, local authorities, who best know what they themselves most need, can best orient themselves. In fact, up to now, this has not been done because local needs have not been taken into consideration.
Interviewer: There are Euro-regions at the western border of Poland as well as at the southern border. What about the eastern border?
BW: Poland has signed a few international contracts with republics of the former Soviet Union. Otherwise, one can talk of not insignificant levels of Euro-region co-operation. There is the concept of the "Bug" Euro-region which deals with co- operation between Polish voivodeships and the bordering regions in Belarus and Ukraine. Admittedly, however, this co-operation is not as spectacular as that along the Polish-Slovak border or the Polish-German. In this respect, there remains much to do.
Interviewer: If there are so many advantages related with this kind of co-operation, why, then, is it evolving so slowly?
BW: I think that the expectations of the partners are varied, which is understandable. Furthermore, with respect to co-operation along the southern border, there are some problems of nationalities with our neighbouring states, and these states, of course, have reason to deal somewhat carefully with the situation, and not to want to pursue some forms of co-operation too hastily. We have to respect and understand this. Thankfully, we do not have these kinds of problems, except sporadically. For example, in the voivodeship of Przemys'l (south-eastern Poland) one can speak of the Ukrainian minority. But Polish Euro-region authorities are not frightened by such problems and thus hindrance to co- operation is avoided.
Interviewer: Of course, when discussing Euro-region co-operation, one must always remember the great possibilities of Esperanto contacts and Euro-region co- operation via Esperanto. These possibilities are especially remarkable, and they ought to be more widely used. We therefore gladly will deal with the question in our letterboxes, if our listeners send us their experiences, proposals, and suggestions related to this. Because through our broadcasts and amongst others, by transmission of good ideas of Esperanto co-operation in Europe, we want to contribute to the 35th anniversary of our broadcasts, which will take place on 4 April 1994. On the topic of regional co-operation, many have co-operated in this manner such as Finns and Russians in Carelia, Finns and Estonians, Finns and Swedes, Swedes and Danes, Germans and the Dutch, Dutch, Belgians and the French; probably Italians and Spaniards, though we do not have information about this; Italians and the French, and there certainly exist others, aside from that famous Alpine-Adriatic co-operation. We hope that soon we will be able to treat the topic of already-existing co-operation, as well as future prospects, in an interesting manner. So, do not hesitate! Describe and send your experiences to:

POLISH RADIO,
Esperanto-Redakcio,
P.O. Box 46,
PL-00-950 Warsaw, Poland,
fax: +48-22/444-123
(27.1.94, reprint from: "Esperanto el Pollando" n-ro 6/94, Andersa 37/59a, Warszawa, Poland, tel. +48-22/314095)

POLISH RADIO IN ESPERANTO YOU CAN HEAR DAILY:
14.30-14.55 11815 9540 9525 7145 6135 kHz
25.39 31.45 31.50 41.99 48.90 m UHF/VHF (FM)
21.30-21.55 6135 5995 1503 kHz
48.90 49.22 199.60 m MV
(Hours in UNIVERSAL Time - UTC, for East European winter time add one hour).

UKRAINA STELO 1/94: CXU KARPATA LIGO?
Antauxnelonge la prezidanto de la Ukraina E-eldonejo "Bona koro", cxefredaktoro de "Ukraina Stelo" Vasjxl Stanovjxcx renkontigxis kun s-ro ingx. Milan ZVARA, estro de la E-centro en Poprad (Slovakio). Ili priparolis kelkajn aspektojn de kunloboro en regionoj. Ni proponas al la legantoj la mollongigitan enhavon de la konversacio.
V.S. Mi havas al vi kelkajn demandojn pri via ideo krei karpatan esperantistan ligon, kiu celus kunigi esperantiisojn de divesaj landoj el karpata regiono.
M.Z. Gxi estas ne nur mia ideo, sed ankaux de Oszkar Princz, kiu nun estas sekretario de la Hungara E-asocio. Li opinias, ke kreinte la ligon, ni kunigos esperantistojn de la regiono kaj pere de esperantistoj ankaux la etnojn, logxantajn en Karpatoj. Ni dezirus, ke ili kunigxu sen akcentado pri nacio, ekonomia kaj politika situacio, nur respekte al homkvalitoj, kaj tiam renkonvikigxos, ke cxiuj homoj estas egalaj. Nin interesos ankaux ekologiaj problemoj de Karpatoj, cxar la montaro ligas multajn landojn: Polion, Cxekion, Slovakion, Ukrainion, Hungarion, Rumanion. Interesa estus kunlaboro inter tiuj sxtatoj sur diversaj niveloj, ekzemple inter E-kluboj, rondoj, folkloraj kaj muzikaj ensembloj k.t-p.
Ni povus okupigxi pri la naturprotektado aux pri la ekologiaj problemoj en Karpatoj gxenerale, konatigi la naciajn tradiciojn de la regiono. Pere de esperantistaj kontaktoj ni povas serioze kontribui la komunan reciprokan kunlaboron.
V.S. Via ideo estas vere interesa. Mi proponas organizi kunvenon de la dezirantoj labori cxi direkte. Gxi povus okazi cxi-auxtune en nia urbo Drohobjxcx, enkadre de la internacia E-renkontigxo "Cxekarpata auxtuno". Cxu ni povus kalkuli je helpo de la E-aktivuloj de la regiono?
M.Z. Certe. Estas bona propono, ja Drohobjxcx situas en la karpata regiono, kaj mi persone subtenos la aferon cxar jam venis tempon renkontigxi kaj krei kolektivon kiu aktivas kaj laboras en la sfero de mi mencita.
Mi pensas, ke tiu regiona agado estas tre grava, speciale en euxropo, cxar, kiel ni vidas, la t.n. euxropa kunagado havas multajn problemojn: inter la landoj estas granda diferenco, ni dum jaroj ne tro kapablas kompreni unu la alion. Kunlaboro ne estas tiel progresa; kiel ni komence pensis. Estus pli bone, se aktive kunlaborus unuopaj regionoj, ekz. Skandinavio, Balkanoj, Adria Regiono aux nia Karpata. Poste reprezentantoj de tiuj regionoj povus estigi la euxropan kunlaboron.
La rilatoj kaj vivkondicoj en la sama regiono estas similaj kaj homoj povas pli bone interkomprenigxi, ol en Euxropo entute.
V.S. Cxu povus la ligo okupigxi ankaux pri aliaj aferoj?
M.Z. Jes; cxar estas erare, ke esperontistoj sin fermas en la kadro de E-agado. Mi opinias, ke esperantistoj devas opliki siajn kontakteblecojn en cxiuj sferoj de fa vivo, en cxiuj medioj. Kiam ni povos realigi niajn aferojn, ni povos diri, ke Esperanto uzeblas en cxiuj sferoj kaj tiamaniere gxi progresas.
V.S. Mi volus auxdi vian opinion pri komercaj, kulturaj intersxangxoj.
M.Z. Krom pura E-kunlaboro ni devas, kompreneble, fari ion alian, ekzemple ekkoni kulturajn tradiciojn de certa karpata etno, intersxangxi tiun kulturajn valorojn, cxar se ni pli bone konos unuopajn lokojn, ni pli bone komprenos nin reciproke.
La kultura sfero estas tre grava, sed ege gravaj estas ankaux la ekologiaj problemoj, cxar nun ili tusxas la tutan homaron kaj okupigxi pri ili devas ne nur fakuloj. Se ni ne solvos sagxe la naturprotektadon, ni povos difekti la tutan venontan generacion. La naturpotektado ne estas problemo de unu nacio aux de unu sxtato, sed nia gxenerala problemo. Ni ne estas estroj de la mondo aux de la naturo, sed parto de la naturo, sen kiu ni ne povus ekzisti.
V.S. Koran dankon por la konversacio. Mi esperas, ke ni renkontigxos auxtune en Drohobjxcx kaj detale pridiskutos tiujn cxi problemojn.

ESPERANTO EN POLLANDO 10/1994:
LA DEKLARO PRI FONDO DE LA KARPATA ESPERANTO-LIGO (KEL)

Celante la kunordigadon de agado por plifortigi pacan sekurecon kaj diversflankan kunlaboron en la Regiono de la Karpatoj, ni, reprezentantojn de la E-Asocioj, kies landoj inkluzivas parton de la Karpatoj (t.e. Cxekio, Hungario, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio), kunvenintaj la 2-an de oktobro 1994 en Majdan (Ukrainaj Karpatoj) proklamas la fondon de la KARPATA ESPERANTO-LIGO (KEL).
La Ligo estas libervola kunigxo de la E-Asocioj de la Karpata Regiono. La E-Asocioj akceptintaj tiun cxi deklaron interkonsentis pri jeno:
l. Okazigi regulajn interasociajn konsultojn pri la plej gravaj interasociaj kaj intersxtataj rilatoj de la Karpata Regiono.
2. Krei konstante funkciantan Konsultan Konsilion de la Ligo el reprezentantoj de cxiuj Regionaj E-Asocioj akceptintaj tiun cxi deklaron.
La Estraro de la respektivaj E-Asocioj devas esti informita pri la aligxo de la Regiona E-Asocio al la Karpata Esperanto-Ligo.
Por la E-Asocioj:
- Cxeka Esperanto-Asocio
- Hungara Esperanto-Asocio
- Pola Esperanto-Asocio
- Rumana Esperanto-Asocio
- Slovaka Esperanto-Asocio
- Ukraina Esperanto-Asocio

LA AGADPROGRAMO DE LA KARPATA ESPERANTO-LIGO (KEL)
La Karpata Esperanto-Ligo (KEL) celas estigi kunlaboradon de esperantistoj de la Karpata Regiono en diversaj sferoj kaj pere de tiu agado plifortikigi amikecajn rilatojn, pacon kaj kunlaboron inter la etnoj kaj statoj de la regiono. Klopodoj de la Ligo estos koncentritaj en jenaj direktoj:
1. Disvolvo de kunlaboro inter la E-Asocioj de la Regiono.
2. Influo je sxtataj strukturoj de la koncernaj landoj kun la celo evoluigi la diversflankan kunlaboron de la landoj de la Regiono.
3. Kunlaboro kun sxtataj kaj nesxtataj organizajxoj, kies programoj estas proksimaj al la celoj de KEL
La landaj sekcioj de KEL kunlaboras pri jenaj problemoj:
I. POLITIKA SFERO
l. Plifortigo de amikecaj rilatoj inter la etnoj de la Regiono kaj iliaj sxtatoj, estigo de paca kunekzistado en Euxropo.
2. KEL estimas la sxtatan suverenecon de la landoj de la Regiono kaj ne enmiksisxas en la internajn aferojn de la landoj.
II. AKTIVIGO DE LA ESPERANTO-MOVADO
l. Arangxo de komunaj konferencoj, simpozioj kaj renkontigxoj pri problemoj de la E-Movado en la landoj de la Regiono, intersangxo de spertoj pri disvastigo kaj popularigo de la Internacia Lingvo, gxia praktika apliko en diversaj vivosferoj.
2. Intersxangxo de esperantistaj grupoj por perfektigo de la lingvoscio.
3. Eldonado de literaturo kaj periodajxoj, kiuj koncernas problemojn de KEL.
III. EKONOMIA SFERO
l. Fondo de komunaj entreprenoj, kooperativoj, komercaj strukturoj, librovendejoj aux perado de tiukoncernaj kontaktoj.
IV. KULTURA KAJ TURISMA SFEROJ
l. Arangxo de ligaj kaj interlandaj renkontigxoj de esperantistoj, ripozvojagxoj tra la Regiono, E-pilgrimado.
2. Diskonigo de la historio, kulturo, kutimoj, tradicioj de la regionaj etnoj pere de amaskomunikiloj kaj prelegoj.
3. Organizado de folkloraj festivaloj, artaj konkursoj kaj ekspozicioj kun partopreno de esperantistaj, amatoraj kaj profesiaj ensembloj kaj unuopuloj.
4. Perado kaj organizado de intersxangxo de esperantistaj kaj neesperantistaj lernejanaj kaj skoltaj grupoj.
5. Organizado kaj intersxangxo de migrantaj ekspozicioj pri diversaj temoj.
V. EKOLOGIA SFERO
l. Konatigxo kun kaj diskonigo de la ekologiaj problemoj de Karpatoj en la esperantistaj kaj neesperantistaj medioj, ekologia edukado de la regiona logxantaro.
2. Naturprotektado fare de esperantistoj kaj de la landaj KEL-sekcioj.
3. Kunlaboro kun la landaj partioj de Verduloj kaj organizajxoj pri naturprotektado.
4. Konkretaj laboragadoj pri malpoluado (purigo, ordigo) de apartaj lokoj en la Karpatoj (laux proponoj de landaj KEL-sekcioj).

GREEN BRIGADES. ECOLOGISTS PAPER NR? (text not akcepted)
THE CARPATHIAN ESPERANTO LEAGUE

Non-government organizations(NGOs) in Central and Eastern Europe generally use English to communicate with each other. For example, the English slogan "Carpathian co-operate" may be seen over the offices of some Slovakian, Hungarian, and Ukrainian NGOs which are working together on common initiatives. The English slogan has generated some surprise on the part of a group of people involved in NGO work in the region. Their feeling is, why not Slovakian? Why not Hungarian? Why not Ukrainian? What does English have to do with cooperation in the Carpathian region? In response, cooperation regarding the political, environmental, and economic situation in the region has been started by people who want to use the international language Esperanto. On the initiative of Slovakians and Hungarians, a preparative committee is being organized to form a Carpathian Esperanto League. The league will cover the southeastern part of Poland, Morawy in the Czech Republic, the western part of Ukraine, northern and eastern Hungary, Romania, and Slovakia. Poland is represented by the chief of the Polish Delegation of the Transnational Movement TUTMONDE (part of an international movement which uses mainly Esperanto). Soon, Esperantists from Ukraine and Romania will choose representatives to the league. Cooperation will cover the areas of culture, tourism, trade, and information exchange among NGOs. Similar activities will be held in the Baltic countries and between the East and the West (the Polish- German "curtain").
What is Esperanto?
Esperanto was invented in 1887 by Polish physician and oculist Dr. Ludwig L. Zamenhof. Zamenhof designed the language to help overcome the problems of international communication, hoping to promote international tolerance and world peace. Esperanto is thus a planned language, as opposed to the natural languages of the world which Esperantists refer to as "ethnic languages." Unlike ethnic languages, Esperanto was designed to be simple and easy to learn. It has 5 vowels and 23 consonants. Its vocabulary is drawn mainly from various Western European languages. Its spelling, which is phonetic, and its syntax have a Slavonic influence. There are few grammatical irregularities. Newspapers and journals as well as the Bible and the Koran are published in Esperanto. Esperanto is used for broadcasting and is taught as a school subject in many countries. For the language's centenary in 1987, Esperantists claimed some 10 to 15 million users worldwide. They say that Esperanto estas tre facile lernebla lingvo ("Esperanto is a very easily learnable language"). (Laurel Sherwood)

KARPATA ESPERANTO-LIGO
P O L A S E K C I O
Horodek PL 38-613 WOLKOWYJA tel. 34-35-05 OLSZTYN

BULTENO n-ro 1/94
DE REDAKCIO
ESTIMATAJ GELEGANTOJ:
Ni transdonas viajn manojn la unuan numerun de Bulteno de Pola Sekcio de Karpata Esperanta Ligo. Sekcio aspiras eldonadi la bultenon jarkvarone, informante en gxi, en la lingvoj: pola kaj esperanto, pri laboroj de Karpata Esperanta Ligo.
Espirante Konvinkon, ke Ligo asocios esperantistojn el cxiuj karpataj landoj, ni havos okazon, en nia bulteno, prezenti informojn pri niaj la plej proksimaj, sudaj najbaro landoj.
Por la esperantaj gelegantoj tio donos okazon ekkoni laboron kaj verkaron de la karpat-landaj esperantistoj. Kaj la polinguxaj gelegantoj ricevos krom tiujn cxi informojn ankaux sciigojn pri la integraciaj movadoj, k.e. Societo "Karpata Euroregiono". En nia gazeto ni utiligos esperanton inter alie ankaux por publikigi la bazajn dokumentojn de "Karpata Euxroregiono". Se ni faros tion rapide kaj niaj eksterlandaj gekolegoj ankaux rapide publikigos tiujn cxi tekstojn tradukitajn el esperanto en iliajn gepatrajn lingvojn en similaj bultenoj aux en la loka gazetaro, tiam ni argumentos la suprecon de la lingvo esp‚ranto riliate al la angla lingvo (kiu estis prenita kiel la oficjala "interncia" lingvo por laboroj kadre de Karpata Euxroregiono). Por la pollingvaj legantoj ni tradukos dokumentojn de aliaj Karpata-Euroregiono-Landoj publikigotaj esperantlingve en analogiaj bultenoj de KEL.
Tiu cxi laboro igos nia konkreta esperanta atributo por la integracio de Euxropo, por alproksimigo de nacioj logantaj sur nia kontinento en kulturaj, ekonomiaj kaj ankaux politikaj zonoj.
Do ni instigas cxiujn kunlabori kun Pola Sekcio de Karpata Esperanta Ligo. La membroj de Sekcio ne estas divigitaj koni la esperanto-lingvon. Ili tamen povas ellerni cxi-lingvon partoprentante la E-kursojn organizatajn de PEA-filioj aux de EPEA PL 00-450 Uxarszauxa, ul. Uxiejska 11/12 (korespondajn).

Aligx-deklaracioj de simplaj kaj subtenantaj membroj estu sendataj al prezidanto de Sekcio:
Juliusz Wasik Horodek PL 38-613 WOLKOWYJA
Membrokortizojn oni povus sindi al anocita bankkono de Monda Universala Pac- Akademio.

CXEKARPATA AUXTUMO
Karpatoj... Dio dotis ilin per abundaj, parte unikaj flauxro kaj fauxno, fresxa aero kaj diafanaj riveroj. la homa fantazio logigis ilin per bonaj feoj kaj malicaj demonoj, provizis per sennombraj trezoroj, kasxitaj en la tero de bonaj kavaliroj, la popola genio ligis kun ili neripeteblajn legendojn, kantojn, fabelojn. En la karpata vilago Majdan autune 1994-aj. aperis la ukraina Esperantujo, bonveniganta eksterlandajn gastojn por la internacia E-renkontigo "Cekarpata auxtuno".
Cirkauxe gxis la horizonto levigas sxtupe montoj, kovritaj per la piceabi-faga arbaro. Sovagxa, neeltenebla aromo! le for restas la urbobruo, malpura areo, homa vanteco. Romantica loko! Fugi de la tuta mondo kaj izoligxi cxcxi tie. Sed plene izoligi dum la supren menciita arango ne eblis.
Okazis ja enhavricxa tago de la ukraina kulturo. Ludis vere auxtentikaj popolaj muzikistoj. Okazis diversaj prelegoj. Oni povis partopreni la fondan Konferencon de Esperanta Karpata Ligo, diskuti pri la problemoj de la E- movado en la postkomunismaj landoj.
Eblis fisxkapti, kolekti berojn kaj fungojn, mangi ukrainajn specjalajojn. Cxiuj admiris vere mirindan karpatan belecon. Multaj trovis, ke la loko similas al Alpoj, iuj, ke al alia loko. Sed fine cxiuj konvinkigis, ke gi estas vere unika loko ne nur por la ukraina, sed ankaux por la internacia Esperantujo. Tial indas veni cxi tien ankorauxfoje. (laux la revo " Ukraina Stelo " nr-o I/94)

LA INTERREGIONA ASOCIO "KARPATA EUXROREGIONO"
La multflanka integracio de okcidenteuxropaj landoj havis komencon inter alie de diversformaj kunlaboroj de apudlimaj regionoj. En la mikroskalo ja naskigis ligoj kaj reciprokaj rilatoj, kiuj postjaroj fruktigas per la sistemo de internacia kunlaboro inter landoj kaj inter grupoj de landoj. Guste la Euxropa Unio estas ekzemplo de tio cxi organizo.
La situo de Krosno-Vojevodio (limo kun Slovakio kaj Ukrainio, la proksima najbareco kun Hungario), historiaj tradicioj kaj la simila disvolvigo de najbaraj regionoj estis vers faktoro instigi la memestrarajn auxtoritatojn por kunl boro. i tiu proceso datigas de la dua duonj aro I 991.
La reprezentantoj de memestraraj kaj administraciaj auxtoritatoj el 4 landoj opiniis, ke profita estos disvolvigo de ekonomiaj kaj kulturaj kontaktoj inter jenaj regionoj: Subkarpatio, Malantauxkarpatio, Orienta Slovakio kaj norda Hungario. Oni fondis la Konsilantaron de Interregiona ekarpata Kunlaboro. Tiamaniere naskigis la Karpata Euxroregiono.
La kreigo de Euxroregiono donis pli bonan klimaton, pli bonan atmosferon por la najbaraj kontaktoj kaj por la reciproka konatigo. Tio fruktas per la komunaj entreprenoj: ekonomiaj, kulturaj, ekologiaj, sciencaj. Aperis sxancoj ricevi monon de diversaj organizacjoj kaj de Euxropaj fondajoj, ankaux de la Euxropa Konsilantaro.
Sur la cxelimaj terenoj oni kreis la mondan biosfero-parkon. La euxropartneroj laboras pri koncepcio de turismo-disvolvigo. Dauxras preparoj al la kreo de fondajo por disvolvo de la la Karpata Euroregiono.
La euxroregiono estas komenco de komuneco, kiu mem solvados siajn proprajn, ofte tre similajn, problemojn: ekonomiajn; bankajn, ekologiajn, kulturajn, turismajn. Cxio cxi povas esti okazo por kunlaboro kaj fonto de profitoj.

UNUECO EN DIVERSACO
Forumo "Etnoj Kaj Naturo '95"
Forumo Etnoj Kaj Naturo 1995 (ETNA `95, Poprad - Tatrjx, 1995-06-26/27-05) estas la dua granda internacia evento de la projekto LINGVO-KULTURO- EKOLOGIO, auxspiciata de la Akademio Internacia de la Sciencoj SAN MARINO kaj Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo kiel ilia kontribuo al la Monda Jardeko por kultura evoluigo, proklamita de UNO kaj UNESCO por jaroj 1988-1997.
La Forumo estas provo aliri la globajn problemojn sur la etna niuxelo, aparteno al kiuj grandparte determinas la homan vivon kaj ties rezultojn. Tiujn problemojn respegulos tri interligitaj programoj: la scienca (Konferenco), la arta (Folklora Festivalo), la kleriga (Ekologija Lernejo, Seminario T.Sekelj, ekspozicioj, ekskursoj, Festo de Cirilo kaj Metodeo). La teoria celo estas analizi rilatojn inter etnoj kaj naturo en diversaj naturzonoj. La praktika celo estas krei Internacian Lernejon de ekologia vivo, bazita sur la praktika sperto de etnoj de la mondo. La sciencan analizon de la etno-naturaj ligoj kompletigos per la lingvo de la arto Folklora Festivalo Vìchodn '95. La tuto estos kontribuo por la Europa Naturprotekta Jaro 1995.
Uni el taskoj de la forumo estas honorigi memoron pri tibor Sekelj-Vojaginto, etnografo, verkisto, mondcivitano el Spisx, kiu helpe de la internacia lingvo esperanto pontis por la homaro spiritajn valorojn de kelkdek senalfabetaj etnoj. Pri lia neordinara vivojo laux 5 kontinentoj, kiu startis en 1912 en Spisxska Subotica (parto de nuna Poprad) kaj finis en 1988 en jugoslavia Subotica rakontos Seminario kaj Ekspozicio, dedicxitaj al tiu unika homo.
Forumon ETNA '95 kronos ekumena festado de sanktaj Cirilo kaj Metodeo, patronoj de slovakio kaj Euxropo.
Esperantistoj, bonvenon al via Forumo! Kompetentaj interpretistoj por eo- slovaka, eo-angla, eo-rusa partoprenos senpage. Estonteco de la venontaj Forumoj alikontinente estas en viaj manoj.

Bonvolu kontakti:
Centron "Lingvo-Kulturo-Ekologio" de la Akademio de Nova Pensado.
Doc. Dr. Lev Medvedev
Piatnickaja 7, Rus
113005 Moskva
tel. 7095 -1870222, 2330781
fax 7095 - 2330731, 2069790
E-mail: soceco@glas.apc.org

LA VORTO DE ERMITO
"Prenu tion pri monsumon kaj kreu la fonduson de Pola Sekcio de Karpata Esperanta Ligo" - diris Uxojtek*.
"Bone - respondis la Biesxcxad-montara Ermito - mi malfermos bankokonton kaj eldonos bultenon".
Tiu cxi interparolo okazis en Komañcza pos la reuxeno de partoprenantoj de la IVEsperanta kaj Politika semajno en Komañeza el Ukrainio. La okpersona grupo el Pollando partoprenis la Esperanto-renkonton tn, "cxe Karpata auxtuno" okazintan de la 30-an de septembro gis 2-an de oktobro 1994j en majdan apud Drohobjxcz. Tie oni fondis la Karpatan Esperantan Ligon, kiun eniris kiel delegito de polaj esperantistoj - luliusz Uxasik, ermito loganta en Horodek cxe la Solina enfluejo en Biesxcxadoj-montaro.
Kio okazis, ke la polajn esperantistojn reprezentas ermito kaj kio li fakte estas? Julio Uxasik estas de multaj jaroj esperantisto,kiu jam pli frue estis konata en la esperanto-movado en Pollando kaj ankaux eksterlande.
Sian ermitan statuson li ne traktas tradicie, t.e. kiel izolita de la civithoma vivi sagulo, dronanta nur en filozofiaj pensoj kaj kontemplanta en la sovaga naturmedio. Kvankam li tia estas tamen li ne sxiras ligojn kun socio. Kontrauxe, li dauxre okupas pri temoj kaj taskoj, kiujn gis nun li ne sukcesis plene realizi. Oni devas klasifiki al tio: la Centron de Formo de junaj Laboristoj, la Biesxcxadoj Montaran Vivolernejon kaj la Mondan Universalan Pac-Akademion.
Nin ekinteresos tiu cxi lasta afero cxar gi estas kurte ligita kun lia deziro partopreni laboron por la Karpata Esperanta Ligo. La interesosferoj de ambaux organizoj konkordas kaj komplektigas. Ekzemple tion la temaro de lasta simpozio okazinta en Ermitejo "Sub kverko", kiu okupis pri la paca kunvivado de minoritatoj. La ideo de Karpata Esperanta Ligo kaj gia programoja celas proksimigi la naciojn logantajn en Karpatoj-montaro kaj la lingvo Esperanto povus esti la ponto de tiu cxi proksimigo.
Krom tio Julio Uxasik decidis skribi historion de Horodek-vilago, kies unusola loganto nun li estas. Tiu cxi temo - kvankam unuopa - tamen tipa por la tuta Biesxcxadoj-montaro kaj por giaj nesolvitaj historiaj problemoj influas la nuntempon kaj estontecon de najbarantaj homoj, etnoj kaj nacioj.
La iniciato de esperantistoj logantaj en Biesxcxadoj regiono, por organize kunligi la unuopajn strebojn al proksimigo de tieaj logantoj, estas pasxo antauxen por kreila amikecan kunvivon de nacioj.
Se esperantistoj scipovas krei en sia medio fratecajn kaj amikecajn rilatojn havante facilan, lingvan komunikilon, do ili povas kaj devas esti la ekzemplo de paca kunvivado por cxiuj regionaj nacioj.
Nuntempe, kiam en la monda, euxropa kaj pola E-movadoj oni observas stagnacion, tiuj cxi inicjatoj povas kaj devas montri utilecon de la universala lingvo kaj bezonon de gia ekzistado kaj disvolvigo.
Tamen ne temas cxi tie nur pri la lingvo, cxar lingvo estas ilo, temas antaux cxio pri kreado de korektaj rilatoj inter homoj de diversaj nacioj, religioj, kulturoj, ktp. Esperantistoj kiel "mondcivitanoj" en sia interna kulturo kreis jam formojn, principojn kaj normojn de cxi tiu kunekzistado. Indas do, por ke ili montru kiel krei la korektajn rilatojn inter homoj.
Tio ne estas faeila tasko.
Se ni provos gisprofunde esplori la problemaron de etnoj, ni tuj ekscios multe da faktoj, kiuj pasintece kaj plurfoje ecx nuntempe malhelpas cxi tiun kunvivadon. Temas pri tio, ke neevitante la historiajn sciencojn por solvo de diversaj problemoj. La gravan signifon havas cxi tie la ekonomia, kultura kaj homa proksimigo.
Cxirkaux ni kaj iniciate de ni povas ekesti tiuj cxi fenomenoj.
Do, ni polaj esperantistoj opiniis konvena labori por la Karpata Esperanta Ligo. Tiu cxi unua bulteno kaj kajero de Akademio estas praktika ekzemplo. Tamen por povu esti eldonataj sekvaj bultenoj kaj la Sekcio povu disvolvigi devas ekesti ankaux materialaj kondicxoj.
Do, homoj, institucioj kaj organizoj kaj ankaux firmaoj polaj kaj eksterlandaj povas helpi al ni sendante monsumojn je la bankkonto de Mond Universadla Pac-Akademio.

* Uxojciech Soczo'uxka - inicianto kaj organizanto de Esperantaj Politikaj Semajnoj en Komañeza

LOKUSTO N-ro 2: PRI KARPATA ESPERANTA LIGO (KEL)
Formigxas diversajeuxroregionajiniciatoj, kiuj intencas disvastigi la kunlaboron kaj kunagadon, ekz. en t.n. Karpata Euxroregiono. Tamen same kiel en Slovakio, Hungario aux Ukrainio, grandegan miron vekas la anglaj nomoj super la oficejoj de cxi-tiuj iniciatoj:
"Carpathian Co-operate"
Kial do ne slovake, ne hungare aux ne ukraine ? Tial la kunagadon, kiu rezultas el politika, ekologia kaj ekonomia situacio en la regiono, ekkomencis ankaux la homoj, kiuj volas utiligi por tiu celo la internacian lingvon Esperanto; ne necese sciante gxin mem, sed sciante la lingvojn de karpataj nacioj.
Cxi-tiuiniciatoampleksas:Moravion(Cxeha Respubliko), sudorientan parton de Pollando, parton de okcidenta Ukrainio, nordajn kaj orientajn Hungarion, Rumanion kaj Slovakion. Laux iniciato de Slovakoj kaj Hungaroj formigxas Prepar-Komitaton kun celo krei la Karpatan Esperantan Ligon. Laste gxian konsiston eniris ankaux reprezentanto de Pollando, persone cxefestro de Pola Asocio TUTMONDE, kiu estas la parto de internacia movado uzanta precipe esperanton. Baldaux la esperantistoj el Ukrainio kaj Rumanio delegos siajn reprezentantojn. Tiam oni kunvokos kaj okazos oficialan kunvenon de Prepar-Komitato. La kunagado koncernos precipe sferojn de kulturo, turismo, komerco kaj intersxangxo de informo inter diversaj neregistaraj movadoj havantaj socian karakteron (NGO-j).
Simile oni entreprenos la agadon laux la linio de apudbaltikajsxtatojkajankauxlaux la linio Oriento-Okcidento ("pordego" pola-germana).

Marek Warmuz
Komandosow 7/83
30-334 Krakow
tel. 48-12-665059

GRASSHOPPER Nr. 2:
ABOUT THE CARPATHIAN ESPERANTO LEAGUE (KEL)
(english)
Various initiatives are arising in the Carpathian Euroregion to spread the idea of cooperation. However, in Slovakia, Hungary, and Ukraine a lot of surprise is evoked by the English slogan
"Carpathian Co-operate"
over the offices of these initiatives. Why not Slovakian, not Hungarian or Ukrainian ? In response, the cooperation regarding the political, environmental, and economic situation in the region has been started by the people who wish to use the international language Esperanto.
This initiative covers Moravy in the Czech Republic, the southeastern part of Poland, the western part of Ukraine, northern and eastern Hungary, Romania, and Slovakia. On the initiative of Slovakians and Hungarians, a preparatory committee is being organized to form a Carpathian Esperanto League. Recently, Poland, represented by the chief of the Polish delegation of the Transnational Movement TUTMONDE (part of an international movement which uses mainly Esperanto), also joined this initiative.
Soon, esperantists from Ukraine and Romania will choose their representatives to the league. Then a meeting of the preparatory committee will be organized. Cooperation will cover the areas of culture, tourism, trade, and information exchange among non-governmental organisations (NGOs).
Similar activities will be held in the Baltic countries as well as between the East and the West (the Polish-German "curtain").

Marek Warmuz
Komandosow 7/83
30-334 Krakow
tel. 48-12-665059

CXEKARPATA AUXTUNO (esperanto)
Karpatoj ... Dio dotis ilin per abundaj, parte unikaj flauxro kaj fauxno, fresxa aero kaj diafanaj riveroj. Homa fantazio logxigis ilin per bonaj feoj kaj malicaj demonoj, provizis per sennombraj trezoroj, kasxitaj en la tero de bonaj kavaliroj, la popola genio ligis kun ili neripeteblajn legendojn, kantojn, fabelojn.
En la karpata vilagxo Majdan autune de 1994-a j. aperis la ukraina Esperantujo, bonveniganta eksterlandajn gastojn por la internacia E-renkontigxo "Cxekarpata auxtuno".
Cirkauxe gxis la horizonto levigxas sxtupe montoj, kovritaj per la pice-abi-faga arbaro. Sovagxa, neeltenebla aromo !.. Ie for restis la urbobruo, malpura aero, homa vanteco. Romantika loko ! Fugxi de la tuta mondo kaj izoligxi cxi-tie. Sed plene izoligxi dum la supre-menciita arangxo ne eblis.
Okazis ja enhavricxa tago de la ukraina kulturo. Ludis vere auxtentikaj popolaj muzikistoj. Okazis diversaj prelegoj. Oni povis partopreni la fondan Konferencon de Karpata Esperanta Ligo, diskuti pri la problemoj de la E-movado en la postkomunismaj landoj.
Eblis fisxkapti, kolekti berojn kaj fungojn, mangxi ukrainajn specialajxojn. Cxiuj admiris vere mirindan karpatan belecon. Multaj trovis, ke la loko similas al Alpoj, iuj - ke al alia loko. Sed fine cxiuj konvinkigxis, ke gxi estas vere unika loko ne nur por la ukraina, sed ankaux por la internaciaEsperantujo.Tialindas veni cxi-tien ankorauxfoje. (laux la revuo " Ukraina Stelo " nr-o I/94)


CARPATHIAN AUTUMN (english)
The Carpathian mountains ... God endowed them with abundant and unique nature, fresh air, crystal-clear rivers. Human fantasy populated them by kind fairies and malicious demons, provided numerous treasures buried in the ground by noble knights, the genius of the people invented wonderful stories, legends, songs about them.
In autumn 1994 in the Carpathian village called Maidan, the Ukrainian Esperanto-land was held, hosting foreign guests of the international esperantists' meeting "Carpathian autumn".
Mountains covered by pine, fur-tree, beech forests stretch out to the horizon. That wild, inimitable odour ! The city with its noise, poisonous air, human vanity is left somewhere very far. A romantic place ! A wish arises, to escape from the whole world and remain here. But ... it was impossible, to be altogether isolated from the meeting.
The Day of the Ukrainian Culture had been organised. True folk musicians demonstrated their art. Various reports were made. One could attend the Conference on the Establishment of the Carpathian Esperanto League, take part in the discussions on the problems of Esperantists' movement in the post-communism countries.
One could fish, collect berries and mushrooms, taste Ukrainian dishes. All of us admired the beauty of the Carpathian mountains. Some thought that the place resembles the Alps, others, that some place else. But finally all came to the conclusion that it was a unique place, not only for the Ukrainian, but for the international Esperanto-land as well. It was worth coming here once more. [from the magazine "Ukraina Stelo" ("Ukraine Star") No. 1/94] preparis tycho@cile.msk.su

KEL ABOCA ADRESARO:
Juliusz Wasik, Pustelnia pod Debem, Horodek 38-613, Wolkowyja, Polio
Marek Warmuz, Komandosow 7/83, 30-334 Krakow, Polio, tel. 48-12-665059
Milan Zvara, Popradske nabr. 33, 05801 Poprad, Slovakio
Tibor Papp, Trombitas u. 12 H, 4031 Debrecen, Hungario
Vasyl Stanovyc', Ukraina Stelo Eldonejo Bona Koro Orlyka 3a 293720 Drohobyc' Ukrainio

Kompilis kaj elsendis Andrzej Zwawa