reveno al cxefa pagxo


Antaux la apero de la civilizacio la vivo de diversaj estajxoj sur Tero dauxris de 1 000 000 gxis 10 000 000 jaroj.
Dum la lastaj 2000 jaroj malaperis de nia planedo 1/5 de specoj. Ekzemple, inter la 1978-a kaj la 1986-a sur nur unu monto en Ekvadoro lignohakistoj malaperigis 90 nur tie vivantajn specojn de plantoj. Nuntempe dum cxiu jaro malaperas 27000 specoj de bestoj kaj plantoj. Tio signifas, ke ni perdas 3 el ili dum unu horo.
Profesoro Edvardo O. Vilsono (Eduxard Uxilson) en Harvardo, kiu estas zoologo kaj kreanto de sociobiologio avertis dum la kunveno de "Usona Asocio Propaganta Sciencon" en Atlanto:
"La rapida detruado de la medio minacas al la homo mem. Ni ne iluziigxu, ke ni estos sekuraj kiam ni detruos arbarojn kaj lasos nur kelkajn specojn de sxatataj bestoj kaj plantoj."

Dum la jaroj 2000-2100 malaperos 3000 lingvoj. La sama kvanto malaperos dum la sekva jarcento. Cxe la fino de la XXII-a jarcento restos nur cxirkaux 600 lingvoj el la hodiaux uzataj 6 000.
La katastrofon similan al la morto de fauxno kaj vegetalaro rilate al lingvoj antauxvidas Kristofer Moslej (Christofer Moslejx) - unu el la redaktoroj de "Atlaso de Mondo-lingvoj". (Atlas of Uxorld's Languages). Kristofer demandata cxu esperanto igxos la internacia idiomo respondis "Mi estas sceptikisto. La lingvoj de ricxaj popoloj disvastigxas pli rapide."
Laux lia scio la internacia lingvo de estonteco estos "kripla, angla lingvo" (broken english).

J.T. laux la artikolo en "Perspectives" (La perspektivoj)
(Transeuropa, BM-6682, Londono WC1N 3XX, Britio), Nr 9
el la pola lingvo tradukis Danuta Kowalska

ENGXIOS CXE LA UXORKSXOPO
La konata engxios prezentis draft'n propozsxn'n, ke dum prepkom oni faru uxorksxopon kaj oni venu al la konsesuso abaut atribuata grant por er polusxn. Nu, cxu vi komprenas? Ne? La lingvajxo de polaj ekologiistoj cxiam pli memorigas tian cxi novlingvon. Novan - cxar lancxatan ekde unu jaro kaj duono far cxiam pli granda, cxiam pli memizolitigxanta disde aliaj, kaj fakte cxiam malpli multe faranta grupo de "ekologiistaj tutmondemuloj", kiuj nomumas sin "engxiosoj". (La konkludo: engxios estas homo, kiu reprezentas nenium movadon ekologian, faras nenion konkretan en Polio, tamen li faras IMPRESON). pola lingvo havas efike funkcieblaj ekvivalentoj de cxiuj tiaj: "vajscxermenoj" (vicprezidanto), "uxorksxopoj" (diskuta grupo, labora grupo), "draftoj" (skizo, projekto), "prepkomoj" (prepariga renkontigxo). Ni logxas en tiu-cxi lando, do ni komunikigxas kun poloj, ni parolas al ili, ilin ni informas kion ni faras, ni do parolu la saman lingvon!
Dum la lastaj jaroj, la komputila sistemo de la Sxtata Inspekcio de Mediprotektado donadis la informojn en la angla lingvo. Pro tio, tiuj-cxi materialoj povis nur por elektuloj servi. La Ministerio de Mediprotektaado malfermigxas kun informoj por la ekstero.
Eble jam baldaux ne nur tie-cxi, en la Ministerio, la deviga lingvo farigxos klara, komprenebla por cxiuj kaj konkreta pola lingvo. La lingvo kiu ne servas por tio, por ke per la novlingvo oni kasxu malperfekteco de la pensoj.

E. el pola revuo "Verdaj Brigadoj"(4/92)
(esperantigis Marteno, retajpis Andrzej Zwawa)

LA INTERVJUO KUN MR. UXORLDMAN, PREZIDANTO TOE KAJ KOORDINANTO DE TAE
- Mister Worldman! Vi estas koordinanto de la Tutmonda Akcio Ekologia...
- Memkompreneble (of course).
- En kio konsistas tutmondeco de via akcio?
- Tutmondeco de Tutmonda Akcio Ekologia (TAE) konsistas en tio, ke gxin organizas La Tutmonda Organizo Ekologia (TOE), kies Prezidanto estas memkompreneble (of course) mi.
- Kaj en kio konsistas tutmondeco de via organizo?
- Tutmondeco de la Tutmonda Organizo Ekologia konsistas en tio, ke ni vojagxadas tra la tuta mondo kaj...
- Kaj kio?
- Kaj cxu tio-cxi ne suficxas? La mondo estas grandega! Memkompreneble (of course).
- Thank you por intervju', Mister Worldman.

Stanislaw Zubek
Krakow, 4.12.94
el pola revuo "Verdaj Brigadoj"(2/95)
(esperantigis Marteno, retajpis Andrzej Zwawa)