reveno al cxefa pagxo


ENKONDUKO AL NOVA CIVILIZACIO
Cxu placxas al vi la civilizacio en kiu vi nun vivas?
Cxu vi volas sxangxi gxin konforme al viaj bezonoj?
Nu jam vi povas labori kun aliaj samideanoj por fari tion. Ni estas parto de organizo nomita Nova Civilizacio, kiu havas programojn seriozajn planatajn kaj efektivigatajn de grupeto de personoj dedicxataj de tutaj fonoj kaj profesioj en diversaj partoj de Usono kaj aliaj partoj de la mondo.
Ni entuziazme invitas, ke vi kunigu kun ni en niaj laboroj. Kiel membro de nia asocio tute propravola vi povos aldoni vian kreecon al niaj klopodoj por krei diversajn kaj flekseblajn sociojn kiuj plenumos kaj viajn bezonoj kaj la bezonojn de kiuj ajn laboras kun ni. kaj en la procezo via vivo estos multe pli felicxa kaj interesa.
Gxuste nun, Nova Civilizacio estas centralizata en Los Angeles, Kalifornio, Usono. Cxiuj gxiaj membroj laboras serioze por krei novajn sociojn kiuj estos multe pli humanaj, inteligentaj kaj amantaj ol niaj nunaj socioj.
Ni volas formi interrilatojn kunlaborantojn kun aliaj organizoj similaj en cxiuj la aliaj partoj de la mondo por lerni kion ili faras kaj kiel ili laboras. Samtempe ni volas komuniki kion ajn ni lernas al aliaj homoj kiuj eble povas profiti de la informacio kiun ni amasigos el cxiuj niaj fontoj.
Ni ankaux volas sintezi kaj resintezi sencxese tiun informacion por konstrui kaj revizii modelojn de socioj kreegaj kiuj plunumos homajn bezonojn dauxrige.
Ni kredas, ke laborante kune kreege kaj inteligente ni povos fari tion sen damagxo al la ekologio de nia planedo kaj sen la ega sufereco fizika kaj ekonomia kiuj sxajnas cxiam aperi en cxiuj niaj nunaj socioj komunistaj kaj kapitalistaj.
Kiel establi novan civilizacion en la regiono, kie vi vivas:
Nova Civilizacio estis, estas, kaj estos komunikanta kun organizoj ekster Kalifornio kaj Usono. Ni skribas tiun cxi dokumenton por informi vin kiel vi povas komenci la konstruon de socio multe pli bona apud vi.
Unue: Disegnu kaj distribuu unupagxajn reklam-dokumentojn varbantajn voluntulojn kiuj laboros en via organizajxo pro kreditoj en tempomono. Unu horo de laboro gajnas unu krediton de tempomono.
Due: Komencu la kultivecon de nature kreskigitaj fruktoj kaj legomoj por vendi al viaj voluntuloj kontraux tempomono. Vi povas komenci kun ekzistantaj arboj kaj gxardenoj kaj poste pligrandigi viajn agradojn se vi akiros terenojn donacitajn. Vi ankaux povas evoluigi arangxojn por partigi rikoltojn.
Trie: Konstruu kaj vendu kontraux tempomono kelkajn sunajn fornojn kiuj estas simplaj en iliaj konstruo. Poste vi povos disegni, konstrui, kaj vendi sunajn aparatojn por sekigi nutrajxojn kaj por pasteuxrizi trinkakvon. Vi ankaux povas labori por disvolvi kaj vendi simplajn pilojn kiuj uzas la energion de la suno por produkti elektron.
Kvare: Evoluu, planigu, kaj skribu simplajn lecionojn kaj kursojn, kaj vendu ilin kontraux tempomono. Tiu kursaro havus temojn kiel nutrado, logxigo, financo, kaj edukado gxenerala.
Kvine: Petu la donacon de konstruajxoj kaj pecoj de tero por viaj agadoj.
Sese: Legxe establu vian grupon kiel korporacion sen celoj de profito se la legxa sistemo de via lando provizas tiun eblecon. Tiel viaj donacistoj eble povos ricevi reduktojn en siaj impostoj, kaj via organizo eble povos akiri iujn avantagxojn kiam ajn gxi penas trovi monon kaj aliajn posedajxojn materialajn kaj intelektajn.
Sepe: Dauxrigu komunikadon kun Nova Civilizacio per posxto aux per unu el la pli novaj vojoj de komuniko elektronika. Ni komunikos al vi cxion, kion ni lernas kaj scias, kaj vi reciprokos; kaj kune ni multigos tion kiun ni scias kaj lernas de niaj diversaj fontoj. Ankaux ni intersxangxos diversajn informaciojn kaj servojn kontraux tempomono.
Oke: Traduku tiun cxi dokumenton al via(j) lingvo(j) loka(j) kaj sendu al Nova Civilizacio kopion de via(j) traduko(j) kun la dato kiam vi faris ilin.
La funkciado de la Unua Modelo de Nova Civilizacio La neceso desegni, konstrui, kaj provi Multaj homoj estas malfelicxaj Kun nia civilizacio en ties nuna formo. Jen kelkaj fontoj de ilia malkantento:
Multaj plendas, ekzemple, ke malamegas iliajn okupojn kiujn devas teni por pergajni vivon. Ofte, volante labori, ili ne povas trovi laboron provizante suficxe da mono por acxeti tion, kion necesas por vivi kun minimuma komforto. Se ili havas familiojn, iliaj problemoj estas ecx pli grandaj.
Oni ofte registras plendojn pri krima kaj devas penegi por eviti ties efikojn. Cxiuj volus redukti ties oftecon, sed ne scias kiel redukti ties kauxzajn.
Ankaux estas la problemo de la medio fizika kaj socia. La stratoj kaj la konstruajxoj de nia urboj rapide degeneras. Oni forlasas iliajn logxejojn kaj komercajn kaj industriajn konstruajxojn kun akceleranta ofteca kauxze de problemoj ekonomiaj. Senhejmuloj paste okupas tiujn cxi konstruajxojn. Kauze de malespero, ili ofte agrese petas monon el eble monhavantaj mizeruloj, kiuj ofte havas preskaux neniun. Multaj senhejmulaj ecx igxas rabistoj el senespero. Por kelktempe forgesi ilian mizeron, ili ebriigxas, uzas heroinon, kokainon, aux aliajn narkotajxojn, kaj pli ofte devas rabi aliajn por acxetadi iliajn narkotajxojn preferitajn.
Ekster niaj urboj, estas problemoj de malpurigo en agrikulturaj kampoj. Brulante terkarbon kaj oleon, ni produktas pluvon acidan, kiu ruinigas niaj arbaregojn kaj lagojn. Kaj niaj fabrikoj kaj auxtomobiloj produktas gasojn, kiuj venenas pligrandigantajn kvantojn da nia aero. Multaj maltrankviligxas pri tiuj problemoj, sed ili ne scias, kion ili povas fari por redukti ilian severon.
Ni, la anoj de Nova Civilizacio, kredas, ke por plibonigi tiujn cirkonstancojn oni devas zorge malkovri kaj ekzameni iliajn kauxzproblemojn por ekeltrovi salvajxojn efektivigeblajn. Antaux ol fari tion, ni kredas, ke ofte estas necese reekzameni antauxajn supozojn kaj perspektivojn por farmuli novajn kaj flekseblajn metodojn pli tauxgajn por solvi malnovajn problemojn.
Diference de niaj nunaj civilizacioj, en kiuj nur monhavantaj kaj potencaj homoj rolas en la evoluado de la homaj aferoj, Nova Civilizacio oferas rolojn kreajn kaj produktemajn al cxiuj, kiuj volas kontribui siajn konojn kaj talentojn al la plibonigxo de la vivoj de cxiuj ni.
Gxenerale, ni kredas, ke estas plej bone desegni, konstrui, kaj provi. Si ni provas ion, kio fine ne funkcias, ni penas adapti gxin, kombini gxin kun alia ajxo, aux forlasi gxin se ni trovas ian, kio funkcias plibone. Ni rekonas, ke ofte la prablemoj solvendaj sxajnas ege malfaci1aj kaj malsimp1aj, kaj tial estas plejbone eksolvi etajn problemojn antaux ol pli grandajn. Ankaux eblas, ke la solvojn de grandegajn problemajn oni trovas solvante la p1i etajn. Nia celo estas ade evaluigi novajn kaj pli inteligentajn vivmanierajn dauxrigeblajn, kiuj cxiam funkcias bone por la tuta homaro kaj por la tuta vivsistema de nia planedo.
Problemoj en la gxisnuna evaluado de Nova Civilizacio
Oni povas priparoladi la konstruon de novan civilizacion, ne efektivigante multon. Malgraux tiu cxi problemo, la priparolado estas multvalora. Ek de proksimume 1980 ni ekkomunkadis pri niaj problemoj, interesoj, kaj koncernoj posxte, telefone, fakse, kaj komputilrete. Ankaux ni renkontadis nin en formalaj kaj neformalaj kunvenoj kiam estis oportune kaj eble. Ni cxiam sercxas novajn komunik-vojojn kaj -metodojn por dissendi niajn ideojn kaj eltrovajn kaj tiuj de aliaj homoj aux organizoj, kiuj volas kunigi kun ni en niaj agadoj.
De tempo al tempo ni ne povis suksese komenci diversajn agadojn. Ni eltravis, ekzemple, ke ofte estas dificile kunorditi la kunlaboradon de homoj de diversaj valoroj kaj interesoj. Tamen ni trovis, ke estis utile legxe establi nian grupon kiel korporacia sen celoj de profitoj laux la jura sistemo de Kalifornio. Tiel eblaj donacistoj povus ricevi reduktojn en iliaj impostoj, kaj tiamaniere ni kaj nia organizo jam povis akiri iujn avantagxojn kiam ni penis trovi monon kaj aliajn posedajxojn materialajn kaj intelektajn. Tiel organizite, ni ankaux povas interkomerci kun nia prapra sistemo de tempmona kondicxe ke ni ne havu celoj de profito.
Ni ankaux eltrovis, ke niaj cxiumonataj korespondad-eldanajxoj estadis diversmaniere utilaj, do ni kunfandis ilin en nian novan organiz-strukturon, kaj nun ni eldonas du. Unu estas por gxenerala diskuto. La alian ni eldonas por kunordigi la detalajn agadajn por subtenadi nian organizon.
Kio estas nova kaj pli bona pri Nova Civilizacio?
Finfine cxio! Sed nun ni priparolu la ajxojn basajn kiujn ni penas plenumi en tiu, la unua modelo de nia civilizacia nova.
Eble unu novajxo estas, ke nia tuta lavoro estas vere koopera. Neniu penas gajni grandegajn kvantojn da mono aux povo. Cxiuj el nia anaro okupas la saman nivelon de auxtaritato en nia organizo. Cxiuj, povas diri ion ajn, kion deziras; kaj cxiuj povas egale influi la evoluadon de Nova Civilizacio.
Cxiuj el nia anaro povas okupi sin pri kiu ajn tasko aux laboro, kiu interesas al i1i cxar ni havas pli celaj ol tiuj, Kiuj ni nun povas plenumi. Ni volas cxiuj helpi unuj la aliajn. Kaj cxiuj el ni estas konvinkitaj, ke tio, kio profitas cxiuj nin, ankaux profitas cxiujn el ni kiel individuoj.
La ok nunaj partoj de nia organizo
La cxefa celo de la komerca parto de nia organizo, kiun ni nomas la Human-Voj- Kompanio de Nova Civilizacio, estas provizi cxiujn el la varoj kaj servoj bazaj kiujn devus provizi (sed aux ne provizas aux malbone provizas) nia nuna civilizacio. Ni ankaux sercxas novajn provizmetodajn, kiuj estas praktikaj, humanaj, kaj subteneblaj. Se ni ne povus peni plibonigi la nunan provizon de tiuj ajxaj, ni kredus, ke ne havus ekzistkialo.
Gxuste nun nia organizo havas ok partojn, kies celoj estas provizi la jenajn varojn kaj servajn:
1. Nutrajxoj sanaj kaj nutraj (FoodCo)
2. Granda diverseco de sanservoj (HealthCo)
3. Edukadservoj necesaj (LearnCo)
4. Konstruajxoj kaj terajxoj por niaj komercaj agadoj kaj logxigo por nia anaro (SpaceCo)
5. Kontadsistema por nia tempmono kaj gvidsistema por niaj komercaj agadoj (BankCo)
6. Programaj por provizi flekseblan kaj aktivan emeritigxsistemon por niaj pli maljunaj anoj (RetireCo)
7. La specoj de servoj kiuj tradicie provizas asekurkompanioj (InsureCo)
8. Enketservaj por produkti novenkondukajxajn utitajn por cxiuj partoj de nia organizo kaj por esplori alternativojn por gxia estonta evalua.
La persanaro de tiuj el cxiuj partoj de nia organizo estas volantuloj, kiuj gajnas ne landmonon sed la tempmonan de nia organizo laux nia propra kontadsistemo. Cxiu horo de la laboro gajnas unu tempmonkrediton. (Oni jam uzis similajn monsistemojn en kelkaj malsanejoj kaj servorganizoj). Niaj volontuloj uzas tiujn cxi tempmonkreditojn por acxeti la varojn kaj servojn produktatajn de la partoj de Nova Civilizacio, kie ili laboras, kaj tiuj de 1a aliaj partoj de nia organizo.
Probable vi scivolas, kiam estas suficxaj varoj kaj servoj por altiri 1a intereson de niaj nunaj kaj estontaj volontuloj. Vere ni ne povas antauxdiri. Sed ni aktive penas pligrandigi la gaman de niaj varoj kaj servoj. Ni jam eldonis mendformularon, kiu priskribas tion, kiun ni nun ofertas. Tiu formularo kreskadas dum ni povas oferti novajn varojn kaj servojn.
Gxuste nun ni havas pli ol kvindek volontarulojn. Kelkaj vivas en aux cxirkaux Sud- Kalifornio, kie ni havas niajn cxefajn oficejojn nunajn. Aliaj vivas en aliaj partaj de Kalifornio aux de Usono. Kelkaj vivas ekster Usona en diversaj landoj. Kelkaj el niaj kunlaborantaj volontuloj ofte laboras en niaj agadoj, aliaj malkfte. Kelkaj estas malliberejulaj.
Ni komunikas uzante cxiujn mediojn oportunajn, cxu posxte, telefone, fakse, retpasxte. Ni ankaux uzas kaj formalajn kaj neformalajn kunvenojn. Ni trovas, ke cxiuj el tiuj komunikvojoj estas tauxgaj en diversaj kombinoj.
Ni ankaux havas terajxon en kampara sekcio de Sud-Kalifornio, kiun ni esperas ekuzi kiel centro por elmontri kiel la homaro povas harmonie kunvivi, ne damagxante la medion naturan, kaj ni proponas ekuzi artfarajxajn kiel
1. sunfarnoj,
2. sundistiloj,
3. malalt-valumenaj pumpilaj por la irigaciado uzante sunpioj simplaj,
4. necesejoj simplaj kiuj sendangxere procezas sterkon por produkti kreskajx- nutrajxon.
5. simplaj logxejoj kiuj povas konstruigxi efikante minimume la medion naturan.
Kelkaj alprenoj por organizi sociojn humanajn kaj subteneblajn uzante principojn filozofiajn novajn kaj zorge disvolvitajn, ni jam reformulas alprenojn bazajn gxeneralajn pri la jenaj konsideroj sociaj gravaj:
1. mono,
2. laboro,
3. nutrajxo,
4. sano,
5. lernado,
6. asekuro,
7. enbankigo,
8. emeritigxo,
9. eblaj vivmanieroj novaj kaj iliaj konsekvencoj por aliaj homoj,
10. la evoluada de novaj manieroj por plibone agadi kaj disvolvi novajn teknikojn kaj vivilojn,
11. la bonfarto de nia medio natura, kaj loka kaj planeda.
Zorge pripensante kiel reorganizi eblajn solvmanierojn por tiu cxi problemaro, ni esperas malkovri en deca tempo kiel organizi sociojn kiuj estas ege pli placxaj kaj efikaj por cxiuj el iliaj aroj.
Ni jam rimarkis, ke eble la vivo plibonigxos, se ni modifas niajn alprenajxojn hereditajn kaj plejparte neekzamenitajn pri la la bezono gajni monon laux kutimaj manieroj, kiuj samtempe ofte damagxas aliajn homojn, niajn proprajn instituciojn sociajn, kaj la vivtenan sisteman de nia planedo.
Traktante sanproblemojn, ni strebas kombini cxion, kio estas bona pri la medicino tradicia kaj alterna, cxiam evitante la aspektojn damagxante de ambaux. En deca tempo, ni esperas eltrovi ege plibonigitan kaj malmutekostan sistemon por pritrakti sanon kaj medicinon.
Tiuj cxi problemoj estas interligitaj kun nutrajxproviz-sistemoj, kiuj ni kredas devas funkcii kiam eble pere de la kultivo de nature kreskigitaj fruktoj kaj legomoj, ne damagxante terojn agrikulturajn, subterajn akvosistemojn, kaj cxirkauxantajn riverojn kaj lakojn. Kaj tio cxi interrilatigxas kun efikaj programoj de lernado kaj edukado uzantaj novajn lern- kaj instru-metodojn, kiuj plenumas la bezonojn de la unua modela de Nova Civilizacio kaj estontaj modeloj.
Nia banksistemo similas sistemajn tradiciajn sed uzas nur tempmonon. Allasante tion cxi, cxio diferencias. Niaj bankistoj, kiel la bankistoj de la kooperativo mondragana de Hispanujo, volas fari cxion eblan por aktive helpi aktivigi la sukseson de iliaj enterprenoj komerciaj, al kiuj ili donas cxia el la ilaro, kiuj necesas, por sukcesi.
Nia asekursistema estas simila, kaj ni cxiam penas malebligi problemojn kaj katastrofojn kiam eble, aktive helpante unuj la aliajn dum la tempoj malfacilaj de niaj vivaj.
Nia emeritigxsistemo ankaux uzas penadojn kooperajn por prizorgadi niajn estimegatajn anojn maljunajn aux senlaborajn. Ideojn pri la programado de tiu cxi sistemo disvolvas la enketparto de nia organiza (ThinkCo), kiu havas la mision eltrovi kaj dissendi informon utilan el iuj fontoj tauxgaj por subteni niajn agadojn.
La parto de nia organizo okupita pri la akirado de oficejoj, magazenoj, servcentroj, vivejoj, kaj aliaj lokoj por niaj agadoj ankaux administras la disvolvigxon de elmontraj programoj en nia terajxo kampara. La volantuloj, kiuj laboras en tiu cxi projekto, cxiam laboras penige por produkti novajn kaj utilajn ideojn kaj sistemojn, kaj ni neniam scias, kiam ni lernas pri teknikaj novaj kiuj finfine estos utitaj ne nure por ni sed ankaux por cxiuj, kun kiuj ni intersxangxas informon.
La venonta kvin aux dek jaroj
Estas neeble prognozi kiel evoluas cxiuj el niaj agadoj, cxar novaj disvalvadoj teknologiaj, novaj eksperimentoj sociaj, kaj gxeneralaj tendencaj historiaj cxiam influos la evaluadon de mondaj eventoj kaj efikos cxion, kion ni faros.
Dirite cxi tion, ni nun probonas
l. Pligrandigadi la gamon de niaj produktoj kaj servaj kaj la medioj por igi, ke ili estu pli utilaj kaj por ni kaj por la aliaj homoj kaj organizaj, kiuj volas labori kun ni;
2. Varbadi novajn volontulojn kaj kreeme kunigxi kun ekzistantaj organizoj, projektoj, kaj laborad- kaj informad-retaj dum ni sercxas cxiujn eblajn ilojn kaj mediajn por reciproka helpo;
3. Faradi la grandajn kaj malgrandajn sxtupojn necesajn por konstruadi kaj administradi la ok partojn de nia organiza kaj faradi el ili glate funkciantan enton servantan niajn sociajn, komerciajn, kaj aliajn similiajn bezonojn;
4. Pligrandigadi la gamon de niaj agadaj el Sud-Kalifornio al aliaj partoj de Usono kaj aliaj landoj de la mondo;
5. En kondukadi pligrandigxantajn arojn de pli malnovaj kaj kreemaj programoj novaj por desegni sociojn nunajn kaj estontajn, provadante ilin kiel ni progresadas kaj reviziante ilin laux tia, kion ni lernas el niaj provprogramoj.
Kiel ni vidas la vivadon estontan en Nova Civilizacio
Ni cxiam agados aktive por certigi, ke la vivo en evoluantan serion de novaj socioj estos felicxa, kreema, sana, ne konkuranta, neperforta, nature subtenebla, inteligentega, loke regita, kaj globe ligita pere de vasta interfluado de inspira kaj informa utila pere de cxiuj eblaj komunikmedioj nunaj kaj estontaj.
Neniam ekzistas patentoj aux kopirajtoj por protekti la ideajn, kiujn ni produktos. Cxiuj el niaj posedajxoj intelektaj libere donigxos kaj ricevigxas, kaj ni kuragxigas, ke cxiuj el nia anara estadu kaj inventistoj kaj konstruistoj.
Ne estas manko da 'mono', cxar cxiuj el niaj anoj laboros pro tempmona laux kiu ajn maniero, kiu kontribuos al la bezonoj bazaj de tiuj, kiuj vivas kaj apud ni kaj en aliaj partoj de la mondo, kaj kiuj kreas, ke niaj agadoj estas helpemaj kaj multvaloraj.
La estontaj civilizacioj, kiujn ni esperas, ke ni helpados evolui, similos al koralrifo. Ni estas certaj, ke post multaj el la homaro komprenos tion, kion ili povos fari kunagadante, tiam ili konstruados mondon ege plibonan ol tion ajn, kian oni nun povas imagi.

Se vi volas plue informi vin, bonvolu kontakti:
NOVA CIVILIZACIO
Kalifornia Korporacio sen celoj de profito fondita pro generala benefico publiko
16255 Ventura Boulevard, Suite 605
Encino, California 91436-2354, Usonio
Telefono: (818) 788-136
Faksimilo: (818) 981-6835
Vocxposxto: (818) 725-3775
Kompuservo: 71210,177
Komputila mesagxo-centro: (213) 777-6328 (N,8,1,F,D)
Komputila interreto: ao479@lafn.org

ENKONDUKO AL PROPONITA MONDA RETO DE ELEKTRO DISTRIBUO
(Global Energy Network International [GENl])

Verkisto:
Harleigh Kyson Jr.
6858 Kester Avenue
Apartment 204
Van Nuys, California 91405 U.S.A. / Usono
ao479@lafn.org
Bonvolu legi la jenan eseeton; Kaj se placxis al vi tio, kion gxi Komunikas, bonvolu traduki tion en via lingvofþ lokalþ kaj sendi Kopion de via traduko al la verkisto.l
Antaux pli ol dudek jaroj usona arkitekto kaj teknisto R. Buckminster Fuller proponis la integrigxon de la sistemoj provizantaj elektron al grandaj areoj geografiaj por ke ili igxu unuobla reto por la tuta mondo. Sendube estos necese iom da jaroj por por kompletigi mondan reton. Sed tia reto povas kompletigxi en pluraj pasoj kun la integrigxo de regionaj retoj.
La partoprenantoj de tiuj regionaj retoþ--kaj fine monda reto--sxparos multan monon. Landoj en la oriento povus sendi elektron al landoj en la okcidento dum la noktoj. Dum la tagoj ili povus ricevi elektron el la okcidento. Landoj en la sudo kun dezertoj sen homa logxantaro povus konstrui sunajn instalajxojn tie por produkti elektron, kiun poste povus vendi al landoj en la nordo.
Tiu transformo de nia sistemo por produkti kaj distribui elektron povus konstruigxi pli rapide, se nordaj landoj pruntus monon al sudaj landoj por konstrui tiujn instalajxojn. La sudaj landoj povus repagi tiun monon vendante elektron al la nordaj landoj.
Post la konstruo de tiuj retoj regionaj kaj finfine la monda reto, la tuta homaro povus vivi pli komforte kun la elektro kiun havus. Malricxaj landoj povus konstrui, ekzemple, (l) malvarmigajn instalajxojn por sekure konservi medikamentojn kaj vakcinojn, (2) veturigsistemojn publikajn en iliaj urboj, kaj (3) fabrkojn por fari finitajn varojn el iliaj krudaj materialoj lokaj.
Jen aliaj beneficoj pli specifaj:
(l) Ni necesus malpli el la terkarboj kaj petroleo kiuj restas en nia planedo por produki elektron, kaj pli el tiuj hidrokarbidoj povus uzigxi por fari varojn kiel plastoj aux teksaþoj,
(2) Landoj, kiuj produktas pli elektron ol tion, kion ili bezonas, povus vendi gxin al aliaj landoj kontraux mono, varoj, aux servoj
(3) Landoj, kiuj bezonus pli elektron dum iliaj tagluma horojne bezonus konstrui pli da instalajxoj por produkti tion sed povus acxeti tiun elektron el la internacia sistemo kontraux malkaraj prezoj. kun la internacia reto estus malpli elektraj instalajxoj kaj malpli aera malpurigo kaj malpli radiadaj dangxeroj el atomaj instalajxoj.
(4) Multaj landoj necesus malpli terkarbojn aux petroleon porinstalajoj lokaj por produkti elektron kaj eventuale povus redukti aux elimini iliajn importa,þ kaj veturigajn kostojn.
(5) Rusujo, Kanado kaj Usono ege profitus el elektra reto internacia. Ili pouxs acxeti kaj vendi elektron unu al la alia kun specialaj gajnoj reciprokaj.
Dum iliaj vesperaj kaj noktaj horoj Kanado kaj Usono povus sendi ilian elektron nebezonatan al la rusujanoj dum la taglumaj horoj rusujaj por provizi la urbojn kaj fabrikojn rusujajn, kaj la rusujanoj dum iliaj noktoj ankaux povus fari cxi tion por Kanado kaj Usono. Eble tiu elektra komerco estus egala inter Nord-Ameriko kaj Rusujo kaj ne necesus intercxangxi multo da mono inter tiuj du grandaj areoj geografiaj.
Post suficxe da tempo la rusujanoj pli facile povus halti la produktadon de elektro en dangxeraj instalajxoj kiel Cxernobilo, kaj estus posible redukti la kvanton de novaj instalajxoj por produkti elektron en cxiuj el la tri landoj.
Kun la redukto de strecxiteco inter Rusujo kaj Usono post la morto de la Sovetunio, estas multaj ingxenieroj kaj teknikistoj en ambaux landoj, kiuj ne plu havas laboron cxar iliaj landoj ne plu bezonas konstrui armilojn de amasdetruo. Oni povus facilege reeduki multajn el tiuj ingxenieroj kaj teknikistoj por ke ili povu desegni kaj konstrui tiun mondan reton por produjkti kaj distribui elektron.
Post kiam Rusujo, Kanado kaj Usono kune komincxas la konstruon de elektran redon inter siaj landoj, siaj laboroj povus provizi la bazon de la posta monda reto. Kaj kune laborante tiamaniere, Rusujo kaj Usono poste ne volus perdi ilia, komunajn gajnon el tiuj cxi laboroj en reciproka militado.
(6) Landoj kiuj havas suficxe da elektro por iliaj bezonoj sociaj fine malkovros, ke ne necesas, ke ili pligrandigadu sian logxantaron kiel antauxe, kaj eventuale la problemo de monda trologxantaro ege reduktigxos.
(7) Kun pli grandaj kvantoj de elektro pli malkara, la pli malricxaj landoj povos pli facile akiri puran trinkakvon konstruante instalajxojn por pumpi, filtri, kaj distribui tion.
Ili ankaux povos plibonigi iliajn sistemojn por irigacii, veturigi, prepari, kaj paki nutrajxojn, kaj ankaux ili povus pli facile akiri multajn aliajn agrablajxojn.
Kun tiuj plibonigxoj sociaj, malpli infanoj mortigxos trofrue. La malsatego malpli ofte trovigxos, kaj la gepatroj de familioj pli facile subtenos programojn de nasklimo cxar ili ne estos tam konvinkitaj, ke devos nasltigi armeo,þ de infanoj, por ke ili fine haux suficxe da idoj kiuj povos prizorgi ilin dum siaj jaroj malþnaj.

Se vi deziras pli da anglalingva informo pri la eblo de tia internacia reto por provizi elektron al la tuta homaro de la mondo, vi povas scribi al:
GENI
P.O. Box 81561
San Diego, California 92138 U.S.A.
tel. (619)595-0139
fax: (619)596-0403
e-mail: geni@cefr.net

"ECOLONIE" – LA EKOLOGIA RIPOZEJO
"Ecolonie" estas Internacia Centro en Uxogezoj (Vogezoj) en Francujo. La loko nomigxas Hennezel. Tiel nomigxas ankaux la societo kreita en la 1989-a jaro, kiu konsistas el 30-40 persono j, precipe nederlandanoj kaj germanoj. La societo acxetis 7-hektaran farmon kun 5 domacxoj:
Antauxe la ejo estis la ripozloko por la infanoj de ministoj. La. ejo cxesis funkcii antaux 12 jaroj, la domoj ne estis logxataj dum 6 jaroj. (Intertempe oni sxtelis cxion eblan.) Post Ia acxeto oni renovigis la domojn kaj kultivis la teron. La. plej malfacila afero estis trovi la homojn, kiuj logxus tie kaj konstante okupigxus pri la farmo.
Komence la homoj alvenadis tien por mallonga tempo, sen intenco resti tie. Fine alvenis iu familio, kiu logxis en Hennezel 3 jarojn. Poste venis la homoj, kiuj decidis vivi tie. Nun logxas en Hennezel 5 peronoj:franco, du nederlandanoj, kaj du germanoj.
Centro funkcias per la mono, kiun pagas gastoj kontraux tranoktadon, mangxadon kaj kursojn. Somere sur la apudaj herbejoj estas multaj tendoj. La cxambroj estas plenaj de gastoj. Nun plej grave estas renovigi la domojn tiel, por ke ili funkciu dum la tuta jaro. Oni planas instali la centran hejtadon, varmigatan per ligno.
Malgraux la grandaj kostoj (250 000 EF) gxi poste donos konstantan profiton. La monon oni akiras pro la kursoj gvidataj de kompetentaj personoj pri: ekologio, kultivado, skulptarto, danco, Tai-Chi, meditado, ekonomiaj projektoj, juvelarto, k. t. p.
La kursoj dauxras unu semajnon. Centro donas ejojn, la kursanoj pagas. La gvidanto ricevas 30-40% de la sumo, la reston ricevas Centro.
Tranoktado kaj mangxado por unu persono dum unu tago kostas 140 FF, bivako -10 FF por persono, 20 FF por tendo, 30 FF por auxtocxaro.
La vegetarana mangxado kostas: matenmangxo-2OFF, tagmangxo-3OFF; vespermangxo-4OFF.
Plej multe da mono bezonas la renovigo de la domoj, materialoj, laboristoj. Centro laborigas sekretariinon, purigistinon, kuiriston, kiuj estas pagataj de Centro.
Ekzistas la ebleco dungi senlaborulojn dum longa tempo. Al ili parte pagas la sxtato. La gxenerala ideo de Ecolonie estas la vivo en harmonio kun la naturo kaj cxiuj vivaj estajxoj. La praktika bazo de cxi tiu vivo estas la biologia gxardeno, sen mineralaj sterkoj, pesticidoj, kiu proviantias Centron per legomoj, kaj fruktoj, la vegetarana dieto, la ekologiaj materialoj por la renovigo de domoj. Parte oni uzas la venton, ekologiajn necesejojn, dusxojn kun la akvo varmigata de la suno.
Fine, oni propagandas cxi tiun vivstilon per kursoj kaj anoncoj en gazetaro.
Al Centro venas gxenerale nederlandanoj (la iniciato estis ilia), germanoj kaj unuope aliaj nacioj.
Ekzistas la ebleco labori en Centro, tiam oni ne pagas kontraux tranoktejon kaj mangxadon. La laboro dauxras 8 horojn dum 5 tagoj. La cxirkauxajxo estas tre bela pro montetoj, foliaj arbaroj, lageto ebla por banigxi...

Pli da informoj en la lingvoj franca, germana, nederlanda, angla oni povas ricevi en:
Ecolonie.
Centre Ecologique Internacional
88260 Hennezel, Vosqes
Francujo.

Grazyna Chojnacka
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologów" 1(79)/96, p.76
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

! En "Verdire" kelkfoje estis anoncoj pri Ecolonie – aspektas ke ili etesperantigxas!

MAGYAR KOZLEKEDESI KLUB = La Hungara Trafik Klubo (HTK)
La Hungaran Trafik-Klubon fondis la Levego Munkacsoport (Laborgrupo Aero)*, kiu konsistas el 37 hungaraj medioprotektantaj organizoj.En 1992 la HTK farigxis plenrajta membro de la Europa Federacio pri Trafiko kaj Ekologio. ( T&E )
La HTK laboras por ebligi sekuran, ekonomian kaj medioprotektantan trafikon en Hungario. Gxiaj celoj estas disvastigi biciklan trafikon, modernigi la publikan transporton, malpliigi la uzon de automobiloj, evoluigi la fervojon kaj pligrandigi ties rolon en la vartransportado.
La HTK organizis plurajn internaciajn konferencojn, ekspoziciojn, demostraciojn, diskutrondojn. Gxiaj fakuloj ellaboris proponojn pri verda sxtata bugxeto, gxi sekvas kaj helpas la legxpreparan laboron de la Parlamento, gxi aperigas monate la gazeton Lelegzet ( Spiro)- kiu enhavas resumon ankau en Esperanto.Tiu gazeto okupigxas pri me- dioprotektaj problemoj, kiuj plejparte koncernas ankau trafikon, kaj informas pri la laboro de HTK.La gazeto aperas en 4500 ekzempleroj, kaj ricevas gxin cxiuj parlamentaj deputitoj, urbaj konsilantaroj, verdaj organizoj kaj interesigxantoj.
Cxar ka hungara registaro lau proponoj de la Monda Banko planas preskau la duonon de la fervojlinioj cxesigi, kaj konstrui novajn autosxoseojn, la HTK organizas internacian kampanjon por sxangxi la trfikpolitikon de la Monda Banko kaj de la hungara registaro pruvante la fakton ke la fervoja trafiko estas ne nur pli sekura kaj pli medioprotekta ol la sxosea, sed ankau pli ekonomia.
Por atingi tiun celon la HTK informas la logxantaron pri la situa- cio de la fervojo, sercxas fontojn por gxia modernigo, kunordigas laboron de pluraj medioprotektantaj organizoj, kaj sercxas interna- cian kunlaboron.

Se Vi interesigxas pri la HTK, kaj sxatus helpi nin bonvolu skri- bi al:
MAGYAR KOZLEKEDESI KLUB
2041 Budaors, Pf.102
Hungario
tel:206-5598,206-5599,140-6097
fax:206-5576, 140-6097
elektronika posxto: mkk@levego.zpok.hu

*) La Laborgrupo Aero estas hungara medioprotektanta organizo. Du esperantistoj laboras tie Andras Lukacs (talento@levego.zpok.hu) kaj Mikola Klara. Ilia adreso estas Levego Munkacsoport 2041 Budaors, Pf.102, Tel:206- 5598.206-5599,140-6097 fax:206-5576, 140-6097, elektronika posxto: levego@levego.zpok.hu

skribis Palma Csiszar hallo356@osiris.elte.hu

SVANIMIR
Svanimir estas neregistara kaj neprofita asocio kiu celas la protektadon de kroata natur- kaj kultur-historia heradajxo. La asocio estis fondita la 20an de oktobro de 1992. Komence gxi agadis kiel filio de "Europe Conservation International" (Euxropa Internaciumo de Mediprotektado), sed neplenan jaron poste gxi sendependigxis kaj alprenis la nomon Svanimir. Hodiaux gxi havas 180 membrojn, inter alie kroatoj el Nederlando, Usono, Germanio kaj Svislando.
Kion tio fakte signifas? Svanimir estas unu el dioj el la malnovkroata mitologio.Li estas la filo de la cxiopova dio Svarun kaj la perfekta diino Koleda. Li estas la protektanto de la vivo, gardanto de la naturo, mastro de la Tero, la heroo inter herooj. Lin sxatas la plantoj, la bestoj kaj la homoj. Cxio kio movas kaj kreskas estas subtenata de li.
La asocio havas je sia agado integritan aliron al la protektado de la naturo kaj la kultur-historia heredajxo. Nome, sur iu spaco estas eble gardi la naturon ankaux kun gardado de la tradicio vivmanieron de la loka logxantaro. La asocio deziras plifortigi ekologian konscion de la homoj, evoluigi ilian intereson je la valoro de ilia propra medio, pro tio ke estas pli facile legxmaniere protekti iun endangxeritan areon kaj ecx eble trovi manieron por ekonomie mastrumi la protektitan areon. La homoj devus trovi sencon de la propra ekzistado kaj samtempe trovi ankaux manieron por protekti sian medion.
Svanimir sekvas la "Mondan strategion pri protektado de la naturo farita de "International Union for the Conservation of Nature" (IUCN - Internacia Unuigxo por Naturprotektado).
CELOJ:
- subteni la esploradon kaj protektadon de la naturaj kaj kultur-historiaj valorajxoj de la respubliko Kroatio kiel parto de komuna euxropa heredajxo.
- informado de la publiko, edukadeco kaj intersxangxo de la spertoj je internacia nivelo.
- disvastigo de la spertoj pri pli racieca mastrumado de naturaj rimedoj.
- promocio de la eko-turismo, precipe tiu kunligita al protektitaj areoj
- kunlaboro de eko-turismo kun edukprogramoj
- kunlaboro kun aliaj en- kaj ekster-landaj eko-asocioj
La plej grava projekto de la asocio estas la eko-centro "Caput insulae". Fondita en la jaro 1993 en la loko Bela sur insulo Cres (Adriatiko). Gxi estas bazo por diversaj esploristoj kaj centro por edukado de la publiko pri naturaj, kulturaj kaj historiaj valorajxoj de insuloj Cres-Mali Losxinj arkipelago.
PROJEKTOJ:
- savado de malgrandaj marcxoj sur la insulo Cres. Ili estas tre gravaj por la loka logxantaro kaj brutaro. La projekto estas ecx financiata de "Regional Environmental Center for Central and Eastern Europe" (REC - Regiona Media entro por Centra kaj Orienta Euxropo), Budapesxto. Gxi estis ankaux elektita en grupo de la 7 plej bonaj projektoj inter 94 aliaj projektoj.
- esploradprogramoj pri blankaj vulturoj kiuj vivas surinsule.
- somera lernejo por anoj de la asocio kiuj estas aktivaj en unuopaj projektoj
- konstruxo de la vojeto por ekologia lernado.
- planado pri botanika gxardeno kun endemiaj plantoj.
- kunlabore kun katolika parohio oni esploras pri historio de la loko Bela. Oni jam ekspoziciis la trovitajn dokumentojn.

SVANIMIR, Ilirski trg 9/2,
41000 Zagreb, Kroatio
tel. ++385/01/274-809

Orginale verkis Vesna Tutisx kaj Goran Susxic,esperantigis Kamenski Vladimir kamenski@cirus.dhz.hr
Korekto: Lingva Servo (Paul Hopkins).

EKO-CENTRO "CAPUT INSULAE"
En Beli (insulo Cres) en augusto 1993. Svanimir fondis eko-centro "Caput insulae". La unua en Kroatio.
En eko-centro oni faras diversajn projektojn samcelajn, konservi la naturon de Cres, kaj esti pilota eko-centro kiel ekzemplo por fondigxo de aliaj centroj en Kroatio kaj Euxropo.
Dum somero 1995. en eko-centro estis organizitaj 3 projektoj. Inter la 15-22 de julio kaj 31.07 - 10.08. volontuloj,membroj de Svanimir purigis marcxojn.
Marcxoj estas "oazoj" en seka karsto, malgrandaj dolcakvaj eko-sistemoj, tre gravaj "rezervujoj" de bio-diverseco de insulo. Pro tio estas tre grava ilia rekonstruo kaj protekto. La projekto estas subtenata de "Regional Environmental Center for Central and Eastern Europe" (Budapesxto). Partoprenis 60 volontuloj.
Intertempe, inter 22-30 de julio volontulis grupo pri observado de blankaj vulturoj. Alia grupo okupigxis pri purigado de plagxoj ene de ornitologia rezervejo je la nordo de insulo.
Estis preparitaj ankaux 3 ekspozicioj. Auxtoro de unua estis auxstro Herbert Kogler. Li ekspoziciigis serio de artaj fotoj fotitaj surinsule. La titolo estis "Cres per okuloj de naturesploristo" Cresano Gianino Sucxicx Mornaricx "priskribis" la belecon de insulo per ekspozicio de fotoj kaj geedza paro Irena kaj Mario Sxloser prezentis "solecaj cesaj pregxejetoj".
Tio estas nur malgranda suplemento de la 3-a somero en eko-centro.

Se vi dezirus aligxi al ni venontan someron, anoncigxu al:
"SVANIMIR"
Ilirski trg 9/2
10000 Zagreb, Kroatio

La vido de tiel nomata ekologiista aktivulo enspiranta cigaredfumon kaj vojagxadanta el de unu grava konferenco al la alia, ne estas miriga. Mirigas prefere la sinteno mala - konsekvenca strebado, por ke tio, kion oni faras, kongruu kun tio, kion oni diras.
LA VERDA MONDO DE MIRKO KOWALEWSKI
Kiam li ekcxesis mangxi viandon, li devis forlogxigxi el lia hejmo. Li eklogxis en propramane konstruita kabaneto en arbaro. Kaj ecx tie la patriota devo sukcesis lin spuri. Mirko agnoskis, ke lernado de pafado al homoj ne konvenas al li kaj li anstatauxis laborinte armean servon. Poste li logxis dum kelkajn jarojn en malgranda ligna lauxbeto. Li segregaciis rubajxojn kaj faris el ili mulcxadon. Li kultivis ekologie lian gxardenon. Kiel li mem rememoras: "mi multe observadis kaj pensadis". Tia pensado naskigis la revon pri ekologia vilago, en kiu homoj povus vivi konkorde kun la Naturo. Li vendis lian lauxbeton kaj li elprenis la tuton monon el lia logxeja sxparkaslibro. Li laboris multe kaj la enspezojn li destinis por lia revo. "Mi sxparis cxiumaniere, ecx je la mangxado. Mi mangxis kion ajn kaj kion mi ricevis" - li rememoras.
Tiutempe Ii kondukis jam lian grupon "Mondverdaj'. En la lingvo esperanto cxi-tio signifas "La verduloj de la mondo". Ilia agado estas neado de "la parolata ekologia", kiu estas tiel populara hodiauxe. Kadre de la tendaro en Izera Montaro 12 personoj plantis tri mil da arboj. "Mondverdanoj" pretigas kermesojn de la sanigaj nutrajxoj, ili organizas biciklajn demonstraciojn, ili protestas kontraux dresado de sovagxbestoj en cirkoj; ili bojkotigas homojn antaux pelkvendejojn.
"Dum tiaj akcioj, la preterirantoj cxefe atentas pri ledaj sxuoj de la protestantoj.
Tial lastfoje mi alvenis al la akcio nudpiede" - diras Mirko.
Post kelkajn jarojn de rezignoj, li sukcesis acxeti elrevitajn sep hektarojn da tereno, preskaux en la koro mem de la Faga Arbarego. Tie estas peco de herbejo, iom da kampo kaj duono da hektaro de la betula arbaro. Parto de la tereno trovigas en ia valo, kaj parto sur la monto. En la proksimejo trovigxas la belega lago cirkauxata per la arbaro. Mirko nomigis cxi-tiun lokon: "EKOVO". "Ekovo estas ekzakte ekologia ovo, el kiu espereble elkreskos multaj grandiozaj aferoj" - diris Mirko. Nuntempe en EKOVO oni konstruas la unuan lignan kotagon. Jam estas la planko kaj murskeleto. Ekde la komenco, Mirko ne volis, ke cxi tiu loko apartenu nure al li sed ke gxi estu verko de Ia tuta MONDVERDAJ. La Mondverdanoj plantis jam cxi-tie multajn fruktarbojn kaj Mirko faris malgrandan gardenon. Dum unu el la renkontigxoj de "la verduloj de la mondo" li diris: "Ni eksentu tiel, kvazaux la Patrino-Tero donacis al ni elprovante nin, unu pecon de gxia surfaco, por ke ni povu montri kiaj homoj ni estas. Cxu ni sukcesos fari ion ne detruante la pejzagxon kaj cxirkauxajxon? Cxu ni povas kreadi kaj konstrui en harmonio kun naturo?"

Tomasz Perkowski (Tomas Perkovski)
tradukis el pola Marteno

Kun Mirko oni povas kontakti skribante sub la adreson:
MONDVERDAJ
p/a Miroslaw Kowalewski
Przyszlosci 31/3
70-893 Szczecin
Polio