reveno al cxefa pagxo


RAVA GXARDENO
En mirakla ni logxas gxardeno,
Kie logxas infanoj kaj floroj
Kaj kie post la suna subiro
Rideto brilas el niaj okuloj.

Fontano sxprucas mirakla
Kantanta ridon kaj ploron;
Cxe gxi kreskas arbo oliva
Kvietiga kiel konkordo.

Al rozoj, kiuj dum tuta ecx jaro
Floras, dolcxan aromon sendante fidele,
Ni cxirkauxvolvas per lino la dornojn,
Por ke ili ne vundu la manojn.

Ni nutras birdaron, vekantan
Nin kun matena bloveto,
Stimulantan nin iri al homoj
Kun bona vorto kaj kanto.

Kaj ni havas ankaux abelojn
Igantajn nin sekvi imite
Rikolti nur la dolcxajxojn
El florojn kasxantaj ecx toskojn.

Kaj ni kultivas gazon,
Sarkante herbacxojn kaj kardojn,
Por ke homo, vidante la herbon,
Same estu anime sincera.

Leopold Staff ("Ogrod przedziwny")
tradukis el la pola Zbigniew Rosiak