reveno al cxefa pagxo


LA PRINCIPO DE MORTIGADO
Mi volis, volas kaj eble volos imagi la mondon je kiu nenio-neniu mortigadus nenion-neniun.
Mi skribas kaj mi mortigas senmakulecon de la blanka pagxo.
Mi mortigas. Mi mortigadas. Mi estas mortiganta. Per cxiu pasxo, cxiu vorto, cxiu movo de la mano, per cxiu penso.
La silento mortigas la sonon. La sono mortigas la silenton.
Cxiu sopireto de la vento. Cxiu tremeto de la folio. Cxiu moveto de la palpilo. Mortigas. Detruas. Ecx senmovecon, ecx senokazadon. Neniigas iun situacion, ian staton. L'arbradikoj diskrevigas la rokon, la dezerto sxutkovras la stepon. Cxiu frazo skribita sur tiu cxi folio mortigas la penson antauxanta gxin. Lauxvice - eldiro mortigas skribajxon ..... Kaj finfine cxio tauxzigxas, konfuzigxas, implikigxas. Perdigxas en la densajxo de variaj difinoj kiuj pro la lignva principo de nedeterminebleco ne povas esti unusignifaj, klaregaj kaj precizaj.
Kion do signifas "mortigi"?
Mortigi ion signifas sxangxi ion, fari ke cxi io ne estas tia kia estis, ne estos, jam ne povos esti tia kaj tio kio cxi io estis. Precize la samo kio estis. Precize la sama molekulo. Precize la sama stato, la sama situacio. Precize la sama porcio da energio ...... Tiel mi pensas. Tiele sxajnas al mi. Jen lauxvica mia malpreciza difino. Eble ecx maldifino.
Io estigxas. Io naskigxas. Io kreigxas. Io ekzistigxas. Por ekzisti io devas ekokupi iun spacon. Ne ekzistas spaco ne okupita. Do io devas forpusxi ion alian kio jam okupas la lokon. Ne eblas ke mi staru en la sama loko kie l'arbo staras. Ne eblas ke unu pinio elkresku en la sama loko kie kreskas alia pinio. Iu devas cedi. Iu devas esti forigita. Iu devas esti mortigita. Miloj da pinioj estas sufokataj, premmortigataj de aliaj pinioj. Kaj dank'al tio ni havas cxi tie la belan piniaron.
Por ESTI oni nepras HAVI - ecx la mason, pezon, sxargxon, spacon, energion. Por HAVI ion oni devas forpreni tion de l'aliuloj.
Kiam igxas molekulo de salo, pereas molekuloj de acido kaj de bazo. Ne eblas ke la molekuloj de acido kaj de bazo estu samtempe malekulo de salo kaj molekuloj de acido kaj de bazo, samkiel ne eblas por ke mi mangxu pomon kaj gxi restu ne mangxita, unue brilanta kaj sukoplena, poste sulkigxu kaj fine putru.
Kio do eblas?
Sencxesa, senpauxza sinsxangxado.
Energio en materion.
Materio en energion.
Io en ion. Io en nenion. Nenio en ion. Nenio en nenion.
UNU EN ALIAN.
UNU EN LA SEKVAN.
LA UNUA EN LA DUAN.
Vortoj en vortojn. Nocioj en vortojn. Vortoj en nociojn. Nocioj en bildojn, en imagajxojn, en signojn. En sonojn. Sonoj en notojn. Notoj en makulaturon. Makulaturo en poezion. Poezio en sangon.
Korpo en animon.
Karno en spiriton.
LA KVARA en LA KVINAN.
Animo en korpon.
Spirito en karnon.
LA DEKKVINA en LA NA€AN.
Kaj cxiu transformado, cxiu sxangxo - jen mortigado.
Iam cxi tie estis bedoj. Poste, kiam ni cxesis mortigi "herbacxoj" Herbejo atakegis Gxardeneton senigitan de sia grandega kaj potenca aliancano. Mi ne scias cxu ili negocis. Mi nur auxdis pli kaj pli lauxtan knaradon de kriketoj. Sxajnis al mi ke fragoj, melongenoj, cepoj kaj framboj estis pereantaj senkrie, estis murdataj sisteme kaj probablege sen konsciencriprocxoj. Nun ni havas cxi tie imponaj verbaskoj anstataux fragoj. Sed Herbejon atakegis Arbaro. Ili estas luktegantaj cxiu armigita je propraj aliancoj pri kiuj oni povas legi en iu-ajn libro pri forstokulturo, cxiu estanta iu formacio, iu civilizacio, kulturo, epoko. Mi vidas ke Arbaro estas venkanta, samkiel Bantuoj iam forpelis Busxmenojn, samkiel Neolito sekvis kaj anstatauxis Mezoliton ..... Escepte se Huragano alkuros, Katastrofo aperos kaj purigos la terenon, forpelos la unujn kaj l'aliajn farante spacon por la triaj kiuj atendegas tian "kataklismon" sopirante .... Eble mi cxagrenos kaj bedauxros pri la herbejo, eble min ravos l'arbaro. Eble iam mi ne bedauxros, ne domagxos pri l'arbaro se mi ekzemple gxisatendos transgreson de oceano kaj aperos cxi tie sxangxita en krabon aux talofiton.
Eble finfine mi cxesos ravigxi, bedauxri, rankori kaj kondamni. Cxio kio estigxas, estigxas je la ruboj de io. Nur kiam UNU cedas, ALIA povas aperi. LA SEKVA detruas, forpusxas, mortigas, neniigas L'ANTAWXAN cxar maleblas konduti alimaniere. Kaj mi volus por ke restu UNU, L'ALIA, LA DUA, LA TRIA, LA KVARA kaj LA ONI NE SCIAS KIOMA.
Antaux multaj jaroj mi decidis cxesi mortigi ...... Sed mi devus cxesi mangxi, iri, spiri. Kaj tiam mi mortigus min mem. Kaj krom min mem ankaux nekalkuleble multe da estajxoj vivantaj cxe mi, sur mi, en mi, je mi, por kiuj mi estas Cxielo, Tero, Kosmo. Sed sur mia kadavro ekflorus aliaj grandiozaj civilizacioj .... Mi ne provis tion bilanci. Mi ekprovis elekti malpli grandan malbonon. Mi ekprovis limitigi mian mortigadon: mi mangxas nur tion kion mi povas aux povus mortigi min mem, propramane. Mi povas mortigi laktukon - mi mangxas laktukon ..... Cxar mi devas mangxi. Ecx unu rizgreno jare, ecx puran kosman energion. Mi ne povas tion ne fari estante tiu kiu mi estas - l'estajxo konstruita el diversaj kombinajxoj de dudek aminacidoj. Mi devus esti malsama, tute malsama estajxo kiu eble ne meritus nomi gxin tiele, cxar oni ne scias cxu tiukaze uzeblus la nocio "esti" (escepte se la nocio "esti" signifus tiukaze ion alian - sed kion?) .... Tamen mi povas mortigi moskitojn sed ne mangxas ilin. Mi provis konvinki ilin por ke ili cxesu mordi kaj piki min. Ili ne akceptis miajn argumentojn, mi ne akceptis la iliajn. L'argumentoj estis simple neakcepteblaj por ambaux flankoj.
Kaj se ni-homoj cxesus tute mortigi kaj detrui kaj plene subpremus en si agresivecon, tiam ni malaperus dum unu generacio kaj kun ni miloj da aliaj nehomaj civilizacioj, kulturoj, sistemoj kaj sur niaj kadavroj ekflorus l'aliaj, la sekvaj.
Kaj se ni-arboj cxesus mortigi kaj detrui, kreskovri, treti, produkti venenojn kaj substancoj forpeligaj, ni malaperus forvoritaj kaj sur nia loko ekkreskus...
Kaj se ni-fungoj...
Kaj jene, la malebleco trovi solvojn absolutajn aperigas nanajn, malklarajn, implikacxajn, fiajn ideojn de bono kaj malbono, de malpligranda malbonfarado, de pli granda bonfarado. Do ni gradigas: mortigi la parencon - tre malbone, mortigi la samlandanon - malbone, mortigi malbonan samlandanon - tio dependas, mortigi malamikon - bone (iu povas esti premiita per medalo), mortigi acxegan monstron - bonege! kaj oni ecx ne rimarkas ke la musxo estis mortigita. Kaj ja cxiukaze fiacxa murdo okazas .... Fiacxa? Murdo? Kio fiacxa kaj murda estas en mortigado? Kio monstrega, abomeninda kaj krima povas esti en la plej fundamenta kaj baza principo rulanta l'universon kaj kondicxiganta ajnan ekzistadon?
Tamen, cxu oni povas ne marki minuse aux pluse mortigadon? Cxu oni povas esti indiferenta je mortigado?
Kaj nur terura kaoso kaj turmento igxas. En la koro, en l'animo, en la korpo, en la menso - ne gravas kiele ni tion nomos kaj kiun nocion uzos.
Kaj kolosa sxargxo premegas: la konscio ke oni ne povas vivi ne mortigante, ke oni ne povas ekzisti ne forpusxante, ke oni maleblas krei ne detruante. Kaj forprenis tiun sxargxon neniu religio, neniu ideologio, neniu doktrino, cxar neniu absolvo kaj neniu pardono ne sxangxos la faktojn, la solena konstato "Dio volis tiele" (aux "dioj volis tiele") plifaciligas la vivon sed gxin ne sxangxas kaj implikaj doktrinoj pri Spirito superumanta Materion, pri ilia (kiel sxajna) malsameco nur pligrandigas kaoson neniele praktike agante. Neniuj religio, etiko, moralkodo, filozofio, scienco aux arto venkis kaj rompis la principon de mortigado, indikis kiele oni povus fari tion. Nur klarigas gxin aux kasxas aux persvadas nin ke gxi nin ne koncernas. Kaj se ni jam parolas pri la savo, gxi devus signifi rompadon de tiu cxi principo, kreadon de la mondo kies ekzisto ne bazus sur mortigado. Sed tia mondo estus la mondo tute malsama ol la tiu kie ni nun vivas, malsama fizike kaj spirite (supozante, kiel faras la plimulto, ke jena distingo estas sencoplena kaj reala, ne nur unu el multaj drastaj simpligoj uzataj de la lacega menso por sin defendi kontraux frenezeco de la vero), tiome diferenca kaj malsama ke oni ne kapablos gxin imagi. (Kaj supozante plue, kion oni faras tre volonte, ke ni-tuta-mondo, estas malsanaj, ni devus finfine komenci nin kuracii, sed la vera kuracado signifas senigi la kauxzojn, ne nur lukti kontraux la rezultoj, ne nur maldolorigadi.)
Iuj militemaj formikoj invadas formikejon de l'aliaj pacemaj, mortigas ties regxinon, sxangxas tiujn en sklavinojn cxar ili mem ne kapablas varti siajn ovojn, ecx ne kapablas mangxi cxar iliaj mandibloj transformigxis en armilojn. Komence cxio bone funkcias, sed la kvanto de sklavinoj malpligrandigxas, ja mankas la regxino kiu naskus la novajn, do se la militistinoj ne invados kaj koloniigos sekvan formikejon gxustatempe ili mortos pro malsato (aux prefere pro manko de priservo).
Kiel tipa tio estas, kiel bizara, kiel terurigxanta .....
Se ni mortigados tro malmulte ni mem estos mortigitaj. Se ni mortigados tro multe ni mortigos nin mem. Konkludo: ni devas teni mortigadon je cetera optima nivelo.
Kiel tipa tio estas, kiel tristega, terurigxanta .....
Kaj nur la terura revo restas: pri la mondo, pri alia, tute malsama mondo kie nenio-neniu mortigadus nenion-neniun.
Kial terura?
Tial ke pri malsama?

Radek Nowakowski
Dabrowa Dolna 41
26-010 Bodzentyn
Polio

Pri NEKOMPLETA TEORIO DE ETA UNUIGO
Fizikistoj revas pri Granda Unuigo. Ne nur revas sed strebegas al gxi kaj sxajnas ke ne distas la momento kiam povoj elektromagnetaj, interagoj fortaj kaj malfortaj, gravitacio estos difinitaj per unu universala teorio de kampo. Tamen gxis nun graviteco gardas siajn independecon, malbrideblecon kaj nedisciplinemon.
Mi ne estas la fizikisto. Mi ne estas la scienculo. Mi estas l'artisto, do mi povas nur revi pri unuigo de scienco kaj arto. Nu, ecx tial ke la scienco estadas pli poezioplena kaj pli fantazia ol multaj artajxoj, samtempe l'arto kapablas esti pli bona kaj preciza (tial ke vere tre malkonkreta) ilo por ekkoni la mondon ol multaj hipotezoj kaj eksperimentoj sciencaj. Tamen, eble alia unuigo estas konsiderinda: reunuigi la homon kun la naturo, aux konsciigi nin ke la legoj rulantaj la naturon koncernas ankaux nin. La historio de homaj kulturo kaj civilizacio estas principe la historio de fugxado antaux la naturo, liberigado el katenoj de biologio. Probable la plej granda revo de la homo (krom esti cxiam juna, bela, sana kaj ricxa) estas igxi HOMO aux estajxo kiun ne koncernas principoj de biologio, kiu forlasis la karceron de Naturo.
La homo cxiam kaj cxie lokigxis opozicie je la mondo (ecx en la kulturoj kiuj nun sxajnas al ni tiel ekologiaj, "naturaj", oftege pro nia volo kaj deziro ke ili estu tiaj ol ili vere estas tiaj).
VerÇajne ne ekzistas la lingvo kiu ne havus vortojn, dirajxojn kaj gramatikajxojn rezervitaj nur al la homoj - tial en la pola ni ne diras "la vulpo mortis", en suahili ni havas specialan klason de vortoj (uxatu) rilatantaj nur al ni, en angla kaj esperanto ekzistas precipa pronomo (it, gxi) kiun ni uzas rilate al cxio kio ne estas homo ... Cxar ni estas profunde konvinkitaj, ke ekzistas ni kaj naturo. Ni diferencegas de la naturo, malsamas, ne estas parto de gxi, nur uzas gxin, ekspluatas fie aux nefie. (Interese kaj paradokse - tiu cxi konvinko vere gravegas, cxar dank' al gxi ni eblas travivi kaj defendi nin kontraux premeganta de cxie naturo). Ni povus fari skalon de 0 gxis 100, kie 100 markus plenan eliminon de la naturo kaj 0 - plenan enigxon en la naturo. Kiel kutime statoj ekstremaj oni devas forjxeti. Ni ne kapablas ekzisti sen la naturo. Ni ne povas ankaux ekzisti sen la civilizacio.
Do sercxante la plej prudentan lokon sur tiu cxi skalo estus bone memori, ke ni konsistas el la samaj elementoj, bazoj, aminacidoj kaj aliaj kombinajxoj kiel cetero de la mondo kaj pro tio la legoj de naturo kiujn ni malkovras kaj ekkonas koncernas ankaux nin, ne nur pavianojn, dafniojn kaj algojn.
Metaforoj funkcias ambauxdirekte: se ni diras pri iu ke li estas hieno aux vulpo jen ankaux tial ke la hieno kaj vulpo kondutas similege (aux same) kiel la homo. Kompreneble tia vidpunkto atencas la plej sanktan sankton - la plej universalan dogmon pri unikeco de la homo. (Paradokse tiun cxi dogmon arde observas cxiuj movadoj ekologiaj dauxre konstatante ke cxio kion la homo faras estas nenatura: la lokustoj detruas arbaron nature - la homo ne, se iu vegetalo uzas birdojn por dissemigxi tiam gxi disvastigxas nature, se la homon - tiam nenature). Kaj jene cxiujn niajn kondutojn ulajn kaj sociajn ni provas klarigi nur je la bazo de kulturo, civilizacio, spirito, referencante al "agoj konsciaj" kvankam neniu scias kio la konscio estas kaj cxu aliaj estajxoj ankaux posedas gxin; kaj ni konstruas terure komplikegajn kombinajxojn intelektajn nur por ke ni ne uzu la vorton "instinkto" aux "teritorialismo", kaj poste kiam la historio ripetigxas, kiam ni denove nenion lernis je eraroj de diversaj materialismoj kaj idealismoj kaj senpauxza disigado de korpo disde animo, ni estas denove surprizitaj, denove ne preparitaj, senhelpaj kontraux nia propra malhomeco, kontraux biologio kies cxeeston en ni ni ne volas akcepti kaj lerni vivi kun gxi.
Kion donus al ni Eta Unuigo, tia homogena teorio de ekzistado enhavanta sxtonojn, nematodojn, fragojn kaj homojn? Versxajne kiel kutime malmulte (do tamen ion). Versxajne gxi estus forjxetita, refutita kaj primokita. Samkiel oni faris kun multaj aliaj provoj tiaspecaj. (Pro tio Nekompleta Teorio de Eta Unuigo estu, se gxi estos, la teksto antaux cxio arta - sed tio ankaux ne helpos gxin.) Kaj devus esti tiele. Ja ne ekzistas estajxoj kiuj ne konsiderus sin mem kiel aliaj, diferencaj, malsamaj, kiuj volus rezigni sian malsamecon. La sento de unikeco baze kondicxas ajnan ekzistadon. Do ecx tiukaze ni ne estas unikaj kaj nenaturaj. Kio konfirmus pravecon de proponata unuigo.
Kaj.... Ili pensu kion ili volas. Ja ne temas savi iun-ajn kaj ion-ajn. Ja ne temas krei novajn ideojn kredindajn kaj tiele forigi la sxargxon de pensado kaj malbenon de scio.
Temas nur pri sciado.
Kaj la scio povas esti terura kaj kruela. Ne vane iu iam diris: ju pli ni scias, des pli ni suferas.

Radek Nowakowski
Dabrowa Dolna 41
26-010 Bodzentyn
Polio

KELKAJ RIMARKOJ PRI ESPERANTO
Mi ne estas esperantisto.
Ecx pro tio, ke lauxnature mi estas izolulo kja ete abomnenas min cxiu-ajn grupigxado por ke oni povu poste vivi laux komune elpensitaj sloganoj. Mi simple lernis (kaj dauxre gxin lernas) tiun cxi lingvon samkiel kelkajn aliajn kaj uzas gxin. Ega plimulto da miaj verkajxoj (ankaux la jena) estis verkitaj dulingve: pole kaj esperante. Iam, antaux longe, mi imagis la jenan situacion: se cxiu verkus siajn tekstojn gepatrolingve kaj esperante ili ne devus esti tradukotaj (supozante ke esperanto estus vaste konata kaj uzata); plie - cxiukaze ni havus la version originalan, auxtoran, do la plej bonan, cxar tradukajxo estas ununure ia proksimumo io kvazaux foto de la pentrajxo (kompreneble tiuj konsideroj rilatas plie al tekstoj artaj ol la sciencaj kaj teknikaj - ecx la plej lerta tradukisto ne divenos plene intencojn de auxtoro, neniu pli multe, pli koreme, pli freneze perdigxos en la labirinto de vortoj kaj frazoj ol tiu kiu ilin verkis). Kaj plu: iun tekston oni necesus tradukti nur unufoje - ecx nekredebla sxparo da tempo kaj energio (kompreneble ne por l'auxtoro kiu devus prepari du tekstojn anstataux nur unu - tamen li ankaux havus vere profitegojn, nome lia teksto estus tuj ridebla por preskaux cxiuj, supozante ke cxiuj konus esperanton. Interese estus scii kiujn profitojn havus armeo da naturlingvaj tradukistoj kiu igxus senlabora).
Vere freneza kaj fola ideo. Bonsxance mi sukcesis ne iluziigxi ke dank'al tiu cxi ideo miaj libroj estos legataj tutmonde. Ne estos ecx pro jena kialo: ili estas farataj mane en ekstreme malmulta kvanto. Do la frenezeco de l'ideo estis neniel fusxita. Belaj estas tiaj foloj. Belaj kaj cxastaj cxar bezonataj de neniu. Same kiel bela kaj cxasta kaj de neniu bezonata povas esti soluleco.
Esperanto estas por mi antaux cxio (aux probable ununure) la lingvo. Simpla, facila, rapide lernebla, suficxe elasta kaj suficxe nekonsekvenca kaj nebuluma por esprimi sufi‚e precize diversegajn pensojn kaj sentojn. Ege pli neuxtrala ol iu ajn lingvo kio ne signifas ke neuxtrala absolute kaj plene. Pro sia strukturo aglutina similas la lingvojn bantuajn, vortaro devenas‚ efege el la lingvoj indoeuxropaj. Sed Éinoj multe ne plendas kaj lernas esperanton kelkfoje pli rapide ol la anglan. Tamen esperantistoj volus savi la mondon pere de esperanto. Samkiel vegetaranoj pere de senvianda mangxado. Samkiel la verdaj pere de biciklado. Gxis nun cxiuj provoj savi la homaron kaj enparadizigi gxin rezultis je neimageblaj (sed realaj) suferoj, masmurdoj, ekstermino de nacioj, detruo de tutaj kulturoj kaj tradicioj. Enkonsiderigas kaj terurigas tio ke ni dauxre ekprovas. Tial mi pensas, ke ia-ajn ideologiigo de esperanto estas treege nenecesa kaj dangxera miskompreno, kaj la diskutoj (kiujn mi iam atestis) cxu nudistoj povas esti esperantistoj aux konstatoj ke la verdaj devas uzi esperanton mi konsideras kiel absolute sensencaj. Se esperanto estu la lingvo universala gxin povas (sed nur povas neniam devas) uzi cxiuj: verdaj, rugxaj, blankaj, nigraj, celadonaj, oraj, brunaj, sanktuloj kaj fiuloj, maldekstremuloj kaj neonazistoj. Bedauxrinde, en tio konsistas universaleco. Bedauxrinde, homoj amas ideologiojn. Homoj bezonas ideologiojn kaj tial amas tiujn kaj tiujn elpensas kaj vivi sen tiuj ne povas.
Pro tio ideologio nestigxis ankaux en ekologio. Ne temas nur pri l'intenco savi homaron pere de biciklado. Temas ankaux pri preskaux monstra demonigo de la homo gxenerale kaj la homo okcidenta precipe. Oni povus demandi cxi momente kiun kulpigi je Grandega Mortado en permo antaux pli ol 200 milionoj da jaroj. Kiun kulpigi pro violenta kaj rapidega malplivarmigo de la klimato en la mezepoko kiu pereigis la vikingan kolonion sur Grenlando? Oni povus ankaux memorigi historion de gigantaj malflugemaj birdoj, "regantoj" de iu granda insulo kiujn mangxis la sekvaj "regantoj" de tiu insulo nomata de ili Aotearoa. La birdojn nomis Moa dinornis kaj priskribis bazinte sur l'ostoj kaj legendoj lauxvicaj "regantoj" de cxi tiu insulo jam nomita Novzelando. Probable se Maoroj havus iom pli bonajn ilojn ili ekstermigus ankaux aliajn "regantojn" de l'insulo. Tiel nomata "harmonia kunekzistado kun la naturo" sxajnas pensinde dependega je propra malpovo, ne je ia "konscio ekologia". Vere multe suferis kaj malprofitis esperanto komplotante kun diversaj ideologioj.
Estus vere domagxe se ankaux ekologio tiele suferis kaj malprofitis. Sed la homoj amas ideologiigi.
Ideologiado konsistas, inter alie, en tio ke anstataux voli ekvidi la mondon tian kia gxi estas, ni volas ekvidi (kaj vidas) gxin tian kia ni volas ke gxi estu. Kredo anstatauxas scion (kaj nescion). Estas pli facile vivi kredante ol sciante (aux ne sciante). Tamen faciligado povas esti multekosta kaj malprofita kaj iam (vere ofte) tragie rezultas.
Do eble anstatau kredi, ke esperanto savos la homaron estas pli bone scii ke gxi estu kaj devus esti almenaux (kaj ecx) la lingvo helpa, kroma, dua. Absolute ne temas anstatauxigi la lingvojn naturajn per la lingvo plana. La turo Babel estas belega kaj ne povas kaj ne devas esti rubigita. Se Esperanto anstatauxos lingvojn naturajn gxi tre rapide spertus la sorton de latino (ankaux angleparolantoj komencas havi pli kaj pli multajn problemojn kun diversaj dialektoj). Oni devas grave konsideri la fakton ke lingvo ne estas nur unu el la manieroj de interkomunikado - lingvo estas kvazaux filtro pere de kiu ni perceptas la mondon. Probablege la homoj uzantaj diversajn lingvojn vivas je diversaj mondoj, kio ne ekskludas ekziston de universaloj. Detrui tiujn mondojn diversajn ne nur malpliricxigus nin kulture, sed iel malpligrandigu niajn sxancojn ekkoni la mondon. (Kaj se ni volus konservi la mondon tian kia gxi estas, ni devus zorgi ankaux pri cxiuj-ajn malpurajxoj, malcxastajxoj, fiajxoj, acxajxoj. Laux kaj por la naturo distingoj: bona - malbona, utila - malutila, cxasta - malcxasta estas sensencaj.) La jenaj eldirajxoj: "Unu amo kaj unu kredo helpu vin unuigi la disrompitan mondon en unu gregon je unu pasxtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaux efike servu por tiu cxi nobla celo". (Karol Uxojtjxla en sia mesagxo sendita al Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj en 1977) simple terurigxas samkiel terurigxas la vizio de totala (kaj totalisma) kultura unuigado kaj samigado de mondkonceptoj. Tamen neimagebla naiveco estus atendi ke Eklezio Katolika proponu la version: multaj kredoj - multaj pasxtistoj. De du jarmiloj konsekvencege kaj kun kruela senpardonemeco, sen iuj skrupuloj kaj konsciencriprocxoj eksterminante tutajn civilizaciojn kaj tradiciojn strebegas realigi la principon "unu kredo - unu pasxtisto".
Do mi ankorauxfoje substrekas: Esperanto devus havi neniujn celojn ideajn krom helpi interkomuniki al homoj parolantaj diversajn lingvojn, plifaciligi aliron al diversaj mondkonceptoj. (Mi ne tusxas la problemon de toleremeco kaj precipe fascinantan demandon: cxu oni devas toleri netoleremulojn?) Se Esperanto vere volas esti la lingvo universala gxi devus doni neniujn sxancojn krei ecx surogaton de la nacio esperanta. (Bedauxrinde gxi donas - ja ekzistas la standardo kaj himno. Samsimile la ideo de movado olimpia estos sensenca gxis kiam sportistoj reprezentos sxtatojn kaj naciojn - ili devus reprezenti nur sin mem; uzi iuj ajn simbolojn sxtatajn kaj naciajn devus esti malpermesita. Tamen cxu iu rigardus tiajn individuajn ludojn?) La sento aparteni al iu grupo aux komunumo - jen la unua pasxo al netoleremeco, sxovinismo kaj aliaj plezuregaj fenomenoj. Esperanto devus resti tute senhierarkia, amorfa spaco lingva alirebla por cxiuj. Cxi tie aperigxas cxefa malfacileco. Tiel nomata statistika homo pereas preskaux tuj en la spaco kaj tempo senigita de hierarkio, direktoj kaj referencpunktoj. Tio estas bona por iu vere sentemega kiu jam multajn jarojn pene laboregis por disvastigi siajn imagpovon kaj konscion kaj dauxre pri tio laboras. Sed tiaj homoj estas malmultegaj. La plimultego devas havi punktojn direktodonajn: simbolojn, emblemojn, himnojn, standardojn, festotagojn, datrevenojn, estrojn, heroojn... Tiele igxas kaj rulas rondo erara kaj sorcxita.
Ni cxiuj scias ke kojnon oni elbatas pere de kojno. Versxajne la metodo estas efikega. Uzata konsekvence kaj longe gvidas al la stato nomata delirium tremens. Probable ne pri tio temas. Prefere temas pri ia ara ilumino. Multe (aux eble ecx cxio) indikas ke tio maleblas. Mi cxiam auxdis kaj legis nur pri iluminitaj uloj, neniam pri iluminita nacio. Amaso de sagxuloj estas same stulta, malklera, agresiva, kriema kja senpensa kiel cxiu alia amaso. Do ni atentu.
Ni ne troigu. Trodozita kuracilo povas mortigi anstataux sanigi. Ke ni, pro tro intensa sanigado kaj savado, ne devu enlistigi nin mem en la rugxan libron de specioj endangxerigitaj je malapero.
Carlos Castaneda priskribas sin promeni iam je homoplena strato kun Don Juan, sia gvidisto sur la pado sxamana. Neatendite li rimarkis limakon rampantan pene tra trotuaro. Li prenis gxin kaj portis en arbustaron. "Kial vi faris tion?" - demandis lin mirigita Don Juan. "Ja cxi tie iu povus tretpisti gxin." "Kaj tie iu povas ataki gxin kaj mangxi." Konsternita Castaneda enpensigxis kaj respondis: "Do mi reportos gxin gxi tie." Kaj Don Juan: "Sed cxi tie iu povas tretpisti gxin... Do lasu gxin. Senhelpa vi estas tiukaze. La limako simple malbonsxancis ke gxi renkontis je la vojo de sia vivo Castaneda la stultulon."
La papilio de Lorenz sencxese svingas siajn flugilojn kio neprege postulas nian maksimuman atenton cxie kaj cxiam.
Mi ne estas esperantisto.

Radek Nowakowski
Dabrowa Dolna 41
26-010 Bodzentyn
Polio