reveno al cxefa pagxo


Aneta Sendra Wojcik

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (I)
tradukis el la pola lingvo Danuta Kowalska
Iam mi pensis kaj ofte forte sentis, ke ekzistas la ekologia monda sistemo kun multaj niveloj kaj diversa grado de kono.
Nun mi konas la diversan gradon de gxia fizika kaj psika sperto. Dependas tio de malfermeco kaj interesigxo pri la cxirkauxanta nin mondo - de ni cxiuj. Tio pensigas min ne nur de kiam mi pli konscie kaj plene travivas tion, kio estas la senco kaj la fono de mia vivo. Precipe, kiam mi eksentis en mi la novan disvolvigxantan vivon.
Nun, irante laux strato inter la homoj mi travivas la momentojn de entuziasmo, fascinigxo, aux lacigxo kaj sentas, ke "iu" en la sama tempo perceptas tion kun mi - ridas, c;agrenigxas kaj ne penetras mian eston pli ol povas.
Cxi tiu "iu" dependas de mi kaj estas kun mi ligita pli ol ia ajn elemento de la ekologia sistemo.
Tio komencis min mirigi kaj ravi - miaj travivajxoj. Veturante per auxtobuso mi rigardas la homojn travivantajn sian tagon, kriantajn, aux malgajajn, legantajn, meditantajn, indiferentajn, aux atentemajn.
Mi veturas kaj subite sentas la malgrandan koreton, kiu pulsas en mi per la tuta forto. Mi sentas la movojn, ke tiu "sxajne nenio - io" transformigxas en mi en la esencon de kreitajxo. Jen la forto kaj potenco de la kreinto, la miraklo kaj belajxo de la naturo.
La plej mirakla estas la kreskanta amo, malgraux necerteco, timo kaj doloro, malgraux la sxangxado de miaj aspekto kaj la korpa harmonio. Paradokse mi amas la kauxzon de ili ne pensante kio estos, nur kio estas kaj sxangxigxas.Sentante la movojn mi vidas ke cxirkaux mi la homoj vivas en sia propra mondo. Neniu rimarkis, neniu scias, ke mi ion auxdas, sentas en mi. Neniu imagas la sekreton neniu supozas, ke estas tiom proksime al la vera miraklo kaj ne haltigxas antaux gxi. Kiom ili estas malricxaj kontraux cxi tiu ricxajxo de spertoj.
De la maltrankvilo gxis la vera forto.
La homoj, pli ofte viroj tiel reagas en auxtobuso: "Cxu oferi mian sidlokon al la graveda ino, kiam mi estas tiom lacxa'?"
En la graveda ino krom pretendo, laco estas simpla amo instruanta oferemon, permesanta transdauxri, ne protesti: "Ho, estas denove vi, mi estas jam laca". Kontrauxe al sxajno tiu "iu" donas al sxi grandan fortan senton de enradikigxo, lokigxo kaj konsento kun la naturo. Cxi tiu sento estas por mi auxtenta kaj tre homa.
La harmonio kun la naturo plenigas min pli ol la volo kontrauxstari la konstruon de auxtosxoseoj, pikedoj, postuloj por rajtoj de ranoj, kormoranoj, felaj bestoj, vegetarismo kaj aliaj.
La klasifikado de balaajxoj, filtrado de akvo, protestoj en gasmaskoj ne kongruas kun drinkado de biero /kaj aliajxoj/, ecx se tion sankcias kutimo aux grupo-ankaux ekologoj/, fumado de tabako/kaj aliajxoj/ solidareco kun pseudoliberalismo Jacoba, k.t.p., k.t.p.
Kial ne forigas tion ekologo, aux supera ekologo?
La. absurdo estas balai nin mem, la plej personan ekologian sistemon. Mi estas cxirkauxata de sxajna zorgo, instruata, tro politikigata. Cxu la homaj korpo kaj menso, liaj proprajxoj havas tiom malgrandan rajton por rifuzi? Tio estas la regula, ideologia perforto kaj nekonsekvenco. Mi timas tian ideologion.
Al kia mondo mi edukos mian infanon? Eble ni komencu de tio, kio estas necessa kaj la plej grava - de la homo.
De li komencigxas la vivo. La vivo gxenerale naskigxas el la tero, el cxirkauxajxo, sed ni mem estas gxia fonto. Cxu ne?

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" 12/95

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (II)
Mi komencas per vortoj ne miaj (sed ili povus esti cxies) - vortoj de Donald Uxoods Uxinncott. "La ideo de senfineco trovigxas en ni pro la spuroj de memoro el infaneco, antaux ol la tempo ekmovigxis."
Fakte, por tiu, kiu estas embrio, aux bebo la ideo de la tempo ne ekzistas - gxi staras en unu loko. Ne ekzistas rememoroj, la sento de preterpasado, bedauxro, ke io jam ne revenos, ke tio estas nur unufoje. Gxuste tiam tiu estajxo estas en Ia senlimeco - de senfineco.
Pripensu! Tiu eksterordinara sento rilatas al tiu, kiu ne havas la konscion pri grandaj aferoj. Memoro kaj rememoroj nuligos rapide la senton.
Post unu jaro la estajxo estos pli proksima al niaj homaj kaj teraj limigoj. Mi bedauxras tiun tempon. Cxu ankaux gxi? Kial gxi ne rapidas gxoje sur la mondon? Kial akompanas al gx i timo (kontraux nekono), doloro, malvarmo, troa heleco krio, ploro? Sxajnas al mi, ke mi auxdas la strangan krion en mi, en mia memoro.
La infano ne scias, ke cxio komencita devas finigxi. Kiam ni elkovros la kontinuon de esto, kiam ni scipovos ligi la elementojn de realeco en unu bildon, unu impreson, tiam la senlimeco neimageble mallongigxos. Tio, ke post la pluvo aperos la suno, post krio sekvos silento, post malsato kaj malplenumo venos kontentigo ¾ cxio tio estas por vivuleto abstrakcio. Cxu io povas malfruigxi? Cxu la tempo sanigas vundojn? Ne por gxi. Grave estas: "Cxi tie, nun, kaj plej rapide".
Mi konsentas, komprenas tion kaj estas preta kontentigi gxin ecx dedicxante min. Por la infaneto la distanco inter soifo kaj satigo estas tiom longa, ega, kiom Intermonto Kolorado. Gxia drama krio sxokas medion, sed la uleto ne reagas al promesoj, vortoj, certigoj. Post longa tempo gxi lernos la malfacilan arton haltigi, aux prokrasti dezirojn. Nun gxi ne asocias malsaton kun la imago pri mamo, gxies varmo, glato, odoro. Ju pli gxi estas malsata, des pli avide mangxegas kaj ensorbas la varmon kaj dolcxecon de mamo. Gxia koreto pulsegas, cxar gxi sukcesis satigi la teruran enan bezonon. Gxis gxi ne sentos la kontinuon kaj sekvon de okazintajxoj dum la tempo, gxi ne transformos promesojn. La impresoj restos izolitaj. Ofte la samaj impresoj devas esti ripetataj por ke ili kreu unu bildon, situante la bebon en la tempo - malproksime de la antaua senfineco.
Tamen ankoraux ne estas la tempo por scienco, pacienco kaj refleksio - ekzistas nur "cxi tie" kaj "nun" - la dramo pro malsato malvarmo, doloro, pri kiuj gxi anoncas al la tuta malamika mondo. Poste, kiel lavango cxirkauxas gxin alia travivajxo - la gxuo, silento, kontento. La mamo jam estas senbezona.
Ofte volante venigi agrablajn eksentojn gxi tusxas per manetoj siajn vangojn. Gxi ne scias, ke la grandiozan senton kauzis la tusxo de du varmaj kaj soifantaj, amantaj korpoj.
Tiu, kiu pensas, ke estas cxio, kio ekzistas kaj cxio estas en li, ne scias, ke necesaj estas du estajxoj. La infano komprenos, ke gxi estas eta inter granduloj kaj ekkonos krom la patrino aliajn homojn kaj la fantazian mondon. Venos aliaj elrevigxoj. Cxio komencigxas per krio de patrino kaj bebo. La krio akompanas dum la trapasxo el agrabla, sekura eno de patrino, tra mallargxa, longa tunelo al la tro hela, malvarma, brua mondo, kiu regas sin per strangaj, ne nur naturaj legxoj. La krio akompanas al la nasko, gajaj momentoj, kaj al la morto. La morto estas enprofundigxo en la sekvan senlimecon. Estas la trapasxo ekster la tempan dimension, en grandegan, senfinan dauxron.

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" nr 1/96

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (III)
"Ia infano estas ne nur seksa efiko, sed io pli. Same via sx atata floro konsistas ne nur el la akvo. Tamen botanikisto p riskribante floron devas mencii pri la akvo, el kiu gxi en granda parto konsistas."
Mi jam provis proksimigxi al la pensmaniero de Uxinncotto pri diversaj aspektoj de la vivo kaj disvolvo de la homo. Cxiam sxajnas al mi, ke gxi estas sekreta, granda kaj malproksima.
Gx i estas neordinara inspiro al ekkono de mia kaj alies "senco de la vivo."
Difini la novan vivon, gxiajn unuajn movojn, kondutojn, reagojn, oni ne povas per kelkaj vortoj.
De la gravedigxo oni povas kontinui la mirigan neripeteblan rakonton. Pri tio, kiel oni kreas, poste perdas, sekve reakiras Ia limojn. Pri tio, kiam oni komencas kaj bedauxrinde finas diri: "ni, nia", kiam gxi jam diras: "mi". La limoj estas necesaj por trovi kaj fiksi nian lokon en la realeco - por diri "jes" aux "ne" kun trankvilo kaj konsento kun ni mem. Estas la limoj, al kiuj ni dedicxas multe da atento.
Mi pensas kaj diras "ni" - mangxas, dormas, iras. Kiam pulsas en mi du koroj, sendependaj estas gxiaj piedetpusxoj.
Du personoj, unu en alia, ligitaj per funiklo. Jen ni! Tio estas la plej forta kunligo, mallonga, sed tre intensa kaj ricxa. Emocie estas sentata kaj akceptata kiel realajxo de virino. Por viro, kutime la ekzisto de infano komencigxas de la fizika nasko el virino, ne de la biologia "en virino". Analogie ni dirus, ke la rano, aux lekanto ekzistas, cxar mi rimarkas ilin, akvigas, aux permesas al la suno varmigi ilin.
Vere malmulte da meritoj en la ekstera mondo dependas de ni. "Fari la teron obeema" ne signifas perdi kaj detrui gxin. Zorgo, atento kaj fido estas la kriterioj de nia matureco kaj spontaneco en nia evoluo. Cxu cxiu nova tago ne donas al ni fresxan pli bonan takson de la vivo? De ni dependas, cxu ni mem respondecos je nia sorto. Necesa estas komenca bona ligo kun partino, proksimeco kaj absoluta dependeco. Poste la infano malproksimigxas, ekkonas novajn personojn, novajn ligojn, kiuj en estonteco igas la homon krean kaj sendependan - vere naturan. La unua pasxo de la evoluo dependas de la patrino. Cxu sxi scipovas r ezigni pri sia "mi" dum la protekto de sia infano? Cxu sxi estas preta al la plej granda fizika, emocia kaj spirita proksimeco? Tio permesos al sxi dedicxi al la infano la senton de firmeco, sekureco kaj proksimeco. La dedicxo al la nova vivo apogon estas necesa, kiam kontrauxaj travivajxoj kaj impresoj kauxzas maltrankvilon de la esto.
En la momento de nasko, la infano estas neintegrala persono - la proceso kunligi la sxajnajn kontroversiojn, informacian lavangon, spertojn kaj travivajxojn komencigxis. La patrino helpas en gxi. La patrino devas oferigxi por la infano, ricxigante gxin kaj sin. Simile kiel greno, kiu se ne mortos, ne donos fruktojn. La greno ne mortas definitive, cxar transdonas sian vivon, same kiel la homo transdonas sin en cxiu cxelo.
Donaco-ofero-amo estas nedivideblaj. La patrino perdas tion, kion sxi formis en sia matura vivo. Sxi igxas intima, proksime, fidas al antauxsentoj kaj intuicio. Sxi proksimigxas al Naturo, Tero, kiuj estas la esencoj de kreado, prenado kaj donado.
Tia stato estas bona. La sekva rolo estas por viro - helpi al la patrino reakiri sian identecon. Helpi al la infano en komencaj provoj de gxia sendependeco.
Tio estas ne nur la problemo de autoritato, modelo de sekso, aux socia rolo. Tiu cxi subtila rolo de la tria persono deturnas la atenton de infano de patrino kaj direktas gxin sur la eksteran mondon. Okazas la sekva malfermo de okuloj, levigo de kapo, mirigo kaj ravo, konstato, ke ekzistas io pli ol "mi kaj sxi". Vekigxo.
Starante sur la senhoma insulo de oceano, rigardante cxirkauxen, mi povus pensi, ke la tuta mondo estas la akvo, kun gxia vivo, fruktoj kaj mi. Tamen kio okazus, kiam iu prenus mian manon, gvidus trans oceanon, poste alia kaj aliaj...
Ili farus kaoson en mia menso.

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" nr 2/96

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (IV)
La tuta mondo malfermigxis antaux ili,
en gxi ili povis elekti la ripozlokon
kaj gvidis ilin providenco.
Kune, malrapide, kiel senhejmuloj, ili iris laux
izolita vojo tra Edeno.
Miltono. Edeno perdita.
Kion gajnos la estajxo forlasante Edenon, la biblian lokon de felicxo kaj realigxo? La homo gajnos diferencigxon kiel persono, sendependecon, interrompon de simbiozo, la komencon de identeco, la eblecon de la propra kreado., La naivan dependecon anstatauxas risko de propraj elektoj, kapricoj kaj postuloj-propraj "jes" kaj "ne", tio, kio nomigxas vera libereco kaj respondeco. Ne estas grave, ke tion li tuj ne atingos. Naskigxo kaj disigxo de patrino estos la unua pasxo al libereco, apero de la homa konscio, kiu estas inda por sercxi gxin la tutan vivon.
Naskigxi, renaskigxii, la miraklo de gravedigxo, la miraklo de kreado-cxiu signifas iun komencon indan por kontinui gxin. En kelkaj civitaj kulturoj la naskanta virino estas izolata sxi naskas sola. En aliaj, neinstituciaj la nasko estas evento en familio kaj inter amikaro. La nasko cxe familio, neanonima, nesoleca, estas psike malplej trauxma. Apud tiaj gxojoj ekzistas ankaux la realo de nedezirataj gravedecoj en la landoj, kiuj provas limigi la kvanton de siaj nacianoj.
Tie oni sterilizas virinojn kaj virojn, forprenas la sxancon de la vivo de malfortaj, malsanaj fetoj, preferas iun sekson. En aliaj evidente maljunigxantaj landoj (tiel nomataj "civilizaciaj potencoj") registaro apelacias por donado de la vivo.
Tamen neniu instruas la respekton por la vivo, la konscion pri gxies grandeco kaj sankteco. (Tiel oni povas nomi gxies valoron). Se ni ne pripensos la esencon de la vivo kaj la grandan sekreton de gxies ekesto, nia pensado restos sur la nivelo de koito, genero, sekso, seksimpulso, devigo, tekniko kaj similaj absurdajxoj. Tranformado de la tero kaj migrado sur gxi enestas en la sekreto, ke ni rnalkovras en gxi kaj en ni la amon. Sur la amo ni konstruas nian tutan vivon.
Mi rakontas al vi eretojn de mia patrineco, kiujn mi travivas en mi de longe. Mi ne bezonas meti en cxi tiu momento la bebon sur mian mamon por pruvi, ke gxi estas, ke gxi estas persono kaj bono. Mi konas gxin de kelkaj monatoj. Mi scias, kiel sciis Dio, ke la kreigo estis bono, kaj permesis, (kaj mi kune) ke gxi dauxru.
Junulinoj, kiuj hezitas, virinoj, kiuj decidas pri "senproblema vivo", ne rezignu pri la auxtonoma kaj senforta homo, ne donante al li la sxancon. Vi riskas sanon kaj psikajn trauxmojn. Pripensu, ke la hometo iel sentas kaj scias tion.
Antaux, ol vi orientigxos, ke la bebo estas sub via koro, gxia koro jam pulsas, kaj la tutajxo estas vera miniatureto de vi. La bebo komencis gravan kaj malfacilan laboron, kiu estas la vivo. Gxi dependas de vi, sed estas sendependa en si mem. Similaj mirakloj estas malmultaj, sed iu, kiu numeris ilin gxis 7-eraris, ne meneciante pri la miraklo de la vivo.
La forpelo el Edeno, krom la perdo de la sekura azilo kaj de malgranda stabilig o donataj al ni de iu, necesigas nin al malkovro nin mem en la nova realeco, al sercxo la propran "mi", la lokon kaj celon kaj sencon de la vivo.
Per cxiu "jes " kaj "ne", "mi volas ", "mi elektas " - sekvas forte signata nia spuro en la realeco. Cxi tie komencigxas libereco, kun gxi respondeco, risko de timo, doloro, noveco, ankaux la ricxeco de tio, kion en la vivo (disvolvigxo) ni povas gajni, precizigante nin. Cx iu elekto estas unika, ununura, decida, nur nia - kaj gxi estu gxusta, portanta bonon, donacanta al io, aux iu ion. Ne timu decidi tion!

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" nr 3/96

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (V)
"Se estas Amo, tiam cxio, ecx la plej malgranda etajxo igxas gxia simptomo kaj vekas Dankemon. Dankemo elvokas Amon. Kie estas Amo, tie ne estas deviga ofero. Kie estas Amo, tie ne estas la sento de kulpo, aux devigo."
"Pri prenado kaj donado" Wojciech Eichelberger.
Estas ankoraux kelkaj egaj kaj sekretaj legxoj, per kiuj regas Amo. Pro ili gxi estas la plej granda kaj la plej dauxra aperajxo inter cxiuj konataj al la homo. Pri tio detale skribis sankta Paulo en la letero al korintianoj.
Kiam naskigxas en ni la konscio, ke la feto estas, ke gxi vivas, alvenas kun gxi la ondo da grandigxanta amo - sen sento de kulpo. Cxio sxajna kaj nevalora perdas la sencon. La amo kreskas. Nun mi scias - la vivo estas miraklo. La vivo estas la amo de tiuj, kiuj donis la korpon, kaj de tiu, kiu donis la animon. Ju pli proksime al la nasko, des pli granda estas la malpacienco kaj sopiro. Mi pensas, ke pomarbo fleksigxanta pro la pezo de siaj fruktoj, grenkampoj fleksigataj de la vento al la tero, graveda lupino tusxanta herbejon per sia varma ventro sentas la saman eksciton, gxuon, premon de pleneco. Jam post momento, tuj, ili eldonos la frukton zorgeme gardatan, la sangon de sia sango, la eston de sia esto, sian grajnon. Al gxi ili sin dedicxis, al gxi flustris tage kaj nokte, kun gxi ili ligas siajn imagojn, esperojn. Pri gxi ili pensas - eble la homo pro sia pripensemo kaj konscio faras tion plej ofte.
Etulo, vi estos tia, pri kia mi revis - blonda kun verdaj okuloj, persika hauto, vigla, senpacienca kiel la patrino. La trajtojn kaj brovojn vi heredos de via patro. Vi eble estos alia, enigma, aro de kelkaj generaciaj ecoj. Ne estas tio grava cxu vi estos knabeto, aux knabineto. La. plej grava estos tio, ke vi aperos kaj de la komenco ricevos la plej bonan lokon - en niaj brakoj, proksime al la koroj.
La trafluantan energion de la vivo mi sentis iam brakumante betulojn kaj pinojn. Mi alpremigxis ne por sano, sed cxar mi sentis min sekura cxe la forta, varma arba trunko.
Hodiaux sentas mi la fluon de la vivo en mi mem. Same, kusxante sur la tero varma de la suno mi metis la vizajxon en la herbejon. Mi enspiris la odoron de la gxermanta vivo, la fragan dolcxecon, nauxzan odoron de premita herbaro. Mi auxskultis susuron de folioj kaj brancxoj. Estis gxuo, silento de la tago fluantaj inter la varma tero kaj mia dorso, aux trafluo de energio - de fokusanta potenco. La pulsanta varmo de la tero, la ritmo de gxia koro, la susuro de la pumpata sango kaj sukojdum momento ni estas unueco. Nun, mi povas kaj devas oferi al vi kara infaneto, la mondon. Estos la fino de nia simbiozo. Proksimigxas la simbola trancxo de la funiklo, la simbola vundo sur mia kaj via korpoj. Okazos la unua enspiro al la pulmoj, la doloro boranta vian korpon, la unua krio kaj sufokigxo per la hela, malvarma mondo. Komencigxos esplorado. Poste oni metos vin sur mian ventron kaj vi pene grimpos supren sercxante varmon, konatajn pulsojn de la koro, trankviligon kaj plenigon per la varma, la plej bona lakto. Varmegaj, salaj larmoj de la gepatra felicxo falos sur vian korpeton.
Jen estas la pura beleco. La trairo de la nekonscio al konscio, de la simbiozo al individueco, el senfineco al enesto nun kaj cxi tie. La malgranda, vigla, krianta vivo jam alvenas. Venu en niajn brakojn!
En la amo ne postulu nerealajxojn, frenezajn celojn, sur la vojo por igxi gepatroj. Estu Amo kaj Zorgo. Estu Respondeco kaj sana Ekvilibro, laux la mezuro de la kosma energio kies ni estas ereto.
Se vi auxdos pri la doktoro Spocko kaj lia koncepto pri la senkondicxa amo, estu atenta! Ne estu la viktimo de la deformita koncepto. Ne donu al via infano neinteresigxon, senzorgon anstataux veron pri vi kaj pri la amo. Ne nomu malvarmon aux antipation, neglekton, nerespondecon, malkapablon vivi kun alia homo, ke ili estas la senkondicxa amo! Ne kredu al la sloganoj "senstrecxa, toleremo, akcepto"! Ili similas al io glua kaj dolcxa en la busxo... La amo kaj vivo devas havi sian malfacilecon por ke ni ne havu la impreson de gxia neeltenebla facileco.

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" 4/96

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (VI)
Integro. Unueco. Tuteco. Kunmeto, kreado ion pli perfekta el dissxutitaj eretoj kiel el puzloj.
Individuoj kreas grupojn kun komunaj celoj. Poste grupoj kreas organizajxojn, sociojn, sxtatojn, komunumojn. Tio estas pli supera sxtupo de kunligo kaj specializo. Io, kio estis individua, sendependa, simpla, kunkreas ion pli komplikan en la esto. La homo - cxu li estas ideala, mirakla?
Se vi prenus du manojn, piedojn, okulojn, orelojn, iom da visceroj, koron, pulmojn kaj tion kio estas bezona por krei novan organismon kaj provus gxin kunmeti - nenion vi atingus. Tio estas manekeno, la homa sxerco.
Komence devas esti, duopo, kiuj estas unueco. Iliaj korpoj kaj voloj estas ununura materio el kiu oni povas ion krei.
Estas ankaux spirito, kiu gardas kaj sanktigas ilin.
Ne povas esti en cxi momento io nebezona, malgaja, malhela, malvarma, nigra - en la lumo, ama brilo estas gravedigxo, komenco, sxtampilo, premsigno en la nova realeco.
Pasos multe da tempo por trovi la lokon por la naskoto. Gxi jam trovis gxin kaj kreskas, atendas, nutrigxas per la geparta amo. La gepatroj zorge, laboreme, gardeme flegas la novan vivon. Gxi kreskas, disvolvigxas. lli sxangxas sian medion kaj sin mem, ene kaj ekstere. Ili igxas ligiloj inter la sankta, sekreta potenco kaj kasxita aferajxo kaj la dangxera, senpripensa, malbona.
Simile al la ektoderma kaj endoderma mondo, realeco. La mezo estas la patrino mem. Sxi estas la limo inter la zonoj. Sxi, kiu decidis kiel kaj kiam. Sxi konas kio estas ene kaj samtempe sentas la sxangxojn ekstere. Sxi reagas per ploro, nervozeco, aux amo kaj rido. Sxi estas kaj dauxras.
La feto dauxras per sxi.
Konstante protektas ilin Spirito. Spirito de cxiuj kreatoj.
Estas Kreatoro, Potenco, kaj Povo de bono, dauxro, kreigxo, samtempe
Spirito de Vivfino, Fleksigxo al Tero.
En la spaco inter la cxielo kaj la tero gxi komencigxis kaj naskigxis.
Estis ni, ili kaj gxi. Dum doloraj krioj de la patrino, sen timo, sed kun larmoj de kortusxo, la gepatra felicxo, gxi aperis. Odoranta de la eno, sango, akvo, la hometo naskigxis varma kaj vigla.
Gxi atendis senteman tusxon kaj la unuan gluton da nutrajxo.
La miraklo de la vivo - Dio, mi dankas al Vi pro la plenigo de la mondo per la mirakloj.

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" 5/96

LA REFLEKSOJ PRI SENFINECO (VII)
Mi volis lokigxi en la tempo. Nun mi deziras, ke la tempo haltigxu. Mi sentas la doloron kaj penon de la ekzisto kaj ne volas forkuri de gxi. Tia estas hodiaux mia celo. La tago estas dividita sur agojn, faktojn, ekzistojn, kiuj pasas kaj restas en noticoj - la eretoj de cxiu eta okupo. Mi penas haltigi la tempon notante la unuan rideton, sonojn, mimikon, la unuajn vortojn, kriojn - kiuj celis voki min, aux montri kontenton, turmenton, doloron, aux malsaton.
Cxiu momento estas la observacio de tio, kiel maturigxas la vivo, ricxigxas, estas pli plena kaj spontana, nova, bela.
Ofte mi sukcesis eternigi sur filmo la momentojn de sentemo, perdigxo - kiam etaj manoj sercxas helpon, direktilon, direkton por agi. Kiam la malgranda estulo igxas la objekto de gepatraj amikaj kaj familianaj karesoj, estas grandega gxojo rigardi, kiel gxi mobilizas cxiujn cxirkauxe.
Mi ne renkontis la homon indiferentan por la malgranda infaneto. Cxiu, kiu prenis gxin en siajn brakojn, penas krei la intiman momenton mallonge, sed intense kaj bele. Geavoj, amikoj, laux mi maturigxas en sia respondeco kaj trankvila ekzisto. Samtempe ili travivas la rememorojn el sia infaneco. Mi vidas sur iliaj vizajxoj ridojn de gxojo kaj felicxo. Mi vidas kiel ili transformigxas, por ekesti kaj transdoni al la infano ion valoran pri si, pri la mondo, pri la esenco de la amo tia, kian ili komprenas.
Amo igxas malrapide. Gxi aperas en rememoreroj, ridetoj, impresoj. Gxi konstruigxas tiel, kiel ni - iom post iom: kreas, tranformas. Por la etuloj la amo estas pli valora ol lakto, botelo, kamomilo, aux aneto. Jes, ili satigas, digestigas, kauxzas belajn fekajxojn kaj la infano ridetas dankeme.
Tamen nenio anstatauxos la cxiutagan porcion da amo, sentemo, karesoj. Nenio estas tiom valora, kiom la momento de proksimeco kaj felicxo de du personoj. La karesoj helpas konstrui la landon de revoj kaj songxoj por via etulo. Gxi dormante senteme ridetas, jam songxas pri sia felicxo, eble pri pasinteco, aux kontrauxstaras sian maturecon.
Mi ne scias. Tamen mi deziras sperti kun vi la cxiutagajn malkovrojn de juna kaj nesperta patrino.
Iu legante tion povas pensi: "Sensencajxoj". Li eraras. El tiuj eretoj, impresoj, kreigxas kaj konstruigxas la vivo. Se en la vivo ne mankas sentemaj impresoj kaj felicxaj momentoj, gxi havas la sxancon esti en estonteco la vivo de felicxa estulo.
La infano bezonas sentemon kiel la floro akvon kaj flegon, sen kiuj superkreskas gxin herbacxo.
Viaj manoj gxvidas en la maturan mondon ies manojn. Via koro povas montri la vojon al la malgranda koro. Tio ne estas malfacila devo, sed la honora misio esti la gvidanto de la homa koro.
Sercxu ion valoran por vi, kiam vi trovigxas sur la vojo de naiveco en la lando de felicxo.

"Zielone Brygady. Pismo ekologow" 6/96