reveno al cxefa pagxo


REFLEKSOJ PRI "MONTO"
"Monto" estas la titolo de la romano. Steve Noding estas gxies auxtoro, la eldonejo estas "Kleks" (Inkmakulo), la libro estas eldonita en la 1993-a jaro.
Mi legis gxin sen pauxzo gxis malfrua nokto. Neekologie mi bruligis petrolon, sxangxis la ritmon de la tago kaj nokto. Literature "Monto" ne estas eksterordinara. Gxi estas fantazia rakonteto, naiva en vizio kaj priskribo. Tamen gxi tusxas la bazajn aferojn: la vivon - la morton, unuon - socion, felicxon suferon, perforton - pacon, la homon - medion, Teron - Kosmon. Nu, ankoraux iom da aliaj "etajxoj".
"Por tiu problemo ne suficxis la vivo de dekoj miloj da filozofoj dum dekoj miloj da jaroj" - rimarkis la heroo de la romano.
La vivo estas dauxra leciono. De la respondo kontraux la bazaj demandoj pri la mondo kaj nia en gxi loko, dependas: "esti, aux ne esti". Eble dependas de gxi pli multe. Tial valora estas cxio, kio direktas frenezajn pensojn al trankvilaj fontoj - al "Monto! La legado de la romano gxuste tiel efikas.
Kio estas la enhavo de la libro? Iu majoro kaj impostkolektisto grimpas sur "Monton", sur kiu malgranda komunumo felicxe vivas. La logxantoj havas gardenojn, fruktogardenojn, kaprojn, arbaron, komunajn domojn kaj ilaron. Vivas tie maljunuloj, kreskuloj, gejunularo kaj infanoj. La idilio dauxras kelkajn generaciojn, en preskaux la tuta izolo de la homoj logxantaj cxirkaux la monto.
Okazis, ke iu junulo lasis "Monton", sed rapide revenis al gxi. Unu kaj la plej granda puno estis tie ekzilo. Gxi estis uzata en la kazo de perforto.
La impostkolektanto estas fervora ofieisto. Kiel li asertas ecx dum la okupacio li laboris same, cxar la okupanto ankaux bezonis monon. La logxantoj de "Monto" pagas al li unufoje dum du jaroj, per la mono akirata kontraux la kuniklaj feloj. Alia estas la rolo de la majoro. Li devas trovi kvar soldatojn kiuj perdigxis dum la lasta milito. Li spionas, demandas, sercxas spurojn. Kontrauxvole li adaptigxas al la vivo de la socio. La indigxenoj estas malfidemaj, sed dirantaj veron.
La ofica esploro gvidas lin al praaj sekretoj, la plej profundaj homaj demandoj. Li ekkonas la morton kaj harmonian vivon, la amon kaj la senton de senfineco.
La sorto de kvar soldatoj estas klarigita, malgraux, ke la logxantoj volus forgesi ilian mortigon. Sian agon ili opinias kiel honton, malvenkon, la simptomon de timo kaj malforto. Tiuj kvar alportis militon sur "Monton". Ili perfortis, sxtelis, masakris, kiel en la tipa ekzemplo por pacifistoj: "kio estus, se..."
La pacienco de kamparanoj estis vere sankta. Fine - "ia monstra, malhela instinkto elfluis el ni kiel lavo" - rakontis sagxulo kuracisto. "Ni bategis lin gxis la morto, dissxiris. Tiel mortis la plej malbona gvidanto - diablo: Vere mortis nur la malfelicxa, obseda korpo de la junulo, la tipa infano de milito. La malbonon oni ne povas mortigi. La monstra, malhela instinkto estas en ni cxiuj. En nia menso enestas la radikoj de milito, perforto, turmento. Oni ne povas forkuri sur "Monton", aux alian planedon. Cxio, kion ni faras, diras, pensas - rilatas al cxiuj estajxoj. Cxu sur "Monto", aux en valoj, ni estas kune. Ni estas integro.
Pardonu, tio ne estas konfesio, nur kelkaj montaranaj revelacioj, aux fantazjajxoj - se vi preferas. Ne gravas.
"Monto" ankaux ne donas pretajn respondojn. "Mi scias cxion, sed nenion komprenas" - konstatas senespere la oficiro post la esploro. "Same, kiel mi" - konfirmas la kuracisto, kiu travivis la tragedion.
Felicxe, ke de tempo al tempo cxiuj legxoj kaj teorioj tauxgas por nenio. En tiaj momentoj ni staras solaj kun ni mem. Malaperas la limo inter bono kaj malbono, nenio nin apogas. Ni devas elekti mem. Nenion fari - tio estas ankaux elekto, ne cxiam la plej bona. Malfacila estas la afero, sen sxancoj absoluta soleco. Tiel kaj alie estas malbone. Ia timo dissxiras nian enon. En la korpo regas malpleno. Estas nenio krom kaoso. Tiu momento estas simila al la tago de Kreo.
Kompreneble, oni povas cxiam kuri, postkuri ion, sxajnigi ke ne ekzistas la morto, forkuradi, ne respondeci. Kiu el ni ne songxis pri la terurajo? Mi forkuras de hundoj, monstroj, murdistoj, sed la inkubo dauxras, la frenezo fortigxas kaj akiras impeton. Okulon kontraux okulo, denton kontraux dento, mortigu la stratulinon, kaj ilin, kaj tiujn! Mortigu ilin cxiujn! La demonoj serpentumas, en la lokoj de detrancxita j kapoj kreskas novaj. La turmento estas senfina. La infero dauxras, kiun ni kreas mem.
Oni povas alie vivi, songxi, aux fari ion ajn. Ie ekster kaoso malespero, duboj kaj sep montoj, arbaroj kaj riveroj - estas ankoraux Io. Estas trankvilo kaj spaco. Estas Pura Fonto de Cxiopovo. Se ni ne perdos kontakton kun Gxi, se ni lernos konsciencon kaj atenton, gardos klaran menson, kunsenton, bonajn intencojn - tiam ecx la plej malhela instinkto kaj kolero estos kiel la printempa tempesto - puriganta, grandioza, vivodona, Dia. Kaj kio estos kun la diablo? Li estas konata kamarado. Cxu vi ne vidas lin? "Rigardu vian mion!" - iu konsilis. Mi estas. Tio estas iluzio, ke mi povas esti io aparta, ke mi povas esti felicxa pro cxies malfelicxo. Ne estas vero, ke mi ne estas kulpa, nur sxi, nur ili detruas, venenas. Cxu, se mi mortigos Abelon mi atingos cxion? Cxu mi Abelo estas pli bona ol Kaino? Cxu ies doloro ne estas mia afero? Cxu nur estas mi, mia, por mi - kaj la resto ne estas grava? Cxu nur mi rajtas kaj aliaj eraras?
Mi - utopio, kaptilo kaj la sxanco por reveni. La reveno al Fonto, al Nia Vera Hejmo.
La homo estas cxiama migranto. Irante li pensas antaux cxiu sinuo, ke post momento li trovos hejmon, kiu igxos lia nesto"... Jen la citajxo el "Monto ". Vero, pri kiu indas memori, se dum iu ajn etapo ni volus fini pensante: "hura, mi atingis la celon!" Tiel, aux aliel - ni iras. Ecx la plej alta monto ne dividos nin de malaltajxoj. Ni iras gxis la lasta fiulo kaj la plej malgranda galmo de la herbo ne trovigxos en Komuna Hejmo, gxis ne finigxos la turmento de la lasta estajxo. Cxu tio estas neebla? Ne ekzistas alia eliro. Cxio okazas mem. Tio estas. Tiel almenaux sxajnas al mi - ne ofte, kaj ne tute serioze.
"Pro la penso, ke oni staras sur polvero en teruriga, nigra nenieco, li eksentis sin strange". La majoro, heroo de la romano subite ekkonsciis, ke li staras sur Tero, la mikroskopa ereto de Kosmo. Irante malsupren li trovis sian lokon: "Mi priskribos Ia historion de Monto, cxion, kion mi tie vidis kaj travivis. Eble pro tio la mondo iom sxangxigxos."
Nu jes. La. fenomenoj, se oni pri ili parolas, sonas iom gxene kaj bone.
La sekva averto por̀ne kredi al iu senkritike, sed rigardi, auxdi, atenti - sperti kaj iri. Iri trankvile, konscie, sur la propraj piedoj. Iri kontraux demandoj, problemoj, sekretoj. Nun cxi tie, momento post momento; iri laux la mirakla vojo de la vivo kaj morto.
"La ombro kaj lumo, la ombro kaj lumo. Malgraux eraroj mi devas iri obstine antauxen. Mi levigxas ecx se la vojo gvidas malsupren". Ili estas la lastaj vortoj el "Monto". Bonan vojagxon!

Jacob
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 1(79)/96, p. 67
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

NOVA REALISMO EN LA EKOLOGIA SENCO
Bezono de la nova filozofia propono de multaj jaroj okupigxas ne nur la fakan filozofian medion. Sentas gxin ankaux la homoj, kiuj ne kontaktigxas kun la fundamentaj problemoj pri la esto de la mondo kaj de la homo.
Multaj intelektuloj de tempo al tempo anoncas la morton de iu ideologio, aux historio, por fine informi pri la morto de filozofio. La seriozaj esploristoj montras, ke la tradiciajn regionojn de filozofiaj konsideroj suficxe anstatauxas disvolvitaj sciencoj naturaj kaj humanismaj, kiuj havas la "sekretan konon", pri kiu nunaj filozofoj ecx ne songxis.
Alian vojon elektis Bruno Vogelmann (Fogelmano), la auxtoro de "Nova realismo. La. konsekvenco de la nova pensado. " La libro skribita en la lingvo esperanto estas tradukita en kelkajn aliajn lingvojn. Gxi estas lapidare dirante aro de religiaj kristanismaj ideoj, elementoj de marksismo, ligitaj kun la vidpunktoj de "Altenburga Rondo" nomataj "evolucia koniga teorio. "
Vogelmann citas la pensojn de A. Camus, J. Muller, G. Oruxell kaj J. Huxley, R. Garuda, E. Fromm, E. Bloch, M. Gorbaczow. Plej ofte la auxtoro konsentas kun la konceptoj de R. Riedl, K. Lorenz, F. Franz, M. Wuketis, G. Vollmer, K. Popper. Li aprobas la opiniojn de la filozofiantaj biologoj - J. Monoda, M. Eigen, H. von Ditfurth kaj H. Haken.
Vogelmann diagnozas, ke en la nuna mondo sekvis la procezo de konvergxado inter la socioj el la orienta kaj okcidenta politikaj blokoj. Tio estas la reala bazo por krei novan stilon de pensado, komunan por ambaux iamaj sociaj formacioj. En la sama tempo grandigxis la distanco inter la vivnivelo en industria Nordo kaj postkolonia Sudo. Sudo estis ekspluatata ekonomie kaj nature, el kio ricxigxis Nordo. La auxtoro ligas la kauxzon de tio kun la antropocentra sistemo de ambaux civilizacioj. Antropocentrismo estas laux li la kontinuo de geocentrismo, laux kiu la homo estas pinto de la krea akto, la plej grava estajxo. La opinio gvidas al dogmatismo. Sekvas el gxi ideologioj-laika kaj religia, kiuj estas malo al la natura vivo kompleksa kaj unueca.
Vogelmann konstatas, ke la: "centran pensadon povas kontrauxstari kredantaj kristanoj kaj ateistoj por la bono de la tuta vivo kaj la mondo.
La kondicxo por tio estas, ke du grupoj akceptos la evolucian komprenon de la mondo kaj vivo, kiel tutajxon kaj unuecon konstante transformigxantajn. Por la kredanta homo la evolucio estas devo realigi Dian Regnon sur Tero por cxiuj vivaj estavoj en ilia natura medio.
Por ateisto la homo estas ne la celo de evolucio, sed la cxenero gvidanta al io pli alta. Ambaux grupoj ne celas al plezuro kaj scipovas rezigni pri la komforto de la konsuma vivo. Laux religio-skribas Vogelmann - Dio estas ento cxion konanta. Por ateistoj la plej grava afero estas viva, eterne disvolvigxanta kosmo. Do sincere kredantaj, kaj sinceraj ateistoj servas por la evolucio de la vivo. La unua grupo celas Dian Regon, la dua atingon de plia disvolvigxo. Ili estas similaj (p. 29) Taksante tiujn du vidpunktojn la auxtoro konkludas, kio estas la esenco de lia filozofio: "Ni devas lerni, ke nia menso, nomata la homa spirito, estas la kapablo, kiu kreigxis dum la evolucia procezo de la vivo. En ni, en nia cerbo, en nia kapablo de spertado, en nia animo, en nia kapablo por pensi, la vivo kreas centron por si.
En la centro gxi kvazaux speguligxas, rekonas sin kaj scipovas agi en nova maniero, sur pli alta sxtupo de disvolvigxo!' (p. 42) Krom la intelekta konkordigxo de la homoj sur Planedo, la auxtoro direktas siajn filozofiajn pripensojn al la tradicia filozofio de la vivo kaj al la ekologiaj valoroj. Tio estas la kondicxo por la reala opinio de la nuntempa homo.
La filozofia, ekonomia kaj etika analizo de Vogelmann sentigas nin pri la natura valoro de la homa medio. La medio estas la fundamento de la sekva disvolvo ekonomia, biologia kaj anima de la homo. La metodo por tia disvolvigo estas cxeso de la konsuma vivstilo, unuigxo kun la naturo kaj cxiuj vivaj estajxoj en harmonio, kaj reciproka ligo de la homo kun la viva kosma tuteco.
La libro estas kvazaux nova formulo de "varieco" de Heraklito ricxigita je la lastaj biologiaj kaj humanismaj malkovroj. Tiel gxi bone kongruas kun la tradicio de la germana filozofio, kiu cxiam sercxis inspiron en "reveno al esenco". Same gxi:similas al la europa pensado pri "reveno al radikoj".
La radikoj signifas cxi tie la antikvan pensadon de Anaksimandro kaj Heraklito.

*) Bruno Vogelmann "Nova realismo. Konsekvencoj de la nova pensado", tradukis el esperanto al pola Zdzislaw Dziubecki.

Ignacy Fiut
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 1(79)/96, p. 70
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

PRI TRI LIBROJ TRALEGITAJ DUM FERIOJ
La subaj noticoj ne pretendas al la plena priskribo de la libroj. Ili estas aro de pensoj, kiuj ekestis dum mia legado. La noticoj certe ne estas tiuj la plej gravaj, indaj por priskribi ilin sur la unua loko.
En la libro "Nova realismo. Konsekvencoj de la nova pensado. " de Bruno Vogelmann (Fogelmano) la auxtoro eble riske provas prilabori tian manieron de pensado, tia. n mondkoncepton, kiuj konkordigus diversajn orientadojn, kiuj nun ekzistas. Mi ne taksos la sintezon, kaj ne solvos la problemon, cxuVogelmann konkordante cxiujn, ne senvolontigos ilin.
Por la legantoj de "Zielone Brygady" (Verdaj Brigadoj. Revuo de Ekologiistoj) esenca estas tio, ke la sintezo de la auxtoro estas plena de ekologiaj problemoj kaj elementoj de diversaj ekologiaj filozofioj. Unu el ili estas la agnosko, ke la vivo estas la plej granda valoro-de la neorganika, tra la organika, formoj, gxis la inteligenta homo. Lia proponata mondkoncepto provas eviti la antropocentrismon, karakterizan por la homa vidpunkto. "La vivsenco ne estas en la homo, sed en tio, kion li faras por disvolvo de la vivo. " (p. 29)
La ordono sekvanta de tio estas aprobo de evolucio, gxies procezo, kaj aktiva apogado gxin. Ekzistas en la libro konvergeco kun la proponoj pri ekologia filozofio de profesoro Henryk Skolimowski (Henriko Skolimovski).
Por etiko efikas la respondeco pri cxiu estajxo:la homo, kreskajxo j, besto j, la tuta kosmo. (p. 82) Ordigante niajn taskojn sekvantajn el la etiko de "Nova realismo" - Vogelmann skribas: "... ni devas la naturon respekti kaj gardi. Ni devas savi purajn aeron, akvon kaj grundon, kaj konservi cxiujn speciojn de kreskajxoj kaj bestoj. (p. 218) Tamen maltrankviligas min la aprobo de la auxtoro por genetika ingxenierio, krom tio, ke 1i vidas en gxi dangxeron. Li konstatas, ke gxi povas esti ilo helpanta evolucion, kiu (la evolucio) gxis nun okazadis hazarde. (p. 211) Tial li skribas ne nur pri la konservado de evoluciaj procezoj, sed ankaux pri la respondeco cxe ilia rapidigo. (p. 217) Tiu pensmaniero certe ne placxos al la kredantoj ke "la naturo plej bone scias".
La lasta citajxo estas menciata sur la, unua loko inter "Tezoj de la ekologia sagxeco " Ili komencas la libron de Janusz Korbel (Janusx) kaj Marta Lelek titolitan "Por defendi Teron. Eduko ekologia" Gxi estas la 7-a kajero de la seria ekologia eduko el "Laborejo por cxiuj estajxoj. "Unue gxi prezentas la ideon kaj praktikon de la profunda ekologio, due, la diagnozon pri la aktuala situacio en la pola ekologia movado.
La auxtoroj montras kiom malmulte da determino estas cxe niaj "verduloj" por defendi la naturon, antauxecon, kaj tion, kion la homo ankoraux ne scipovis detrui. "La rolo de ekologiaj organizajxoj estas defendo de la naturo. La riveroj, marcxoj, arbaroj ne havas busxojn, do ili devas peti homojn per la ekologiaj aktivistoj. " (p. 59) Intertempe multaj organizajxoj nomantaj sin ekologiaj agas anstatauxe, aux sxajne. La auxtoroj ne asertas, ke la tuta agado de "verduloj" estas nebezona. lli atentigas legantojn pri la proporcioj en la ekologia temaro kaj la vera rolo de ekologoj aktivistoj. Tia pritakso estas tre bezona por niaj "verduloj". La aktivistoj de "Laborejo" skribas, ke krom la savado de la pereanta naturo, grava estas la agado celanta sxangxon de la socia modelo kaj politikaj sxangxoj (p. 26) La agado devas okazadi ne nur sur la mallargxa spaco inter rando de arbaro kaj dentoj de buldozo. Ni cxiuj konas la dirajxon:"la mono regas la mondon" de Thomas H. Greco (Tomaso Greko) El la libro titolita "Nova mono por sanaj lokaj civitoj" ni ekscias, kiel realigxas la povo de la mono kaj gxies negativaj efikoj. La auxtoro klarigas, kiel sxangi la situacion. La libro estas preskaux konsulta por tiuj, kiuj deziras transformi la modelon de la homa mastrumado en pli amikan mastrumadon por Patrino-Tero.

Janusz Reichel
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro11(77)/95, p. 94
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

NI ADMIRU BELECON PER ANIMO!*
Sinjorinon Jadwiga Badowska (Jadviga Badovska) oni povas, ecx devas klasifiki kiel spertan auxtorinon. Sxi jam publicis 5 siajn literaturajxojn. La volumeto "Kverkoj en Rogalin" estas novajxo kaj gxi distingigxas pro sia originaleco - la versajxoj estas skribitaj en la pola kaj la esperanta lingvoj. La versajxareto enhavas la ilustrajxojn de Nina Badowska, kiuj per delikataj strekoj prezentas la cxefajn heroojn de la poetino - la kverkojn.
Cxiu konas cxi tiun simbolon de sagxeco kaj maljuneco - la kverkon, la arbon fortegan, majestan. Kiaj ili estas, tiuj sxajne mutaj herooj en la versajxo de Badowska? Ili sxajne silentas, cxar mute esprimas pli ol la homo per vortoj. Jam la vidajxo de iliaj torditaj brancxegoj, disrompitaj trunkoj sen fruktoj, sed plu fortaj, montras multe pri ili. La kverkoj estas kiel la homoj - iliaj difektoj devenas de la "sovagxa soifo al vivo". La kverko ankaux vivas, suferas kaj pregxas.
Gxi havas multe da forto kaj fiero, tial gxi ne scipovas fali "staras ne povanta fali, kiel homo tre maljuna". Ju pli agxa estas la kverko, des pli gxi scias, memoras la historion de nia lando, la heroojn, regxojn kaj niajn antauxulojn. La kverko estas ankaux amiko de la homo - de la unuaj momentoj de lia vivo – observoj pri Krzysztof Arciszewski (Kristoforo Arcisxevski) kaj pri la lastaj revenoj el vojagxoj de Edward X. Raczynski (Evardo Racxinski).
Do estas la kverkoj la simbolo. Tiom tre similaj al la homoj krom tio ke "ecx por la kverko lupo homo restis". Ili estas alloga temo por pentrajxoj "en kiuj speguligxas la tempo". Same alloga temo ili estas por poeziaj meditoj de Jaduxiga Badouxska, kiu kun dankemo kaj admiro kontinuas siajn konsiderojn petante: "ni adoru kverkojn!"

*) Jadwiga Badowska "Deby Rogalinskie - Kverkoj en Rogalin" Murowana Goslina 1994, Goslinskie Towarzystwo OBYWATEL, Poznanska 16/20, Murowana Goslina, Polio.

Gabriela Morawiecka
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 5(71)/95, p.82
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

LA INFANAJ VERSAJXOJ
Cxe la urbo Kamienna Gora (Kamjenna Gura) trovigxas la vilagxo Przedqojow (Pjxedvojuv). Tie en la baza lernejo instruas s-ino Inka Weksler (Veksler). Pro sxia iniciato oni eldonis la interesan libron titolitan "La peto persisti".
Gxi estas aro de versajxetoj kaj poezia prozo kiujn verkis la gelernantoj de la lernejo.
La libron tradukis en Esperanton Tyburcjusz Tyblewski (Tiburcjusx Tibl evski), per la flora j fotajxoj ornamis gxin Jerzy Sarnecki (Jejxi Sarnecki).
Ni trovas en la libro kelkajn poeziajn provojn de junaj poetinoj kaj poetoj.
Iliaj verkoj estas tre simpatiaj kaj kun la signoj de la bona literatura arto. La junaj artistoj en siaj versajxoj montras grandan sentemon rilate al la naturo t.e. kreskajxoj, arboj, bestoj, panoramo kaj al alia homo.
La versajxoj prezentas multajn interesajn kaj originalajn metaforojn, bildojn, lirikon kaj iomete da sprito.
Tio estas videbla, ke la poezio estis skribata pro la volo de kreado, pro la estetika impreso pri naturaj kaj etikaj valoroj.
La versajxoj estas pruvo, ke la junularo kultivas "rajton por libereco", toleremo kaj estimon por vivantaj estajxoj.
Oni povas esperi, ke s-ino Inka ne intervenis en la poezian arton de la junaj auxtoroj.
Oni deziras al ili cxion la plej bonan sur la vojo tiom nobla, kiom estas la "arta laboro per vorto".
Mi rekomendas la libreton al juna leganto kaj al cxiuj, kiuj sentas la valoron de la intima kontakto kun poezio kaj naturo. Junuloj povas lerni de siaj kolegoj, la maturaj homoj certe ne seniluziigxos.

Gabrysia Ostrowska 12 j.
La Vivarbo
Arbo - kiel homo
Plantita, gxi kreskas, maturigxas, mortas.
Printempe eligas brancxetojn burgxonajn...
La burgxonoj plenas, bele foliigxas –
pli kaj pli grande. Tiel ekigxas grandaj
foliplenaj brancxoj.
Inter verda foliar' maturigxas fruktoj.
EI iliaj semoj naskigxos arbetar'.
EI malnovaj arboj foliaro falos.
Morta, en la ter' putrigxos.
Dume junaj arboj maturigxas
kaj eligxas printempe brancxetojn burgxonajn...
Naskigxo, kresko, maturigxo –
La granda vivo-cirklo.

Ignacy Fiut
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 12(90)/96, p.85
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

*) Inka Weksler – elekto kaj redaktado – "La peto persisti", 1996, p.134
Adreso de tradukisto de libro estas: Tyburcjusz Tyblewski, Bartka Zwyciezcy 11/1, P.K. 49, 58-500 Jelenia Gora, Polio. Vi povas provi mendi ankaux lian dulingvan libron pri ekologio kaj turismo kaj "Euxropo poste kominusmo" kie li skribas ankaux pri kontraux-ekologiaj aspektoj de totalitarismo.

"KORZENIE" (RADIKOJ) FOLKA ZINO *
Malgraux, ke populareco de la popola muziko kaj la interesigxo pri malnovaj mitoj kaj ritoj disvastigxas, la folklora medio gxis nun ne havis sian revuon en Polio.
Jen aperis pollingva "Radikoj". Gxia unua numero komencigxas per la moto klariganta la filozofion de "enradikigxo":
Oni devas kompreni, ke ni nun vivas en la epoko de la reveno al niaj radikoj. Kial?...
Kiam la estonteco estas perdita, oni povas koncentrigxi sur la nuneco. Kiam la nuneco estas malsana, por sanigxi gxin oni revenas al pasinteco - al "radikoj ".
Konforme al la devizo en "Radikoj" ni trovos la antropologiajn artikolojn, kiuj klarigas la rolon de la Pano, la Tero kaj la Arbo: en mito kaj kutimo. Ni trovos la etnografiajn artikolojn kiuj prezentas la koloran kulturon de la "malgranda patrujo" la karpata hucula tero.
Aliaj artikoloj priskribas la nuntempan arton, kiu revenas al la popolaj kaj etnaj radikoj.
Ni legos pri Stanislaux Zagajeuxski, la grupo "The Pogues ", la versajxojn de Fanti, la intervjuon kun Varsovia Manta, la recenzon pri Open Folk kaj Bumpers. En la revuo estas la anoncoj pri la II-a Muzika Festivalo de Tero en la urbo Krosno kaj pri Tagoj de Slovaka Kulturo en Gdansk.
Multaj tekstoj priskribas la tragian situacion de malgrandaj popoloj destinitaj de la mondo por la etna neniipo. Ili estas la amerikaj indigxenoj /la afero de Leonard Peltier/, ankaux tibetanoj. En la revuo "Radikoj" oni priskribas esperanton, kiel la sxancon por la periferiaj kulturoj - gardi ilian identecon.
Se krom la fresxa kaj originala enhavo ni vidos interesan grafikan aspekton, la konkludo estas klara: "Radikojn" oni indas acxeti.

J.T.
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 11(77)/95, p. 99
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

*) "Korzenie" nr 1 c/o Artur Kokorzycki, ul. Dabrowskiej 26, 87-800 Wloclawek, Polio

NUN EKMOVIGXU KAJ HELPU AL TERO!
Sur nia mondo estas tiaj aperajxoj, pri kiuj sen emocio mi ne scipovas skribi. Unu el ili estas la verkaro de la muzikista grupo "Afera" (aux "La Aferra" = Afero) el la urbo Kalisz (Kalisx). En la unua pripensita kaj kuna enhavo de la disko, La genio de "Afera" montrigxis en la plena brilo. Gxiaj antauxaj eldonajxoj ankaux tre interesaj estis nur provoj al la aperajxo, kiu estas la disko titolita: "Tero perdigxas - ekmovigxu!"
Gxi aperis antaux mallonga tempo. Mi penas priskribi la pecon da plasto pakita per kartono. La tuta premiso de "Afera" rilatas al mia titolo, kiu estas la citajxo el unu kanto de la disko. La signifa fakto estas, ke en la tempo de teknikaj novajxoj "Afera" eldonis sian muzikon sur la vinila disko, kontraux la komerca modo diranta "Kiu ne progresas, tiu regresas". Ofte bone estas repasxi, aux haltigxi, por distance rigardi la staton de la civilizacia avangardo. La diska kovrilo estas en malgxojaj nigra kaj blanka koloroj. Pseudoarboj havas brancxojn similajn al sxraubaj sxlosiloj. Cxu tio estas alvoko al demunto de damagxaj instalajxoj por Tero, aux drama vizio de venonta naturo formata de la homa uzurpatoro? Sur la reverso estas la programa deklaro pri la agado de Laborejo por Cxiuj Estajxoj - la adreso, la banka konto - en la angla lingvo. La koverto estas bona reklamo de cxi tiu bezona organizajxo.
"Afera" estas ne nur vortoj, sed agoj. Preskaux cxiuj muzikistoj de gxi estas aktivuloj por Tero kaj cxiuj gxies estajxoj. Tio distingas ilin de multaj, kiuj nur kantas pri ekologio... kaj nur kantas. Ne hazarde sur la disko ni auxdas pri aktiveco, dedicxo almenaux ereton de nia vivo por aliaj estajxoj, pri konkreta laboro. Eble mia konstato sxajnos emfaza, sed mi ne hezitas aserti, ke la muziko de "Afera" devenas de la sama fonto, kiel la akustika formo de Atman, Janusz Reichel, Anna Nacher kaj Agata Jalynska. Fakte "Afera"' ludas tute alian muzikon - la akran "hard core punk" malofte miksitan per mildaj partoj. Tamen cxe ili, kiel cxe supre menciitaj oni sentas la auxtentikan sinceron kaj "ion" kion mi nomas "la pulso de Tero" bone sentebla en cxiu ilia komponajxo.
La disko estas dedicxita al arbaroj de la "Nacia Parko Bialowieza" (Bialovjeza) kaj al Jill Phipps - aktivulino, kiu mortis dum la blokado kontraux la brita transporto de bestoj. Tio ne estas la fino de la ekologiaj aspektoj de la eldonajxo. Sur la karto kun tekstoj estas la reklamo pri Eldonejo "Verdaj Brigadoj", la adresoj de la klubo "Gaja", Virina Fondajxo, revuo "Mac' parjadka", antinazia grupo kaj Tutpolia Anarkia Reto. Tio estas imitinda invento.
Se temas pri tekstoj, mi taksas ilin atentindaj. "Afera" uzas fragmentojn de THICH NHAT HANH, Barbara Deming el la libro "Pensante kiel Monto". La aliaj tekstoj estas de la anoj, aux amikoj de la grupo. Cxiuj impresas min, ili tusxas gravajn temojn: la heredajxon de la blanka raso, seksismon, sklavecon, respondecon. Trovigxas tie ankaux la teksto dedicxita al Jill Phipps kaj la kanto "La Programo" en la lingvo Esperanto. "La Programo" estas kvazaux la manifesto de la grupo. La tutajxo ege min kortusxis. Mi esperas, ke ankaux aliaj legantoj posedos la diskon kaj iliaj sentoj estos similaj. Mi estas certa, ke ili ne nur auxskultos. La auxtoroj ne pensis nur pri ls kreado de bona muziko, cxar la titolo kaj la enhavo inspiras:
"Nun ekmovigxu kaj helpu al Tero!"
La disko acxetebla estas dum la koncertoj, cxe alternativaj distribucioj kaj per la senda vendado. La adreso:
"Nikt nic nie wie" (Neniu nenion scias), la posxtkesto 53, 34-400 Nowy Targ, Polio.
Gxi kostas cx. 10 zlotojn plus posxtkostoj, la pagxo post ricevo. Oni povas ricevi la katalogon pri aliaj surbendigoj de "Afera" sendante la koverton kun posxtmarko.

Remik Okraska
artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 5(83)/96, p.86
tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

La Programo
sen limoj
sen artaj dividoj
sen mensongo
sufokonta liberon
cxiam rekten vero
cxiutage spite
al hipokriteco
per egala pasxo
sen altigitaj
sen degraditaj
aktivaj por
rasa egaleco
klasa egaleco
kultura egaleco
lingva egaleco
aktivaj por
totala egaleco
sen altigitaj
sen degraditaj
kontrauxaj al sistemo
kun helpo por la tero
per vorto de amo
per vocxo de integrigxo
nun kaj cxi-tie
cxiam kaj cxie
sen limoj!

"Aferra" - verda bruo tradukis el la pola Marek Warmuz, "Kunagadi" No 6, decembro 1994

KAJTO*
... estas la ensemblo bone ludanta la bonan muzikon.
La muzikistoj devenas de Frizio, kion ili esprimas en sia muziko. Per flutoj, akordionoj,violonoj, gitaroj, banjo, tambureto kaj aliaj instrumentoj i1i kreas agrablajn sonojn. La sonoj kunfluigxas en la vivan, folkloran muzikon, en maristajn, aux emociajn kantojn.
Tamen la plej gravajn sonojn la artistoj eligas el siaj gorgxoj - la esperantajn sonojn. Ilia esperanto estas tre klara kaj komprenebla, kio malofte okazas cxe aliaj kantistoj.
La muziko de "Kajto" estas Ia folkloro nederlanda, friza kaj ankaux iom germana. Iliaj propraj muzikajxoj (pro trompetoj kaj flutoj) estas similaj al la mezepoka muziko, tiu el foiro, ne el monahejo. Krom la esperantaj kantoj ili ludas la orininalajn folklorajn kaj maristajn kantojn en ilia gepatraj lingvoj.
"Kajto" surbendigis tri esperantajn kompaktajn diskojn, krom kelkaj neesperantaj.
Same kiel la melodia viva muziko gravaj estas la tekstoj. Ofte ili estas tre belaj ekologiaj manifestoj. Ezemple la folklora marista kanto pri la lasta baleno, kiu atendas harpunon de homo murdisto. Bela estas ankaux la kanzono pri Euxropo.
Unu parto de gxi nomigxas "Euxropo, kiel vi aspektis antaux 100 000 jaroj?" En momento la kanzono igxas melodeklamo el rimigxantaj nomoj de mambestoj, gxis la homo, por rakonti kiu li vere estas. Tiu kanzono estas tre bela.
"Kajto" en sia repertuaro havas ankaux gajajn kantojn. Kelkaj estas kantataj kune kun publiko dividata en du korusojn. La ensemblo koncertas tre ofte. Se iu deziras auxskulti gxin senpere, li simple partoprenu la esperantajn kunvenojn.
La muzikajxoj de "Kajto" placxas ne nur al esperantistoj. Mi vidis kaj auxdis germanojn, kiuj acxetis la diskojn de "Kajto".
Jen la klarigo kion signifas kaj de kie devenas la nomo "Kajto". Kajto estas papera ludilo simila al birdo, kiu flugas en aero. La gvidanto de la ensemblo Nanne Kalma kiel infano tre sxatis ludi per kajto. Bedauxrinde li logxis cxe la aerodromo de militistaro (NATO). La infanaj kajtoj tiom malhelpis al modernaj fuzaviadiloj, ke la militistaro oficiale malpermesis tie ludi per la kajtoj.
Nun la ensemblo "Kajto" kantas pri la okazintajxo kaj petas infanojn, de la tuta mondo, por ke ili flugigu multe da kajtoj. Tio estas bela historieto, tre bela kanto kaj tre bela metaforo. Tiom pli, ke gxi estas kantata cxe la akompano de la akustikaj instrumentoj kaj en esperanto.

tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska

*) 'Kajto' - Esperanto muzikgrupo, Oudeweg 97, 9201 EK, Drachten, Nederio

Baleno
Petole kaj gxoje fendas la ondojn
Korpo fleksebla en la mond' sen hompar'.
Plongxante, ludante, la voston svingante,
Vivgxuas baleno en en vasta mar'.

Vere imponas la granda mamulo;
Gxi sxajnas la oceana regant'.
Venkonto finfine, la homo obstine,
Dauxrigas batali kontraux la margigant'.

Rekantajxo:
Kiam krias baleno la akvo turbulas
Kaj kiam gxi mortas kolorigxas la mar'.
Sed ni nur kaltulas, ni cxiam manipulas
Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
Atendos harpun' de la hom', la barbar'.

Kiam femalo deziras la amon,
Gxi logas partneron per sia kant'.
Sed bruaj sonoroj de sxipaj motoroj
Preventas renhonton kun vira amant'.

Sxipoj kolosaj mortigas harpune
La beston plej grandan en la natur'.
De tiu estajxo, mirinda kreajxo,
Balenoleon' ili kunportas nur.

Se tio dauxras balen' baldaux estos
Sekvanta viktimo en trista seri'.
Cxar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
Novan katastrofon per agado de ni.

Edmund Grimley Evans (dfkihueg@rz.uni-sb.de) skribis: La muziko de la dua KD de KAJTO ("Procesio Multkolora") estas same bona kiel de la unua KD. La tekstoj estas gxenerale malpli interesaj en la dua KD, sed mi tamen forte rekomendas gxin. Vi povas mendi gxin de UEA. Jen eble la plej interesa kanto-teksto el la dua KD:

Cxe via dekstra genuo
Ek al la vino nun, mia amiko.
Levu la glason, eksonu muziko!
Se vere la dioj amas al Homo,
Ni helpu al ili per tosto-propono!
Aja! Nun gaja
Versxu memore al ne-cxeestantoj
El nobla vino kaj el novaj kantoj!

[Rekantajxo:]
Donu al mi unu lokon, kara,
Cxe via dekstra genuo.
Dronu forgese la tempo amara
En duopa drinko, duobla gxuo
Cxe via dekstra genuo.

Ek al la ino nun, mia amiko,
Glaso fragila pro sia maldiko,
Glata kaj frida, interne brulante,
Kisita de multaj, sed pura konstante.
Aja! Nun gaja,
Spite al fundo fendita, rompebla,
Vivu Vitr-ino eterne malfebla!

Ek al la kanto nun, mia amiko.
Jam pli fortikas nia fortiko.
Vino kaj ino kaj kanto kondensas,
Cxu la forestuloj tutsame potencas?
Aja! Nun gaja!
Mia statuo surtombe perfekta
Montru almenaux min tie erekta!

[Piednoto por pedantoj: Mi kopiis la tekston tre fidele de la teksto-libreto de la KD. Kompreneble mi jam rimarkis, ke en la dua verso de la dua strofo la vorto fakte kantita estas "sxia", ne "sia"!]