reveno al cxefa pagxo


KUNAGADI NR 5, MAJ 1994 - ESPERANTLINGVAJ FRAGMENTOJ:
LA RIPOZAJXOJ KAJ LA EFEKTIVECO

Ankoraux antaux ne longe en Europo funciadis du apartaj, kaj aliaj mondoj. La Oriento kaj la Okcidento. En la Oriento dauxradis la vintro de l'nacioj, kaj konradis gxin la rugxa makulo. Samtempe la Okcidento floris kaj konstante invitis. Kompreneble, ke la Orientanojn. Kvankam la pordoj al la Okcidento estis largxe apertitaj, neniu alvenadis, cxar la pordojn precize vartis la rugxaj soldatoj. Do la invito fakte kostis nenion, sed tamen belege aspektis. La Orientanoj nur revis. Pri la Okcidento, kompreneble. Sed pro la jam menciitaj kauxzoj cxio finigxadis je la revoj. Kaj dauxris dum jardekoj la specifa ekvilibro; konfuzanta - de tempo al tempo per la "Malvarma Milito".
Post la "vintro de l'nacioj venis la "printempo". Fakte gxi estis la gxojo pro la reakirita balauj. Cxiuj "invititoj" volis sukcesi siajn "revojn". Tamen... kiel rapide falis la Berlinmuro, tiel same rapide elkreskis cxe Odro kaj Niso riveroj la glacivando. La "invito" tuj cxesis funkcii, kiam venis la tempo efektivigi gxin. Tro multe kostis. La okcidentanoj kun plenaj ventroj jxaluze flegas sian altan vivnivelon. Cxu do bezonas al ili rumanaj aux iamaj sovetuniaj civitanoj mizeraj? La varoj laux la okcidentanoj havas nur unu direkton - orienten. La malan direkton malebligas la okcidentaj doganaj barieroj (vidu la cxerizoj aux la viando el Pollando. La satulo la malsatulon ne komprenas, gxuste pro tio la plenventra Okcidento ne savos sian bonstaton. Tiu cxi ekonomia politiko vengxos per la elkresko de la fasxismo en Rusujo kaj en la aliaj najbaraj landoj. Tiam devos fali cxiuj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj la Okcidenta ankaux. Kaj nenio saros gxin. Krom la ekonomia imperismo efektivigxas ankaux la lingva. La invado estas pararela. La fakto devigas la malricxaj landoj investi en la angla - en ties mastrumado, kulturo, detruante samtempe la propran. Tio cxi similas la toksikajxojn, kiujn la Okcidento abunde eksportas kvazaux kiel la rimedoj aux duonrimedoj al la plia produktado.
Se la Okcidento planas plie pacience plenventre vagadi, devas sxangxi sian pensmanieron. La Orienton kovris la rugxa makulo kun plena konkordo de la okcidentanoj. Nun la historio vokas la rekompencon. Anstataux promocii la anglan tuj oni enkonduku esperanton la lingvo estas neuxtrala kaj plenvalora. Promocias neniun kulturon aparte, sed jam havas sian propran - la internacian. La enkonduko de esperanto kostus malmulte. Gxuste la mono, kiun ne prenus la traduktistoj povus servi kiel la helpilo al la plej bezonantaj. Apertigxu la Okcidentaj koroj!

Grzegorz Turbanski - Hrehor Turban
Eugeniusz Matkowski

TUTMONDE
Rekantu la Kanton, ho nia fratar'
por gxin kun ador'reagnoski!
Kaj flugu kant'tiu de montoj al mar'
laux revoj de l'Majstro Grabowski!
Cxar nun post tro longaj malgxoj'kaj cxagren',
post cxiaj turmentoj jam foraj
tagigxo finigxis... jen pulsas maten'
per multaj lumstrioj koloraj!
Nun cxie...sur cxiu mondpart'kaj terzon'
sub tiu lumar'radianta
auxdigxas TUTMONDE per lauxta reson'
majesta kantad'esperanta!
Kaj spite al cxia milita horor',
ignore al mort'kaj pereo
disfloras TUTMONDE per plena disflor'
la Flor'de l'Interna Ideo!
......
TUTMONDE? Ho rev'de l'eterna sopir'!
Mi revon kun fablo kunigis!
Tutmonde? Bedauxre!...ne veras cxi-dir'!
Mi iom per gxi ektroigis!
Ekzemple en nia Patrujo...ho ve!
pro ies influ'malbonvola -
je temo de ia...Interna Ide'
jam preskaux neniu parolas!
Pro ia de l'Sorto fatala mister'
kaj stranga deprima mut-vanto
en land'de l'iama pac-ama Afer'-
lulilo de lingv'Esperanto
pro fal'kaj disfal'de l'iama fervor',
pro cxiaj surprizoj alternaj
cxe ni jam ekregis kompleta ignor'
pri ia...Ideo Interna!
........
Sur vastaj terzonoj de nigra Afrik',
sur flavaj terpartoj aziaj,
en Nord-Ameriko, en Sud-Amerik'
kaj sur la terspacoj aliaj
aperas kun vigla eldona impet'
signataj per vortoj distingaj
revu'post revuo...gazet'post gazet'
kaj ricxa librar'nialingva!
Cxe ni nur hazarde kun peza tropen'
pro ia malica sort'fava
aperis kelfoje tripagxa bulten'
kun kurtaj anoncoj negravaj.
Aperis gxi kiel banala simbol'
de l'emo al io ...kultura
kaj tuj sen impulso de ia scivol'
gxi mortis per morto natura!
..........
- Interna Ideo?...nu kia bezon'
diskuti je tiu cxi temo,
se estas gxi nure komplika aldon'
al nia prilingva problemo!
...........
Kasxigxis post nuboj la suna radi'
cxirkauxe nur - griz'kaj nebuloj!
Tra tiuj nebuloj rigardas al ni
tristplenaj de l'Majstro okuloj.

Eugeniusz Matkowski
14.2.94 Gliwice

KUNAGADI - POLA OFICIALA ORGANO DE "TUTMONDE" - TRANSNACIA MOVADO
c/o Marek Warmuz, ul. Komandosow 7/83, 30-334 Krakow, tel. 0-12/665059


KUNAGADI No 6, DECEMBRO 1994: KIO ESTAS TUTMONDE-TRANSNACIA MOVADO?
Tutmonde estas internacia movado, kiu estis kreita en Hispanio en 1985 j. kaj kiu uzas universalan kaj neutralan, artefaritan lingvon: Esperanto. La nomo de la organizo estas Tutmonde kaj gxi signifas alie: kun la tuta mondo. Ni ja estas antaux cxio civitanoj de la mondo kaj pro tio sur la Tero estas bezona kunlaboro inter nacioj, socioj, landoj; reciproka estimo por malsameco kaj toleremo, reciproka interkomprenigxo kaj interkonsento pere de unu komuna, facila kaj simpla lingvo - Esperanto.
Se ni parolas komunan lingvon kaj sercxas tion, kio kunigas kaj ni evitas tion, kio interdividas, ni evitas malamikecon kaj perforton, ni devas samtempe abomeni militon kaj organizi pacon, tio signifas, ni devas krei internaciajn organizojn kaj pacajn movadojn. Tia movado estas gxuste Tutmonde. Multaj mondaj problemoj: ekologio, malricxeco kaj senlaboreco, ekonomia malekvilibro, nacionalismoj, internacia korupto kaj komerco de armiloj, cxieregado de bankoj, malrespekto por homaj rajtoj ktp. postulas mondajn solvojn kaj neniu lando mem trovos rimedon.
Por solvi mondajn problemojn estas bezonaj mondaj movadoj, kiuj ekkomencos reformon de UNO kaj kiuj unue devos solvi problemon de la lingva "turo Babel". En Tutmonde ne ekzistas lingvaj baroj; tradukante tekston en Esperanton, ni estas komprenataj en cxiuj landoj de la mondo. Ni volas, ke Esperanto estu enkondukita kiel internacia lingvo en cxiujn lernejojn de la mondo. Januare 1993 j. oficiale starigis Pola Delegacio de TUTMONDE-Pacifista Movado, kies Pola Delegito - Marek Warmuz - estis nomumita de la Sekretariato el Hispanio. Unu jaro poste la Pola Delegacio sxangxis sian nomon: TUTMONDE- Transnacia Movado, ne sxangxante la programon de la tuta internacia movado. De la majo 1994 j. la movado agas kiel Pola Asocio TUTMONDE-Transnacia Movado kaj estas registrita laux pola legxo. Ni estas resume: esperanta - pacifista - proekologia - sociepolitika movado, kiu apartenas al t.n. NRO-j (Ne Registaraj Organizoj - ang. NGO-s). Ni ne estas politika partio.
Al Tutmonde apartenas ankaux neesperantistoj, do personoj kiuj ne konas la lingvon, sed kiuj subtenas la ideojn de la movado.

Marek Warmuz
tradukis el la pola Dorota Szczygiel

FAKAJ SEKCIOJ DE TUTMONDE
Rekte el NAE rezultas, por ke esperantistoj eniru en diversajn brancxojn de la homa aktiveco, devas ekzisti sekcioj grupigantaj homojn, kiuj interesigxas pri similaj aferoj.
Gvidantaro de Tutmonde ne fiksas anticipe, kiuj estas tiuj brancxoj. Tio dependas, pri kio deziros okupigxi "tutmondanoj". La sekcioj estos tute memstaraj rilate al elekto de la temoj kaj al agadkampo. Nuntempe formigxas embrioj de la venontaj sekcioj pere de propra aktiveco de la membroj de "Tutmonde". Nomoj de la sekcioj estas dume nur signalvortaj, sed ekzistas sekcioj: ekologia, kontrauxmilita, pri komunikado en eklezioj, instruista, ekonomia, pri homaj rajtoj, politika, pri aferoj de UNESCO, lingva pri kunlaboro kun UNO kaj scienca.
Nun mi prezentos nur kelkajn el ili:
Ekologia sekcio (aux Verda Sekcio)
Ekologia movado en Polio estas ege disjxetita kaj okupigxas pri tiel diversaj temoj, ke estas malfacile paroli pri iu komuna ekologia politiko kaj unuforma agadmaniero. Îajnas, ke ekologia movado en Polio prefere atentas landajn problemojn kaj tion pruvas foresto de Polio en Euxropa Federacio de Verduloj (el eksaj socialismaj landoj estas: Bulgario, Estonio, Slovenio). Do estas granda agadkampo por tiu-cxi sekcio kaj gxi estas tute ne profitigita.
Ekologio kaj libera merkato
Îajnas, ke cxiuj en la socio pli kaj pli zorgas pri ekologio - ecx auxtoritatoj kaj industriistoj volonte montras sian ekologian konscion: ekologiaj argumentoj ekregis ecx en reklamo: cxie oni parolas pri ekologio kaj finfine oni ne scias, pri kio vere temas. Por eviti kaoson, ni, kiuj nomas sin ekologoj, ni devas klarigi al si mem, kion ni celas parolante pri ekologio, por ke ni ne subtenu cxiujn verde vestitajn grupojn.
Ekzistas ja suficxe da mortigaj minacoj por timigo: malpuro de la aero kaj la akvo, la ozona truo, atoma energio. La problemoj estas universalaj kaj damagxoj videblaj sur la tuta planedo. Tamen homoj estas predisponitaj detrui naturan medion, kulpas la ekonomiaj reguloj, kiuj gvidas la homan agadon. Tiu ekonomia sistemo estas libera merkato. En tiu sistemo oni sukcesas, kiam oni neniigas la konkuradon, do kiam oni posedas pli multe kaj akiras ordonpovon. Gxi estas detruiga sistemo kaj por naturo kaj por homoj, cxar homoj bezonas harmonion kaj ekvilibron por bone vivi. Gxi estas entute neekologia sistemo kaj ekologio estas iluzio tiom longe, kiom longe regos logiko de pligrandigado de la nacia enspezo, politiko subordigi cxion al gajno, kiu devas kreski, industria disvolvigxo por plua profito, cxio por profito kaj finfine nekredeblaj rezultoj: grandega produktado kaj nenatura kreado de novaj bezonoj pere de reklamo: por instigi por plua konsumado, kiu devas kreski por pligrandigi produktadon kaj profiton. Samtempe kreskas malricxeco, sed tio ne gravas kaj merkato estas libera. Do oni ne laboras por produkti necesajn aferojn, sed por atingi tiel nomatan acxetkapablon.
Jean Marc Verger, Fr.
VERDire - Nr 13/94
Sekcio pri Komunikado en Eklezioj
La tasko de la sekcio ne estas disvastigi religian kulton, sed diskonigi internacian pilgrimadon kaj religian komunikadon pere de Esperanto. Îajnas ke kristanoj, kuragxe enkondukante Esperanton en ekleziojn, povas rimarkeble kontribui al gxia disvastigo. La sekcio penas organizi internacian pilgriman renkontigxon de esperantistoj en loko de sanktaj revelacioj en Medjugorje - Jugoslavio. Internacia Komunikado en Eklezio
Johano Pauxlo II konfirmante Esperanton kiel legxigitan lingvon por plenumi diservon, ne esperimis ankoraux rekte sian opinion rilate al solvo de la problemo de lingva komunikado. Li mem kiel poligloto, parolas multajn lingvojn de la mondo, sed en auxgusto '77 en Czestochouxa, okaze de la Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj, tiama kardinalo el Krakovo - Karol Uxojtjxla, konsentis kunplenumi Sanktan diservon kaj prediki en la kongresa lingvo - Esperanto. En lasta momento - pro kauxzoj sendependaj de li, la kardinalo ne povis persone partopreni la kongreson. Al cxirkaux 700 personoj el 20 landoj de la mondo kardinalo Wojtyla eldiris proklamon, en kiu interalie diris ke:
"Kiel Jesuo Kristo pregxis por siaj discxiploj pri unueco, same mi en la nomo de la Eklezio pregxas intence por vi. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi rompilan mondon kiel unu sxafaron sub gvido de unu pasxtisto. Unu transnacia lingvo Esperanto - ankaux servu por tiu nobla celo".
Se ecx tiuj vortoj ne estis tiam profetaj ("Kiel Jesuo Kristo... tiel mi en la nomo de la Eklezio") tamen ili plue estas gravaj kaj oni povas supozi, ke en nova, simila situacio, iama kardinalo kaj nuna plej ofta pasxtisto, certe ripetus ankorauxfoje siajn vortojn pri internacia lingvo. La devo de la Eklezio estas dauxra zorgo pri progreso de cxiuj nacioj, ankaux malgrandaj, respektoj por gxia lingvo kaj kultura malsameco. Se temas pri internacia interkomprenigxo kaj intersxangxo de la informoj, la Eklezio ne povas subteni iun nacian lingvon precipe kun eksterordinara ekonomi-politika forto, nek lingvon de antauxaj kolonianoj en nuna, tiel nomata, Tria Mondo, do la anglan kaj la hispanan, la eklezio tamen ne devas esti plue defendanto kaj protektoro - kiel en pasinteco - de latina lingvo, tiel nun - de la elektita, neutrala, transnacia lingvo. Certe tiu-cxi problemo ne estas facile kaj rapide solvebla. Oni devus superi multajn antauxjugxojn kaj fari kuragxan elekton. Îajnas, ke pozitiva solvo ne efektivigxos tiom longe, kiom la tuta interesigxo de la respondecaj homoj - ne nur en la Eklezio - estos direktita por propra celo, senprokrasta profito kaj unuopa sukceso.
En tia situacio sxajnas, ke oni povas kaj ecx devas konfidi al malsupra movado, kiu havus bonan organizadon kaj povus - per socia premo - fari multon por komuna bono de la norma familio. En nuntempa malforteco solvi la problemon de internacia lingva komunikado Tutmonde donas konkretan programon de la agado.
Sekcio por Paco
La cxefa principo de la Sekcio, estas ke labori por paco signifas organizi pacon, do ligi interkonsenton kaj kunlaboron en la Kunagado de Nacioj por Paco kaj Disvolvigxo; ecx en diversaj brancxoj, komencante de lingva. Nur Esperanto kiel neuxtrala lingvo, plene garantias egalrajtigon de nacioj kaj tio estas necesega faktoro de ajna Kunagado. Estas malfacile paroli pri Kunagado, se unu nacio jam en la komenco de interkomprenigxo devas lerni lingvon de alia nacio, nur pro tio, ke la alia estas pli granda aux ekonomie pli forta. La lingva diskriminacio portas kun si kulturan diskriminacion, cxar nacia lingvo estas nedisigebla parto de gxia kulturo. En la sekcio formigxis unua kontrauxmilita grupo.
Instruista Sekcio
La sekcio unuigos instruistojn ecx ne nur pri Esperanto. Tutmonde estas nun versxajne la nura loko en Polio, kie oni vaste gvidas instruadon de Esperanto, kompreneble koresponde. La situacio estas tie provizora kaj multajn temojn oni ankoraux devas ordigi.
Lingva Sekcio
Gxi unuigos tradukistojn; priservos la tutan movadon en gxiaj internaciaj kontaktoj.

Marek Warmuz
tradukis el la pola Dorota Szczygiel

NOVA AKTIVA ESPERANTISMO DE TUTMONDE
1. La esencon de NAE oni povas esprimi jene: esperantistoj okupigxu pri mondaj problemoj kaj per tio partoprenu en kreado de socio en cxiuj eblaj brancxoj de la homa agado:
Tutmondeco.
Por solvi sociajn problemojn en iu lando Esperanto ne estas bezona. Gxia tauxgeco kiel komprenilo ekvideblas nur sur internacia kampo. Kaj gxuste tie, kaj ne sur loka kampo, implikigxas gxia forto kaj signifo. La listo de la mondaj problemoj estas longa: problemo de paco, ekologio, senlaboreco, malsato kaj superproduktado de nutrajxo, nekontrolata ekonomio de la merkato kiu kreas ricxecon de unuj kaj malricxecon de aliaj, cxieregado de bankoj kaj de grandaj internaciaj entreprenoj, malrespekto por homaj rajtoj, nacionalismoj, malnovigxanta sistemo de politikaj partioj...
Se esperantistoj ne okupigxos pri la mondaj problemoj, la mondo ne okupigxos pri Esperanto!
Gxenerale mi opinias, ke la mondo bezonas Novan Ordon Mondan, ankaux ekonomian.
Aparta problemo estas la lingva problemo, precipe en la Euxropa Unio. Ni opinias, ke unuigxo de Euxropo estas la nura, neripetebla sxanco por Euxropo, kiu en la historio de la mondo okazos supozeble nur unufoje! Okcident-euxropaj esperantistoj ekkomprenis tion pli frue kaj emfazis por Esperanto. Kaj en Polio? Oni kontentigxas pri fermitaj arangxoj en malgrandaj rondoj kaj nomas tion "agado".
2. Esperantismo ne povas plue esti fermita en si mem kaj redukita nur al turismo kaj korespondado. Tute kontrauxe, alprenante soci-politikajn problemojn en diversaj brancxoj (paco, ekologio, internacia juro, kulturo, klerigo, ekonomio kaj ecx bizneso), Esperanto eniros kvazaux nature kaj ne rimarkinde en "sangocirkuladon" de nia planedo kaj ecx sen speciala varbado. Malfermeco.
El tio rezultas plena malfermeco por la socio kaj gxiaj problemoj, do plena kunlaboro kun cxiuj organizoj kaj movadoj, kiuj disvastigas similajn ideojn, kiel ekz. ekologiaj movadoj, kontrauxmilitaj, verdaj, pacifismaj, alternativaj ktp.
3. El tiuj-cxi principoj (tutmondeco kaj malfermeco) rezultas, ke Tutmonde devas unuigi cxiujn aktivajn kaj respondecajn homojn, sendepende, cxu ili konas Esperanton kaj ne preterlasante politikistojn.
Eksteresperantismo.
4. Centjara periodo de la Esperanto-movado kun gxia "neuxtraleco" estis necesa, por ke Esperanto aligxu al neniu politika auxtoritato. Neuxtraleco. UEA defendis efike Esperanton kontraux politikaj impetoj. Sed en XXI jarcenton ni devas kuragxe eniri kun nia Ideo-Forto kaj agadi cxie, en cxiuj brancxoj de la homa aktiveco. (Kompreneble krom fasxismo, milito kaj "kanibaloj").
Esperanto plue ne devus subteni iun sistemon de la politika auxtoritato, sed tio tute ne signifas, ke gxi devus esti indiferenta konsidere al politikaj problemoj. Nuntempe esperantistoj estas kiel infanoj ludantaj en sablejo kaj sxajnas al ili, ke nenio ilin influas krom sablo, nek socia politiko, nek kultura aux konfesa politiko, nek kleriga, ekologia, financa, industria aux logxeja.

teksto: Marek Warmuz
tradukis el la pola Danuta Kowalska
Atentu: supre skribita teksto estas resumo de kelkjara pripensado de eksterlandaj kaj polaj esperantistoj el TUTMONDE, precipe de la Sekretario el Hispanio kaj Pola Delegacio.

LA LINGVA PROBLEMO DE LA UNUIGANTA EUXROPO!
Milionoj da junaj homoj lernas lingvojn - gxi kostas centojn miliardojn da dolaroj - kaj kiam ili gxiskreskas, iliaj registaroj elspezas similan monsumon je la absurda sistemo de la internacia komunikado.
En la jaro 1993 le kosto de la lingvaj servoj de la Euxropa Komunumo ekzemple fermigxis je la 2 mld de ecu. La elspezoj - kaj pagas ilin la anaj sxtatoj - alkreskos ankoraux pli multe pro la fakto de la lancxado de la universala multilingveco. Gxi estas la utopio cxirkaux 50% da civitanaro de Euxropaj landoj neniam kapablos eklerni - je la bona nivelo - du fremdajn lingvojn. Alkreskos ankaux, auxtomate la kosto de la varoj, cxar la kostoj de la tradukado aux interpretado, kiuj estas necesaj en industrio, komerco turistiko aux instrusistemo sumas kun la kosto de ilia produktado. Gxi koncernas kaj la importon kaj la eksporton. Gxi donas cirkaux 105 milionoj da ecu de kostoj pro la traduka interpretservoj. La ciferoj estas astronomiaj.
Ofte oni persvadas nin, ke la lingva problemo ne ekzistas, cxar la angla estas uzata cxie. Se la lingvokono de la angla dissolvas la komunikproblemojn, do kial oni decdicxas tiom da rimedoj je tradukado aux interpretado?
El la enketo - kondukita en ses landoj de la Okcidenta Euxropo - rezultas, ke nur 6 procentoj de ilia logxantaro vere komprenas simplan anglalingvan tekston. Do la argumento - "la internacia angla lingvo" - estas nevera mito.
Cxu oni povas eklerni lingvoj en lernejo?
La lerneja instruado de la fremdaj naciaj lingvoj ne alportas la perfektan regon de ili, cxar al tio cxi necesas ekmemori kaj transformi en la reflekson centoj da precizajxoj, kiuj ne havas la racian motivaron (la nereguleco, la esceptoj - tio estas la malharmonio kun gramatikaj reguloj). En Francujo nur 1 procento da abiturientoj scipovas senerare esprimi en la ellernita fremda lingvo.
Tiamaniere la mono malsxparata je la tradukado aux interpretado ne povas esti uzata je la aliaj, pli prudentaj celoj. La sxtatoj neglektas la fakton, ke la tradukado aux interpretado estas ekonomie kaj socie la senfruktodona aktiveco. Ekzemple la anoj de la Monda Organizo pri la Sano, je la sama sesio, dum kiuj elspezis 5 milionoj da dolaroj je la lingvoservoj, rifuzis (pro la manko de la mono) la projektojn de la plibonigo de la sanitaraj servoj en Afriko. La servoj bezonis nur 4,2 milionoj da dolaroj. Pli kaj pli multe da homoj ekscias, ke ekzistas la neuxtrala, artefaritalingvo, simpla, facila kaj preta por uzi - Esperanto. Analizante la rilaton de la efekto al la instrukostoj oni povas konstati, ke nur unu - Esperanto-lingvo - kiel la internacian ebligas la optiman interkomprenigxon, dedicxante malmulte da tempo, da mono aux da energio.
Esperanto neniigas la tradukostojn, starigas la partneroj en la sama nivelo, sxparas la tempon dedicxata al la traduko aux interpreto, ebligas la senperan informotrafluon, estimas ankaux la etnan, la nacian aux la kulturan identecon de cxiu aparte, ebligas la la reciprokan kulturokonon, kaj spontanan sinplenumon en la interparolo kun diverslingvaj homoj.
Nieniam iu registaro diris: "Ni elspezas la miliardojn eltiritaj de vi - la impostuloj - je la senfruktodonan agadon, kiu estas la tradukoj. Cu vikonsentas, ke ni dedicu la monsumon alicele, ekzemple por plibonigi la sanon de la socio, aux je la protektadon de la medio. Ankaux neniu registaro diris "80 gis 90 procentoj el inter vi elektas la anglan, kiel la fremda lingvo, sed vi vidas, ke la plimulto da lernantoj neniam kapablos libere uzi gin. Se ni instruus al ili esperantan lingvon, tiam post unu lernojaro (kun la sama kvanto da lernohoroj) ili povus interkomprenigi same kiel en la gepatra nacia lingvo. Kial la registaroj silentas pri la aferoj? Kial kasxas la veron? Cu jam ne venis la tempo, ke oni devigu ilin al la pli prudenta agado?

Marek Warmuz
tradukis el la pola Dorota Szczygiel

ABSURDA PROPRECO
kies?

cxu ies?
cxies?
nenies?

cxu mia?
via?
lia?
sxia
nia?
via?
ilia?

...onia!!!

Atmananda
18.9.94 Mysliborz

LA PROGRAMO
sen limoj
sen artaj dividoj
sen mensongo
sufokonta liberon
cxiam rekten vero
cxiutage spite
al hipokriteco
per egala pasxo
sen altigitaj
sen degraditaj
aktivaj por
rasa egaleco
klasa egaleco
kultura egaleco
lingva egaleco
aktivaj por
totala egaleco
sen altigitaj
sen degraditaj
kontrauxaj al sistemo
kun helpo por la tero
per vorto de amo
per vocxo de integrigxo
nun kaj cxi-tie
cxiam kaj cxie
sen limoj!

"Aferra" - verda bruo
tradukis el la pola Marek Warmuz

ESTU KUN NI!
- Iuj diros, ke vi estas naivaj, cxar junaj.
- Ili asertos ke ne indas komenci iu ajn agadojn, se dezirinda sukceso ne estas atingebla tuj.
- Iuj - laux sia sperto - provos vin konvinki, ke la vivsenco konsistas en tio, ke vi kontentigxu nur per tio, kion cxiu scipovas kolekti cxirkaux si: iom da diversaj ajxoj, iom da proksimuloj.
Tia estas la recepto por postvivo de tiuj, kiujn la vivo klinigas (kaj eble ili pravas, sed ne gxis fino). Ekzistantaj receptoj, skemoj kaj modeloj ne kongruas al nia situacio, cxar ni vivas en tute aliaj cirkonstancoj ol antauxaj generacioj. Ankoraux cent jaroj antauxe la Tero sxajnis al la homoj grandega kaj gxiaj ricxajxoj neelcxerpeblaj.
Antaux kvaronjarcento optimismon oni cxerpis el la konvinko, ke senlimaj eblecoj de disolvigxo de la homaro trovigxas en tekniko. Gxi estis konsiderata kiel ilo de sendependigo nin de naturpotencoj kaj garantii al ni gxeneralan bonstaton. Videokomunikado, helikoptero kaj cxemana, universala roboto por cxiu, abundaj rikoltoj el kampoj fekunditaj per mineral-sterkoj, auxtomatigitaj fabrikoj kaj likvido de malsanoj - tiamaniere imagadis sian maturan estontecon gelernantoj de popollernejoj sursojle de sesdekaj jaroj. Similajn promesojn deklaris ankaux sciencistoj. La homoj, kies konscion formis menciitaj konvinkoj kredis en tio, ke morgaux estos al ili pli bone ol morgaux.
El nia sperto fluas aliaj konkludoj. Ni jam konscias, ke teknik-progreso alportis al ni ne nur utiligajxojn, sed ankaux ruinigon. La homoj, al kiuj la tekniko devontus faciligi la vivon, farigxis ostagxoj de gxi, kaj jam ne eblas, por ke ni liberigxu el gxi. De kie do ni cerpu la esperon?
Unu el elementoj determinantaj progreson de nia civilizo (kaj ni trovigxas en samsperta rondo de la logxantoj de la norda duonglobo) estis kaj estas filozofio, por pli kaj pli HAVI. Havi por sia dispono la naturon, havi materialrimedojn, havi aliajn homojn.
Dume rilato inter la homo kaj la naturo ne konsistas en tio, ke ni povas subigi gxin. Tute male. Materiaj bezonoj kreskas konforme al satigxado per ili, kaj - se ilia realigado estas ununura valoro de la vivo, do - gxi farigxas ankaux la sumo de neplenumitaj sxancoj. Konviko pri tio, ke ni povas posedi aliajn homojn - estas anormaleco kaj kauxzas, ke tiom ofte ni renkontas perforton, arogantecon kaj agreson.
Unuopa homo paralizita per manko de kredo, ke li mem povas ion ajn realigi, sentas sin reduktita al la rolo de programita masxino, embarasita kaj sendecida konsidere al la sxangxoj, li subigxas al okazajxoj kaj al cirkostancoj, li fugxas en privatecon, evitas la demandojn, kial kreigxis tiu situacio kaj kiudirekten iras nia mondo.
Tamen la tempoj sxangxemecitaj tauxgasx por alternativ-elektoj.
Al egocentra principo "HAVI" ni povas kontrauxstari la vivon subordiganta al filozofio "ESTI", kiu tute ne signifas, ke ni devus forlasi la penson pri satigado de niaj elementaj bezonoj. Tute male: la vivo en malricxeco senigas la homon de lia digno, kaj la filozofio "ESTI" koncernas tion, ke oni redonu al la homo perditan dignon kaj samtempe redonu sencon de la vivo kaj harmoniigon kun la mondo.
Alternativo kontraux rab-mastrumado per nia komuna bonajxo (la naturo) estas - tie, kie ankoraux eblas - reveni al la stato de ekvilibro kaj batali pri tio, por ke ne plu faru la detruojn; nek grandajn, nek etajn.
Alternativo kontraux la vivo subordigita ekskluzive por kolektado de ajxoj - estas lernado de tio, kiel gxui kontentigon elfluantan ne nur el materialaj impulsoj, sed ankaux el la spiritaj. Kuro dum la sunlevigxo tra pado estas travivo, kiun plimulto el ni ankoraux ne eksentis. Kaj gxuste tio povus nin same gxoigi, kiel akiro deziritajn sondiskojn de sxatata ensemblo, aux acxeto de nepre necesan vicparton por nia motorciklo. Ankaux - la intelekta peno, ekzemple lernado de fremda lingvo, povas same gxojigi nin, kiel elspezo de perlaborita mono.
Alternativo kontraux traktado de aliaj homoj instrumaniere kaj tra prismo de propra egocentrismo - estas reciproka simpatio, kiu farigxis la varo same deficita, kiel pura akvo aux ne detruita naturo. Tre ofte aliaj homoj sevas al ni por tio, por ke ni povu je kosto de ilimalstrecxigi niajn stresojn, seniluzigxojn kaj kompleksojn. Dume cxiu el ni bezonas eksenton de akcepto, ni bezonas alian homon pro tio, por ke ni povu bonvoleme respeguladi nin en liaj okuloj.
Samtempe ni mem ne scipovas donaci la samajn pozitivajn sentojn al aliuloj. Se ni hodiaux povas cxerpi de ie ajn la esperon, do nur el la potencialo, kiu enestas en ni mem, kaj dauxre ankoraux gxi ne estas utiligita: intelekto, kapablo al altruismo, kapablo al amo.
Ni oferas neniun pretprojekton por agado, neniun recepton aux modelon. Ni tamen estas konvinkitaj pri tio, ke:
- la sangxoj ni komencu de ni mem kajni akcepteme turnigxu al aliuloj;
- la rimedoj, per kiuj oni volas atingi la celon, estas same egalrajtaj kiel la celo;
- cxi - entrepreno davas havi tiom da kreantoj kiom da auxtoroj, kiom da partoprenantoj, cxar nur tiamaniere oni povas realigi socian principon de egalrajta kunvivo la homojn kun la homoj kaj la homon kun la naturo.

Pac-ekologia Movado "Mi preferas esti"
tradukis Zdzislaw Dziubecki
korektis: Marek Wojtaszek, Ryszard Kwarciany, Dorota Szczygiel

ADRESO DE LA PAC-EKOLOGIA MOVADO "MI PREFERAS ESTI":
Miroslaw Stepniak, Konopnickiej 6, Warszawa (ne esperanta!)

Tutmonde - Transnacia Movado
Pola Delegito
Marek Warmuz
Komandosow 7/83, 30-334 Krakow
tel.48/12/665059
Krakovo, la 10-an de februaro, 1994 j.

Sinjoro Waldemar Pawlak Cxefministro PR
Sinjoro Andrzej Olechowski Ministro pri Eksteraj Aferoj
Sinjoro Kazimierz Dejmek Ministro pri Kulturo kaj Arto
Sinjoro Aleksander Luczak Ministro pri Nacia Eduko
En la nomo de la Pola Delegacio Tutmonde - monda organizo en 48 landoj - ni volas bondeziri al Vi, Sinjoroj, gxustajn kaj kuragxajn decidojn, de kies dependos la pozicio de Polio en la mondo.
Ni deziras esprimi nian aprobon por la agado de Sinjoro Cxefministro kaj la Registaro, kies celo estas pli granda utiligo de pola scienc-klerika ideo kaj de pola kultura akirajxo kaj ni esperas, ke ni trovos cxe vi, Sinjoro Cxefministro kaj Sinjoroj Ministroj subtenon por la ideo pli vaste popularigi kaj utiligi sur euxropa kaj monda areno la internacian lingvon Esperanto, kiu antaux 106 jaroj estis kreita en Varsovio kaj nun estas preta por universala utiligo.
Ni subtenas vian agadon por integrigxo kun Euxropa Unio kaj aparte por la Kunagado por Paco kaj la Kunagado por Disvolvigxo. Bonega helpilo por atingi tiujn celojn estas gxuste Esperanto, neuxtrala lingvo kiu ebligas interkomprenigxon sen iu ajn lingvo-kultura supero kaj kiu garantias egalrajtecon de cxiuj lingvoj, ankaux minoritatoj, kiuj estas uzataj en la Euxropa Unio.
La ideo de interkomprenigxo per Esperanto por atingi Pacon kaj Disvolvigxon en la Kunagado akiras nuntempe en Euxropo kaj en la tuta mondo pli kaj pli multe da adeptoj, kiuj rimarkas grandegan lingvan problemon de la unuigxanta Euxropo.
(aldono 1)
Subskribante en la nomo de poloj la Kunagadon por Paco, Sinjoro Cxefministro prezentis la ideon de la Kunagado por Disvolvigxo kaj esprimis pervorte sian apogon por eksterregistaraj kaj transnaciaj institucioj kaj movadoj, kiuj agadas por Kunagado. Lige kun tio, ni esperas, ke post la eldiroj sekvos praktikaj agoj kaj pola esperantismo kaj Transnacia Movado Tutmonde akiros ankaux apogon de Sinjoro Cxefministro kaj Sinjoroj Ministroj.
Verdire en la lasta periodo en la pola Esperanto-movado regas krizo - ni kredas, ke tio estas forpasanta situacio - tamen malgraux diversaj obstakloj, ankaux politikaj, la lingvo Esperanto akiras pli kaj pli grandan respekton en Euxropo kaj en la mondo, kaj gxi ecx estis temo de debato en la Euxropa Parlamento.
(aldono 2)
Ni rimarku ankaux cxi-tie ekzemple akcepton de la Asocio de Esperantaj Verkistoj al internacia PEN-Klubo (aldono 3) kaj klopodojn pri fondigxo de "Departamento pri internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj cxe UNO"
(aldono 4)
La nova Unuigxanta Euxropo bezonas novajn ideojn kaj novajn perspektivojn. Se ni parolas pri Kunagado, ni parolas pri egalaj rajtoj de nacioj kaj se jes, neniu nacio, granda aux malgranda, neniu lingvo, tre aux malpli disvastigita, neniu kulturo, ne devus esti favorataj.
Komuna lingvo en la Euxropa Hejmo devus nomigxi nek angla, nek germana, nek franca aux rusa, pola nek greka.
Komuna lingvo por Euxropo estu neuxtrala, internacia lingvo, logike planita kaj preta por universala utiligo de pli ol 100 jaroj - Esperanto. Ni deziras prezenti al vi, Sinjoro Cxefministro kaj Sinjoroj Ministroj alvokon de polaj membroj de Tutmonde (ni estas certaj, ke ankaux de multaj aliaj esperantaj medioj) pri tio, ke reprezentantoj de nia Lando promociu la neuxtralan lingvon Esperanto, kiel lingvon, kiu povas helpi en solvo de multaj problemoj en la Unuigxanta Euxropo kaj en la Kunagado de Nacioj por Paco, Kunlaboro kaj Disvolvigxo.
Gravan rolon en popularigo de ideo ludas amasaj informaj komunikiloj, precipe televido. Bedauxrinde en Polio pri la lingva problemo kaj gxia solvo per Esperanto pli largxe oni ne parolas, sed tio ne signifas, ke la problemoj ne ekzistas. Pro tio ni deziras prezenti proponon, ke en la televida programo (ekz. kadre de Eduka Televido aux TV Polonia ktp.) aperu informoj kaj programeroj pri la monda kaj pola Esperanto-movado kaj pri agado de eksterregistaraj kaj transnaciaj organizoj, kiuj okupigxos pri la problemo de komunikado. Oni povus ankaux en estonteco prepari televidan kurson pri Esperanto.
Ni bondezirus al Sinjoro Cxefministro kaj Sinjoroj Ministroj, ke dank' al viaj klopodoj Polio estigxu sur Euxropa kaj monda forumo vera patrujo de Esperanto, popularigante tiun-cxi lingvon kiel nacian kaj kulturan valorajxon por transnacia servo kaj donacante gxin kiel civilizacian akirajxon - tia sendube tiu-cxi bela kaj neuxtrala lingvo estas.
Esprimante nian estimon
Regionaj delegitoj de la Transnacia Movado
Tutmonde en Polio
Pola delegito de la Transnacia Movado Tutmonde

Marek Warmuz
tradukis el la pola Dorota Szczygiel

KUNAGADI DEZIRAS:

Mi sercxas esperantistoj interesitaj pri kontrkulturo, anarkismo, ekologio, Praslava kulturo:
Igor Strapko, Borkowska 9/1, 62-800 Kalisz

Mi sercxas lernolibroj por esperanto kaj aliaj materialoj kaj kontaktoj kun esperantistoj:
Pejzaz, Batorego 36/13, 05-400 Otwock

Mi sercxas interesitaj pri esperanto (en alternativa versio), vegetaranismo, ekologio, antimilitarismo, kosmopolitismo, ribeliga arto, ktp., ankaux TUTMONDE, TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO, cxefe volontaj agadi:
Vegetarano, pk. 2, 71-119 Szczecin 35

Karaj Samideanoj!
Mi estas komencanta esperantisticxo el Polio. Mi eldonas "Verdaj Brigadoj. Revuo de Ekologiistoj" (monata en Pola, trimonata en... Angla), "Grasshoper" (trimonata pri Karpata Euxroregiono en ukraina, slovaka, pola, esperanta... kun angla traduko) kaj aliaj brosxuroj kaj libroj. Cxi tio "Kunagadi" estas KOMPosita de mi (dankon por sinjoroj Pauxel Uximmer, Radoslaux Nouxakouxski kaj Marek Uxojtaszek por literfontoj por fenestra sistemo).
En Pola monato estas rubriko "Ekologio per esperanto" - prezentado esperantaj organizajxoj, eldonajxoj, iniciativoj ktp. en spirito de "Nova Aktiva Esperantismo" (ne nur pri protekto de medio. Ankaux pri anarkismo, federalismo, radikalismo, vegetaranismo, paco).
Mi atendas viajn proponojn kaj materialojn por la rubriko!!! Cxefe mi bezonas informoj pri esperanta feminismo, aktiveco kontraux seksismo, klerikalismo, fasismo, por homaj rajtoj, por rajtoj de bestoj, por malliberaj de konscienco, III Mondo, Nova Erao, alternativa (kontr-, sub-) kulturo, indigxeniaj homoj, senperforta agado ktp.
Mi oferas cirkaux 500 adresoj polaj kaj eksterlandaj esperantistoj interesitaj pri supraj aferoj kaj cirkaux 1300 adresoj esperantistoj kun senkonataj interesigxo.

Andrzej Zwawa
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj", Slawkowska 12/24, PL 31-014 Krakow
tel. 48/12/4222147, 4222264, 4295332 w. 30, 29, 28, faks: w. 26, 22
zb@zb.most.org.pl
http://akson.sgh.waw.pl/~ada/ZB
http://gemini.most.org.pl/wydawnictwo_zielone_brygady/oferta.htm
ftp://main.tuniv.szczecin.pl/pub/amiga/scena/ziny/ZB
konto:FWIE nr 15401115-105428-27005-00 BOS SA O/Krakow

ADRESARO DE NOVA AKTIVA ESPERANTISMO EN POLIO:
ADRESARO DE TUTMONDE

Cxefestro:
Marek Warmuz, Komandosow 7/83, 30-334 Krakow;
Vicestro
Miroslaw Cwiek, Komandosow 7/83, 30-334 Krakow;
Landa Delegito
Dorota Szczygiel, DS 17, Tokarskiego 6/204a, 30-065 Krakow (qis 20.6.95, poste: os. Na Stoku 15/26, 25-408 Kielce.

Regionaj Delegitoj de TUTMONDE:
Adam Olszewski, Trybunalska 13a/4, 82-300 Elblag
Andrzej Marszalkowski, Bielinskiego 1/3, 83-300 Gdansk
Antoni Dorosz, Mickiewicza 3/5, 26-600 Radom
Elzbieta Frenszkowska, Orlowicza 35/5, 10-684 Olsztyn
Marian Krzyzankiewicz, Targowa 2a/7, 41-800 Zabrze
Piotr Czerkawski, Konopnickiej 18/2, 71-150 Szczecin
Teresa Kandzia, Kruczkowskiego 5/7, 58-309 Walbrzych
Wieslaw Stanicki, Sikorskiego 21, 07-130 Lochow

Urbaj Delegitoj de TUTMONDE:
Danuta Kowalska, Broniewskiego 8b/7, 33-300 Nowy Sacz;
Danuta Lisicka, 22 lipca 14e/6, 47-220 Kedzierzyn-Kozle;
Ewa Misior, Sierpinskiego 2/44, 02-117 Warszawa;
Helena Latacz, Pocztowcow 8, 34-500 Zakopane;
Irena Miodynska, Kosciuszki 32/5, 44-100 Gliwice;
Iwona Kaczor, Zawadzkiego 22/129, 43-100 Tychy;
Malgorzata Gendera, Towarowa 10/6, 63-400 Ostrow Wlkp;
Marek Ulanowski, Strupin Maly 39, 22-100 Chelm;
Pawel Nowak, Wlokniarzy 22/36, 34-120 Andrychow;

ADRESARO DE VERDVERDULOJ EN POLIO:
"Aferra" - verda bruo, p/a Igor Strapko, Borkowska 9/1, 62-800 Kalisz
Asocio de Vegetaranoj, Stare Miasto 11-16/23, 10-026 Olsztyn, tel.48/16/375536
Eldonejo "Verdaj Brigadoj", Slawkowska 12/24, 31-014 Krakow, tel.48/12/222147 int. 15, fakso: 222264, (zielbryg@gn.apc.org)
Fanzino "Voc'o el Ventro", p/a Piotr Czerkawski, Konopnickiej 18/2, 71-150 Szczecin.
Karpata Esperanto-Ligo, Pola Sekcio p/a Juliusz Wasik, Eremitejo sub la kverko, Horodek, 38-613 Wolkowyja, tel.48/16/343505
"Mondverdaj" - Ekologia Movado, p/a Mirek Kowalewski, Przyszlosci 31/3, 70- 893 Szczecin
Orienteuxropaj verduloj diskutlisto en retposxto: greensee@plearn.edu.pl. C'efoj: Piotr Wiench (wiench@plearn.edu.pl) kaj Darek Jazdzyk (joystick@plearn.edu.pl)
Tutmonde-Szczecin, p/a Vegetarano, pk. 2, 71-119 Szczecin 35
"Verda Arko" - Ekologia Revuo, Lucznicza 43/46, 71–577 Szczecin, tel.48/91/501708
Verda Federacio/Fronto de Libereco por Bestoj/Tutmonde-Kalisz, p/a Julita Konieczna, Wojska Polskiego 105/27, 62-800 Kalisz, tel.48/62/710-41 int. 54
Vegeta Vivo, Kaszubska 20, 74-300, Mysliborz, tel.148368
Verda Federacio - Laborgrupo pri Internacia Lingvo, p/a Zdzislaw Dziubecki, Belzacka 64/36, 97-300 Piotrkow Tryb., tel.48/44/473265

KUNAGADI - REVUO DE POLA ASOCIO "TUTMONDE"
ISSN 1233-409X, nr rej. 1056
adreso: Komadosow 7/83, 30-334 Krakow, Polio, tel.48/12/665059
konto: BOS sa o. Krakow nr 630106-106106-2710-00
retajpis: Marteno, Aleksandra Bily, KOMPositis: Andrzej Zwawa