reveno al cxefa pagxo


MALAKCEPTO DE DIVERSECO - NOMADOJ EN IRLANDO
Tre malpli ol unu procento de la enlogxantoj de Irlando estas nomadoj. Cxefe estas ili etne irlandaj, sed de aro de familioj kiuj dum multaj jaroj vivas la nomadan vivon. (Ankaux estas ecx pli malgranda kvanto de tiel-nomataj 'nov-epokismaj' nomadoj, cxefe angla-devenaj kiuj pro kontrauxstaro al socio industria/kapitalisma/urba decidis nomadigxi.)
Kiel tipa en 'modernisma lando' la terposedsistemo tute ne agnoskas la rajton vivi nomadan vivon. Sed lokaj konsilioj legxe devas havigi al nomadoj haltejojn tauxgajn. Tiu gxis nun ne okazis. Pro manko de bona akvo, gxenerale maltauxgaj logxlokoj, k.a., la vivlongeco de nomadoj en irlando estas sxokige malpli ol de malnomadoj.
La antauxjugoj kontraux nomadoj estas la kial ke oni tiom malmulte liveris tauxgajn haltejojn. Kiel ano de loka konsilio, mi havis la okazon ekscii pri la antauxjugxoj kontraux nomadoj, kaj iom pripensi ilin.
En la distrikto kiu elektis min estas 4 elektitoj. El ni, nur mi pretis subteni proponon de la oficistoj meti du haltejojn en la distrikton. La distrikto diversas inter monotonaj domaroj mezklasaj kaj mez-laboristklasaj, vilagxo malnova klase miksita, kaj ricxa kvartalo sur la monteto. La partoj de la monteto kiuj ne tenas la grandajn domojn estas tre belaj, ekologie gravaj kaj socie gravaj pro tiu ke ili estas sovagxa tereno proksima al la urbo.
Responde al la propono lokigi haltejojn sur la monteto, venis reago fortega. Krom kelkaj subtenantoj, multaj enlogxantoj montris kontrauxsentojn kiujn mi ne estis antauxvidintaj. La argumentoj ampleksis tervaloron, ke 'mi laboras kaj ili ne', 'kial ili ne logxu en domoj kiel ni?', 'cxu ni ne devas cxiuj vivi laux la samaj reguloj?', k.a.
Baze la mesagxo estis - 'mi ne volas ke vi logxu apud mi'.
Kio damne rajtigas al homo tion decidi? Se nekonato acxetas la domon apudan, neniu povas tion influi, do kio rajtigas homojn decidi pri haltejo tiukadre?
Post la decido, en kiu la plimulto de la konsilio (sed ne la aliaj tri lokaj konsilianoj) subtenis la lokojn proponitajn de mi, mia fojfoja bulteno por diri kion mi faras kiel konsiliano enhavis, interalie, jenon:
Iuj de la homoj kiuj kontaktis min sxajnis havi nenian koncepton ke nomadoj estas aliaj homoj, personoj kun propraj vivoj. Anstatauxe, nomadojn oni vidis kiel malprecizan minacon de cxiaspeca katastrofo.
Kelkaj de la komentoj kiujn faris homoj indikis ke nomadojn oni kulpigis pro gxenerala malkontento. Homoj logxantaj en domoj kiuj versxajne valoras pli on 250,000 pundoj sin priskribis al mi kiel 'ordinarajn laborantajn homojn'. Iuj de la leteroj venis de homoj kiuj sincere kredis ke ili ne ricevis plenan justecon de la socio, kvankam ili estas en unu de la plej ricxaj eroj de tiu socio ( unu de la plej ricxaj socioj sur la planedo). Nomadojn (inter aliaj, certe), oni kulpigas pro tia profunda malkontento.
Mi komentu cxi tie ke antauxjugxoj kontraux nomadoj ekzistas tra la tuta malnomada socio, kaj ankaux tia kulpigo. Inter homoj ricxaj estas simple pli frapa ke kulpo-transdono okazas.
Gravas kompreni de kie venas tiu malkontento. Parte, nia kulturo politika estas plenda, en kiu eroj de socio pensas ke aliaj pli profitas ol si. Sed pli fundamenta estas la ekonomia bazo de nia socio - konsumismo kaj reklamado. La esenco de reklamado estas malkontentigi homojn pri tio kion ili havas. La trokonsumo de nia socio ests rezulto de la provo acxeti kontenton. Tiu trokonsumo estas la radika kauxzo de medidetruo.
Ekologie dauxrigebla socio devas esti bazita sur valoroj kontrauxaj al tiuj de materia konsumado, sur valoroj kiuj emfazas respekton por naturo, por individuoj kaj por komunumeco. Do, malkonstrui konsumisman socion kaj la reklamstrukturon kiu gxin subtenas estas kerna celo de verda politiko.

Daithi' O' hE'alaithe 54, Pa'irc E'abho'ra, Beann E'adair,
Bonvenigxas la internacia lingvo ESPERANTO Co. Bh.A'.C.
Fa'ilte roimh Gaeilge freisin, E'ire / Irlando
gutha'n/telefono: +353-1-8324087

TEMELINO
Estis facile trovi la lokon de la barado en Temelino (malgraux, ke la pentrajxoj estis nur ene).
Por siegxi la atomcentralon en Temelino la 7-an de julio, mi kun Marek Tworek forveturis jam la 3-an. Oni ne scias kiom longe oni veturos per auxtostopo. Ni sukcesis atingi Pragon la saman tagon kaj gustumis multajn specojn de la praa trinkajxo vagante laux la stratetoj. La sekvan tagon matene ni veturis per cxehxa trajno (cxio estas vera kion oni skribas en "Zielone Brygady" pri la trajnoj), post kelkaj horoj per auxtobuso ni veturis el Czeskie Budziejowice al Temelino.
Ni eliras el la auxtobuso post la alveturo kaj vidas monstrajn kamentubojn de la atomcentralo, solidan palisaron kaj gardturojn kun armitaj gardistoj de la firmao "Group 4". Cxio aspektas impone kaj terure. Ni fotas tion kaj iras inter tritiko kaj fazeolo al la organizita tendaro ekologia, "Temelino" – la organizanto estas Hnuti Duha, Jakubske Namesti 7 Brno 60200 Republika Czeska. Junuloj jxus versxas betonon al feraj konstruajxoj, bezonataj por bari la vojojn. Mi salutas la mastrojn, pagas por mangxado kaj preparas nian tendon. Iom ni ripozas. Malfrue vespere ni ludas ekologiajn partizanojn… La sekvan tagon la tuta cxirkauxajxo kovritaj estas per antinukleaj surskriboj. Ili atakas okulojn el la dekliva tegmento de vendejo cxe atomcentralo, el reklamaj tabuloj cxe la vojo Budziejowice-Tyn cxe la rivero Vitava, el tubaro, el la sxoseo. Unu el multaj signalvortoj estas skribita pole: "Energia atomowa? Nie, dziekuje!" (Atomenergio? Ne, dankon! )
La 5-an 07 ni revenas al Czeskie Budziejowice por auxskulti la koncerton "Hardcore Pretiv Jete" (Jete estas la mallongigo de energio atoma "Temelino" (Por la barantoj estas prezmalaltigo 10 kronoj. Tio suficxas por biero. La distro estas grandioza. Ni dormas en la buroo Hnuti Duha. Gxia ekiparo estas por ni sekva sxoko.
6. 7. – Ni longe dormas. Komencigxas la unua parto de la trejnado. Teorie kaj praktike ni preparas multajn eblecojn, situaciojn, minacojn de polico, antiterorismaj brigadoj, laboristoj kaj oficistoj de la atomcentralo, kaj fine de diversaj provokistoj. La instruo estas fake gvidata. Posttagmeze ni kolektas subskribojn sur la peticio pri Turnicka Nacia Parko. Post la vespermangxo kune kun auxstroj, finnoj, angloj, germanoj, slovenoj, slovakoj, irlandino kaj usonano ni kreas internacian apogan grupon, diskutas pri la ebleco de la agado kaj ekdormas.
Dimancxe cxirkaux la 15-a ni foriras de la tendaro. Sur la vojo estas videbla kiom multaj estas tiuj, kiujn maltrankviligas la politiko de la cxehxa estraro (kun la unua ministro Klaus). Tio fortigas nin kaj certigas la rajton de nia agado. Je la 16-a komencigxas la mitingo por radio kaj televido. Demonstras la barantoj, ekologoj, antiatomanoj, el multaj partoj de la mondo, kaj la cxehxa parlamentanino s-ino Buskova (la lasta defendantino de la cxehxa demokratio), iu filozofo, iu kantisto, multaj afisxoj, jxurnalistoj kaj fotoraportistoj. Kiam finigxas la intervjuoj, ni komencas la baradon.
El inter 12 eniraj pordoj ni baras nur duonon, do la efiko estas limigita. Tial pli forte ni akcentas la determinon kaj timon pro Tero. Entuziasme ni konstruas barilojn sur la vojoj al la atomcentralo, alportas cxion pezan kaj grandan el la cxirkauxajxo. Ju pli grandaj estas la bariloj, des pli granda estas nia kredo pri la efika rezisto. En la strangegajn konstruajxojn junulinoj enplektas kampajn florojn. Tiel estigxas la pacaj bariloj por defendi Patrinon Teron.
En la sama tempo auxtoj alveturigas betonajn, ferajn konstruajxojn al kiuj ni alforgxos per cxenoj kaj specialaj fermiloj. Malfacila estas la tasko. Unu barelego pezas 300-500 km, ene du homaj manoj estas alkrocxitaj al la transversa stangeto. La reto de tiuj bareloj sxtopas la tutan enirejan pordon. Cxe ili la senesperigxintaj homoj. Krepuskigxas. Kune kun Marko ni bruligas fajron kaj gardas gxin. Brulas la "pola fajro" – diras niaj amikoj cxe la barilo. Tio estis tre bona tempo por interkonatigxo, novaj kontaktoj, krom malfacilajxoj en la fremda lingvo, la lingva baro estis ne tre grava. Ni estas unu gento kaj bone komprenas nin malgraux multaj diferencoj. Unu estas la celo kaj la amo. (Jesse Wolf Hardin, Ponowne zdziczenie, "Dzikie Zycia").
La unua nokto pasas sen dormo. Ni atendas la policistojn. Estas sciigoj, ke du bariloj estas detruitaj. La policistoj cxirkauxis la atomcentralon kaj arestis la homojn. Kelkaj personoj forkuris al la proksima arbaro, tamen estas kaptataj. Pli malfacile estas kontaktigxi kun aliaj agantoj, cxar la policistoj rekviras kurtondajn aparatojn. Same, la telefona kontakto kun la tendaro estas malebligata. Ni atendas nian sorton. Matene auxdigxas la sirenoj de policaj auxtoj. La psika strecxo kreskas gxis la momento, kiam okazas, ke la alarmo estas falsa. Ni estas elcxerpitaj, sed en bona stato. Multaj personoj volonte estus arestotaj. En policejo ili povus dormi en varma loko. Tamen oni atendas, rekonstruas detruitajn barilojn, revenas antauxe arestitaj personoj. La vetero malbonigxas, je la 16-a mi kun Marko iras tendaren por tranokti. Kiam ni venas al nia tendo pluvegas, la pluvo dauxras dum la tuta nokto kaj mateno. Ni dormas en malsekaj dormosakoj. Ni ne havas aliajn sekajn vestajxojn, sed penas gardi niajn organismojn. Je la 6-a matene ni revenas al nia barejo.
9.7. gxi estas la tria tago de la barado. La cxehxaj ekologoj en cxi tiu nuba tago donas al raportistoj multajn materialojn. Unue ili konstruas la barilon sur la vojo ene de la objekto kaj pendigas afisxojn sur la domojn de E. J. Tio estas la komenco de klopodoj por "Grupo 4". Post kelkaj horoj fotoraportistoj fotas precizajn planojn de la konstruata atomcentralo, kiujn sxtelis la demonstrantoj. Interese estas, cxu iu kredas al la 100% sekureco de tiu strategia objekto sur la mapo de Cxehxa Respubliko. Ankaux hodiaux estas fotita la barata auxtobuso, kies sxoforo vundis unu demonstranton. (Mi vidis la foton en "Super Ekspreso".)
Tagmeze ni iras al nove barata domo cxe la atomcentralo. Tiaj nelogxataj domoj estas multaj. Ni meditas pri la homoj, kiuj revis pri la propra domo en trankvila loko kaj estis senpardone forpelitaj de la cxehxa estraro. Kiu pagis – ni ne scias.
Vespere okazas la plej vidinda parto de la barado, mokado pri la perfekta protekto de la objekto. Je la 24-a sur unu el kvar grandegaj kamenoj grimpas la grupo de cxehxaj aktivuloj kaj faras spektaklon per lumiloj. La fotoj pri la okazintajxo aperas en la tuta mondo.
10.7. estas la lasta tago de la afero. Al nia pordo ne venis la policistoj. Ili malhelpis kontakton kun niaj amikoj en la najbara pordego. Malbona vetero, lacigxo, la minacoj de laboristoj ("se ne polico, ni trankviligos vin") kauxzis finon de la protesto. Je la 16-a okazis la lasta punkto de la programo: la paca marsxo de la cxeestantoj al la pordego okupata de policistoj. Bedauxrinde, tiu formo de protesto estis facila venko por polico, kiu kaptis multajn aktivulojn. Cxe la fino cxarma virino ludis mallongan koncerton dankante al la demonstrantoj. La sekvan tagon ni revenis al Pollando, kie okazis nova afero. La someran atrakcion por la verdaj partizanoj preparis la firmao Shell...

Igor Strapko, Federacja Zielonych, Borkowska 9/1, 62-800 Kalisz
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 9(87)/96, p. 67
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

REKTA AGADO KONTRAU NUKLEA FRENEZO
Fine de aprilo en Germanio estis kuragxiga ekzemplo de rekta agado kontraux nuklea energio (kaj la per gxi produktataj defalajxoj kiuj estas radioaktivaj kaj toksaj). Kun aprobo de la regiona registaro de Malalta Saksio la estraro de nuklea elektrocentralo planis veturigi nuklean defalujegon per trajno centojn da km-oj por enterigo en eksa sal-minejo oriente de Hanovro. En Germanio plimulto de la logxantaro malakceptas la produktadon de nuklea energio, sed la politikaj partioj estas inertaj kaj ne sxatus malplacxi al la por-nuklea influohavularo. Eksciinte pri la planata transporto, kamparanoj spontane blokis fervojajn trakojn en la regiono. Radikalaj kontrauxnukleuloj difektis la trakojn kondukantajn al la enterigejo: per stala kablo kaj jxeta ankro ili plurloke lazigis la elektrizilojn, difektigante ilin. Ankaux per altreno de pezaj brancxoj sur la relojn ili malfaciligis al lokomotivoj priveturi la trakojn, kiuj kondukas al la enterigejo. La polico perforte disigis pikedojn de kontrauxnukleuloj. Post riparo de la elektriziloj kaj forigo de la lignajxoj la trajno kun defalajxujego povis dauxrigi sian vojagxon gxis la enterigejo. Sed por malebligi pluan sabotadon la polico devis postenigi policanon cxiun 100 metrojn lau multkilometra longo de trako.
Sabotado kaj aliaj rektaj agadrimedoj estas necesaj por efikece batali la senbridan kontrauxmedian energiopolitikon.
Jam delonge ekzistas teknikoj por produkti malmuletkostan energion per mediokonservanta utiligo de vento-, suno- kaj akvoenergio). La konzernoj blokas la largxskalan enkondukon de tiuj energioproduktiloj cxar ne estas profite. La "ekologia demando" estas esence demando socia, politika kaj ekonomia: malcentraliza kontraux-kapitalisma revolucio ebligos rapidan largxskalan enkondukon de medio-konservantaj energioproduktiloj.

Will Firth (faub1@anarch.ping.de) en "Gxisdatigo" nr. 2
FORSLAG RENE ETNISK AVLOPP - PROPONO PURIGI ESTONA ELLASAJXO DE AKVO.

Svedio devas doni 12 milionoj da kronoj por plibonigi le akvoellasajxo en la marborda urbo Haaplu en Estonio. Propono de la cxefo de Naturvardverket (Naturprotekta administracio), Svedio kaj Finnio investi 41 milionoj kronoj en moderna "purigejo". La registaro jam antauxe proponis doni similajn subvenciujn al akvo-purigado en Latvio kaj Klaipeda en Litovio.

LITAUEN FAR SVENSK HJALP TILL RENINGSVERK - LITOVIO RICEVAS SVEDAN HELPON POR AKVAPURIGEJO.
La akvopurigejo en la havena urbo Klaipeda estos la unua granda investado en Litovio en la kadro de la projekto Balta Maro. Februare subskribis la litova ministro pri medio Bronius Bradanskas kaj la generala sekretariino de la subvencia organo Bits, Gunilla Olofsson, kontrakton kiu diras, ke Svedio pagu 38 milionoj da kronoj.
BITS = preparo por internacia teknika-ekonomia kunlaboro, kune kun la Monda Banko, finna sxtato kaj komunumo de Klaipeda surprenis sur sin, ke dum kvar jaroj investi 161 milionoj da kronoj. De tiu sumo 80% estos uzata por la purigado kaj la resto por akvoprovizado. La pretigo de la nova purigejo, kiu estis komencita dum la soveta tempo, sed kiu estis cxesita duonpreta, estas la sveda parto de la projekto, Por Bits-mono oni acxetu teknikajn ilojn kaj serojn en Svedio.

PILOTPROJEKTO
Kiam la purigejo estos preta preskaux cxiuj enlogxantoj de Klaipeda apartenos al gxi. La urbo havas 200.000 enlogxantoj kaj 15% de ili ne etas konektitaj al funkcianta purigejo. La purigado estos dupasxa, mekanika kaj biologia, kaj la lasta pasxo estos konstruita tiel ke biologia fosfora kaj nitrogena purigado estu ebla. Klaipeda estos rigardata kiel pilotprojekto de alij grandaj akvopurigprojektoj en Litovio. De sveda flanko ni partoprenas en purigadprojekton en Kaunas, la dua urbo de la lando kaj Ziauliai en la nordo, diras Lars Eklund, respondeculo por medio en la Balta Mara pregramo de Bits. Tio signifas, ke rivero Nemunas, kiu fluas tra Kaunas, kaj gxia alflua rivero Neris, kiu portas malpuran akvon de Vilnius, estas granda malpurigfonto por la Balta Maro, Nemunas alfluas al la Kuria Golfo, malprofunda borda lago tuj sude de Klaipeda. Norde de Klaipeda situas longaj sablaj bordoj tre gravaj por la libertempa vivo, kaj cxe la balta flanko la fluoj en la balta maro iras gxuste norden.

El "Svenska Dagbladet" dum fino de febuaro 1995, tradukis el sveda Kerstin Rohdin