reveno al cxefa pagxo


DO YOU SPEAK ENGLISH? UNWILLINGLY! *)
"La angla lingvo estas la plej terura lingvo de la mondo. Sed ni devas uzi gxin por interkomprenigxi" - diris la indiana tribestro kaj aktivulo Philip Deere. Mi tamen opinias, ke ne estas tiom senespere kaj, kiel D-ro Esperanto, mi proponas uzi - precipe en alternativaj movadoj - KOMUNAN PAROLON (COMMON TONGUE cxe Tolkien).
Oni povas esti, gxi ne estas perfekta, sed aparte de tio ni angle diras kutime, kion ni kapablas diri kaj ne, kion ni deziras diri. Seriozaj homoj dum seriozaj renkontigxoj auxskultas seriozajn referatojn en cxi tiu serioza lingvo (aroganta al si nomon de internacia lingvo) kaj ofte ili klopdas penplene kompreni aux rekte sxajnigas, ke ili ion komprenas. CXI TIU REGXO ESTAS NUDA! Ni fine devas elkrii cxi tion!
Uzi Komunan Parolon estas kvazaux aldoni al unu informo la alian - oni povas diri alifarante tekston de la produktisto-kunigxo de la ekologia papero VUP. Do al la cxefa informo, kiu estas enhavo de la teksto, ni aldonas fakton, ke ni deklaras nin por Esperanto - la lingvo estanta garantio de observo de kulturaj diverseco kaj sendependeco. Ni ankaux montras fakte, kaj ne nur deklare, malinklinon al la lingva kaj kultura perforto altrudata de Mickejx Mouse Imperium.
Mi tre dankas cxiujn helpantojn (pro traduko, korekto, kopio) kiuj helpis min produkti la brosxuron.
Mi pardonpetas cxiujn kiuj ne ricevos miajn rektajn respondojn por epistoloj. Ideaj deklaroj en brosxuro parolu por mi!

Andrzej Zwawa

*) Cxu vi parolas angle? Malvolonte.

NIAJ PRINCIPOJ
Pollando iom post iom enprofundigxas samtempe en multajn krizojn. Malgraux ke la homoj laboras cxiam pli multe kaj cxiam pli pene, ili farigxas pli kaj pli mizeraj. Ili ne havas sxancon, kontentigi sian elementan bezonaron. Mankas medikamentoj, logxejoj, akvo, aero, gxojo, libero kaj fantazio. Urboj, kiuj devus esti homokomunumaj insuloj, sxangxigxas en mornaj kvazaux formikejoj plenaj de elrevigitaj "formikoj" fermitaj en betonaj sxrankeskaj logxejoj. Cxirkauxe farigxas grize kaj malgaje. Neniu deziras plu fari ion ajn. Pli kaj pli malmutaj el ni ankoraux kredas ion, ankoraux esperas.
Super la lando sxrebas cxiam pli hermeta tavolo de toksaj gasoj. En riverojn kaj lagojn rampas biologia morto. Ni kemie malfekundigas grundon kaj supersxutas gxin per miloj da tunoj de toksigaj restajoj. Pollando estas agnoskata kiel la plej malpurigata euxropa lando kaj meza polo vivas 10 jarojn malpli longe ol meza euxropano.
Cxi tiu sombra bildo estas rezulto de la misa kaj miopa politiko de la auxtoritatoj, subordigita al interesoj de industriaj, militaj kaj politikaj elitoj - de politiko, kiu senebligis al la homoj influi formon de ilia individua kaj ara sorto. Tiel ne plu povas esti. Mallargxigxas la margxeno de homa kaj Tera toleremo.
Pollando kaj la mondo trovigxis en nova kvalite kriza situacio. Nova defioj devigas sercxi novajn respondojn. Gxisnunaj babalaj solvoj ne plu tauxgas por hodiauxa mondo plena de terglobaj interdependecoj. Estas ankoraux tempo, sxangxi tendencon de nuna misevoluo. Ni uzu imagokapablon kaj liberigxu de kutime aplikata skema pensado kaj konduto. Ni malstrecxu rigidan korseton de la institucioj, kiuj limigas liberon, auxtonomion kaj eblecojn de kreiva agado.
kiu ni estas?
Ni estas grupo de disaj en Pollando la homoj, kiuj sercxas novkvalitan solvaron por cxiuj sferoj de nia vivo. Ni estas ekster la tradicia polara politikosistemo. Ni estas la verdalternativa movado.
ne ekspertoj sed la homoj.
Pasis kelkdek jaroj, dum kiuj ni spertis auxskultadon kaj plenumadon de ordonoj. La ideologiaj ekspertoj diris al ni, kiel aspektu ideala socio por cxiuj. La ekspertoj pri la vero fermadis niajn busxojn, se iu el ni auxdacis kritiki la idealon. La militekspertoj decidis, kiom da tankoj, raketoj kaj soldatoj ni bezonas por elbatali la pacon. La ekspertoj pri ordo kaj disciplino izolis de "sana sociparto" cxiujn, kiuj, laux la ekspertoj, malkonformas al la normo. La ekspertoj pri universala felicxeco inventadis nian objektivan bezonaron kaj, por kontentigi gxin, konstruadis grandajn fabrikojn. Ni ne plu deziras, ke ili decidu por ni.
Ni ankaux staras distance de tiuj ekspertoj, kiuj hodiaux donas al ni jam pretan projekton de ideala socio por cxiuj, de tiuj, kiuj proklamas, ke libera merkato kaj politikpartia plurismo solvos cxiujn niajn problemojn. Cxi tiu programo estis utila en 19-a jarcento. Post certa korekto oni povus akcepti gxin ankoraux antaux 30 jaroj. Hodiaux la mondo estas alia. En polaj kondicxoj cxi tiu postuloj utilas nur kiel la unua pasxo. Se ili farigxas celo finfina - ili signifas iri el pluvo sub fontanon. Oni ne povas anstatauxi unujn problemojn per aliaj. Lernante de aliaj landoj oni evitu iliajn erarojn. La okcidentaj landoj ankaux direktigxas (al senelireja strato). La tuta euxropamerika civilizo sufokigxas per propra potenco. Gxi ne rimarkas terglobajn barojn kontraux gxia kreskado: elcxerpigxadon de nerenoveblaj krudajxoj kaj energifontoj stokoj, konstantan plimultigon de la homoj regataj de senfine kreskantaj materialaj bezonoj, limigitan biosferan imunecon de la Planedo kontraux malpurigajxoj. Fermitaj en la skemo produktado-konsumado kaj subordigitaj al la religio de kvanta ekonomia kreskado, kiu jam neniel spegulas kreskon de vivnivelo, la okcidentaj homoj cxiam pli ofte rimarkas, ke ne plu eblas dauxrigi gxisnunam evolumodelon. Pli kaj pli ofte ili spertas mankon de senco en persona vivo. Falas la kredo je parlamenta demokratio, subordigxinta al auxtoritato de mono kaj perforto. Falas la kredo je nevidebla brako de libera merkato kiu sur povrulojn kaj mizerulojn metas la kostojn de sukcesojn de ricxuloj kaj potenculoj.
Post la jaroj de obeemo kaj pasiveco devas veni la periodo de negxenataj sercxoj kaj kreolibero. La ekspertoj devas reveni al konvena por ili loko. Ili povas konsili, kiel ion fari, sed ili ne povas decidi, cxi tion ion efektivigi.
nia programo
Ni estigas gxin el unueco de tri nocioj: ekologio, paco kaj demokratio. Cxi tiujn nociojn uzas nun cxiu. Tial ili estis senigitaj je gxusta signifo. En la nociojn ni deziras meti klare difinitan sencon, por ke ili estu utilaj por la homoj vivantaj en Pollando cxe la fino de la 20-a jarcento. La nova esenco montras novajn evoludirektojn. Gxi ne estas dauxrigo de la gxisnuna. Cxi ankaux ne estas kopio de la solvoj ekzistantaj en aliaj mondpartoj. La nova esenco estas la vojo de ekodisvolvigxo1), la vojo alternativa.

EKOLOGIO
Ekologio estas nia elirpunkto. Ni ne traktas gxin kiel izolata problemaro ligita kun la medidetruado. Gxi estas prefere la maniero rigardi la mondon. Gxi estas pensmaniero kaj vivstilo, individua kaj ara. Gxi estas konscio, ke cxiuj elementoj kaj dimensioj de la realeco interrilatas. Gxi estas sercxado de la unueco kaj la harmonio inter la homo kaj la naturo kaj inter homoj mem. Gxi estas la adoro de abundo kaj diverseco, tiel en vivo biologia kiel en la socia. Gxi estas agnosko de vivo kiel valoro auxtonoma kaj la plej alta, en cxiuj gxiaj formoj. Cxi tio rilatas al tuta vivreto de la Planedo - al la vivreto, kies la homaro estas nur unu fadeno.
La ekologio estas ankaux - kiel skribis norvega filozofo, Arne Naess - starigado cxiam pli profundan demandaron al si mem tiam, kiam homoj kontentigxas per pretaj kaj facilaj respondoj, kaj atingado de abundaj celoj per kiel eble plej simplaj rimedoj.
ekonomia ekodisvolvigxo
El la supreprezentita kompreno de la ekologio ni estigas nian ekonomian programon. Oni ne plu bazigu gxin sur ideo de materialprospera konstruado per senlima ekspluatado de limigitaj stokoj kaj mortemaj homoj. Gravas por ni la ekonomio, kiu respektas vivkvaliton anstataux produktokvanton. La ekonomio, kiu plene kontentigante fundamentan bezonaron de la homo, ne kreas artefaritan materialbezonaron. La ekonomio, kiu ne limigas biologian, socian, kulturan abundon kaj diversecon, kiu ebligas multflankan disvolvigxon de la universala homo. Cxi tio ankaux signifas trakti bezonaron de la homo egale kiel tiun de la Planedo kaj rajtaron de hodiauxaj generacioj same kiel tiun de cxiuj generacioj estontaj.
ekologia perspektivo en ekonomio estas:
- konsidero de kvalitaj indicoj egale kiel kvantaj, kalkuleblaj per mono;
- konsidero, en ekonomia kalkulado, de sociaj kaj ekologiaj kostoj same kiel kostoj financaj;
- agnosko, ke ekzistas la valoroj, kiujn sxangxi kontraux mono oni ne povas. Mono ne povas esti unusola "lingvo" de ekonomio. Neniu profito senkulpigas minacon al vivo, sano, libero aux justeco;
- bilancado ne ene de apartaj entreprenoj, sed ene de biokulturaj2) regionoj;
- agnosko de la principo, ke sxpari kaj racionaligi konsumadon de ekzistantaj ajxoj cxiam estas pli profite ol produkti novajn objektojn;
- malcentraligitaj kaj interne diversaj ekonomistrukturoj, bazigitaj sur gxustskalaj unuoj, dinamike adaptataj al lokaj bezonoj kaj al sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj eblecoj;
- produktado de obiektoj belaj kaj fortikaj;
- atentema, efektivigata de indigxena socio elekto: "kion" kaj "kiel" produkti.
Analogie elekto de teknologio por produktado. Ili devus esti la teknologioj gxustskalaj, "amikemaj al homoj", sekuraj, ne rompantaj ekvilibron kaj diversecon de biosocia medio kaj ne reduktantaj homaktivecon al monotona, pasiva laboro cxe la masxinaro. Cxi tiuj teknologioj devus krei fermitajn cirkuladojn de krudajxoj kaj restajxoj. Necesas, ke ili estu sxparaj, malmultekostaj kaj facile kaj elaste novigeblaj. La principo de homa elekto de la teknologio ekskludos auxtoritaton de hodiauxaj politikaj teknokratoj blinde kredemaj, ke cxio farebla devas esti farota.

LA PACO
La paco signifas la mondon, kiu donas al homoj senton de sekureco. La esperon je la sekureco ni ne ligas kun forta sxtato, kiu priservas sin per forta polica aparato, nek kun granda armeo, kiu fortimigas potencialajn eksterajn malamikojn. La sekureco povas garantii nur socio libera de vivo en strecxo, timo kaj sencxesa minaco.
sekureco ekologia - sekureco socia
Cxiutaga vivo en ombro de raketoj kaj bomboj, kiuj minacas sencxese per eblaj akcidentoj kaj per intence aux hazarda la ekfunkciigo, estas unu el la specoj de minacoj. Al cxi tio necesas aldoni la minacojn ligitajn kun detruo de biologia, socia kaj spirita vivmedio. Mortantaj arbaroj, toksigitaj mangxajxoj, manko de logxejoj kaj kontentiga laboro, auxtokrata lernejo, nuklea energetiko, cenzuro aux nekontrolata sxtata perfortaparato - tio estas ankaux minacoj, kiuj cxiutage malhelpas nin senti sekura. Ili malpliigas la kvaliton de nia vivo kaj kauxzas strecxojn kaj konfliktojn. Paca politiko, se gxi volas esti efika kaj sencoplena, devas strebi al eliminado de la minacoj. Se la pacpolitiko neglektas ilin, gxi farigxas vanta, trompa retoriko. Rajto je la paco, laux tia senco, estas identa kun homrajtoj. Cxi tie renkontigxas ekologio, paco kaj libereco.
ekvilibro de timoj cxe rondo de la militabismo
Cxi tio ne signifas, ke ni bagatelrigas militminacon. Cxi tiun senzorgecon genas timiganta nin kapablo de amasigitaj sur la Tero armiloj por multfoje mortigi cxiujn homojn kaj manko de ajna kontrolo de gxi. Se ni tamen serioze deziras eviti militon, ni ne povas permesi, ke oni impliku nin en la militludojn, kiujn gvidas super niaj kapoj armeaj kaj politikaj gvidantoj. Ili strecxas spiralon de armado, spiralon de timo kaj malamikeco. Ili ekscitas homojn unu kontraux la alia, disvastigante stereotipojn de malamiko. Ili reciproke bezonas sin. Ekzistado de la malamiko senkulpigas kaj raciigas ilian auxtoritaton super la propra socio. Ili dividas kaj regxas.
La pacon minacas sistemo de timo kaj perforto la sistemo, kiun homoj komune kreis. Se ni ne diserigos fundamentojn de cxi tiu sistemo, militoj eksplodos neeviteble.
la elfosado de militradikoj
Ni ne kontentigxas per malarmigaj interparoloj de la politikgvidantoj. La malarmigo estas nur pinto de glacimonto. Ni celas subfosi sociajn militradikojn - elimini materialajn kaj politikajn eblojn kaj kutimojn solvi la konfliktojn per militbataloj.
Ni strebos elradikigi modelojn de struktura perforto, senarmigi sociajn, ekonomiajn kaj politikajn sistemojn, liberigi ilin de hierarkiaj kaj unuformaj strukturoj. Ni celos liberigi eduksistemojn de edukado en senco de rivaleco, blinda obeo al auxtoritatoj, perforto kaj naciismo.
Ni ankaux strebos elradiki modelojn de persona perforto. Ni alvokos cxiun homon forjeti el sia vivo agresoreagojn kaj el la konscio - stereotipon de malamiko. Ni mem konsekvence flegos kaj aplikos senperfortajn agomodelojn. Rimedoj de ago ne povas esti kontrauxstaraj al la celoj. Ne eblas atingi pacon pretigxante al milito. Ni kredas kiel Gandhi, ke ne ekzistas vojo al paco. La paco estas vojo.
la solvoj por hodiaux kaj morgaux:
- rimarkeble limigi militajn elspezojn;
- malgrandigi armeon;
- faciligi al junuloj elekton de anstatauxa civila servo;
- forpusxi la armeon kaj policon de influo al politika kaj ekonomia vivo;
- disigi armeon de kleriga kaj eduka sistemo;

DEMOKREATIO3)
Gxi ne estas por ni unu el regomanieroj, sed unu el manieroj de kreado de homaj komunumoj. Ni opinias, ke la socio, en kiu unuj homoj regxas super la aliaj, reproduktas perforton, minacas naturan medion kaj sin mem.
krizo de pera demokratio
La socialismaj kaj parlamentaj demokratioj, sendepende de diferenco inter ili, estas konstruataj kiel piramidoj de auxtoritato. Ambaux demokratispecoj malgraux ke diversgrade estas sencxese en dangxero esti misuzata de regxantaj elitoj demokreatio; la verda demoKREATIO estas demokratio senpera, aktiva. La pera demokratio, en kiu inter homo kaj kampo de politiko staris organizo aux iu organizajxo, institucio, jam plenumis sian taskon. De certa tempo gxi multe pli damagxas ol profitigas. Gxi estis perfekte konvena por epoko de konkera industrigo, por la epoko superita de centralizita peza industrio. Gxi estis utila ilo por kreado kaj plifirmigo de potencaj, burokrataj nacisxtatoj.
Hodiaux la mondo sxangxigxis. Miloj da diversaj movadoj en la tuta mondo deklaras la ideon de demokratio, kiu donas al homoj sxancon de auxtonomio kaj memdecido pri sia propra sorto. Ni ankaux ne plu volas ke iu regxu je nia nomo, ke iu efektivigu "niajn obiektivajn, gxustajn interesojn". Ni mem deziras okupi nin pri arangxo de nia propra cxirkauxo. Oficistoj en la cxefurbo per unu surskribo plu decidas pri nia estonto, pri tio, kio staros malantaux fenestroj de niaj hejmoj. Ecx re se ili kredas, ke ili faras bone por ni, tamen temas ja pri niaj vivoj kaj niaj hejmoj.
Ne piramido de la auxtoritatoj en limoj de sxtato, sed diversspecaj homaj komunumoj, ligitaj en formo de federacio, estas la socioj, kiuj havas sxancon eviti ekologian aux nuklean memekstermon, la socioj, kiuj kapablas vivi en harmonio kaj konkorde kun la Planedo.
Tial ni opinias, ke lokaj civitoj - logxantoj de apartaj urboj kaj vilagxoj - devas havi rajton findecidi pri la formo de sia cxirkauxo, se cxi tio ne gxenas la aliajn. Konsultadoj ne plu suficxas. Minimuma kondicxo de memdecido estas legxoforta referendumo arangxita sub kontrolo de la loka civito kaj ampleksanta la tutan teritorion kiun koncernos la decidorezultoj. Direkton al plena memdecido signas aspiro de memstare formigxantaj lokaj civitoj al politika auxtonomio kaj al certgrada auxtarcio. Ni apogos cxiujn naskigxantajn embrionojn de la aktiva demokratio - civitanajn iniciatojn kaj sociajn movadojn. Laux ni, se okazas okulfrapa neglekto de la homa volo, ili plene rajtas demonstri siajn opniojn kaj rezisti kontraux decidoj de la sxtata aparato. Tamen cxi tiu rezisto ne povas signifi ian ajn formon de perforto. La Verda Federacio deziras esti unu el utilaj instrumentoj de civitana sindefendo.rajtoj de minoritatoj.
Demokreatio signifas ankaux superecon de principo de "interkonsento". Kie eblas, oni sercxu komunajn interesojn. Oni interparolu unu kun la alia tiom longe gxis oni trovos solvon akceteblan por cxiuj. Se tio maleblas, plimulto ne povas altrudi sian volon al malplimulto, ecx se la malplimulto estas unuopa homo. Tiam oni sercxu formulon de kunvivado, konservante proprajn identecon kaj apartecon. Egale la plimulto kaj la malplimulto devus respekti la principaron: ne limigi reciproke liberon kaj toleremon; ne uzi perforton unu kontraux la alia; ne malaltigi vivnivelon. Respekto al la rajtoj de la minoritatoj elfluas el la ekologia principo de lauxdo al diverseco. Gxi rilatas al la malplimultoj mondkonceptaj, religiaj, politikaj, naciaj, etnaj, kulturaj, moraj kaj multaj aliaj. Neniu povas esti terorata nur pro tio, ke li estas alia. Alia ne povas auxtomate signifi malpli bona. Samseksemulo aux junulo kun hirtigitaj haroj estas same mirinda homfenomeno kiel profesoro de universitato aux kardinalo.
En la naturo ne ekzistas du identaj kreajxoj kaj malgraux tio gxi garantias grandiozan harmonion inter cxio, kio vivas. Kaj la homaro ja konsistas el nuraj minoritatoj.hodiauxaj kutimigxoj - morgauxaj obstakloj.
1. La kutimigxo al sxtato - plejparto de niaj postuloj ne povas esti realigata kadre de nun ekzistantaj sxtatstrukturoj. Felicxo de la homo havas lokan skalon. Kontrauxe liaj problemoj - cxiam pli ofte la tergloban. La modelo de nacia sxtato, dominanta en la hodiauxa mondo, kapablas majstri nek en la unua, nek en la alia di mensio. Artefarita disdivido de la homaro je rivalantaj inter si sxtatoj estis utila dum lastaj kelcent jaroj. Hodiaux gxia historia misio finigxas, kvankam plimulto el ni traktas la sxtaton komparmodelaro por pensoj kaj agoj. Kaj ja, se unu instrumento cxesas al ni servi, ni sercxas la alian. La historio ne konas aferojn eternajn.
2. La kutimigxo al ideologioj - La hodiauxan mondon oni disdividis je kontrauxstaraj ideologioj, el kiu cxiu proklamas la kombinon de "la objektive gxustaj veroj pri la socio". Je la nomo de cxi tiuj veroj, homoj konstante amase mortigas. Por lancxi cxi tiujn verojn, la homoj dungis sxtatojn, armeojn, policojn kaj cenzuristajn krajonojn. Heisenberg kaj Einstein donis al ni universalan, objektivan veron - la universala, objektiva vero ne ekzistas. Do ne ekzistas unu, ideala socio por cxiuj. Nenio pravigas trudon de sia vizio al aliaj homoj. Do la ideologioj kaj iliaj reklamiloj ne plu estas bezonataj. Logos (scio) oni anstatauxu per sophia (sagxeco).
3. La kutimigxo al politika pasiveco - Centoj da jaroj de politiko praktikata de organizajxoj, partioj kaj sxtatoj senfervorigis mezan civitanon senpere partopreni publikan vivon. Lia politika aktiveco estas limigita je sensignifaj, simbolaj ritoj. La politiko estis domeno de la ekspertoj, kiuj plejofte kontentigis proprajn ambiciojn havi ordonpovon. Tial la politiko sxajnas esti io malsincera, senkompata. Kaj ja la politiko ne necese devas esti batalo por akiri ordonpovon. La politiko estas ankaux la spaco inter la homoj, plenigata per interhoma agadaktiveco. Ni restarigu spontanon kaj belon en politiko. Ni anstatauxu organozajxojn kaj instituciojn en decidado pri ni mem. Nia pasiveco lasas ilin regxi nin. Nia aktiveco estu bojkoto de ili.

ANTISTATUTO DE LA VERDA FEDERACIO
I
1. La Verda Federacio estas la movado, kies celoj kaj agometodoj estas neo al tradiciaj politikaj institucioj kaj ritoj. Gxi estas nia propono, kiel praktiki politikon. Gxi estas malfermita por cxiuj homoj, kiuj akceptas la idealojn formulitajn en "Niaj Principoj".
2. La Verda Federacio tutforte subtenas agadon de cxiu, en kies koro estas bildo de savita kaj iom-post-iome regenerigxanta tera eko-sfero kun harmonie enkomponigxintaj, pace kunvivantaj felicxaj homoj.
3. Intereskampo de la Federacio estas la tutmonda ekosfero.
II
1. La Verda Federacio estas reto de horizontale ligitaj auxtonomaj grupoj de homoj deklarantaj volon flegi la komunan idearon formulitan en "Niaj Principoj", kaj komune strebi al de komunaj celoj. La lokaj grupoj kaj la tuta Verda Federacio estas liberaj de hierarkiaj interdependencoj, precipe de vertikalaj estrajstrukturoj.
2. La Verdula Federacio estas fondata cxiujare dum la kongreso fare de individuoj kaj grupoj interesigxantaj pri la kunlaboro kaj akceptantaj "Niajn Principojn" kaj "Antistatuton".
3. Lauxbezone por kunordigi la eksterlokan agadon la grupoj arangxas, per interkonsokgxoj, portempajn enterprenojn - ekz.: labor-, diskut- kaj konsilgrupojn. III La agadoprincipoj de la Verda Federacio
1-a principo: sincere kaj honeste - ni penas vivi laux tio, kion ni proklamas.
2-a principo: pace - ni agas sen perforto kaj sen malestimo al kontrauxulo.
3-a principo: simple kaj humane - ni evitas burokratismon kaj oficialan jxargonon, ni kontaktas ne kun institucioj sed kun homoj en la institucioj.
4-a principo: humurplene - rido estas medikamento ne nur kontraux malsukcxeso, sed ankaux kontraux mornaj ritoj de tradicia politiko.
5-a principo: sxpare - ni agas sen prodigeco, pompaj entreprenoj, trouzado de multekostaj propagandajxoj.
6-a principo: ne regardo sed reprezentado - reprezentanto ne estas gvidanto, li esprimas ne proprajn opiniojn sed tiujn de la grupo.
7-a principo: sercxado de komunaj interesoj - dum decidado ni strebas al la solvoj, kiujn povas akcepti ne nur plimulto sed cxiuj.
8-a principo: protekto de minoritatoj - se ni ne scipovas atingi interkonsenton pri iu decido, oponanta malplimulto ne devas plenumi gxin. La malplimulto povas postuli, ke oni metu en la ellaboritan rezolucion informon pri la alia vidpunkto. La malplimulto decidas, cxu la akceptita malaklame rezolucio estos anoncita kiel komuna aux kiel la rezolucio de la plimulto.
9-a principo: homrotacio - la grupoj zorgas, ke la personoj plenumantaj iujn ajn funkciojn en la Federacio lauxeble ofte sxangxigxadu.
10-a principo: netransirado de limo de propra nekompetenteco - ni klopodas eviti arigadon de troigita nombro de funkcioj kaj taskoj en manoj de unu persono kaj grupo.
11-a principo: seksekvilibro - viraj kaj virinaj eroj tenas sin en ekvilibro.
IV La kongreso
1. La kongreso estas kunveno de la homoj, kiuj agas en la Federacio.
2. La kongreso okazas cxiujare en somero. Se necese la kongreso povas esti kunvokita en alia tempo.
3. La kongreso decidas pri cxiuj gravaj aferoj koncernantaj la Federacion.
4. Nur la kongreso rajtas ekskluzivi grupon el la Federacio.
5. Kongresaj decidoj estigxas kiel rezolucio komuna konsideranta rajtojn de malplimulto konforme al la oka agadprincipo de la Federacio. Se la decido koncernas ekskluzivotan grupon, gxi (la grupo) ne partoprenas en la decidado.
6. La kongreso fondas Cirkulan Kontaktejon legxofortigante unu personon por gvidado de gxi kaj donante al cxi tiu persono unujaran prokuron. La Cirkula Kontaktejo akceptas cxiujn informojn de ekstere adresitajn al la Verda Federatio kaj konservas ties adresoliston.
V
Pri cxiuj aferoj, kiuj ne estas regulitaj per la programaj dokumentoj decidas la grupoj. Lokskale oni faras tion laux libere elektita maniero, superlokskale - per interkonsento.
La fonda kongreso de la Verda Federacio okazis la 10-an kaj 11-an de decembro 1988 en Ostrpux Wxielkopolski, Polio. Aktuala gxis Kongreso en Ojcoux apud Krakoux, poste iomete sxangxita.
1. eko - prefikso ligita kun ekologiaj aferoj.
2. bio - prefikso ligita kun vivajxoj kaj vivaferoj.
3. demokreatio - neologismo de Verda Federacio = demokratio + kreado.
4. auxtarcio - ekonomia sendependeco.

VF estat membro-fondinto de la Alianco de la Boreala Homoj por Ekologio kaj Evoluo (Alliance of Northern People for Environment and Development - ANPED) c/o WxEED, Berliner Platz 1, D-5300 Bonn 1, Germanjx, tel. 49 228 694779, fax: 694770.

TUTA ORDONPOVO POR BALENO!
Ideoj regxas la mondon. Kiuj ideoj regxas nin? Kiuj kredoj kaj imagoj fiksas kadrojn de niaj pensoj kaj direktas nian konduton?
HALTU! Haltigxu por momento. Cxirkauxrigardu! Rigardu vin. Rigardu en vin. Ne kuregu blinde antauxen, se vi ne konas celon de cxi tiu kurego. Antaux ol vi faros sekvan pason vidu, kion vi piedpremos.
Kiu ni konsideras nin? Ni - elektita specio, krono de la evoluo, regxoj de tiu planedo. Ni turnas fluojn de riveroj, ni sekigas marojn, delokas montojn. Ni manipulas la Teron kiel nian ekskluzivan proprietajxon - science sciitan masxinon. La tuta kosmo ekzistas nur por ni, gxi atendas subigxi kaj doni sin al la homo por servi al li. Cxio, kio ne estas produktadorimedoj devus esti ekstermita kiel malbezona. Nia ekspansio ne havas limojn.
Nia religio - Scienco kaj nia regxino - Teknologio solvos cxiujn problemojn. Ni konstruos artefaritajn, nukleajn sunojn, ni kreos sintezajn krudajxojn, kaj kiam la Tero montrigxos tro malvasta, ni konkeros aliajn planedojn, tiel kiel ni konkeris aliajn kontinentojn. Ni scipovas sendependigxi disde la Naturo kaj krei al ni artefaritan medion. Ni staras apud la senpensa, kruela naturo. Ni regxas gxin. Jen estas, kiu ni konsideras nin.
Kaj kiu ni estas? Ni estas vivaj estajxoj. Nia ekzistado dependas de maldiketa, viva tavolo cxirkauxantaj malmolan, rokan planedon. La planedo estas apenaux polvero el senfineco de kosma spaco. Por la kosmo gxi estas nenio. Por ni gxi estas cxio.
Estas naiveco forgesi, ke nia ekzistado estas antaux cxio biologia. Estas stulteco opinii, ke ni estas aparta specio disigita disde cetera kreajxo. La tuta kreajxo - animaloj, vegetaloj, arbaroj, oceanoj - plektas delikatan reton de la vivo. La homoj estas nur unu el fadenoj de la reto. Se pro stulteco kaj orgojlo ili komencos siri la reton, se ili perturbos fluan ekvilobron en biosfero, la naturo cxi tiun ekvilibron restarigos, sed plu sen la homoj. Tiaj estas senkompataj sed justaj legxoj de la evoluo. Malobeemaj specioj estas forigataj sur balailokon de la biologihistorio. Sur kadavroj de ili kreskas novaj, aliaj formoj de la vivo.
Ni trovigxis en specifa momento de la homhistorio. La homo unoafoje tiom perturbis ekologian ekvilibron de la tuta palnedo, ke estigxis reala dangxero elimini naturmanierie jam ne nur lokajn civilizojn, sed la homaron kiel tuto. Mallargxe komprenata ekologia krizo ne estas esenco de la sombra situacio, en kiun la homo mem ekpusis sin. Cxi tiu krizo estas grava simptomo de gxi. Sed suficas havi nur iom da imago kaj impresigxemo por ekvidi degeneradojn cxiupase - en politiko, en ekonomio, en arto - unuvorte, cxie. Verigxitaj modeloj transformigxas en malbonauxguraj karikaturoj, el utilaj gxis nun nocioj malaperas ilia signifo, kaj plej netusxeblaj valoroj ironie resonegas pri malpleno. Vokataj por helpo eminentaj scienculoj senzorge supersxutas nin per belegaj teorioj, kiuj tamen plu havas nenion komunan kun realeco perceptita per senarmita okulo.
Cxi tio cxio estas simptomoj. Ni malofte konsideras rilatojn inter ili. Kaj ni preskaux neniam provas gxisfunde esplori iliajn komunajn radikojn. Cetere cxi tio ne estas facila, cxar plektajxo de cxi tiuj radikoj formas la modelon, per kiu ni sentas kaj ordigas la mondon en niaj pensoj. Cxi tio estas nocioj kaj valoroj malnovigxintaj, malkonvenaj plu al la hodiauxa, entute kunligita mondo. Ni devas liberigxi disde ili, se ni volas kompreni sencon de nuna krizo kaj se ni ne deziras esti unu el lastaj generacioj kronantaj mallongan historion de la homspecio sur nia malgranda planedo. Ni bezonas novan - tutecan metafizikon, novan ekologian konscion, novan - biocentran moralecon kaj novan - alternativan politikon. Ni precipe povas denove ekoprojekti nian kunvivon kun la Tero - nia patrino kaj nia hejmo. Ni devas kompreni, ke neeblas senlimiga ekspluato de la limiga sistemo. Anstataux vivi je kosto de la planedo, oni devas denove lerni, kiel vivi kun gxi. Oni devas memori, kie cxiu vundo donita al la Tero, al arbaroj, al lagoj, aux al aliaj homoj estas vundo sur nia propra korpo. Cxar cxiu el ni estas kunfandita kun la tuta biomondo je unu viva organismo.
La homo konsideras sin estajxo plejalte evoluita, disigita disde la Naturo, kiun li regxas.
Lokante sin super la Naturo, la homo malestimas gxin.
La homo detruas tion, kion malestimas.
Detruante la Naturon, la homo detruas sin mem.
La specio, kiu detruas sin mem estas la specio senigita de imagokapablo. Gxi ecx povas esti plensxtopita per scienco sed mankas al gxi sagxeco.
La ekspluato, la detruado, la perforto kaj ordonpovo estigxis nia obsedo. Ili estas universala modelo penetranta cxion, kion gxis nun kreis la urba-industria civilizo konkeritanta hodiaux la tutan mondon. Ordonpovo de homoj super cxio, kio estas nehoma, ricxuloj super mizeruloj, armituloj, viroj super virinoj, Ordonpovo de organizoj super individuoj kaj plimultoj super malplimultoj. Ecx en nia privata, cxiutaga mikromondo ni dividas homojn je tiuj, kiuj povas decidi kaj tiuj, kiuj devas obei. Edzoj havas regadon super edzinoj, instruistoj super lernantoj, kaporaloj super soldatoj, kaj soldatoj super civiluloj. Politikistoj regxas civitanoj, ekspertoj diletantojn, gvidantoj subalternulojn. Ni vivas en socioj hierarkie ordigitaj, kie cxiu pli supera sxtupo de la hierarkio uzas perforton kontraux sxtupo malsupera. Cxi tiuj tutaj hompiramidoj transportas siavice sian prempasion sur la naturon.
Estas plej sombra, ke plimulto el ni konsideras cxi tiun staton, se ne bonan, almenaux normalan. Gravecon de nia vivo ni mezuras plejofte per kvanto de amasigitaj objektoj donantaj al ni ordonpovon supersocia kaj natura cxirkauxo. Okupita posteno en piramido de ordonpovo - la forto kaj la frapdistanco, kiujn ni disponas - estas origino de prestigxo.
Laux ni cxi tio jam ne estas nur stulteco aux kurta vido. Cxi tio estas ABOMENINDEGO!!!
Tial ni eliras sur stratojn por prezenti teatran provokokampanjon. La provoko kontraux la abomenindego, kiu estas en ni kontraux la abomenindego, kiun ni sentas en vi. Ni volas forjxeti gxin el ni. Eble ankaux vi sukcesos.
Liberigxu viajn pensojn de agreso, koron de malamo, kaj agojn de perforto!!! Ni liberigu la Mondon de perforto, kiu alprenis formon de la institucioj - statoj, policoj, armeoj, lernejoj, ministerioj pri mangxegado de la Tero, establoj pri mortigado de arbaroj, zooj kaj frenezulejoj!!!
STATO DE AGRESO NI ANSTATAWxIGU PER STATO DE AMO!
STATO DE RIVALECO - PER STATO DE KUNLABORO!
STATO DE MILITO - PER STATO DE PACO!
"Ekologio kaj Paco"
(Krakova Grupo de la Verdula Federacio)
"Tuta ordonpovo por baleno!" estas spektaklo de strata teatro prezentita en kelkaj polaj urboj. Neniu memoras, kio naskigxis la unua - tekston de la flugfolio aux teatra okazajxo. Tamen cxi tio ne gravas, cxar por partoprenantoj cxi tio estis du manieroj spertadi kaj konstruadi mondon sen perforto kaj komunumon kun cxiuj vivajxoj. Unu el la manieroj bazigxis sur lingvajxo de nocioj kaj la dua cxefe uzis lingvajxon de korpo.

traduktis Zdzislauw Dziubecki
korektis: Marek Wojtaszek kaj Ryszard Kwarciany
superkorektos Dorota Szczygiel

Supra teksto estis presita decembre 1992 kiel 16 paga brosxro (A5) en 2000 kopiojn! Hove mi ne recevis multajn reagonj. Plej grava estis el sinjoro David H. Wxithnejx el Britio. Li estis indigna ke mi nomigxas anglan - la turpa lingvo! Sed legu atente mia teksto: tio estas opinio de Philip Deere! Mi polemikis kun Philip Deere, ke miaopinie ne estas tiel senespere (mi pensis cxefe pri deveco uzado de angla lingvo, sed ankaux pri turpeco de cxi tio lingvo!)
Opinio de Philip Deere mi havas nur pole sed en libro "Black Elk - The Sacred Ways of a Lakota" cxe Wallace Black Elk kaj William S. Lyon (ISBN 0-06-250074-0) p. 23 mi trovis similan al Philip Deere opinio de alia fama Indiano Walace Black Elk: "So from that point of education the destruction begins. We are kind of losing that silent communication. When they use that English, it's full of "ifs", "buts", "maybes", and words like that. Those words weaken your mind. That leads people later to say things like, "Well, to my recollection, I don't remember," or, "I don't recall," or, "Maybe I said that." They talk that way. Then you show them a piece of paper where they wrote it down. "Oh, yes I said it, but I didn't really mean it." So that's the educated way to talk. You could whip two tongues at the same time in there. So you could always change your mind. That's why my old people told me that English was a dangerous language. But with this Chanunpa way, you are going to whip just one tongue. You re going to have only one mind, one heart, and one spirit. You have to hold that Chanunpa straight. We often talk about holding the Chanunpa straight. So I learned from making my first Chanunpa that I don't want to be asking my grandpa questions all the time. What I learned was to listen to him real carefully. I really got myself into it, and there s no way of backing out now: I'm in it now. I have to stay with this way.