reveno al cxefa pagxo


FREMDAJXOJN LAUXDANTE VI NE KONAS VIAJN VALOROJN
Jen kelkaj rimarkoj pri la patrujaj fontoj de la vegetarana nutrado. Se ni demandus la statistikan polan vegetaranon pri la fonto de vegetarismo li sen hezito nomos Tibeton, Nepalon, Cxinujon, Japanujon kaj aliajn landojn de Malproksima Oriento. Alia homo pli euxrocentra mencios malnovajn filozofiojn. Kiu amas Afrikon atribuos vegetarismon al triboj de Nigra Kontinento.
Ne konsiderante la antauxecon mi volas pripensi la aferon, kiu iam atentigis min. Cxu ni, la logxantoj da la konkreta loko sur Tero ne havas pli proksimajn geografiajn kaj kulturajn protoplastojn de la vegetarana nutrado? Do mi penis ekscii kion mangxis niaj prauloj sur cxi tiu tero, la praslavoj. Tio okazis malfacile, cxar en multaj historiaj priskriboj de pralogxantoj estis nur lakonaj mencioj pri mangxajxoj. La esploristoj nur gxenerale konstatadis kelkajn plej ofte mangxatajn pladojn. La situacio sxangxigxis, kiam mi trovis la libron de Jozef Kostrzewski (Jozefo Kostjxevski) titolitan: "Prapola kulturo" kaj eldonitan de Okcidenta Instituto en la 1947-a jaro en Poznan (Poznanjo). La auxtoro estis eminenta arkeologo, la unua kiu esploris la kolonion Biskupin. Li estis la universitata profesoro en Poznan, la ano de Pola Akademio de Sciencoj, la eksperto pri pasinteco de la pola teritorio.
Kion mi eksciis el la libro? Mi ricevis koheran bildon pri la interesanta min domeno de la vivo. Tion mi deziras komuniki al la legantoj. El la preskribo de la profesoro efikas ke la baza mangxajxo de polaj prauloj estis greno, diversaj grioj kaj farunajxoj. Sur ilia bazo oni kuiris supojn, farunbuletojn, pastecxojn, platkukojn, panon. La platkukojn el faruno kaj akvo oni bakis en cindro, aux sur varmegaj, sxtonoj. Krom tio oni mangxis pladon ci kanabo, legomojn: fabon, pizon, lenton, rapon, kukumojn, karoton. Kiel spicajxojn oni uzadis ajlon, krenon, aneton. Kutime ili plukis arbarajn berojn, fungojn, avelojn kaj frambojn. El herbejoj ili plukis rumekson, artiplon kaj urtikon. Praslavoj elpremadis oleon el linaj semoj, kanabo kaj papavo. Ofte ili mangxis fruktojn el kultivataj gxardenoj: pomojn, pirojn, persikojn, prunojn, cxerizojn, merizojn. En la nutrado gravaj estis lakto, selakto, kremo, kazeo kaj ovoj. La trinkajxoj estis: akvo lakto, biero, panacido, mielo kun akvo.
Viando estis malgrava en la popola kuirado. Priskribante detalajn informojn pri arkeologiaj eltrovajxoj, la auxtoro konkludas, ke mangxado de viando estis minimuma. Bucxado de porkoj - 1 dum du jaroj, bovoj - 1 dum tri jaroj, sxafoj - 1 dum 10 jaroj, kaproj - 1 dum 12 jaroj, kokoj - 1 dum kvin jaroj, anseroj - 1 dum 20 jaroj. La nombroj rilatas al unu familio, tamen tiam familio konsistis el kelkaj generacioj kaj dekkelkaj personoj.
Alia mito malkasxita de la profesoro estas, ke niaj prauloj multe cxasadis. Ili kalkulis, ke la kvanto da cxasita viando estis malgranda. La homo en la pratempo mortigadis sovagxajn bestojn nur tiam, kiam ili senpere minacis lin.
La priskribo de la auxtoro ne estas surprizo por la homoj, kiuj interesigxas pri la praslava kulturo. Niaj prauloj vivis laux la ritmo determinata de Naturo, estimante gxiajn legxojn. Tio sekvadis el scio devenanta el la observado de la naturaj fenomenoj, kion faris cxiuj tiamaj socioj.
Malgraux, ke mi kelkfoje legis en "Vegetarana Mondo" pri la tuta malbono en nia mondo pro la mangxo de la unua viandpeco el mortigita besto, tio sxajnas al mi troigo. La opinio ne konsideras la kondicxojn en kiuj tiuj homoj vivis.
Sxajnas al mi, ke la malbono komencigxis en la momento, kiam la mortigatajn bestojn oni traktis kiel ajxojn, konscie prisilentante la fakton, ke ili estas vivaj kaj sentantaj estajxoj. Tia situacio sekvis pli malfrue. Slavoj simile al aliaj gentoj vivis en harmonio kun la naturaj legxoj. Ili havis profundan estimon al la bucxataj bestoj, alie ol la nunaj amatoroj de bifstekoj. La saman konduton ni trovas cxe indianoj de Norda Ameriko. Ili faras multajn ritojn por akiri favoron de la cxasita besto. Ili traktas la beston simile kiel la homon. Ni ne povas trakti la vivmanieron kaj nutradon iam, rilate al la nunaj. Ni ne forgesu pri la hodiauxaj komfortajxoj faciligantaj veran vegetaranismon t.e. medicina scio, stabila nutra komerco.
Rimarkinda estas la pensado de tiuj "primitivaj" socioj, plena de estimo kaj kompreno por la legxoj de Naturo. Mi pensas, ke indas konsideri pri tio en "Vegetarana Mondo".

Remik Okraska
artikolo de "Vegetarana Mondo" n-ro 20(29)/96
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

INDIANOJ DE EUXROPO
"Indianoj de Euxropo" - tiel nomis Jacvingojn, la ekstermitan tribon de prusoj, pola verkisto-nobelpremiito Czeslaw Milosz (Cxeslav Miuxosx)
"(…) antaux cxiu fortrancxo de la arbo oni pregxis, petante gxian animon je pardono. Oni petis, ke gxi translokigxu al la ajxo, kiu estos kreata el gxi. Certe la vivkondicxoj kauxzis modifikon de la kredoj kaj distingon el la arbara komplekso la sanktajn lokojn. Tie en cxiu arbo kaj kreskajxo estis sidejo de mortintaj antauxuloj. La arboj ekster la sankta ejo ne estis logxataj de spiritoj. Tamen neniam estis certeco pri tio. Iu spirito povus ami iun arbon ekster la sankta tereno kaj post perdo de la arbo gxi vagis sur la tero. Oni ne permesadis sensence entrancxi aux sensxeligi la arbon, rompi brancxojn por ludi, cxar simile al la homo la arbo suferis, sangis kaj longe estis malsana gxis sekigxo.
La malnovajn arbojn, la kverkojn kaj tiliojn oni precipe adoris. La arbegoj estis la atestantoj de praaj tempoj. En la XIII-a kaj XIV-a jarcentoj, en la kronikoj de krucanoj estas informoj, ke la prusoj malvolonte elradikadadis la arbajn trunkojn. Ili lasadis radikojn en la tero, malgraux, ke tio malhelpis plugadon. La kauxzo estis ne eviti penon, pri kio mencias la historio, sed por konservi almenaux parton de la sidejo, al kiu kutimigxis la spirito.
Belaj, dum jarcentoj kultivataj kredoj pri la arboj kaj aliaj kreskajxoj helpis al disvolvigo de la praarbaro. Ne ofte ili estis detruataj de la homo. La ligno neniam mankis en Prusoj. ECx la raba mastrumado de la xTV-a jarcento gxis la nuna tempo ne povis detrui cxiujn arbajn kompleksojn de la regiono.
Zucja Okulicz-Kozaryn, "Zycie codzienne Prusow i Jacwiegow w wiekach srednich (IX-XIII w)", PIW, Warszawa 83

Laux indianoj en vintro la tero estis "graveda" kaj estis devo trakti gxin speciale zorge kaj estime, kiel gravedan virinon. Oni ne uzis la sxtalajn plugilojn, kiuj nebezone kaj kruele vundus la surfacon de Patrino Tero. Iam mi demandis indianon Hopi: "Cxu vi opinias, ke se mi batos la teron per piedo, gxi nenion kreskigos? " Li respondis: "Mi ne scias cxu tio okazos, sed certe vi montros kia homo vi estas". (B. Toelken "Seeing with a Native Eye")
La afero estas konata ankaux cxe slavoj. La kamparanoj en la regiono Polesie diradis "Printempe bati la teron estas peko, gxi estas graveda. Printempe gxi naskas terproduktojn, sekalon, florojn, herbojn". Tial estis malpermesite bati, pusxi la teron kaj konstrui barilojn, aux plugi la teron.
de la libro Maria Glowacka, "Droga Pokoju Indian Hopi i inne tradycje", Biblioteka "Zielonych Brygad, nr 15, Krakow 1995, p. 7 - citayo de artikolo "Slowianski kult Ziemi" el "Korzenie. Folk zine" nr 1 skribita laux la libro de K. Moszynski "Kultura ludowa Slowian"

tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

EKOLOGIA ARKITEKTURO
La suban tekston mi trovis en la prologo de la albumo "La ligna arkitekturo" de J. W. Raczka (Roncxka) eldonita de KAW en Krakovo (1990).
En la pejzagxo de niaj vilagxoj kaj urbetoj cxiu ligna domo kauxzas kortusxon - gxi estas la signo de la pasinta vivo. Unue gxi estis la memoro de la arboj kreskantaj en la regiono, la grafikajxo de fekundaj kaj malfekundaj jaroj signitaj per vasteco de lignocirkloj sur la tratrancxo. Poste hakiloj kaj aliaj jam neuzataj iloj formis konstruajxon. Grandioza cxapo de la pajla tegmento protektis la vivon, kiu dauxris sub gxi multajn jarojn. En la ligna vilagxa domo la imago rememorigos la odoron de iam bakata pano kaj mangxajxo starigata vespere antaux lacegajn homojn. Cxio estas cxi tie simbola. Knarado de pordo, frapado al fenestro je rikolta tagigxo, klinigo de la kapo en malalta pordo, alta sojlo, eniro, eliro - ofte por cxiam. (...)
Nemultaj el ni memoras knaradon de ventmueliloj, mugxadon de la akvaj mueliloj, de fulmasxinoj, oleomasxinoj kaj aliaj iloj. Estas nemultaj landoj en kiuj la materia kulturo estas tiel forte ligita kun la ligno kiel en Pollando. Pro la ligna kulto estas belaj tiliaj madonoj kaj apostoloj de Wit Stwosz (Vit Stvosx), kiuj digne konkurencas kun la sxtonaj figuroj de la gotikaj portaloj kaj skulptajxoj de la euxropaj landoj. la mondo de formoj el la pola ligno ekestis danke al naturaj pejzagxaj kondicxoj, plenaj da praarbaroj kaj arbustaroj. (...)
La lignaj konstruajxoj vivas kiel la homoj, maljunigxas kaj mortas, kreante fermitan rondon produktantan la biologian mason. Gxuste per la pasado - la lignaj domoj similas al la cxirkauxa naturo. La fresxa, hela ligno rapide sxangxas sian koloron. Maljunigxantaj traboj grizigxas, krevas kaj igxas similaj al la vizagxo de la homo. Kun la pasantaj jaroj grandigxas la spuroj de uzo sur pordoj, sojloj, plankoj, la spuroj de eventoj, militoj. Fine, la malnova, eluzita domo estas anstatauxata per la nova, sed sur la iama fundamento, tradicie en la formo kaj funkcio, nur plibonigata de novaj generacioj. La lokigo de urbo aux vilagxo dependis de arbaro, kiu renovigxante kreis la bazon de kontinua esto. La spaco havas multajn dimensiojn. La cxefa estas la tempo. En la pejzagxo gxi manifestigxas per cirkla sxangxo de tagoj, noktoj, jarsezonoj, dauxro kaj morto. Kun la ritmo de la naturo ligita estas ankaux la lokigo de vilagxoj kaj urbetoj (...)
La nuna pejzagxo minacata estas de. la homa despoteco kontraux la naturo. La homoj subigante la teron respektas neniujn regulojn. Ja gxi estas nia komuna medio por la vivo. La detruado minacas ne nur al la nacia, sed ankaux al la tuta ekologia sistemo. En nia landa jam estas la regionoj ekologie difektitaj. Tiaj lokoj estas multaj. Al la ekologiaj sistemoj minacas rezigno pri praaj principoj de la popola konstruado. (...)
La konservado de la minacata kultura heredajxo postulas krom interesigxo La aktivan agadon de ni cxiuj. Ne suficxas pledoj pro forpaso - same kiel iam ne suficxis la romantikaj fascinoj de sxatantaj folkloron. Pri la propra kultura heredajxo respondecas cxiuj logxantoj de la regiono. La antauxa pejzagxo de niaj vilagxoj kaj urbetoj estis kreata pli adekvate al la naturo. Ekzistis kompreno pri la konstanta homa dependo de la naturo. Pri tio, ke la dependo estas nun, ni ne cxiam volas memori. (...)
Hodiaux, krom la detruo da nia kulturo pro la militoj kaj pro la industria civilizacio - cxe la fino de la xx-a jarcento, la arkitekturo penas reveni al siaj fontoj. La ekzemploj de la t.n. "postindustria civilizacio" pruvas, ke kontinuo de propraj regionaj konstruaj formoj estas ebla, kiel sekva generacio de domoj en malfermitaj pejzagxoj. Tiuj formoj cxe auxtentikaj antikvajxoj estas la plej gravaj memorajxoj pri la kultura tradicio de cxiu popolo. La Ligoj estas des pli malfacilaj, ju pli estas deformita la historia pejzagxo kreanta ponton inter la pasinteco kaj nuneco. Nia pola pejzagxo perdis sian harmonian konstruplanon kaj estas minacata de la ekologiaj katastrofoj. Por pritaksi la kulturajn detruojn mankas suficxe precizaj kriterioj. Tamen senca estas la gxenerala konvinko apogata per multaj publikajxoj, ke nia pejzagxa kulturo estas minacata. Samtempe kreskas interesigxo pri la ligna arkitekturo kaj gxiaj formoj. Finigxas la rezervoj de nerenovigeblaj krudajxoj kaj energio. La elfosado de sablo kaj sxtonoj el riveroj kauxzas dangxerajn ekologiajn efikojn kaj la ligno igxas la plej deficita konstrumaterialo. Dauxras la demografia eksplodo, postulanta novajn domojn. La mondo vidas nun unu solvon - uzi renovigeblajn materialojn (biomasojn) kaj la sunan energion. Oni uzas malgrandajn akvajn turbinojn kaj revenas al raciaj konstruajxoj de muroj kaj tegmentoj. Oni konstruas malgrandajn retenajn akvujojn, uzas senrestajxan teknikon de agroproduktado kiun praktikis niaj prauloj. Pasis la arkitektura modernismo, kiu lancxis "blokdomaron", sed gxiaj ideoj kauxzis misformadon de la kulturaj formoj en multaj landoj. La revenon al "radikoj" proponas la postmodernismo, cxar ne nur la arkitektoj, sed ankaux la logxantoj scias, ke logxi en blokdomo ne estas la plej bona rimedo por la homa vivo.

Remik Okraska
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 10(88)/96, p. 20
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

SANKTAJ BOSKOJ, AUX PROTEKTEJOJ DE NATURO
Swiatowid, Poswit, Swarozyc, patrino Tero - kiuj; ili estis? Kion lasis ili post si? Kiuj ili estis por niaj prauloj? Kiel oni oferis al ili donacojn? Kie ili logxis? Tiuj sekretoj cedis antaux la agresa "kristanismo" laux la citajxo en Biblio: "…kaj faru Teron obeema!"
Tio, kio savigxis gxis nun estas prezentata ne vere de monahxejaj skribuloj, aux kronikistoj, aux transdauxris en la kulturo, moroj, kutimoj kaj ritoj de la vilagxanoj. Jam neniu memoras, kial oni ne batas printempe la teron, ne staras dorse al la suno, ne jxetas akrajn ajxojn al la fajro. Niaj antauxuloj hodiaux ne komprenus nin mortigantajn en cxiu tago Patrinon Teron, mortigantajn nin mem kaj cxion kio movigxas. Ili konis praarbaron, komprenis gxin, ne traktis gxin kiel ajxon por preni kaj rabi. Certe kiel la unuaj ili anigxus al Earth First kaj kusxigxus sub buldozojn. Tamen ili ne povas...
La tero, akvo, aero, fajro, arboj, bestoj kaj kreskajxoj, ili cxiuj estis sanktaj kaj diaj. Ili kreis ion similan al hodiauxaj protektataj lokoj, trankvilaj, malproksimaj de domoj, vojoj kaj pasxtejoj. La lokoj estis sesangulaj. La aleo kun grandaj arboj gvidis al la centro, kiu trovigxis sur altajxo. La pordoj trovigxis en diversaj lokoj de barilo, sed elirejo estis neniam norden. Oni kredis, ke en nordo estas reganto de Malbono, pro tio slavoj ne sxatis la nordon. La Plej sxatata estis la oriento, de kiu en cxiu tago aperadis la suno. Gxis nun la suno bone asociigxas. Centre en la tereno estis malgranda dometo kun benkoj, tabloj. Gxi ne estis pregxejo, nur la loko en kiu povis kasxigxi la homoj pro pluvo, aux malvarmo. La terenoj por la ritoj ne estis grandaj. La plej grandaj havis 3 km. de cirkonferenco. Tra Bosko ofte fluis rivereto, aux estis tie fonto en la centra parto. La akvo estis uzata por lavado, purigado de vestoj. Oni uzis gxin kuirante mangxajxon oferatan al dioj.
Bosko dedicxita al subteraj spiritoj estis folia, aux miksa. Por aliaj spiritoj la bosko estis pingla. La slavoj preferis kelkajn specojn de arboj: tilion, kverkon kaj betulon. Versxajne la plej sxatata estis tilio. Kutime granda arbo trovigxis en la centro de Bosko. Ofte de sub gxiaj radikoj elfluis akvosxpruco. Tiun akvon oni opiniis sankta kaj trinkis gxin dum malsano. Sur la terenon de Bosko ne povis eniri iu ajn sen kauxzo. Veni povis nur la homo bona, sen peko, kiu ne faris delikton. Tie li devis silente kaj trankvile konduti. Krom la festaj tagoj, kiam, okazadis ceremonioj, regis tie silento. Nur kantis la birdoj, susuris arboj kaj torentoj. La bestoj estis liberaj. Oni ne povis uzi tie iujn ajn kaptitojn. Oni ne povis pluki fruktojn, fortrancxi brancxojn kaj arbojn - la puno estis ecx morto. En kelkaj regionoj estis permesata plukado de fruktoj kaj bucxado de bestoj, sed por mangxi ilin nur en Bosko.
Boskoj ekzistis ankoraux antaux 200 jaroj en t.n. "sovagxaj partoj de la slavaj landoj. Unue oni cxesis oferi donacojn al la malnovaj dioj, sed rakontis pri ili legendojn kaj fabelojn. La parto de la arbaro estis plu sankta kaj netusxebla. La fortrancxo de Bosko povus kauxzi malfelicxon, aux malsanon por la tuta vilagxo. Eble ie ankoraux estas tiuj bela, j Boskoj. Sur la boskaj terenoj estis konstruataj pregxejoj, monahxejoj, kapeloj. La arboj restis kiel la sanktaj. Neniu riskis tusxi ilin. Gxis nun la plej grandaj arboj en vilagxoj kreskas cxe pregxejoj, kapeloj kaj krucoj. Io transdauxris… Hodiaux en la mondo, en kiu al cxiu agxo oni povas aldoni la prefikson "fast" (rapide) -mangxi, ami, koiti, veturi, dormi, pensi k.t.p., k.t.p. estas bezonata la reveno al la fontoj, al la radikoj de nia ekzisto, al niaj prauloj. Reaperas la unuaj konfesantoj de la nova, sed tre malnova pagana religio. MI pensas, ke ni "verduloj" povas sen rezisto lerni de niaj praavoj kaj ilia religio: estimon al Patrino Tero, bestoj, kreskajxoj. Nun kun la kono pri la morto kaj la nasko, kun la sperto de la prauloj, de tio, kion ili amis kaj estimis, pro la amo al ni mem, kaj al la mondo, en mia nomo kaj en la nomo de tiuj, kiuj forpasis, mi devas krii, simple d_e_v_a_s: "Ne mortigu nian Patrinon Teron!"

Jacek Polewski
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 2(44)/93, p. 44
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa
Prilaborita el "La popola kulturo de la slavoj" la II-a parto "La anima kulturo" la auxtoro Kazimierz Moszynski, Krakow 1934.

BIALOWIEZA GEOMANCIA (BJALOVJEJXA)
La praarbaro, Nacia Parko estas unika natura, arbara kaj biosfera komplekso en la mondo. En la 1979-a jaro gxi estis enskribita sur La liston de Monda Homara Heredajxo kiel unu pola natura objekto. La escepteco de la tereno estas ne nur en gxiaj naturaj valoroj. Same grava estas la spirita enhavo. La sekretaj aperajxoj kaj malkovroj en la lastaj jaroj konfirmas la mirindecon de la regiono.
Gxis nun oni malofte demandis, kial la flanke situita loko estis tiom konata. De jarcentoj en Bialowieza alvenadis regantoj de la mondo. Cxu nur pro la amaso da sovagxa bestaro kaj grandega arbaro?
Praarbaro kaj gxiaj animaj trezoroj.
La unua persono, kiu rimarkis la esoteraj valorojn de la praarbaro estis Metody Romanow (Metodi Romanov) - arbaristo, okultisto kaj ekologo. Li laboris tie, en la 1925-a jaro fascinita de la loko publikigis la libron: "La spiritaj trezoroj de Bialowieza Praarbaro". Li proponas vidi gxin ne kiel produktejon de la ligna amaso, sed kiel rezervejon de la spirita energia (Wiedza Duchowa-Katowice). Ne sen kauxzo niaj prauloj adoris diojn en densaj arbaroj, sanktaj boskoj kaj sur herbejoj. Romanow suspektas, ke la nomo Bialowieza devenas de la dio Bialobog (Blanka Dio). Lechici (Lehitoj) nomis dion "Vidanta Arbo" kaj adoris lin kiel la simbolon "Arbo de Scio". Romanow en sia libro prezentas la metodon de la spirita disvolvo per naturo. La praarbaro estas por li la ekzemplo de la harmonia socia vivo en la natura stato. La kontakto kun la naturo, kompreno de gxiaj sekretoj helpas al la homo senti la propran spiritan enon. La auxtoro rimarkis, ke en Bialowieza kaj gxia regiono estas sekreta amasigo de la natura energio. Li skribis: "Ekzistas en la mondo punktoj, kiuj posedas neklarigeblan forton, kiu influas la animan disvolvigxon de la homo". Tio klarigas, kial la polaj regxoj protektadis la praarbaron.
Radianta Loko de Bialowieza
En la 70-dekaj jaroj estis konata la hipotezo de la rusaj sciencistoj Gonczarow, Makarow, Morozow (Goncxarov, Makarov, Morozov), ke la tera globo havas la strukturon de kristalo. Sur la tero, simile kiel sur la surfaco de kristalo trovigxas punktoj kaj linioj energie aktivaj. Fluas tra ili la energio de la vivo. Pri tiu pozitiva energio de la naturo okupigxas la fako de la scienco nomata geomancio. La rusaj sciencistoj malkovris, ke sur la limoj kaj nodoj de la Kristala reto kreigxis gravaj centroj civilizaj kaj kulturaj. Rigardante la desegnitan de ili mapon pri la hipotezo, kun miro mi rimarkis, ke sur unu linio trovigxas gxuste Bialowieza. La Linio ligas la Lokojn: Gniezno, Hexentanzplatz (Heksentancplac) la legendan kultan centron en Harz (Harc Montoj) kaj Drugelte cxe Soest, la lokon konatan pro la sekreta gnostikisma kapelo de la sekto Kataroj. La esploroj montris, ke la specifan aktivecon de tiu radianta linio atingas la 30-an de aprilo. La esotera tradicio ligas la tempon kun la festo de Walpurgio (Valpurgio) t.e. la festo de sorcxistinoj. Ne estas strange, ke la radianta linio transiras la legendan lokon de la dancantaj sorcxistinoj en Harz (Harco). La lasta tago de aprilo kaj la nokto de sankta Johano (24. 06) estas la tempoj de potencaj energiaj transformoj en la naturo, precipe en la lokoj situitaj laux la menciita linio.
Ikono sur kverko.
Antaux 3 jaroj sensacion kauxzis inter la logxantaro de Bialowieza la Ikono aperinta sur la kverko, en la loko post detrancxita brancxego. La vizagxo estis simila al la cxefa angxelo Gabrielo, la heroldo de esceptaj eventoj. Konfirmis tion la kantisto de la ortodoksa pregxejo Piotr Dworakowski (Dvorakovski). Post kelkaj monatoj en la cxasista palaco 10 km de la kverko kunvenis la prezidentoj de Rusujo, Ukrainujo kaj Bjelorusujo kaj subskribis la dokumenton likvidantan la sovetan imperion. Estas interesa la hazardo, ke por tiu kunveno oni elektis Nacian Parkon Bialowieza. Nun la bildo sur la kverko ne estas klara, konservistoj kovris gxin sesope per farbo. Tamen la sekreta radiado de la arbo restis.
La sekretaj aperajxoj cxirkaux la escepta arbo
La arbaristo Piotr Bajko kaj la kuracisto de Sergiusz Tarasiewicz (Sergiusx Tarasievicx) kolektis multajn materialojn pri la sekretaj okazintajxoj cxe la kverko. La sekreta radiado havis tre fortan influon. Multaj homoj sentis cxe la kverko vibradon en la manoj kaj piedoj, malekvilibron, ecx sxangxojn sur la hauxto. La personoj, kiuj estas mediumoj sentas tie potencan energion kaj havas sekretajn viziojn. Tiajn aperajxojn la esotera literaturo nomas: "genius loci", t.e. la animo de la loko. Oni ne konsideras ilin en spiritismaj kategorioj. D-ro Tarasiewicz (Tarasievicx) sentas la energion eligxantan de sub la kverko en la formo de globo. Kiomfoje li estas cxe la kverko ia forto tiras liajn manojn kaj kreas per ili globon. Tio estas analoga al la cxina meditada gimnastiko Tai Chi Chuan, en kiu la energio de la vivo en multaj ekzercoj estas montrata per movoj de manoj kiel globo. Tamen la doktoro ne konas la cxinan Gimnastikon kaj liaj movoj estas spontana reago pro la vibrado el la Loko. La forto de la kverko povas subigi, timigi kaj inspiri, aux anime instigi. Cxio dependas de ni. Grava estas konscia malfermigxo al valora energio kaj koncentrigado sur la pozitivan kaj stimulantan influon. La plej bona ekzemplo estas la logxanto Borys Russko (Boris Rusko). LI interparolas kun kverkoj kaj komprenas ilian "lingvon" La personoj ne komprenantaj la subtilan influon de la naturo, sen kontakto kun sia subkonscio ne multe sentos. Ankaux la meditado cxe la kverko estas tre signifa. La sentemaj homoj havas impreson, kvazaux "iu nekonata forto tirus ilin en alian dimension". Miaj esploroj montris, ke fakte, la medita radiado de la loko prezentas simbolan trairon al alia nekonata realeco.
Cxe la kverko okazas neklarigeblaj akustikaj aperajxoj. Piotr Dworakowski (Dvorakovski) la 30-an de januaro de la 1995-a jaro kun grupo de turistoj cxeestis en kurioza akustika fenomeno. Antaux sunmalapero, cxe la kverko, en kompleta silento ili subite auxskultis rusajn interparolojn, bruegon da hupoj, ploron de infano. LA vocxoj dauxris 6-10 minutojn. Poste denove regis silento.
La sxtona cirklo
La enigmaj lokoj estas en malfacile atingeblaj kvartaloj de Nacia Parko. D-ro Tarasiewicz, la persista penetranto de la praarbaro trovis kelkajn sekretajn lokojn. La plej fascina trovigxas en la 495-a kvartalo cx. 6 km suden kaj okcidenten da Bialowieza. La direkton montras detrancxita trunko de la kverko kovrita per kelkaj betonaj platoj. Sur la platoj estas gravurita ortodoksa kruco, la dato 20. 10. 1947 kaj sekrEtaj literoj KWLMWBNI. Post la forsxovo de unu plato okazis, ke sub gxi trovigxas roko kun la premita spuro do nuda piedo. La pieda premsigno montras la direkton al ja herbejo situita je dekkelkaj metroj. En la centro do la herbejo estas kruco, sxtona cirklo cxirkauxanta gxin. Sub la tavolo de musko estas sxtonoj similaj al pavimo. La simetria lokigxo de la sxtonoj, la samaj distancoj inter ili montras, ke tio estas cele konstruita objekto de la antauxaj logxantoj en pratempoj. La eksterordinarecon do la loko grandigas cxirkauxantaj gxin arbaj. Multaj arboj duonigxas. Trovigxas tie ne kutimaj por praarbaro specoj: kratago, pirarbo, pomarbo. La esploroj de la sxtona cirklo montras ege fortan radiadon. La sxtonoj certe rolas naturan filtron malgrandigantan la lezan radiadon. Ili filtras pozitivajn kaj valorajn erojn. La homoj tre bone tie fartas. Ili perdas la kapdoloron kaj aliajn suferojn. Oni rakontas, ke post la II-a mondmilito kunvenis tie anoj de iu sekto religia, kiu retrovis iaman lokon de la kulto. En la loko oni fortrancxadis arbojn kaj forveturigadis ilin. Ne estas detaloj pri la temo. Simila cirklo trovigxas en la kvartalo 496-a.
Docentino Simona Kossak fascinigxis pri la radiantaj lokoj. En UNO programo "La Homo kaj Biosfero" sxi kun la loka arbaristaro ordigos kaj ekspozicios la sxtonan cirklon (495) Oni dedicxis por la celo 80 milionoj zl (malnovajn) La mirinda loko estos barita per stangoj, estos konstruita ambono kun ponteto. La centro de la herbejo estas purigita kaj la sxtonoj malkovritaj. La sinjorino sercxas financajn helpojn por la ekspozicio kaj protekto da la komunaj tomboj trovitaj en la praarbaro. Czeslaw Milosz (Cxeslav Milosx) nomis la praajn arbaranojn "Indianoj de Euxropo" Ni esperu, ke la sekretaj fortoj de la praarbaro argumentos por gxia protekto.

Leszek Matela (Lesxek Matela)
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 10(76)/95, p. 6
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

ROWOKOL (ROVOKUUX)
La unuan fojon mi estis en la regiono antaux 4 jaroj. Kiam je krepusko ni iris al la maro, la monto estis malantaux ni vidata de la tuta cxirkauxajxo. Post kelkaj tagoj mi vizitis gxin. La nomo de la monto devenas de la largxa je 2m foso cxirkauxanta la montan pinton.
Jam tiam interesis min la foso karakteriza por la celtaj, sanktaj altajxoj. Tio mirigis min, cxar en la materialoj pri Celtoj kiujn mi konis ili ne estis en la cxemara regiono de la nuna Pollando.
Laux aliaj priskriboj vivis tie en la frua mezepoko Baltaj Slavoj kaj kolonioj de lujxicxanoj (I-II erao antaux nia). La popoloj de tiuj kulturoj signis siajn sanktejojn per terremparoj. (Sleza, Lysa Gora).
Celtoj migrantaj en Euxropo atingis la lokojn, kiam ili estis jam de longe sanktejoj. Pri la migrado de Celtoj sur la polaj terenoj la scienca opinio pruvas, ke ili venis gxis la sudaj limoj de nuna Pollando. Iuj opinias, ke Celtoj lasis siajn koloniojn en Cxehxujo kaj Moravio, aliaj, ke Legnica kaj Krakovo estis en pratempoj celtaj. Ne pruvas tion iuj arkeologiaj esploroj, ke Celtoj venis al la bordo de Balta Maro.
En la pasinta jaro mi decidis sercxi dokumentojn pri la monto. Mi komencis de la loka muzeo. Gxia gvidantino miris, ke iu demandas pri la afero. Krom kelkaj rompajxoj nenion mi tie vidis. Do mi iris al Slava Nacia Parko demandante pri dokumentoj.
Tie oni akceptis nin (mi ne estis sola) gasteme. S-ro direktoro parolis kiom da delegacioj kaj eksterlandaj gastoj vizitis la lokon… li konstatis, ke ni ne estas la unuaj, kiuj interesigxas pri la monto, estas raportoj, esploroj, ke estadas cxi tie s-ro K., amatoro esploristo kaj rabdisto k.t.p… La direktoro multe parolis pri la sekreta s-ro K., proponis liajn skribajxojn pri la monto, la dokumentojn de arkeologoj el Slupsk (Slupsk). Por seriozigi la laboron de la rabdisto li konstatis, ke iu studento el Lublino trovis la skribajxojn interesaj… Pro gxentileco ni komencis legi la artikolojn.
La arkeologiaj prilaboroj estis lakonaj sed tre mirigaj. Raportaj pagxoj informis, ke la esplorojn oni komencis cxe la observa turo (bedauxrinde estas gxi) sur la monto. La malprofundaj esploroj malkovris kelkajn homajn skeletojn el la VII-VIII-a jarcento kaj kelkajn ceramikajxojn. La konkludoj estis: La monto estis sanktejo en mezepoko por maristoj, cxar oni adoris tie diojn ligitajn kun fortoj de maro. Ne estas skribita kio pruvas tion. La dua konstatas la suprajxan karakteron de la laboroj kaj proponis ne plu esplori la lokon por ne detrui eventualan malkovrajxon. Vere stranga estas la logiko de "specialistoj".
La priskribo de s-ro K. enhavas kelkdekajn pagxojn. La nomon de la monto li devenigas el la kunmeto de vortoj sumeraj kaj baltaj (!). Gxi estis la unua sanktejo de la patrina kulto - adorantoj de Suno (!!), kiuj venis el Atlantido, poste fondis la civilizon de Egipto kaj Sumero kaj Megalito (!). Tio estas nur parteto de "sensacioj" de s-ro K. tiom lauxdata. La vizito ne ricxigis mian scion. Ni eksciis, ke Rowokol estas ligata kun la estado tie de Venedoj.
La aferon mi kontinuis post kelkaj monatoj. Ian esencan mencion mi trovis en la libro de Julio Cezaro "Galia Milito". Priskribante marajn celtajn gentojn vivantajn sur la okcidenta bordo de Galio (nuna Francujo), Cezaro skribas pri la gento Venetoj alvenintaj el malproksima cxemara lando de Nordo. Ili vivis ankaux en la loko de hodiauxa Venecio, kies nomo devenas de Celtoj. Ili, tiuj Venetoj estas Venedoj, kiujn ni poloj nomis slavoj…. (?) Kion diri?
Kompreneble la faktoj ne povas 100%-e klarigi la devenon de la sanktejo, cxar en historio nenio estas certa. Tamen la faktoj pensigis min pri la ignoro de "specialistoj kaj sciencistoj", kiuj ne scipovas trovi analogion en evidentaj aferoj, tiom pli en tiuj, kiujn ili devas koni.
P. S. Rowokol - la monto, cxe kiu situas la urbo Smoldzino (voj. Slupsk) 6 km al Slovinski Nacia Parko
Qba (1995)

"Vi staras sur la monto el kiu oni vidas la maron kaj ekkonscias, ke antaux centoj da jaroj oni bruligadis homojn sur sxtiparoj, adoradis arbojn k.t.p., k.t.p." - David Go Rich
Pri Rowokol mi auxdis ofte kaj interese. Gxi estas la monto, kiu posedas la forton de tempoj (tio nun sonas banale). Tion komprenas cxiu, kiu ekkonis la ricxecon de pasinteco, legendojn, historiojn ne cxiam auxtentajn. La vojo sur la pinton gvidas laux deklivo. Cxe la flankoj kreskas arboj. En la majesto de tempoj, en la lumo de la malaperanta suno, en la abunda verdajxo, aperas admiro, deziro por kompreni "nin mem ekster la mizera korpo", por kompreni la kosman eston ligantan cxiujn estajxojn. La humileco nun estas facila - la homo ne estas io escepta inter vivajxoj sur la planedo. En tiaj momentoj, en tiaj lokoj tion oni sentas ne nur per la koro, sed ankaux per…. nazo. La odoroj neniigas egocentrismon - la akiritan malsanon de la XX-jarcenta civilizacio.
La monta pinto vundita estas per la fera, observa turo. Oni sentas doloron. (La gardisto ofertis dulorneton, auxskultis radion, detruante la etoson de revoj kaj imagoj, kiuj en la loko devis regi). El la turo estas vidataj la maro, Nacia Parko, dunoj, arbaroj, lagoj. Perfekta estas la horizonto en cxiu punkto: la cxielo, la tero, la kosmo. Mi pensas, ke vintre cxi tie estas bela odoro.
La sperto estis por mi tro mallonga, nur kelkaj horoj ne suficxis. Mi volus reveni sur la monton, pli kompreni gxin, ekkoni kaj senti. Mi volus esti tie sen problemoj, tempomanko, rapidigxo.
Nun mi scias pri Rowokol malmulte, gxi havas forton, energion, gxi estas fonto de vibrado el pasinteco al nuneco - por ke gxi estu pli harmonia, komprenebla kaj flua. La vibradojn havas ankaux miloj da aliaj lokoj. Suficxas voli kompreni ilin. Oni devas silentigi la burgxan intelekton, la xx-jarcenta "sagxecon" bazitan sur kono kaj pensmaniero de reganto. Lerni cxiutage la vivon, sagxon d jarcentoj, de maroj, de montoj, de arbaroj, de la tero kaj la cxielo, de elementoj. Esti la homo silenta, simpla, vera kaj humila. Tiam estas facile trovi la forton, kun kiu pli facile estas vivi ecx en urbo - kaj sen kompromisoj.
Mi deziras tion al cxiuj!
Igor.

Dum momento mi balancigxis, perdis ekvilibron. Mi falis - tion mi ne sxatas. Sentu! La tero odoras pro la pluvo, pluveto kaj folioj flavaj, rugxaj kaj grizaj, kiuj falis kaj eniras en gxiajn formojn. Estas la frua auxtuno.
Mi estas deprimita per amaso da problemoj de la homa korpo kaj spirito, izolitaj de cxio, kio mi estas. Turmentas min getto, karcero, kagxoj kaj mia "mio".
Skinhedoj batas per pugnoj, bastonoj. Doloro sur vizagxoj, fortaj piedfrapoj, batalgrupoj, skribajxoj sur muroj, vesperaj postkuroj. Estas la timo pri mi mem. Tio estas tre terura kaj ridinde malgrava.
Nun mi auxskultas la plauxdadon de la pluvo en marcxetoj kaj sentas min bone. Jam mi estas certa. Mi konas min mem, fidas al mi mem kaj al vi. Ni vivas cxi tie sub la suno jam 4,5 miliardojn da jaroj. Pri tio mi volas memori en cxiu momento, kiun mi kunkreas kiel la homo. La problemoj de "mio" ne estas jam problemoj, kiam mi komencas pensi kiel la monto. La tero estas mia korpo - tute mi ne pensas pri pregxo. La tero estas mia korpo - tiel mi volas cxion senti. Tion mi sxatas. Tio plej donas al mi energion, forton por konstrui pontojn, por rompi timon, por agi. Tio plej kuragxigas min. Tio estas bezona.
Aktiveco devas nun ekzisti, se mi hodiaux laboras por mi, mi volas morgaux senti, ke mi ne perdis la vojon, ke cxio gvidas al la klare difinita celo. Mi volas senti min parto de la kosmo kaj mi vivas kiel la homo. Nun mi realigxas kiel gardisto, aux batalanto de Patrino Tero. Plene mi sentas la planedon, ekkonas gxin per la menso, mi havas la manojn kaj la kapon. La aktiveco devas nun esti.
Mi volas realigxi kiel la homo, esti felicxa kaj ne malsxpari la vivon per negravaj problemoj de "mio". La trompaj promesoj kaj plendo pri mi - tion mi ne sxatas.
Mi volus senti la fluon en vejnoj, la fajron en la koro. Mi volas senti la teron - jen cxio. Sciante, ke tio ankoraux ne estas la fino de ekkono de mi mem, ke mi ankoraux ofte vekigxos deprimita per "grandaj"-malgrandaj homaj problemoj. Mi kredas, ke cxiam estas malfermita la vojo, mi cxiam povas retrovi min. Mi kredas, ke mi solvos la problemojn kaj estos gardisto de praaj fortoj kaj elementoj. La fajro flamas. La tero atendas. Gxi atendados cxiam kun sopiro. Estas la auxtuno.
La mondo hodiaux odoras pro la pluvo, prefere pro la pluveto - sentu!
Igor

artikoloj de "Sami przed soba. Zine"
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

LA SEKRETO DE SXTONAJ RONDOJ EN LA LOKO ODRY
Estas julio, bela vetero. Dezirante profundigi mian landkonon mi decidis veturi al Bory Tucholskie (Tuholaj Arbaregoj) por vidi la nacian parkon Kamienne Kregi (Sxtonaj Rondoj), kiu de longe interesigis min.
De la trajna stacidomo Wojtal, laux la direktilo mi iris kun miaj amikinoj 2, 5 km. La parko estas malfermita oficiale semajnon antaux nia ekskurso. Estas malagrabla kutimo, ke oni devas pagi la eniron. Kredante, ke la mono helpos al la subteno de la parko ni pagis kaj komencis la vizitadon.
Vere, la loko estas mirinda. 10 rondoj staras cirkle. Cxiu konsistas el 20 sxtonoj 70 cm altaj. Cxirkauxas ilin kurhanoj, tomboj, sursxutitaj per sxtonoj. Regas cxi tie specifa etoso. Memorante, ke la loko estas iama tombejo, ni kun timo rigardas, cxu la vagantaj animoj de praslavoj observas nin.
Mi meditas pri la historio de la homa vivo, gxia evoluo. La loko estas vera leciono pri la historio. La esploroj dokumentis, ke la tombejo devenas de la I-III-a jarcento de nia erao, el la roma periodo. La arkeologiaj esploroj pruvis, ke logxis tie praslavaj gentoj je ricxa materia kaj anima kulturo. Oni diras, ke la rondoj havas kosman signifon, kreas la horlogxon montrantan la ekvinokson. Povas esti ilia sakra signifo - ili estis la loko de la rito.
Sxtonaj Rondoj ankaux estas la natura kuriozajxo. Kreskas sur ili la muskoj kaj likenoj, kiuj nun trovigxas en tundro kaj montaro.
La ekskurso finigxas. Ni promenas laux la rivera Wda (Vda) cxe la parko, ni salutas kajakanojn, kiuj admiras la belan de Tuholaj Arbaregoj. Ni revenas al la stacidomo mangxante berojn amase cxi tie kreskantajn. Ni estas lacaj, sed kontentaj pro nia ekskurso.

Zuzanna Bordewicz
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 2(80)/96, p. 24
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

SALFAREJO
En la urbo Kolobrzeg (Kouxobjxeg) estos la salfarejo je la nomo "Boleslaw Chrobry" (Boleslav Hxrobri.
De multaj monatoj s-ro Stanislaw Potocki, turista gvidanto, emerita ingxeniero, balneologo, iama soldato de generalo Maczek (Macxek) penas iniciati la konstruadon de la salfarejo.
En la urbo, cxe la strato Sala proksime al la pontoj sxosea kaj trajna, super la rivero Parseta (Parsenta) estas la sala fonto. Gxi estas masonita per bronzo kaj sxtonoj. La denseco de la solvajxo estas 5. 25%. Gxi enhavas 25 diversajn elementojn. Turistoj, ekskursanoj, ripozantoj kaj malsanuloj vizitas la fonton. La gvidantoj rakontas pri veraj kaj legendaj ecoj de la sala akvo, kiu beligas kaj sanigas. Cxe la fonto estas granda placo nun ne uzata. Laux la historiaj skribajxoj cxi tie oni akiradis la salon en la tempoj de Mieszko I (Miesxko) kaj laux la arkeologoj 500 jarojn pli frue.
S-ro Potocki fondis Socian Komitaton de la salfarejo - Kolobrzeg, ul. Unii Lubelskiej 53/7. La banka konto: - Pow. Bank Kredytowy, Warszawa Oddz. Kolobrzeg Nr. 373205-5737-132. La "Komitato" konsistas el 15 konataj personaj en la urbo. La projekto estis prezentata dum la kunveno de la urba estraro.
La salfarejo havus la basenon je 400 m kvadrataj de surfaco. La akvo estus ondiga, kio kauxzus efikan inhaladon. Apude estos mezepoka kabano kun pajla tegmento kaj en la kabano trovigxos salfarejo. La salo estus vendota en memoriga pakumo. La flugfolio sciigos pri la valoroj de la salo. La objekto estos laux la plano kovrita per la glasa konstruajxo kaj cxirkauxita de verdajxoj lokaj kaj ekzotikaj.
La kostoj estas cx. 500 000 N. Zl. La iniciantoj kaj pasionuloj kredas je la oferemo de la logxantoj, turistoj, ripozuloj kaj kuracatoj. La Komitatanoj asertas, ke ili bone gardos la socian monon.
Oni planas la finon de la konstruado en marto da la 2000-a jaro. Tio estos la 1000-a datreveno, kiam Boleslaw Chrobry aligis Pomeranujon al Pollando. Pro lia iniciato en Kolobrzeg fondigxis la romkatolika episkopejo. Laboris en gxi la episkopo Reibern (versxajne Sorabo).
La sala fonto estas unu cxe la pola mara bordo. Sukceson s-ro Stanislao!

Mgr. Bernard Konarski
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 2(80)/96, p.25
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

HERMESO EN SILEZIA MONTARO
La konsulta libro por montaraj migrantoj. La festa nokte de Sankta Johano sur la monto Sobotka (Sobutka).
Varsovia Klubo de libristoj en cxiu monato premias la plej interesan libron el inter aktuale aperintaj en librovendejoj. En februaro la premion ricevis Henryk Waniek (Henrik Vaniek) - pentristo, auxtoro, eldonisto kaj precipe la esploristo pri la kasxita ordo de realeco. La libro estas titolita: "Hermes w Gorach Slaskich" (Hermeso en Silezia Montaro) kaj eldonis gxin Wydawnictwo Dolnoslaskie.
"La intenco estis krei la konsultan libron" - skribas la auxtoro - tamen la temo okazis pli vasta kaj estigxis disertajxo pri migrado en tempo, spaco, historio, legendoj kaj mitoj.
Mi tre rekomendas la libron al cxiuj simpatiantoj de t.n. "profunda ekologio". Post la fascinoj pri la rilato al Naturo de nordamerikaj indianoj, pri kulturo de sxamanoj, aborigenoj, kiuj rememorigas la perditan harmonion, forgesitajn ligojn kun Patrino Tero, Floro kaj Fauxno - indas rigardi la mapon de Pollando kaj sercxi en la historio de nia teritorio kaj kutimoj. Gxuste tian ekskurson en pasintecon kaj estontecon de Silezia Montaro proponas la auxtoro en sia libro.
Mi legis gxin kun granda interesigxo kaj intenco viziti la monton. Ne cxio estas ankoraux perdita, ne cxio detruita gxis la fino. La atentema migranto, kiel auxtoro, trovas la spurojn de lana historio kaj de praaj ligoj kun Naturo.
La elstara kaj fascina libro povas esti gvidilo per tiuj, kiuj sercxas trezorojn, valorsxtonojn, aventurojn, sekretojn, la aferojn strangajn kaj nekutimajn. Eble ili malkovros tion, kio por la auxtoro estas klara kaj evidenta, tiujn supertempajn nevideblajn kaj pli dauxrajn ligojn ol nia esto, kiuj ligas nin kun Tero kaj Kosmo. Cxi tie, en Silezia Montaro.

Pawel Zawadzki
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 4(70)/95, p. 79
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

HELPU AL VI MEM, PERMESU SPIRI AL LA MONDO, RAPIDIGXU!
Wojciech Eichelberger (Vojciehx Ajhxelberger) la auxtoro de supre titolita libro, estas sentema homo, simpla kaj admirinda, pensema kaj sagxa. Li kunligas en si la ricxecon de meditado, impresoj, sed ne neas al si solvante etajn kaj egajn problemojn. Oni ne povas riprocxi lian vidon de la mondo. Gxi estas tia, kia estas la amo, animeco, volupteco, korpa potencialo, kompreno de la vivsenco, de la vivinsidoj al kiuj iu subigxas. En cxio estas klara spuro da la malfacila laboro, kiu donas deziratan frukton.
La auxtoro multe skribas pri donado, ofero, interdivido, pri la sagxa uzo de korpaj kaj mensaj provizoj. (Belaj estas la tekstoj, intervjuoj: Seniluziigxo. Pri prenado kaj donado. Sagxe ami. Redoni la homon al la homo. ) Valora estas la dua parto de la libro plena de personaj solvoj, sed ne instruoj, aux moraloj. Same en la tria parto, kiu rilatas al sintenaj problemoj, vidpunktoj, filozofio de la vivo, ekologio kaj gxiaj kaptiloj, homeco, propra laboro kaj la pli faka psikologia helpo. Gxi estas la sekreta ligo inter homoj, la velo por intersxangxi impresojn, pripensojn kaj scion. Gxi estas trafluo de energio, kies difinon oni ne scipovas klarigi.
La dua perspektivo, kiu tusxas la ekologion estas komprenata kiel rilato de esto al medio, figuro al fono (en la lingvo Gestalt). Krom precizaj sciencaj nocioj trovigxas en la libro multaj sentemaj pritaksoj, decidaj solvoj, situantaj la auxtoron en la klara vidpunkto: "jes-jes, ne-ne". En la tekstoj estas duboj, sed la auxtoro respondas la demandojn mem. Eichelberger kontrauxstaras la dualisman pensadon pri la mondo, tero, vivo. Oni ne pensu pri disigo, sed pri du simptomoj de la sama aperajxo (la vivo-morto, la korpo-animo). La dualismo kauxzas iluziojn. Ili determinas rilaton kaj relaton de la homo al la mondo. "Iluzio de la korpo" eligas la kontakton kun propra korpo kaj sensoj. Ni ne travivas la internan unuecon, ligon, ni baras energion kaj forton tiom bezonajn por realigi la vivan potencialon. La energio estas perdata por troa kontrolo, strecxado.
"La iluzio de persono" nomata narcisismo de la vivo estas ankaux utopia. Ni implikigxas en la propra amo, timo pri ni, malsekureco kaj avide sercxas la konfirmon pri amo, adoro, potenco, forto - patologie. "La amo estas nun pli ofte deklarata, sercxata varo, kiun cxiuj deziras, sed neniu produktas". Tiel ni interpusxas nin sercxante monon, sukceson, posedon, la malproksimigxantan vizion de kontentigo. Jam antaux 20-30 jaroj Karen Horncy skribis pri la tempo favoranta al superproduktado de narcisismaj personecoj.
"Iluzio de estonteco", la sekva kiu malproksimigxas nin de la pensado pri tio, kio estas "cxi tie kaj nun". Gxi permesas forkuron al fikcio, estonteco, al tio, kio estos post la morto k.t.p. Gxi liberigxas nin de la zorgo kaj respondeco pri la nuna realeco. La iluzioj decidas pri la konflikta, malkonstrua kaj neplena ekzisto de la homo. Kiel malfermi nin por la reala ekzisto, provi sxangxi la scenaron skribitan per fremda mano, rimarki la rilaton inter la homo kaj la tero? Kelkajn tiajn konsilojn vi trovos en la fina parto de la artikolo "Ekologio de la rilato: Mi - la mondo".
Aliaj konsideroj koncernas la ekologion de timo kaj enrigardo - du malajn sintenojn. La dua estas sentema ekkono de nia eno. Gxi helpas kompreni kio kaj kial regas nin, kia estas la motivado de niaj agoj. Se la fonto de niaj agoj estas timo, sento de peko, aroganteco, forto, ilia efiko estos iluzio, falso, kiu turnigxos kontraux ni. Timo estas malbona gvidanto, gxi gardas nur propran senton de sekureco. Gxi servas por kontentigi proprajn bezonojn. La riprocxado al veraj ligoj de la homo kun la tero, al tio, kio estas "cxi tie kaj nun" faciligas la forkuron en iluzion, en maleston. Tia balancado inter la tero kaj la cxielo kauxzas, ke ni ekzistas vere nenie. Ni mem igxas iluzio, sen radikoj en la tero kaj ne en la cxielo. Ni estas senhejmaj. Pro tio ni facile detruas kaj malpurigas nian medion. Malpurigado, vandalismo, malamikeco, manko de estimo por aliaj estajxoj - jen efikoj. Konstruante fortreson kun la signalvortoj: "Gxi ne estas mia hejmo, mi ne faras limojn", ni forigas cxion bonan, sekuran, praan kaj tipan por nia naturo.
Kio gvidas nin al tiu forgeso? La auxtoro skribas, ke la ambicio, kiu kasxas timon, malforton, mortadon. Gxi. estas la masko de aroganteco, kiun ni montras al cxeestantoj. Tiam sxajnas al ni hipokrituloj, ke ni estas grandiozaj kaj fortaj. Ludante uzurpatorojn, perforte sercxante potencon, superecon, iluziojn anstataux kunsenton kaj amon ni fiaskas. La kontrolo kaj detruo: fermi, limigi, subigi, algxustigi - por momento ni atingas la imagitan trankvilon. Fakte ni ne sentas nin sekuraj. Cxirkauxitaj de la sovagxa, potenca naturo, eble pro tio ni penas per neniigi gxin. Neglektante niajn radikojn, ni trancxas la brancxon sur kiu ni sidas kaj pensas, ke la distanco certigos al ni forton, sendependecon kaj liberecon.
Ho naivuloj! Ni kune perdigxos. Savado de la tero pro minaco, timo, ne pro admiro kaj amo de kreito al kreinto - kiel nura motivado estas malbono. Ni timas pri ni, niaj sano, vivo, gxardeno, hundo. Ni gardas nian komforton kaj sekurecon. Tion la auxtoro nomas"la ekologio de timo". La provo por neuxtraligi la efikojn de konsumado, raba mastrumado, komforta vivo, la elekto "malplibonon", sercxado de kompromisoj estas la samo. La auxtoro resumas siajn konsiderojn pri pleniganta nian tutan vivon sinteno "esti kontraux". Jes, tio vere minacas al ni. Pro la timo pri la propra sano ni mortigas dignon de aliaj homoj. La porekologiaj agadoj, motivataj pro timo estas duonaj kaj pozaj. Estas granda dangxero, ke ili povas degeneri en variajn formojn de dogmo, perforto kaj agreso. "Kien vi gvidas ekologio?"

Aneta Sendra-Wojcik
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 5(83)/96, p. 85
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa
*) Recenzo de Wojcjech Eichelberger, "Pomoz sobie. Daj swiatu odetchnac", Agencja Wvdawnicza "Tu", W-wa 1995

LA HOMO ESTAS LA NATURO MEM
En la libro da Lech Ostasz (Lehx Ostasx) "Al universala etiko, skizo pri la teorio de valoro", estas interesa la cxapitro titolita "La ekologiaj problemoj kaj rajtoj de la vivaj estajxoj". Esperinda estas la frazo en la prologo: "Ni atentigas vin, ke ni intencas disvastigi etikon liberan de influoj politikaj, religiaj, sociaj kaj de la komuna premo".
Ni sekvu la determinojn kaj filozofiajn konsiderojn de la auxtoro, el kiuj mi volas krei "tapisxon de citajxoj".
"La homo estas mem la naturo, kiu scipovas pensi pri si, Tion, kion la homo pensas pri si, kiel li traktas sin, kion en si kreas, montrigxas en la traktado de la naturo. Tio estas io pli, ol la reciproka influado. Oni ne povas gardi medion ne laborante intense kaj subtile pri nia konscio kaj psiko. Male, konscio ne estas aktive krea kaj respondeca, ne integros la homon, se li ne gardos medion, respektante gxian ekvilibron kaj esencajn dependecojn". Inter enaj dependecoj estas la neklarigebla laux la auxtoro "la antauxpripensa konscio, en la plej vasta signifo. Gxi estas diserigita en la naturo kaj samtempe igxas karakteriza individua konscio por la homa subjektiveco (…) Konsiderante nur la rilaton homo-homo, oni limigas kaj erigas gxin. Por kompreni la rilaton kaj gxuste gxin trakti oni devas konsideri la naturan medion en li kaj ekster li. (...) por trovi la lokon por la homo inter la vivaj estajxoj, oni devas transpasxi antropocentrismon kaj ecx humanismon. La etiko, ne nur nuna, ne povas egaligi la homon kun aliaj vivaj estajxoj. En tio, ke la homo kreas etikon pri la naturo kaj pensas". La auxtoro specifas du nociojn de ekologio: antropocentrismon kaj naturocentrismon "(…) Por la homo necese estas kompreni, ke neniam estos harmonio inter la homoj kaj la naturo en cxiutagaj kontaktoj". La auxtoro listigas la rajtojn de la vivaj estajxoj al vivo, laux predispono de iliaj strukturo kaj natura ligo. Li primeditas la temon "Pensaj skemoj pri la naturo kaj la konfrontado pri traktado de bestoj". "La skemo pri "kreo" da esto, kiel tutajxo, preta objekto kreita de versxajna dio (…) En nia kulturo la skemo estis trudata de la juda kaj kristana religioj. Tio estas la konfesia etiko en kiu Dio estas la centro super la naturo kaj la homo. (…) "Esti kreita" supozigas manipuladon de la objekto. Same kiel la kreanto laux propra volo kondutas al la homo, la homo povas konduti al alia kreajxo". En alia loko ni legas: "kiam la homaro multobligas, konfuzante la ekvilibron inter specoj, tio igxas etike necesa limigo de la naskigxkvanto. (kion postulas nuna situacio)". El inter minacoj por medio la auxtoro mencias "la sindromon de la interna homa stato, kiu kauxzas cxirkaux si malpurejon kaj kaoson". Li skribas pri konfuzo de la elektromagneta ekvilibro, pri bruo de informaj kanaloj, troigo de akustikaj impulsoj, (manko de silento) kaj pri la malpurigado de la kosma spaco cxirkaux Tero.
Kiajn eblecojn vidas la auxtoro por stopi la detruadon kauxzatan de la homo? "Devas esti multaj legxaj devoj, kiuj estas etikaj postuloj. Ekzemple: cxeso de produktado, neuzado de kemiajxoj, kiuj ne estas rapide neuxtraligeblaj. Tuja malpermeso por brulmotoroj. Limigo por fortrancxado de arboj, mangxado de viando. La legxaro por la ekologio havu duopan karakteron: preventan kaj rekompencan".
Al la legantoj de la libro mi lasas la eblecon konfronti proprajn vidpunktojn kun la scio kaj proponoj de la auxtoro.
Fine mi aludas la antauxpripensan konscion. Mi atentigas la spiritan nocion de Malproksima Oriento (atingatan staton de menso) t.n. praa sagxeco, pura menso, pura konscio, "menso tia, kia estas". La praa sagxeco estas neesprimebla naturo de cxio. Pro tio gxi estas ekster moralaj procezoj, legxaj proceduroj, konvenciaj esploroj, kutimaj rigoroj, ecx ekster la arta spaco, kiu estas la plej proksima al la neimagebla stato. Mankis al mi en la libro mallonga mencio pri la profunda ekologio. Gxi estas nova scienco pri multaj temoj. Apartigxante el aliaj sciencoj kaj ricxigxante socian konon la profunda ekologio enestas en la idea kaj efektiviga centro de la grandaj religioj, precipe de budhismo.

Jerzy Oszelda (Jejxi Osxelda)
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 2(80)/96, p. 92
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa
*) Recenzo de Lech Ostasz, "Ku etyce uniwersalistycznej i zarys teorii wartosci", Wyd. Miniatura. Krakow 1994

JOZEF MACKIEWICZ (JOZEFO MACKIEWICX) LA PATRIOTO DE PEJZAGXO
Ekologio estas la vorto pro kiu Mackiewicz indignus, aux malestimus gxin. Li sentus la novan nomon de io malnova (novaj pensoj, novaj ideoj). Li preferis malnovajn ideojn, malnovajn vortojn, patrujajn, lapidarajn. Cxu tio estas ekologio de la lingvo? Legante la ekologian jxargonon mi komprenas lian konduton.
Pri Mackiewicz oni cxiam malmulte scias en Pollando. Mi mem de la 1984-a havas konstantan kontakton kun liaj libroj. Kiam pro maldiligenteco mi ian tempon informigxas fusxe de gazetaro kaj televido, tiam mi legas kelkajn pagxojn skribitajn de Mackiewicz, kiuj estas por mi kiel fonta akvo. Poste mi sentas min pli bone. Legante la disputojn pri la auxtoro iu povas pensi, ke li estis "frenezulo", aux antikomunisto. Dum sia vivo li estis atakata de dekstruloj pro tio, ke li kuragxis skribi veron pri poloj, ataki naciajn "sanktecojn", cxar li ne respektis "sanktecojn" en pensado.
Adam Michnik (Mihxnik) kun specifa eleganteco nomis la auxtoron "zoologia antikomunisto". Dekstruloj aprobante cxion kritikatan de Michnik pardonis al Mackiewicz iamajn politikajn pekojn. Ili pardonis liajn du edzinojn (unu post alia), la negeedzan infanon, kio diskreditas auxtoron, aux pensiston morale kaj intelekte en la opinio de urbanoj. Nina Karasov, la posedantino de la auxtoraj rajtoj, pensas, ke Pollando plu estas la komunisma lando kaj ne permesis eldoni la librojn de Mackiewicz en la jam demokrata lando. Fine post multaj penoj la londona eldonajxo estas atingebla en Pollando, sed sur la titola pagxo estas priskribo, kiu povas malvolontigi nesciantan kaj nesxatantan politikon leganton.
Sume, post sia morto Mackiewicz sukcesis. Pro la kverelo inter liaj malamikoj, parto de ili akceptis lin kaj liajn librojn. Rompigxis "komploto de silento" kaj cenzuro.
Nun estas la tempo por ke legantoj superu la falsajn etikedojn. Profesie Mackiewicz estis biologo. Antaux la II-a Mondmilito li laboris multajn jarojn kiel jxurnalisto de la vilniusa "Vorto". Pri si mem li skribis, ke havas la biologian vidpunkton pri la mondo.
Kion tio signifas? La respondo estu du fragmentoj dirantaj kiel li taksis la homojn kaj kio estis por li patriotismo. La fragmentoj estas el la bonega milita romano titolita: "Maldekstra libera". Pri la homoj li skribis:
"La homojn ligas ne la politika kredo, sed la unueco de animoj. Kiam ni staros antaux Dio, li ne jugxos nin laux doktrinoj, sed laux nia homeco.
Estas tri patriotismoj: nacia, politika, pejzagxa.
La nacia interesigxas pri la homoj, kiuj logxas en la pejzagxo, sed ne pri la pejzagxo. La politika interesigxas nek pri la homoj, nek pri la pejzagxo, nur pri doktrinado cxiujn. Nur la pejzagxa patriotismo entenas cxion - la aeron, arbarojn, homojn, marcxojn kaj la homon kiel eron de la pejzagxo."
Gxuste tia estis la patriotismo de Mackiewicz. La multnacia Granda Litovuja Princolando instruis nin rigardi la diversajn naciojn en la urbo, kiel diversajn florojn en la gxardeno. Ju pli da specioj, des pli belega estas la gxardeno, urbo, lando, imperio. Mackiewicz kiel anima batalanto enuigxus en ia homogena kulturo. "
Dum mia lerneja edukado oni instruis min, ke la bielorusa vilagxano estas needukita kaj nacie nekonscia, cxar demandata pri lia nacieco respondas: "mi estas tiea".
Mackiewicz estis ankaux simila. La malmoderna nobelo estis pli proksima al la simplaj homoj, ol al urbegaj intelektuloj, kiuj vidis la mondon kiel fabrikon, kiu dividita estas en naciajn partojn.
La mondo de Mackiewicz, la civilizacio de antaux burgxaj kaj proletaj revolucioj estis kiel la ekologia gxardeno, defendantaj sin kontraux "rekonstruo" la tipaj, belaj, koloraj polaj kampoj. Kompreneble okazadis sxangxoj, sed nerimarkindaj, servantaj al la vivo, ne al iu teorio de sxangxoj.
Pri estraro Mackiewicz skribis: "Ne grave estas, kiu regas, nur cxu li permesos vivi, aux ne. La plej dangxera estas la gxardenisto, kiu arangxas cxion laux abstrakta skemo, t.n. homo idea en la senco de Nietzsche (Nitsxe). Signifus tio neniigon de iuj plantoj, kiel vilniusaj judoj, aux poloj, depende de kiu frenezulo reorganizus la mondon de la komenco."
Mackiewicz sxatis diversecon, pro tio li estimis rusojn, germanojn, kio estis miriga afero cxe poloj. Tamen la estimo ne estis doktrina, sed elkora kaj pro la interesigxo pri cxio alia.
En iu novelo li priskribis la epizodon probable el sia propra biografio:
"La plej granda beleco de la mondo estas la arboj. Belaj estas la rokoj, la akvo, sed plej la arboj. Iam dum la enua leciono pri matematiko Henriko rigardis la brancxojn de la ununura arbo videbla tra la fenestro de la baza, gimnazia klaso. El la brancxoj pendis la lastaj folioj, inter ili saltis birdeto kun nigra strio sur flava ventro. Gxi pendis kun la kapo malsupren, supren, flanken, saltis sur alian brancxon. Nu, diris Ipolit Aleksandrovicx instruisto, metante la manon sur la brakon de Henriko. La knabo rugxigxis surprizita kaj observata de cxiuj klasanoj.
Kio? La paruo interesigis vin? La instruisto demetis okulvitrojn, pendigis ilin sur la refaldon de sia redingoto kun oraj butonoj. Li ekstaris cxe la fenestro kaj mediteme observis la birdon gxis gxia forflugo. Nu - diru kiom estas da unuonoj en sepcent? - li demandis revenante al la benko."
Tiu ekstazigxo pri la birdo, de du tiamaj naciaj malamikoj laux doktrino, montris, ke ekzistas en la homoj pli gravaj aferoj, pli veraj kaj pli naturaj ol la doktrinaj disdividoj.
Mackiewicz la tutan vivon rigardis la homojn kiel la birdojn, kun interesigxo, emo por ekkoni la vivajn problemojn kaj fascinajn sekretojn de cxiu kreajxo. La biologa rigardo gardis lin kontraux iluziojn kaj nauxzecon de nuntempaj bestamikoj.
Ili vivas malproksime de la naturo kaj imagas gxin kiel konstantan idilion - sed ami signifas vidi kaj kompreni.
Same groteska estas provo de pruvo, ke neniu malbona homo estis vegetarano. Doktrineco kaj fanatismo cxiam kongruas kun la manko de humoro, kongruas kun ekzalteco kaj neglekto de faktoj. La auxtoro neniam estis ekologia aganto. Antaux la dua mondmilito li laboris kiel raportisto kaj vojagxis en sia regiono per cxevala veturilo, aux boato tra la marcxoj. Tiuj raportajxoj trovigxas en la libro "La ribelo de rojstoj", la plej ekologia lia libro. La ekologio de Mackiewicz estis cxiam bazata sur la defendo de logxantoj kontraux la centra estraro, kiu ne vidante la terenon volis regi per statutoj. La estraro arangxadis la vivon por la homoj laux abstraktaj preskriboj kaj elpensitaj ideoj de t.n. "prospero". Regi tiam estis pli malfacile, cxar ne ekzistis televido kaj la homoj ne revis pri la reklama vivo. Ili pli interesigxis pri sia realeco, ol cxu ilia vivo estas tia, kia sur ekrano, aux cxu iu diras pri ili progresaj, aux malprogresaj.
Rojstoj estas nur la simbolo de la malaperantaj mondo kaj la homoj, kiuj por Mackiewicz estis cxiam parto de la naturo. Perfekte priskribis tion Ludwik Chominski (Ludoviko Hominski): "Rojsto estas la marcxa arbustaro, muskaro, trovigxanta en iama pejzagxo ligita kun digeto, ponteto, trabo, koto, torfo, dronejo, urogalo, lagopo, alko - cxio ekzota por okcidenta cxasisto.
Tio estis la regiono ne tusxita de la homa materia kulturo en la venka batalo kun la naturo. Do la homo, kiu portas nivelilon, fosilon kaj la planon de drenado, por sxangxi la agrokulturan sxtatan bilancon en mizerajn novalojn - estas entrudulo.
Jen la bildo de la perdigxanta mondo, malprogresa en ekonomio, tamen bela en sia praa beleco, mirinda en la lumo de nubela tagigxo, aux la vespera ombro. La homo en la sorcxa mondo de la vera naturo sentas sin gxia parteto, gxia ehxo kaj humile staras antaux gxia majesto, dankas al la sorto, ke povas rigardi la eternan belecon. Rigardi gxin antaux la alveno de cxion nivelanta civilizacia ekstermo. (...)
La urbo, okcidento, civilizacio kaj la postmilita kulturo (1914- 18) atakas praarbarojn, rojstojn, viajn animojn kaj korojn, viajn sintenojn kaj kutimojn. Jam estas videblaj brecxoj en la muroj de via rezisto, fortrancxoj en la arbaroj, kanaloj, marcxoj. Jam estas okupataj viaj domenoj. Agas "disponaj centroj" de hasto kaj moveco por la moderna homo. Lia devizo estas "la dua kvarono de la XX-a jarcento estas por la homo konkeranto" (Veni, vidi, vici = mi venis, vidis, venkis). Estas la devizo por la homo, kiu vin okupis, ekkonis, priskribis kaj enskribis en la cxapitron - morituri (formortantaj).
Silentaj kaj paciencaj estas la rojstoj per la eterna forto de ekzistado. Trairos ilin lauxlonge kaj lauxlargxe la homo sen sxuoj, humila, kun cxapo en mano, antaux la dia majesto, la naturo. La rojstoj ne faros malbonon al li.
La homo sxuata, ferumata, armilata de civilizacio perdos cxi tie sian kutiman pasxcertecon, ekkonos la inferon de la silenta, necerta abismo, varbanta per la verda, muska kovrajxo.
Tio estas fino por kuragxulo, kiu auxdace riskis renversi la eternan ordon. Nur kontraux tiuj ribelas la rojstoj. La distanco kaj malemo al la komerca industria civilizacio estas karakterizaj por la tuta generacio de Mackiewicz, kiu memoras la bonajn tempojn de antaux la jaro 1914-a.
Tio estas videbla en la libroj de Sergiusz Piasecki (Sergiusx) kaj rememoroj de Bronislaw Pawlikowski (Bronislav). La konservatistoj sxatantaj amuzajxojn kaj dibocxoj ne parolis pri Patrino Tero. Ili ofte estis hobiaj cxasistoj, sed la cxasado estis alia. Ili ne pafadis el auxtoj al la bestoj, logataj per nutrujoj. Ne pro ekologiaj kauxzoj, sed pro nesporta kaj nenatura sento de ilia digno. Tio estis nehonora.
Estas kuneco, enradikigxo en la pejzagxo, la loka memregado, skeptikismo kontraux novajxojn kaj fusxvarojn de t.n. disvolvo.
Estas la solida organlaboro pliboniganta la terpecon, sur kiu oni naskigxis kaj cxiam vivis. Tio estas la kontrasto al la vivantaj kiel turistoj, kiuj opinias, ke povas malpurigi kaj senfine treti la rojstojn. Kiam aperas klopodoj ili forveturas ien, kie cxio estas pura - plej bone okcidenten. Tamen la homoj ne estas konsciaj, ke vere ili provas forkuri de si mem. La okcidento ne estis tuj konstruita kaj ne faris gxin eksteruloj.
Mallaboremuloj, kiuj malestimas la propran landon, kiuj interesigxas pri nenio, ili kondutos same en cxiu loko. La rilato al la naturo, al la gepatra pejzagxo kun la homoj ne efikas el la politika sistemo, sed el la anima kaj estetika sentemo kaj vivfilozofio. Aux oni batalas por fari ion utilan en la mondo, aux oni forkuras. La konservativismo, bone komprenata etneco, bonege harmonias kun la estimo por medio. Tiom reklamata translokigado detruas ne nur la interhomajn ligojn, sed ankaux la ligojn kun la pejzagxo. Mankas la tempo kaj motivo por planti arbojn, kiuj gxojigos la okulojn de niaj idoj. Mankas la tempo por lerni kutimojn kaj la subtilan arton kiel uzi ilin por hejmigi la mondon.
Pli facile estas cxion samaspektigi kaj sistemigi, kiel en ia produkta entrepreno. Anstataux bonigi, pli facile estas ruinigi kaj konstrui novajxojn, ideale idente. Ne temas nur pri domoj kaj kampoj. Koncernas tio ankaux religiojn, kutimojn, filozofiojn. Same kiel en la natura praarbaro konstante cxio movigxas, sxangxigxas generacioj, same en la malnova socio la sxangxoj igxis nature. La mondo de dinamikaj komercistoj en modernaj vestoj estas sterila kaj tute arta. Same arta estas ilia t.n. "ripozo en la naturo". Cxio estas ordigata al la ekonomia doktrino, kio signifas, ke grava estas nur la mono kaj tio, kion oni povas ricevi kontraux gxin. Tiu mondo estas tre malagrabla. Ne nur por tio la homo vivas. La "malbona" hedonismo kunestas kun la bona animeco. Prave skribis Mackiewicz: "Antauxe la homoj faris kion ili volis, aux ne faris kiam tio estis malpermesata. Nun ili faras tion, kion ne volas mem".
La priskriboj de la naturo en la libroj de Mackiewicz estas neriprocxeblaj belajxoj. Ilia cxarmo ne estas en etajxoj, trafaj komparoj, aux faka kono. Lia naturo estas kiel dioniza koruso en la antikva tragedio, rememoriganta la plej profundajn verojn de la vivo kaj homo. Gxuste tial oni sentas ilin kiel la integralan parton de la akcio. Kiel ekzemplo kaj konkludo de la meditoj estu la citajxo: "Somero, somero - ofte mi revas, ke la homo povus plenigi siajn okulojn per la verdo de folioj kaj herboj, variigi gxin per la koloroj de floroj, preni la sunajn radiojn el la rivera surfaco, poste fermi tiun bildon per palpebroj kaj konservi gxin por la eterna esto sub la tero post la morto. Tamen tio ne estas ebla. La pejzagxo kiel la pluvo suprajxe defluas, sxvebas la nuboj, nubetoj sur la cxielo kaj la okuloj kovritaj per la morta katarakto neniam... auxdu la vorton! - _neniam_ vidos ilin!".

Olaf Swolkien
Jozef Mackiewicz skribis "Maldekstra libera", "Vetoo", "Kurso", "Kopiajxoj el la dia tirkesto", "Mallertajxo de onklino Pafcio", "La vojo nenien", "Ribelo de rojstoj".
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 9(75)/95, p. 82
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

WLADYSLAW WOLKOWSKI (LADISLAO VOLKOVSKI 1902-1986) KAJ LIA VERKARO
Wolkowski estas unu el inter la polaj heroldoj de la t.n. ekologia arto. Li naskigxis en Sulislawice (Sulislavice) cxe Miechów (Miehovo).
Li studis pentrarton, arkitekturon kaj pedagogion en Akademio de Belaj Artoj en Varsovio. Poste li praktikis en la fakaj lernejoj, korbsalikaj entreprenoj kaj estis la arta gvidanto en la laborejo por blinduloj en Laski cxe Varsovio, same laboris en "Cepelio" (la pola arta hejma manufakturo).
Wolkowski kreis per korbosaliko, kano, pajlo, kanabaj kaj linaj sxnuroj, ligno, plumoj, rare per metalo, glaso, plasto kaj bambukano. "La artajxo, progresinta matematiko, praaj teknikoj, naturaj krudmaterialoj enhavas tre simplajn strukturojn kaj en la simpleco unuecan karakteron, la komunan bazon. Tial en la jaro 1963-a mi organizis en Varsovia Politekniko ekspozicion de miaj laboravoj titolitan "La naturo ene de arkitekturo". Mi malsxatas civilizacian teknikan unuecon, la tipan normitan modelon. En la naturo estas senfina diverseco kaj en gxi grandega harmonio. Sur la arbo ne estas du samaj brancxetoj, folioj, malgraux ke la arbo havas milojn da ili, ligitajn per la speca komuneco. Industrio produktas teknikon matrican, sennombrajn gxemelojn, kiuj poste kiel forjxetajxoj enigas al la ligitaj naturaj sistemoj kaj venenas la naturan medion" - skribis la artisto en sia artikolo "Mia koncepto de la arto".
La koncepto harmonias kun la nuna kompreno de la ekologia stilo en la arto. La sercxado de rimedoj, kiuj ne detruas medion cxe produktado, uzado kaj post forjxeto. Oni sercxas materialojn atingatajn sen troa teknika transformado, ligitajn kun la naturo.
La artisto diris: "Mi penas uzi nur naturan materialon. Tiuj segxoj kaj tabloj havas metalajn piedojn, sed mi jam prilaboris la lignan projekton. Korbsaliko, kano, piceaj kaj betulaj brancxoj enkondukas al niaj hejmoj iom da romantiko".
En la ekspozicia katalogo "La naturo ene de arkitekturo" li skribis: "Enigo de la naturaj elementoj por dekoracii la ejojn ne malutilas la naturon - la elementoj uzataj tiucele devenas el purigataj gxardenoj, arbaroj, herbejoj."
Pri la arangxo de la ekspozicio li rakontis: "Mi estis apud Krzeszov (Kjxesxov) inter la lublina kaj kjxesxova vojevodejoj.
Estis tie iama bieno de Zamojski plena de intermontoj kaj najtingaloj. Kreskas tie kardoj 3 metrojn altaj. La kamparanoj ne scipovis ilin forigi kaj volis vendi al mi malmultekoste unu valon - sed mi ne havis la monon. Mi plukis la kardojn kaj veturigis ilin al Varsovio. Auxtune mi ripetis tion kaj intencis ekspozicii la kardojn.
La artisto en la 50-aj jaroj, kiam regis la fascino pri plastajxoj, provis solvi originalan projekton.
"Nuna produktado de plastajxoj uzas matricon por elpremi la tutajn ajxojn, kiuj aspektas kiel enuaj plastajxoj. Ecx la plej estetike nekapricaj uloj ne sxatas ilin. Tiun problemon de artaj krudajxoj povas solvi mia tekniko kaj miaj konstruajxoj el korbsaliko. Kemiaj fabrikoj produktus la plaston je diversa grandeco, tratrancxo kaj formo kiel elementojn. La muntado okazos en la hejmaj metiejoj."
Alia fako de la arta kreado estis lia "terenoformado", estetiko de la pejzagxo, bazata sur la natura formo de la tereno, kompletigata per gxusta verdajxo, natura, tipa por la geografia regiono, grundo kaj per la doma arkitekturo. Ununura kreajxo de Wolkowski en tiu fako estas la monumento cxe la pregxejo en Szreniawa (Sxreniava), realigata dum 30 jaroj kun surskribo: "Al Maksimiliano Kolbe kaj cxiuj herooj, martiroj kaj partizanoj mortintaj por Pollando en 1939-1945."
La historio de la monumento komencigxas dum la dua mondmilito. Wolkowski batalis kiel volontulo en la 1939-a jaro defendante Varsovion. Poste li kasxadis sin en Sulislawice (Sulislavice), sercxata de hitleranoj. Sur la listo de cent sercxataj personoj en la regiono lia nomo estis la unua. La kauxzo estis lia patriotismo prezentata antaux la milito dum la kursoj, kiujn li gvidis por metiistoj. Cxeestis en ili germanaj nazioj. Li organizis akcion en 15 vilagxoj por konstrui la monumenton al generalo Sikorski cxe la pregxejo en Szreniawa (Sxreniava). La grundaj laboroj estis cxesitaj de germanoj kaj Wolkowski fugxis al partizanoj-Vilagxanaj Batalionoj. Tie li majorigxis. De tiu tempo li luktis kun administraro - post la milito - por fini la monumenton. Li devis multfoje sxangxi gxian nomon, formon. Cxiuj konstruajn laborojn li financis mem. En la muzeo dedicxita al Wolkowski en Olkusz (Olkusx) estas liaj mebloj el korbosaliko, kano, ligno kaj sxnuro. Estas teleroj, tapisxoj, korbosalikaj portretoj, pejzagxoj, la portretoj de la slavaj dioj, sezonoj, personoj el legendoj, historio, literaturo, bestoj. Estas historiaj altaroj - pri la varsovia ribelo, la batalo cxe Grunvaldo, la viena milita helpo. En la aparta pavilono estas polaj ornamajxoj, kiuj laux la artisto distingas la polan nuntempan logxejon laux la tradicio de koloraj tapisxoj, gobelinoj sur kiuj oni pendigadis krucigitajn armilojn, kavalirajn emblemojn kaj en la vilagxaj kabanoj religiajn bildojn kaj simbolojn. La celo de la ornamajxoj estas krei poezian etoson en la homa medio. Precipe bezonas tion la pola psiko bezonanta kortusxojn kaj diversecojn. La polan psikon formis la ricxa, nacia historio- -drama, tragika kaj heroa. Tial gxuste gxi bezonas nervozan kvietigon, harmonion kaj trankvilon. (W.W. "Mia arta koncepto".)
La artajxoj faritaj estas el kanabo kaj linaj sxnuroj sur la ligna aux korbosalika skeleto. Estis la tempo kiam lia verkaro estis vaste konata kaj premiata en la propra lando kaj eksterlande. Liajn meblojn acxetis la regxinoj angla kaj belga, Muzeo de Tero en Stokholmo, la pola ambasado en Berlino.
Wolkowski vivis en Pollando kaj cxeestis en prosperaj kaj mizeraj tempoj de sia patrujo.
"Gxis nun mi ne scipovas fiksigxi en iu parto de nia produkta kaj komerca mastrumado malgraux la aprobo. Mi ricevas premiojn kaj stipendiojn. Mi havis multajn ekspoziciojn en nia lando kaj eksterlande. Oni proponis al mi restadon en Usono kaj Anglujo. Mi povus ricxigxi. Tamen kion mi gajnus pro la ricxeco? Mi estas la homo sentema kaj romantika. Mi mortus en Usono pro la sopiro. Estante en Anglujo mi ne povis tie vivi. Mia vivstilo estas tre modesta. Mi ne toleras fumon."
Kiam Wolkowski laboris, li ne observis higienon, la vivkondicxojn, mangxajxon. La sxatantoj "sanan nutrajxon" kaj la legantoj gxojos, ke lia sxatata mangxajxo estis la pano kun cepo. Kutime li estis en sxuoj sen sxtrumpoj. Iam oni ofte intervjuis lin, publikigis liajn katalogojn pri la ekspozicioj.
Tamen unu plena monografio de lia vivo kaj verkaro estas la magistra laboro de Anna Kielek (Kielek) skribita en Instituto de Historio pri Arto cxe Varsovia Universitato (1994). El gxi mi cxerpis la informojn por cxi tiu artikolo.

Jerzy Ros
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 6(84)/96, p. 60
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

JOZEFO BRODO, NASKITA EN LIPOVIECO
En montaro, cxe Ustronio, Jozefo acxetis kabanon proksime al la fontoj de la riveroj, kiuj fluas al Nigra Maro kaj Balta Maro. Bonan matenon diras al li Barania monto, bonan tagon Ochodzita Monto kaj de Kiczora gxis Kubalonka aperas vespero. Cxi tie estas mia nesto, kiel sur alia arbo de spaco en preterpasado.
Jozefo Brodo - instruisto, muzikisto, la kreanto de popolaj muzikiloj, konata el filmoj (ecx kun V. Vaglevski). Antaux la intervjuo kun Brodo okazis, ke li jam ne instruas en la vilagxa lernejo. Li invitis nin al sia farmo. Li konstruis jxus la fekajxujon el ses kavoj. Jozefo montris al ni la arbojn mem plantitajn, naturajn filtrojn kaj lignejon por sia familio, kiu logxos cxi tie post li. Ili ne devos fortrancxi la sanajn arbojn. "Mia filozofio estas, ke la homo devas lasi post si pli, ol li prenis". - li diras.
D.Z. Kio laux vi estas nun la plej grava minaco por la naturo?
J.B. Ni mise imagas, ke antauxe la homo pli estimis la naturon. Multaj faktoj montras, ke antaux miloj da jaroj la homo estis tre ekspansia. Nur la homoj estis malpli multaj kaj arbaroj, praarbaro scipovis revivigxi. Jasienica (auxtoro) skribas, ke unu familio bezonis jare 7-9 hektarojn da arbaro por vivi. Tiom gxi fortrancxis aux bruligis. Ni forgesas, ke la brutaro bredata de la homo estas je nenatura, arta. Iam cxiu besto havis sian naturan teritorion kaj kiam la homo bredas grandajn sxafarojn kaj kaprarojn li limigas al ili teritorion. Nunaj grandegaj gregoj estas pli detruantaj, ol ia kemia fabriko. Ni forgesas, ke cxiu organismo estas "kemia fabriko". Samaj estas la samspecaj plantejoj. Ekzemple, se grandan gajnon donus al ni la amasa plantado de kolzo por oleo, cxar ni havas bonan klimaton, eble ni ricxigxus, sed kiaj estus la efikoj? Ni ne estu la dua Kuvejto! La plej granda minaco por la naturo estas la ekspansia ekspluatado de la medio: la gangojn, akvojn, arbarojn. Nun la homo cxie vidas profiton, zloton, dolaron. La homa avideco koncerne la medion estas nur komenco. Post gxi sekvas teknologio, unuecigo. Sekvas la simila vivstilo. Komercistoj volus havi la homon influeblan, kiu same vestigxus, rigardus la samajn videobendojn, la satelitan televidon. Oni persvadas al li, ke ne estas gravaj tradicio, medio, identeco, nur gxuo de la vivo. La digno kaj homeco igxas relativaj. Certe mi devas konstati, ke la grandega minaco por cxi tiu regiono estas videobendoj. La ega kumulita agreso en vendredo, sabato, dimancxo estas io, kio direktas la homon en malbonon, refleksigas, kauxzas novajn rilatojn en familio. Ni vekigxas kaj auxskultas radion, pli malfa- cile estas kanti mem. Pli facile estas sxalti televidilon, ol interparoli. Pli facile estas per la tuta korpo montri agresemon, ol interkomunikigxi. Tiaj estas la konsekvencoj de nia sinteno. Mi ne scias, cxu instruistaro estas konscia pri tio.
D.Z. - Gxuste. Vi instruis multajn jarojn en la vilagxa lernejo kaj certe vi havas proprajn pripensojn pri la rolo de skolo.
J.B. - Gxi devas instrui diversajxojn - pri trapasado kaj ligoj.
Ne nur la realigon de la programo. Kial mi devas dedicxi 2 horojn da instruado por Tatroj, kaj ne 4 por Beskidoj? Estas ekzemploj, ke antaux cent jaroj ekzistis en la regiono la imago, kia devis esti la skolo. Gxi instruis, kontinuis tradiciojn, kulturon kaj edukis. Tio estas la plej tragika demando. Se iu komencas tiel konsideri, tio signifas ion malbonan. Do la bone komprena- ta instruado edukas en si mem.
D.Z. - Se la skolo ne scipovas eduki, aux edukas ekspansion, la amasan kulturon, egalecon, cxu pli bone estus, ke gxi ne eduku?
J.B. - Tion oni ne povas disigi. Oni diras pri la emo al io instru- ata. Tiam la scio estas facile alproprigata. La sentoj en tiu kazo estas similaj al la termika kameno por glisilo. Por bono kaj malbone, cxar oni povas enfali en kirlon. Gxuste tio estas la problemo en la ligo de la emocia sfero kaj teoria. Kiam mi auxdas, ke kaligrafarto estas nebezona, cxar cxion faros komputilo, mi neas. La komputilo ne gvidos la manon. Grave estas, por ke homo luktu! Estas la loko por volo. Tio poste efikas en la kontaktoj kun alia homo, arbaro, akvo. Plantante nun kun mia filo Mateo la boskon, ni plantas nin mem por 80 jarojn. Mi cxiam lasas spuron kaj mi volus lasi la pozitivan spuron. Se la skolo estos konscia pri tio la programo estos auxtentika. Se la konscio mankos kaj oni realigos nur la devigan programon de supre altruditan, la instruisto igxos mizera dunglaboristo.
La homa sagxeco estas la konscio, ke li estas la parto de pli granda tuteco, kiun li ne povas kaj ne povos posedi. Li povas ekkoni gxin parte. La ekkono estas granda premio, kiu permesas al ni sperti, ke ni estas io pli, sed la naturo estas pli alte ol ni. Parolante pri la skolo kaj instruisto de la naturo estas la plej vera instruisto. Cxu ne estas instruisto la sunlevigxo kaj la sunsubiro, la blovanta vento, la kantanta birdo, la kreskanta arbo? Ni ne kverelu pri la aparteno de tiuj al ia ideo, aux religia sistemo. Grave estas por ke la homo vidu sian lokon inter ili. La homa sagxeco ne estas opinio, ke li estas eta vermeto, ne. La mikroskopa elemento scipovas enrigardi la tutan makro- kosmo. Tio estas la direktilo por edukado.
Mi lernis cxiam, cxar sxajnis al mi, ke kiel la vilagxana instruisto mi devas esti la montara gvidanto, por gvidi la infanojn al roko, kruta valo, torento, arbaro mem, sen ofica gvidanto. Por povi en cxiu momento dum la leciono pri muziko, harmonio, spaco kaj sento de ekstera mondo, foriri el la klaso kaj skii kun la lernantoj. La muziko estas la ilo por esprimi la senton de la mondo. Kio estas skiado en la spaco, kiam ni veturas, blovetas la vento, la negxo kovras la teron, ni vidas tiom da koloroj? Cxu gxi ne estas la muziko, kiu en ni ludas? Ni gxin ekkonas kaj ekkonas nin mem. Tiam oni devas genuigxi, ne grave cxu antaux pagana dio, Alaho, Javeo, aux Unu Dio en Triopo. Grave estas tio, ke la homo estas humila. Tamen oni ne temas pri la humileco de "mizera vermeto". Tute alie. Tio estas la sento: "Kiom mirakla estas la mondo", la sama sento de la ravita infano, kiu ion sukcesis.
D.Z. - Cxu vi opinias, ke tiu speco de humileco efikas el la konstato ke ni estas parteto de pli granda familio, kiu subtenas nian vivon?
J.B. - Kompreneble. Tio ne estas troigo. Kiam fosante la teron mi trancxas rauxpon, mi bedauxras. Venas la penso pri la morto. Kiam sub sxtono mi trovas limakon, mi metas gxin flanken. Ne tial por esti cxi tie en Istebno iu budaisto, sed tial, ke mi estas konscia, ke se iu donas al mi la sxancon por vivi, kial mi ne donu gxin al papilio. Cxu ni havas la tempon por cxio cxi? Kial ne? Kiu diris, ke ni ne havas? Hieraux sxoforo preterveturis erinacon, ne mortigis gxin. Tia simpla ago, sed kiom da homoj premas gason en siaj okcidentaj, rapidaj auxtoj, por montri kiom rapide ili scipovas veturi.
D.Z. - Estas la dua flanko de la "mankanta tempo". Oni temas pri la lastaj fragmentoj de la naturo: Bialowieza (Bjalovjejxa) Praarbaro, (Nacia Parko), la pluvaj arbaroj, marcxoj. Mankas la tempo por atendi gxis la avida homo detruos ilin. Kiom radikala devas esti la defendo de tiuj lastaj lokoj, gxis kiu limo ni povas kontrauxstari?
J.B. - Mi komprenas la demandon. Estas agoj, kiuj devigas nin al radikalismo. Tiam ni agas kvazaux kontraux nin mem. Ni diras pri la vivo en harmonio, sen malbona energio. Kiam iu prenas denove glavon kontraux nin, forpusxante gxin ni vundas lin, aux povas mortigi.
D.Z. - Se la glavo estas kontraux nin, sed kiam kontraux niajn amikojn arbaron, arbon...
J.B. - Dirante ni mi pensas pli vaste. Ni estas nur parto de la naturo. De tempo al tempo iu venas al mi, grimpas sur la monton kaj diras: "Malfacile estas vivi cxi tie". Mi respondas, ke tio estas tre relativa vidpunkto. Kompreneble, ke rilate al logxejo al kiu oni alveturas per auxto, la pordon oni elektronike malfermas, cxi tie oni multon atingas per dolorantaj muskoloj - tio sxajnas malfacila. Tamen cxiam estas io kontraux ion. Cxi tie ni ne donis ecx gramon da arta, minerala sterko. Multon oni uzas gxin, en aliaj lokoj. Ni havas belajn piceojn. Ilin iu plantis antaux cent jaroj, post kiam iu alia sensence fortrancxis arbaron. Nun gxi jam ne estas natura arbaro. Malrapide ni komencas rimarki, kio estas en la naturo pli bezona. Ni vidas, ke oni jam ne povas atendi, se ni volas ion savi. Ni devas agi pli radikale.
Mi interparolis kun mia filo pri tio, kiel Francujo kategorie kaj elegante pos- tulis la finon de la milito en Balkanoj. En la sama tempo, gxi eksplodis la nukleajn raketojn de Mururoa. Estas la ekologiaj agantoj, kiuj riskas la vivon por haltigi la nukleajn provojn. La vivo ecx de unu homo estas la plej granda valoro. Cxu defendante la naturon oni devas riski la vivon? Mi opinias, ke se estas tia volo kaj determino kaj la homoj sentas tiel, - jes. Kompreneble, se en la agado ne estas kasxata mono - cxar en la nomo de ekologio oni atingas diversajn profitojn - inkluzive la sanan nutrajxon. Tio oni ne devas pravigi, cxar gxi estas la reago kontraux tion, kio okazas kun nia mondo. Tio estas profunda pripenso pri la mondo. Eble tio estas ne la plej bona ekzemplo, sed Rejtano ankaux faris tian geston, la geston de momento, vidinte kio estis okazinta. Tio estas la konkreta agado, anstataux ia sekva kunsido. Teruriga estas sciigo pri sekva kunveno en ia ekskluziva kastelo, por sercxi la solvon. Estas tragika afero, kiam la sinjoroj kun siaj edzinoj veturas de ekskluziva kunveno al sekva kunveno kaj poste okazas, ke la helpo por malsatuloj estas malgranda procento el la banka sumo, cxar la reston mangxegis cxi tiuj kunvenoj kaj administraro.
D.Z. - Ni revenu al instruistoj kaj "saniguloj". Multaj terapiistoj ofertas al la homo bonan animstaton, sed neglektas la medion.
J.B. - La plej malbona afero estas, ke tiuj homaj ne vidis la kauxzon de malsano. Ili ne estas konsciaj, ke por la naturo okazas io malbona, malsana. Estus la samo, se kuracisto vidante malsanulon en malpurejo sendus lin al apoteko por por acxeti medikamenton, sed ne ordonus acxeti broson por dentoj, sapon, lavi sin, purigi la logxejon. La homo glutas medikamenton, sed plu vivas en la medio, kiu kauxzas lian malsanon. Sekvaj receptoj estas sensencaj, cxar ne forigas la kauxzon.
D.Z. - Bonvolu diri ion kion devas auxskulti junuloj kaj infanoj, ankaux la impertinentaj oficistoj, kiuj helpas la detruon de la naturo kaj kulturaj tradicioj.
J.B. - Mi ne volas prediki kiel sankta Johano en praarbaro. Mi diros ion simplan, kion mi rememorigas renkontinte hieraux miajn iamajn lernantojn. Ili rekonis min kaj memoris mian konsilon, ke irante arbaren enlasu la arbaron en vin. Suficxas jam tiom da detruado kaj murdado. Krio ankaux estas murdado. Bruanta radio ankaux estas mortigilo. Irante tra arbaro vi kriegas, fortimigas, mortigas tion, kio estas intima kaj bela. Vi timigas birdon, muson, cervinon, leporon. Vi ne auxdas la arbon, torenton, ne diferencigas la herban susuron de tremantaj sekaj, fagaj folioj. Nenion vi auxdas, cxar vi mem estas totala brusendilo. Neniu vin auxskultas, cxar cxiuj timas vin. Pripensu, silentigxante vi faras tiom malmulte kaj ricevas tiom multe. La proporcio estas ecx malgxusta. Malmulte fari, multege ricevi. Tio estas ecx nehumana. Ofertas al ni cervino, muso, herbo, la roso sur araneajxo. Cxu vi memoras Mateo la araneajxojn laste viditajn? Oni deziris trumpeti por malfermi la araneajxan festivalon. La miraklo de infano estas tuj rimarki kio estas cxirkauxe. Ni, agxuloj, deziras konservi la infanan animon plej longe! Ni ne havu pretajn receptojn!
Pensante pri la civiliza historio, la unuecigo estas destinita por ni. Por mi la grandioza averto estas la Biblia Babela Turo. La rakonto admonas: "se vi estos unueca, celos unu kulturon, konstruos grandegan ion, ignorante la cxirkauxan mondon, cxio disfaligxos. La homoj konstruintaj Babelan Turon ne scipovis interkomunikigxi, cxar neglektis biologian diversecon kaj tio disigis ilin de eno, ne de ekstero.
Grava estas tio, por ke multaj homoj kredu, ke ili povas diri: "ne". Oni povis haltigi dehakadon de praarbaro Bialowieza (Bjalovjejxa). Ne cxiuj francaj nukleaj provoj sukcesis. Ne devas malaperi la sekva speco. Neniu min devigas por konstrui cxi tie la puri- gejon kun ses kavoj. Mi povus acxeti pretan norvegan, aux svedan purigejon. Mi ne hejtos per sxlimo. Cxiam ni povas agi konscie. Ne por elekti ion pli bonan, sed por vivi en konsento kun ni mem. La homo devas havi tiom da forto, por respondi la provokon kaj doni sxancon por aliaj. Mi scias tion, cxar ofte mi mem dronas en la universalismo. Malfacile estas tion diri, sed laux la sorta legxo scii ankoraux ne signifas agi. Kiam mi pensas pri tio, mi konstatas ke se estis 99 tagoj sensencaj, la homo povas fari tiun 1 tagon miraklan. Li povas provi sukcesi. Sxajnas al mi, se la homo provos enirigi la mondon en sin kaj donos tian eblecon al aliaj, kreigxos optimisma perspektivo, igxos la komenco de paradizo. Se ni estos pli atentemaj pri la mondo kaj aliaj homoj, ni pli profunde penetros nin mem, per la arbo, la suno, la flagranta stelo. Ne sciante kial, de kelkaj tagoj mi komencas la matenon per kelkaj pasxoj sur la roso. Mi rigardas la nubeton, nebulon, arbaron, nenion pensante. Ofte malmulte mi rimarkas, sed mi scias, admirante mi dankas, ke mi estas. Pro tio oni devas danki.
Laste mi ludis cxe la entombigo. Ni ludis kune kun mia filo, transformante nian rilaton al la mortinto, kiu forpasis. Tre mal-gxoja mi estis kaj mi devis larmi. Se mi parolas pri tio, tio signifas, ke mi enlasas la mondon tian, kia gxi estas. Mi ne sxajnigas bravulon. Ju pli da malfermeco, des pli la malfermita mano, ol la malmola kunpremita pugno.

18.10.95 kun Jozefo Brodo interparolis Marta Lelek kaj Janusz Korbel de "Dzikie Zycie" n-ro 2/96, p. 6
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

LA BESTOJ KAJ DEMONOJ
Unu el miaj lernantoj Cxiam kverelas kun cxiuj. Nun li deziras foriri kaj vivi malproksime de la homoj. Ni diris al li: "Tre bone, vi povos lukti kun montoj, arboj, rokoj kaj insektoj. Tio estas bona instruo por vi".
Chang Sik Kim majstro Shim Shim Do pri la luktarto Zen.
Jam trifoje en malfacilaj momentoj de mia vivo, la sorto pusxis min en montaron. Tie, sen la homoj, tumulto, aferoj kaj problemoj neatendite aperadis instruoj. Okazis, ke cxio, pro kio mi akuzadis medion, kio malhelpis al mi en la homa mondo, estis en mi mem. Cxiuj mankoj, malbono, malfortecoj kiujn mi vidis kaj kritikis en aliaj homoj, estas miaj propraj ecoj. La cxefaj instruistoj en cxi tiu lernejo estis per mi la bestoj. Nun mi estas kvazaux en la III-a klaso de la baza lernejo. Mi estas konscia, ke nur kun malplena, malfermita menso mi povas ion lerni, Nur kiel kompleta stultulo mi povas vidi kaj gxuste taksi la trezorojn oferatajn en cxiu momento, situacio, aux aperajxo. Nur la absoluta ignoro povas esti aliro al la vero. La malplenigo de scio donas gxojo - laux la dirajxo: "Post la rompo la ujo donas felicxon. Mi provos rakonti, kiel la diversaj bestaj pacience instruis la blindan, erarantan homon.
La unua klaso
Antaux 7 jaroj post la striko en la sxipfarejo en Gdansko, mi volis konsideri cxion kaj ripozi. De la komenco de la milita stato mi estis en la konspiro, kontestado, inter policistoj, flugfolioj, protestaj manifestacioj, jugxejoj kaj arestejoj. Mi deklaradis kuragxajn anarkiistajn opiniojn kaj nigre-blanke vidis la mondon. Dum la striko mi vidis de ene t.n. "grandan politikon". Tio ne bele aspektis. Mi forveturis al montaro. Mia kolego cxe kiu mi eklogxis uzis la okazon por lasi la domon de tempo al tempo. Tiam mi estis la mastro de la hundo, kato, kelkaj lamoj, kaproj, sxafo kaj azeno. Estis la auxtuno, poste la vintro. Mi devis nutri kaj trinkigi la bestojn, forigi kaj enigi ilin, purigi ilian ejon. La azeno estis ofte la sxargxa portisto, Mi blasfemis, kriegis, sxiris, batis la bestojn. Ili sxajnis al mi stultaj, obstinaj, malicaj kaj agresaj. Tio estis la cxiutaga lukto je estrado en la grego. Poste mi denove estis arestita. Sekve oni invitis min al la negocoj cxe la "ronda tablo". Tentis min "la granda politiko". Tamen ion mi lernis de la bestoj, cxar post kelkaj tagoj mi lasis la politikon kaj revenis al la bestoj kaj la senhomejo. Ni malkovris en mi la povemon, lauxdemon, monavidon kaj popularecemon. Ili estis tiuj, pro kiuj mi akuzadis politikistojn dum jaroj. Mi fugxis de la demonoj. Ne tute. Tiam mi ne sciis, ke por la libera, forta homo ne ekzistas malbonaj situacioj. Cxie kaj cxiam oni povas fari ion utilan. Povas esti honesta politikisto kaj plena da aroganteco kaj kolera ermito. Nun mi timis min mem kaj forkuris. La demonoj kasxigxis pli profunde kaj atendis novan okazon.
La dua klaso.
Post iom da tempo mi denove logxis en la urbo kun mia amatino kaj nia infano. Mi devis labori. Mia kolego proponis al mi la laboron en sia librovendejo. La firmao grandigxis, la kolegoj vestigxis per kostumoj. La kolegoj el la komuna korto, lernejo, konspiro komencis kvereli kaj titoli sin per s-ro prezidanto, s-ro gvidanto. Aliaj timige kurbigxante salutis la estrojn. Tio ne placxis al mi. Mi forveturis por viziti miajn "majstrojn". Estis la printempa verdajxo, floroj, susuro de torentoj. La bestoj ne kolerigxis min. La kaproj kaj lamoj naskis idojn. Tiam, kiam mi jam estis la patro, mi sentis la grandiozan varmon per kiu la bestoj flegis sian idaron. Cxio estis en ordo sen miaj forto, kriegoj, sxuoj, bastono. Estis al mi bone sen la firmao, komerco, taksioj, komputiloj, restoracioj, elegantaj vestajxoj. Mi revenis post la ripoztempo kaj tuj senlaborigxis.
La tria klaso.
La urba vivo jam ne placxis al mi. Mi volis konstrui domon, kultivi gxardenon, bredi kaprojn kaj kokinojn. Trovinte fabelan lokon, la arbaran herbejon mi konstruis lignan kabanon cxe kiu belege fruktis la gxardeno. Tamen mia virino jam ne estis gxentila, obeema knabino. sxia ribelo estis totala, pasia, senpardona. Finigxis la patriarkeco. Mi cedis antaux sxi. Ne ekzistas la senco por fini la domon kaj plu komune vivi. Ecx por gxenerale vivi. Mi forveturis al montaro, kie gxis nun mi logxas kun mia filino. Mi sciis, ke en mi mem mi devas sercxi la kauxzon de la malkonstruo kaj sufero. Mi devis plene toleri min mem.
Gardante la malnovan kabanon, azenon, kaprojn, katon kaj hundon mi legis grandiozajn librojn de L. Hav, Thich Nhat Hanh, Sogjal Rinpocze… Reaperis la demonoj: malamo, kolero, volupto, stulteco, avido, jxaluzo, aroganteco. La kabano estis kaduka. Riparante kaj purigante gxin malgrauxvole mi sanigadis kaj purigadis min mem. Mi meditis, fastis, pensis, dancis kaj pregxis. Helpadis al mi la filino dancante kun tamburino, kantante, kio estis por sxi "la infana balo". Mi algluadis cxie atentigajn paperetojn. Sciante, ke ne estas alia eblo krom tiu, ke mi devas forsxovi miajn karakterajn mankojn, sisteme malkovri kaj peli demonojn. En cxiu momento kaj situacio esti konscia pri la malbonaj pensoj pri aliaj homoj. Miaj instruistoj estis la bestoj.
Komence mi ofte kolerigxis, cxar la azeno ne volis iri azenejon, la katino dejxetis kovrilojn, kaproj malpurigis la akvon en siteloj. Tamen malamiko ne estis jam la konduto de la bestaj, nur la kolero kaj aliaj demonoj kun kiuj mi devis barakti.
"Mi spiras kaj estas trankvila.
Mi spiras kaj ridetas.
Cxio cxi tie kaj nun.
La momento mirakla estas".
Mi ofte kantis inspirata de Thich Nhat Hanh. Gxis nun la versajxeto estas mia sxatata. Mi spiris personigante kun la "negativa sento" kaj forigante gxin. En kolero kiel en la oceano krom la ondoj trovigxas trankvila profundajxo. Sur la pordeto de la azenejo mi desegnis ridulon. Li memorigis la versajxeton. Post iom da tempo suficxis nur la penso "mi spiras" por trankvile eniri al la bestoj. Mirinde finigxis la klopodoj kaj malobeemo. Okazis ke la bestoj faris problemojn, cxar ili timis la agresan stultulon. Ili sentis mian malbonan energion. La amataj, simpatiaj, haraj bestoj, kiuj estas plenaj de bona volo al la mondo-petoluloj. Eble ili estas stultetaj, sed ne pli ol mi. Nun ili akceptas min kaj ne memoras miajn maljustajxojn. Ili estas cxi tie kaj nun. Kiam mi estas atentema, trankvila kaj milda ili ankaux estas en ordo.
"La mondo estas respeguligo de nia konscio" - iam mi auxdis. Tion instruas la bestoj, infanoj, cxiuj kiuj ni opinias malfortaj, malpli bonaj, pli stultaj, koleraj. Atentu! En iliaj vaste malfermitaj okuloj plenaj de timo, respeguligxas niaj vizagxoj kaj mensoj.
Mi ripetas la trian klason.
Cxiam mi lernas. La majstroj estas postulemaj. Iii estas inter ni, cxiam estis, apude kaj pli proksime. Per cxiuj fortoj kaj en cxiu momento ili penas helpi al ni, sobrigi nin, veki nin, malfermi niajn okulojn. Ili estas cxie. "Sur la tero, en la akvo, en la aero". Ili staras antaux ni en la korpoj de bestaj subigataj al nia zorgo, sentoj, emocioj. Ili estas la spegulo, en kiu ni povas vidi nin. Ni atente rigardu, kiam estas ankoraux la tempo, kiam ni povas rigardi!
Kio poste estos? Mi ne scias. Mi scias nenion. Tio okazu! Tio estas grandioza impreso. Eble la terurajxoj en nia mondo estas nur la fantoma songxo, la filmo de frenezaj mensoj, de niaj limigitaj mensoj. La mensoj, kiuj kiel ondegoj forgesas pri la trankvila profundajxo el kiu ili emergxas kaj kies estas parto. Kio ili estas, kio ni estas?
Eble neniu neniam forpelis nin el la paradizo. Nur ni mem forpeligxas en cxio momento akuzante geamantojn, infanojn, virusojn, blankulojn, nigrulojn, ricxulojn, malricxulojn, aliajn - pro niaj malsukcesoj, doloro, demonoj kaj "serpentoj".
Eble kun freneza obstino ni sercxas Dion en pregxejoj, religioj kaj cxiutage ni batas lin, murdas en bucxejoj, militoj, laboratorioj, turmentas en infanoj, virinoj, subuloj, malfortuloj. Ni venenas lin en niaj propraj korpoj, mensoj, oceanoj, riveroj, fortrancxas en arbaroj… Mi ne forkuru! Mi estas respondeca pri cxio - fino.
Suficxas ne malpurigi, akiradi, kombini. Ni permesu glatigi al la profundajxo. Estas nenio, nur la akvo silenta kaj trankvila, profundajxo de meditado. Solvigxas la baroj, problemoj kaj demonoj.
"Nenio gxi estas" - diris s-ro Wolodvjowski (Vouxodijovski) eksplodante. Cxio estas ebla. Ie, iu ridas observante la obstinan rampadon de "hundidoj", blindaj, fekantaj kaj luktantaj por atingi mamon. La gepatra amo estas nelimigata. Iam la patrino murmuras, ke ne estas dece barakti kaj treti aliajn, cxar estas multaj mamoj kaj por cxiuj ili suficxos.
Trankvile, cxio havas la propran tempon kaj gxustan lokon. Al cxiu jaro estas adekvata klaso kaj nivelo. Jen mia parolado. Tamen por iu la memoroj kaj revoj eble estos utilaj. Por kvarpieduloj, dupieduloj, por tiuj sen piedoj, kun sxajnaj piedoj. Por mi, vi, egale. Cxio la samo. Cxu vi volas pruvon? Bonvolu! Rigardu en ies pupilojn! Kiu estas videbla? Kiun oni vidas en viaj okuloj? Cxu tiu estas ia pruvo? Jes, vortoj ne estas ia pruvo. Pli bone estas ne paroli, nur eniri la akvon. En banujo, rivero, lago, maro estu nia korpo. Gxi estas en granda parto ankaux la akvo. Same, kiel la korpoj da aliaj estajxoj. Ni trinkas, pisas, sxvitas, lavas nin. La nuboj sxvebas. Pulsas la fontoj kaj koroj. Cxio estas en ordo. Cxio estas unueco.
La katino Matilda foriris al Lando de Eternaj Cxasadoj. Pli frue gxi kaptadis musojn en nia tre malnova kabano. Nun la musoj gxojas. Ili ne timas nin. Mia filineto rakontis, ke sxi karesis la muson per fingro kaj bastoneto. Antaux kelkaj tagoj mi pelis muson el kartona kun cepo. Gxi iris sur la tablon. Mi tusxis gxian nazon. Gxi flaris mian fingron kaj komencis mordi gxin. Mi ne permesis tion kaj forprenis la manon, sed donis al la muso iom da kacxo. Bona besteto… Tamen mi ne bedauxros, se Granda Majstro aperos cxi tie kiel kato. Tio igxu! Estu ekvilibro! Antaux hieraux mi piede batis en postajxon la azenon. Gxi estis escepte, vere escepte malrapidema.
Ho!

Jacob
artikolo de "Wegetarianski Swiat" n-ro 16(25)/96, p. 39
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

LA BENATA GXUADO
Iam mi argumentis, ke neniu mallaboremulo faros tiom da domagxoj por Tero, kiom laboremaj idiotoj grandigantaj manie kaj obstine la kvantan de sennombraj avoj. Kiu interesigxas pri tio legu la 10 ordonojn por mallaboremuloj. Ni estos konsekvencaj.
La titolo "Evidenta Mallaboremulo" akirita post ekkono de la 10 ordonoj, estos la eniro al la sekva edukado. En la malnovaj paperoj mi trovis la forgesitan praktikon Gxuo-Jogo, Gxi estas la konata vojo al sankteco kaj perfekteco. Kiu volas, li ekzercu Hata-Jogon, Radva-Jogon k.t.p. Al mi placxas la ideo de Gxuo-Jogo.
Koncize dirante gxi estas gxuostato. Oni ne povas diri pri sankteco antauxe ne sentante la t.n. sanktan trankvilon. La homo, kiu deziras benata, devas pli frue ekkoni beatecon kaj gxuon. Mi ne pensas cxi tie pri la gravedeca beateco.
La benata stato havas kelkajn formojn. Suficxe facilaj ekzercoj permesas atingi gxin. La baza estas sateco, t.e. manko de simptomoj pro malsato. La plej grandan satgxuecon - mi pensas - donas gxuste preparita melono.
La sekva etapo estas silentogxuo. La homo plenigita de la silento ne devigata al laboro, al la nervoza laborismo, povas kusxi sur la arbara herbejo, auxskulti birdan kantadon, arban susuron, plauxdadon de torento, ecx murmuron de kreskanta herbaro. La stato estas malfacila por atingi gxin. Kutime urbanoj cxe la unuaj provoj estas oksigene sxokataj. Ili savas sin malespere rampante al la auxta ellastubo. Tamen oni ne dubu! Post kelkaj provoj ecx laboremuloj scipovas trankvile kusxi duonon de tago sur la arbara herbejo.
La supre priskribitaj kaj ripetataj ekzercoj helpas por atingi gxuon.
La homo en gxuostato estas beno por aliaj. Plena de bona volo kaj interna trankvilo li ridetas altruisme kaj radie. Neniam li konkuras en la atingado de materiaj havajxoj. Li ne emociigxas pro perforto en televido kaj neniam grandigas aron de stultuloj, kiuj per sia avideco malpurigas Teron.
La homo, kiu progresas en Gxuo-Jogo, ia auxtenta Gxuulo ekkonas la sekretan lingvon de la birdo, de cxiu viva estajxo. Li scios kie kaj kiam sercxi la primolojn. Li vivos en konstanta harmonio kun Patrino Tero kaj Sankta Francisko. Sincere mi diras - benataj estas plenaj de Gxuo.

Pawel Zawadzki
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 4(82)/96, p.33
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

LAUX AUXTOVOJOJ NENIEN
Unuan fojon mi veturis al Okcidenta Euxropo. Ni elektis la plej malmultekostan vojagxon: auxtostopon. Ni veturis varie, atendante mallonge, aux longe. Mi suficxe observadis auxtovojojn. Ofte mi longe iris apud auxtovojo, noktis cxe gxi. Balaajxoj kaj la morto teruregis min. La rapideco de auxtoj konsciigis min, ke la pasagxeroj estas en alia dimensio, la auxtovojoj estas en alia realeco, ne tie, kie ili estis konstruataj. Kiel kompreni amason da skatoloj, paperaj kartonoj, plastaj boteloj, cigaredaj skatoloj, la kanaloj fetorantaj de oleo kaj sterkakvo - pri kiuj la sxoforoj eble ne havas Imagon? Kiel kompreni la mortajn birdojn en kanaloj, nigrajn kaj fetorantajn? Kiel kompreni la kuniklojn, kiuj tamen vivas en la nerealaj kondicxoj cxe auxtovojoj cxirkaux Amsterdamo?
La mondo trancxita de auxtovojoj estas simila al kagxo, sen elirejo. Gxi estas kiel tirbendo kun varoj, kiuj traveturas frenezajn distancojn tien kaj reen. Kiam la auxto per kiu mi veturis akcidentigxis, ni per gestoj petis helpon - sed neniu reagis. Kiam preterveturis centoj da auxtoj sxajnis al mi, ke mi ne ekzistas.
Indiferenteco de auxtovojoj, kie la morto kaj balaajxoj restas flanke, estas teruriga. La loko ekzistas, sed ne estas en la konscio de veturantaj amasoj. Tio kauxzis la senton pri absurdeco de teknika civilizo. La mondo dividita per bariloj… La auxtoj veturantaj de nenieco al nenieco... Ne helpos la muroj cxe vojoj kovritaj per vivaj martiroj-konvolvuloj, ne helpos la arbustoj de la sovagxa rozo supersaturigata de plumbo. Galopo, rapida vivo, igxis la plej granda valoro.
Cxagrene mi pensas, kiom malmulte da homoj volantaj konstrui auxtovojojn havis la okazon vidi ilin ne tra auxtofenestro, sed observis mortajn birdojn, malpurajxojn, auxdis bruon de galopantaj nenien masxinoj, flaris fetoron.
Ni ne permesu, ke la terurajxo okazu en Pollando!

Skaman
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 12(42)/92, p. 23
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

LA FERIOJ EN LA POLA, EKOLOGIA FARMBIENO
La memoroj de la junaj nederlandanoj Petra kaj Hiuba, kiuj ripozis laux propono de ECEAT.
I. Cxu poloj havas ion, kion ne havus nederlandanoj? Por respondi la demandon ni devas observi la normalan vivon en Nederlando.
Unue: 15 milionoj da homoj logxas sur malgranda surfaco. Nederlando estas unu el la landoj kun la plej granda denseco de logxantaro.
La unua konkludo estas: ili havas malgrandan spacon por si mem.
Due: en la lando estas ega komerco. Nederlandanoj vivas pro komerco. Ili posedas grandegan infrastrukturon: multajn sxipojn, grandegajn havenojn, flughavenojn, fervojojn, sxoseojn, rilate al la malgranda lando.
La dua konkludo estas: tie devas esti grandega tumulto kaj bruo.
Multaj nederlandanoj kredas, ke unue estas malfacila laboro kaj materiaj valoroj, poste la plua vivo.
El tio sekvas la tria konkludo: Cxu ili havas tempon por io alia ol laboro?
Ili renkontigxas precipe kun samfakuloj, do en la libera tempo interparolas pri fakaj aferoj. Ili antaux cxio kredas al la mono. Tion oni vidas en bankoj, fabrikoj, oficejoj, asekurejoj kaj en terkulturo. Pro tio la afero estas komplika. Por atingi la plej grandan produktivecon ili ekspluatas cxiun peceton de la tero, uzas mineralajn sterkojn kaj kemiajxojn. La kvara konkludo: tie devas esti tre malpurigata medio. Vere, Nederlando apartenas al la plej malpurigataj landoj. La gxenerala konkludo: la vivo en Nederlando estas strecxa, sen suficxa spaco, en maltrankvilo, sen la pura aero, kun la nutrajxoj je arta gusto. Tamen, kiom ricxaj ili estas. Mi pensas, ke ili estas ricxaj malricxuloj. Kiom valoras la mono, se la socio estas pli malsana kaj kreskas memmortigoj de junularo? Ilia kulturo "usonigxis" - rapide vivi, esti cxiam juna, rapide morti. Do Nederlando estas tre moderna lando je alta tekniko kaj mortanta sagxeco. Kompreneble estas ankoraux multaj cxarmaj kaj belaj lokoj, iom da trankvilaj anguloj kaj parkoj bone flegataj. Bedauxrinde, la pozitivoj, per kiuj la vivo estas valora igxas insuloj en la maro de civilizo.
II. Pro kio devas fieri poloj? Pro la spaco, naturo, trankvilo, ne multaj strecxoj, tradicia vivstilo. La pola terkulturo kaj bredado estas tradiciaj. Ili estas proksimaj al la naturo kaj pli ekologiaj. Petra kaj Hiuba vizitis la ekologiajn terbienojn, cxar tie oni povas vere ripozi.
III.Niaj spertoj pri la ekologiaj polaj termastrumejoj. Ni, geedzoj cxirkaux 30 jaraj, edukitaj, havantaj bonan laboron, forlasis Nederlandon sercxante alian vivon. Komence niaj planoj estis aliaj, ol tiuj. Ni planis grandan vojagxon tra Euxropo. En Germanujo, Cxehxujo, ni volis logxi dum monato en kelkaj polaj ekologiaj mastrumejoj. Poste ni volis veturi al Hungarujo kaj Bulgarujo kaj esti tie po monato. Tamen ni gxis nun estas en Pollando kaj ne intencas rapide forveturi. Ni konstatas, ke la loko en Sudaj Sudetoj estas tiu, en kiu ni povas komenci la novan vivon.
Kio okazis? La unuan lokon ni vizitis en Lubavka. Ni ricevis fantazian lokon por nia trencxaro kun la vido sur belegajn montojn kaj valon. Cxio estis por ni. Post cxiuj niaj strecxoj kaj malfacila laboro en Nederlando, la loko donis al ni la plej deziratajn trankvilon kaj silenton. La familio, kiu gastis nin estis amika kaj havis por ni la tempon. Ili oferis al ni la fresxajn fruktojn kaj legomojn el ilia propra gxardeno. La gusto de la nutrajxoj estis tute alia ol la nederlandanaj, gxi estis gusta. La gastemo de niaj mastroj estis por ni kiel la pluvo post sekeco. Memoru, ke nederlandanoj ne havas tempon por gastameco (ili forgesis la veran ideon, sed scipovas esti amikaj). Malgraux, ke la pola lingvo estas tre malfacila, ni penis interkomprenigxi per la malgranda vortaro. La logxantoj de la regiono estis simpatiaj kaj helpemaj vidante nin kun la vortaro. Ili nomis nin "Nederlandanoj kun malgranda libreto". Post la unuaj grandiozaj spertoj ni sentis novajn. Ni tre sxatas migri en montaro, arbaro, herbejoj. En la regiono estas multaj bonege signataj vojoj. Promenante ni malkovradis belegajn vidindajxojn kaj trankvilon. Ecx en la momento kiam mi priskribas la aferon, mi estas impresata de la bela naturo. Ni migradis laux multaj vojoj en aliaj landoj - Belgujo, Germanujo, Francujo - sed ili ne estas same belaj, kiom la bela naturo en Pollando. Kiam ni migris ni ne povis satigxi per la naturo. Ni deziris resti tie kaj nenien forveturi. La alia mastrumejo estis en Karpacz (Karpacx). Estas tie bakejo en kiu oni bakas la panon per la biodinamika metodo. Oni penas tie produkti specialajn fromagxojn. La etoso estis la sama, amikeco, gastameco, silento, trankvilo kaj la specifa ekvilibro kun la naturo. Malfacile estas priskribi la staton en kiu ni vivis.
Sekve ni veturis norden al la ekologia bieno proksime al la maro. Mankis la montoj, sed estis tre simpatie. La ejo estis cxe arbaro, sur herbejoj, inter malgrandaj altajxoj, en belega panoramo. La homoj estis same simpatiaj.
Estante en la distanco de 40 km al la maro, ni deziris vojagxi kun nia tendo per bicikloj. Ne sciante kion atendi, laux la mapo ni volis atingi iun lokon per resti tie kelkajn tagojn. Proksimigxante al la loko, la vojo igxis homamasa (grandaj modernaj auxtoj). Sur la loko sxajnis al ni, ke ni estas sur alia planedo. Estis amaso da auxtoj, amaso da homoj, kriegantaj radioj. Ne tiel ni imagis idilion...
Ne haltigante por momenta ripozo, ni veturis for kun la espero, ke la loko estis escepto. Bedauxrinde la sekvaj lokoj estis similaj. Ni perdis la esperon trovi ian trankvilan kampadejon kaj ecx ne vidis la maron. Rigardante sxoseon ni veturis kaj veturis. Post 3 tagoj komencis la pluvo. Gxi estis la signo por adiauxi plagxon, plenajn kampadejojn kaj reveni al nia malgranda dometo en la naturo. Ju pli proksime, des malpli da auxtoj, des pli granda silento. Vere ni sentis la revenon al nia hejmo, malgraux ke ni vivis tie nur kelkajn tagojn. Ni restis tie ankoraux 4 tagojn gxuante la arbaron kaj silenton. Poste ni revenis al "dua nia hejmo" en Lubavka. Tie ni decidis resti.
Ni volas resti tie por cxiam. Ni sercxas en la regiono la lokon por vivi, labori kaj esti felicxaj en ia malgranda ekologia terbieno.

Petra kaj Hiuba
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 2(80)/96, p. 33
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska
retajpis Jose Pinto de Sousa

En "Verdire" 15 p. 9 St. Borremans skribis ke brita armeo stopis uzi Naturparko Lunenberga Erikejo en Norda Germanio por ekzerci militiloj. Ankaux hejme brita armeo detruas naturon kaj britaj civitanoj kontrauxas cxi-tion. Do britaj militistoj interkomprenis kun polaj por uzi polaj militaj zonoj page!
El kelkaj jaroj oni parolas en Polio pri aliri al NATO. Paca movado ne estas forta en Polio kaj okupigxas cxefe pri malliberaj antimilitaristoj. Ankaux pola verda movado ne diskutis multe pri politikaj, militaj kaj ekologiaj aspektoj alirado al NATO (kaj EU). Nur laste politikoj startis diskuti cxu poste NATO-igi de Polio okcidentaj armeoj kun nuklea armilaro rajtos esti en nia lando! Mi memoras nur unu demonstracio de anarkiistoj kontraux NATO kaj unu artikolo en media gazeto (ne tre radikala!!!) "Aura" (tradukita angle en "Green Brigades" 15 titolita "Cxu ni ne estas tro gastameca?"
Mi petas britaj samideanoj sendi materialoj pri mediaj efektoj brita milita agado (angle akceptable).

Andrzej Zwawa
Eldonejo "Verdaj Brigadoj", Slawkowska 12/24, PL 31-014 Krakow
tel. 48/12/4222147, 4222264, 4295332 w. 30, 29, 28, faks: w. 26, 22
zb@zb.most.org.pl
http://akson.sgh.waw.pl/~ada/ZB
http://gemini.most.org.pl/wydawnictwo_zielone_brygady/oferta.htm
ftp://main.tuniv.szczecin.pl/pub/amiga/scena/ziny/ZB
konto:FWIE nr 15401115-105428-27005-00 BOS SA O/Krakow

La noto estis presita en "Verdire"